DjKvh7kW7ho.jpg, 0nT94Dos3eo.jpg, ob9vQjG2uPI.jpg и ещё 3 файла

3 views
Skip to first unread message

Диляра Гадирова

unread,
Feb 24, 2026, 12:24:20 AMFeb 24
to ural-si...@googlegroups.com
Rimarkinda evento en Tobolsko
 
 
--
Karaj samideanoj! 
Ĉe mi aperis tempo rakonti al vi pri unu rimarkinda aranĝo, kiu pasis en Tobolsko ĉi-jare komence de februaro. Temas pri la 40-jariĝo de nia loka socia organizaĵo "Bona volo". Kial mi decidis rakonti al vi pri tio? Ĉar en ĝia historio fojfoje sonas la vorto "esperantisto". Ekzemple, konata al multaj tjumena esperantisto Aleksandr Zagvazdin, estrinta
 la bankon "Severcombank" en la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, investis en la restaŭradon de la kapelo de Aleksandro la Dua. Krom tio, esperantistoj el Francio, Ĉinio, Pollando kaj Danlando en diversaj jaroj renkontiĝis kun membroj de “Bona volo”. 
Do, se diri kelkvorte pri la agado de la organizaĵo, ĝi estas tre ampleksa kaj, eble, eĉ grandioza.
Ĝiaj anoj volontuladis en restarigo de pli ol 20 historiaj konstruaĵoj!!! Nur dum kvin pasintaj jaroj estis farbitaj kaj plibonigitaj kvin lignaj domoj! 
Al la jubilea aranĝo venis pli ol cent homoj, kiuj rememoris la eventojn de la 1986-a jaro - la fondiĝon de la organizaĵo kaj  volontulan laboron de ĝiaj membroj en duonruiniĝintaj preĝejoj kaj historiaj konstruaĵoj. 
Fine de la aranĝo estis proponita unika ceremonio: ĉiu gasto estis
petata sur poŝtkarto skribi sian deziron, alvokon al homoj, kiuj vivos post 50 jaroj. Estis kreita tiel nomata "Mesaĝa tempokapsulo” (“капсула времени"), kiu estis transdonita al la loka arkivo por 50-jara konservado. 
Ĉi -momento estis precipe solena kaj multsignifa, ĝi unuigis tri epokojn:pasintecon, nuntempon kaj estontecon. Komence ni malfernis la “Mesaĝon al posteuloj”, kreitan de membroj de “Bona volo”en la fora 1987-a jaro kaj atente kaj delikate tralegis la skribitan tekston sur jam flaviĝintaj paperfolioj. Nur imagu, ke tiuj vortoj, ideoj, esperoj atendis sian horon dum kvardek jaroj! Poste venis nia vico krei la novan mesaĝon kaj estis kortuŝe vidi, kiel enpensiĝis ĉiuj pri demandoj: ”Kion ni volas diri al niaj posteuloj?” “Kio nin maltrankviligas?” “Pri kio ni revas?” “Je kio ni kredas?” La ondo de sincereco kovris ĉiun ĉeestanton en la halo…Mi pensas, ke multaj gravaj kaj seriozaj ideoj estis direktitaj al Estonteco bela kaj mojosa!!! Kaj mi esperas, ke post duonjarcento loĝantoj de Tobolsko tralegos nian mesaĝon kaj ridetos, kaj eble eĉ pensos: “Kiaj varmanimaj kaj neindiferentaj estis homoj, kiuj vivis en 2026!” 
 
Amike, 
Dilara Gadirova, Tobolsko
Диляра Гадирова
Отправлено из Почты Mail
DjKvh7kW7ho.jpg
0nT94Dos3eo.jpg
ob9vQjG2uPI.jpg
bc05N76C9eQ.jpg
m_36nb_5coY.jpg
jz7-bErWY4s.jpg

Raja Kudrjavceva

unread,
Feb 24, 2026, 4:01:12 AMFeb 24
to Ural-Siberio dissendolisto
Kara Dilara, grandan dankon por via rakonto  pri la rimarkinda evento en Tobolsko! Al mi ĉiam estas interesege legi pri aktiva kaj utila agado de via bonega organizaĵo! Estas pri kio ĝoji kaj fieri! Krome tre agrablas, ke ankaŭ esperantistoj partoprenas tiun aferon!
Mi kore gratulas vin kaj ĉiujn aliajn  membrojn de "Bona volo" okaze de la 40-jariĝo kaj deziras al vi ĉiuj pluajn sukcesojn, atingojn, entuziasme daŭrigi plibonigi aspekton de via urbo kaj ĝoji pri la konservitaj kaj renovigitaj ĝiaj historiaj objektoj !
Amike,
Raja Kudrjvceva
 
----------------
Тема: [Ural-Siberio] DjKvh7kW7ho.jpg, 0nT94Dos3eo.jpg, ob9vQjG2uPI.jpg и ещё 3 файла;
24.02.2026, 10:24, "'Диляра Гадирова' via Ural-Siberio dissendolisto" <ural-si...@googlegroups.com>:
--
Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon, ĉar vi estas abonanto de "Ural-Siberio dissendolisto" en Google.
 
* Nia regiona paĝaro: www.ural-sib.org
* Por sendi mesaĝon uzu la adreson: ural-si...@googlegroups.com
* Por malaboni sendu malplenan mesaĝon al: ural-siberio-...@googlegroups.com
* Por ricevi detalajn informojn vizitu: http://groups.google.com/group/ural-siberio-dl
---
Вы получили это сообщение, поскольку подписаны на группу "Ural-Siberio dissendolisto".
Чтобы отменить подписку на эту группу и больше не получать от нее сообщения, отправьте письмо на электронный адрес ural-siberio-...@googlegroups.com.
Чтобы посмотреть обсуждение, перейдите по ссылке https://groups.google.com/d/msgid/ural-siberio-dl/1771910620.105989057%40f189.i.mail.ru.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages