Julio Baghy (1891-2026)

7 views
Skip to first unread message

Vost

unread,
Jan 12, 2026, 12:22:08 PMJan 12
to ural-siberio-dl

Geamikoj,

antaŭ 135 jaroj, la 13-an de januaro 1891 en Hungario en la urbo Szeged (Сегед) naskiĝis Julio Baghy, kiu esperantistiĝis en 1911 kaj sian tutan vivon dediĉis al diversflanka agado por Esperanto. Li estis profesia aktoro, elstara movadano, senlaca propagandisto kaj instruisto de Esperanto, verkisto, poeto, tradukisto, eminenta Esperanto-stilisto, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto. Julio Baghy apartenas al kolosaj historiaj figuroj de la tutmonda esperantista movado. Lia vivdevizo estis: ”Amo kreas pacon, paco konservas homecon, homeco estas la plej alta idealismo”. La verka postlasaĵo de Julio Baghy estas admirinda. Preskaŭ ĉiu esperantisto inter volumoj de sia biblioteko sendube povas trovi lian libron, kaj en lia naskiĝtago nia granda danko al la eminenta esperantisto manifestiĝu per nia deziro relegi iun el liaj poemoj, rakonton aŭ kelkajn paĝojn el liaj romanoj, noveloj, teatraĵoj. Ni omaĝu al lia memordato! Kiu estas via ŝatata libro de Julio Baghy?

 
Vladimir Opletajev
J Baghy1923.png
Baghy1925e.jpg
Ju Baghy.png

Raja Kudrjavceva

unread,
Jan 13, 2026, 8:54:56 AMJan 13
to Ural-Siberio dissendolisto
Каra Vladimir, 
dankon por via propono omaĝi al la memordato de la elstara esperantisto kaj nia poeto-klasikulo Julio Baghy!
El tiuj du famegaj poetoj, kiujn al nia Esperanta literaturo donacis Hungario (Ju. Baghy kaj K. Kaloĉajo) al mia animo ĉiam pli proksimis ĝuste Julio Baghy, mi pli ŝatis  kaj preferis relegi iajn verkojn, eble pro tio, ke ilin karakterizas romantikismo, idealismo kaj homamo, kiujn ankaŭ esprimas lia ŝatata devizo : " Amo kreas pacon, paco konservas homecon, homeco estas plej alta idealismo". Krome, mi absolute konsentas kun lia aserto, ke "...esperantisto ne fariĝas, sed naskiĝas..."
Certe mi havas en mia hejma biblioteko librojn de Julio Baghy, sed mi ŝatus nun skribi pri unu el ili, kiun mi aĉetis en libroservo de UEA dum iu UK-o. Tio estas la poemaro kun la titolo " Preter la vivo"el la serio "Esperantaj klasikaĵoj" ( tiu ĉi serio estas kiel fonto de Baza Legolisto de Originala Esperanta Literaturo, kompilita de William Auld kaj aperinta en lia verko " Fenomeno Esperanto"). 
La libro, kiun mi havas , estis eldonita en 1991 dum la reeldono de la frua verkaro de la poeto okaze de lia 100-jara naskiĝdatreveno. Sed ĝia unua eldono aperis  ĉe Literatura mondo en 1823. Enkondukon kaj postparolon por la libro verkis la konata literaturisto Vilmos Benczik. Jen kion li skribis enkonduke: " Tiu ĉi poemaro ĉe sia unua apero en la jaro 1823 kaŭzis veran sensacion - ĝi estis uverturo de nova epoko en la originala Esperanta poezio. Ĝin verkis ne sataj burĝoj revantaj pri la " nova sento" en komforte meblitaj hejmoj, sed homo trasuferinta ses jarojn en la surtera infero de Siberio dum la rusaj revolucioj kaj civila milito. ... Tamen, la tuŝe palpeblan realecon de la travivaĵoj garnas ne improvizita esprimmaniero, sed homproksima kaj samtempe altinspira lingvaĵo, forma riĉo, rava melodieco. Baghy sciis krei poezion, pli frue simple ne ekzistantan en la Esperanta literaturo, poezion, kiu ne nur povis esti firma elirpunkto por nia plia literatura evoluo, sed kiu ankaŭ trovis vojon al la koro de la vasta publiko. "
Al la foto de la librokovrilo mi aldonas ĉi tie ankaû la nigra-blankan foton kun la poeto, faritan dum UK-o en 1966 ( pliajn detalojn pri ĝi mi ne scias kaj kiel tiu ĉi foto trafis min, ankaŭ, bedaŭrindene, ne memoras).
En nia grupo en Vk: 


vi povas ankaŭ trovi aliajn afiŝitajn materialojn pri Julio Baghy

Amike, Raja Kudrjavceva

Кому: "ural-siberio-dl" <ural-si...@googlegroups.com>;
Тема: [Ural-Siberio] Julio Baghy (1891-2026);
22:22, 12 января 2026 г., "'Vost' via Ural-Siberio dissendolisto" <ural-si...@googlegroups.com>:

Geamikoj,

antaŭ 135 jaroj, la 13-an de januaro 1891 en Hungario en la urbo Szeged (Сегед) naskiĝis Julio Baghy, kiu esperantistiĝis en 1911 kaj sian tutan vivon dediĉis al diversflanka agado por Esperanto. Li estis profesia aktoro, elstara movadano, senlaca propagandisto kaj instruisto de Esperanto, verkisto, poeto, tradukisto, eminenta Esperanto-stilisto, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto. Julio Baghy apartenas al kolosaj historiaj figuroj de la tutmonda esperantista movado. Lia vivdevizo estis: ”Amo kreas pacon, paco konservas homecon, homeco estas la plej alta idealismo”. La verka postlasaĵo de Julio Baghy estas admirinda. Preskaŭ ĉiu esperantisto inter volumoj de sia biblioteko sendube povas trovi lian libron, kaj en lia naskiĝtago nia granda danko al la eminenta esperantisto manifestiĝu per nia deziro relegi iun el liaj poemoj, rakonton aŭ kelkajn paĝojn el liaj romanoj, noveloj, teatraĵoj. Ni omaĝu al lia memordato! Kiu estas via ŝatata libro de Julio Baghy?

 
Vladimir Opletajev

--
Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon, ĉar vi estas abonanto de "Ural-Siberio dissendolisto" en Google.
 
* Nia regiona paĝaro: www.ural-sib.org
* Por sendi mesaĝon uzu la adreson: ural-si...@googlegroups.com
* Por malaboni sendu malplenan mesaĝon al: ural-siberio-...@googlegroups.com
* Por ricevi detalajn informojn vizitu: http://groups.google.com/group/ural-siberio-dl
---
Вы получили это сообщение, поскольку подписаны на группу "Ural-Siberio dissendolisto".
Чтобы отменить подписку на эту группу и больше не получать от нее сообщения, отправьте письмо на электронный адрес ural-siberio-...@googlegroups.com.
Чтобы посмотреть обсуждение, перейдите по ссылке https://groups.google.com/d/msgid/ural-siberio-dl/1768238502.878949551%40f179.i.mail.ru.
IMG_20260113_145859.jpg
IMG_20260113_150012.jpg
IMG_20260113_145809.jpg

Lydia Yerofeeva

unread,
Jan 14, 2026, 1:42:31 AMJan 14
to ural-siberio-dl
Dankon por la memorigo, Vladimir! Fakte, Julio Baghy estas konata al ĉiu  esperantisto, kaj ĉiu el ni legis lian verkaron pli ol unufoje. Lia vivmoto  precipe gravas  en niaj komplikaj tempoj. 
Verŝajne, la plej multaj el ni legis lian "Verda koro". Kaj ankaŭ liajn poemojn. Kiom mi memoras, li ĉiam estis favora al simpleco de la lingvo internacia. Kompreneble, la simpleco de la lingvo ne devas esti konfuzita kun primitiveco. Kial li rekomendis simplecon de lingvo? Eble li volis altri/allogi pli da homoj, kiuj volas lerni Esperanton. Esperanto ne estas simpla lingvo. Kiam ni reklamas ĝin kiel tre simplan komunikilon, ni nur trompas homojn. 
Aliflanke, eble la enhavo de la verko  pli gravas por li ol la ribelemo kaj sofistikeco de la lingvaĵo. Li volis transdoni ideon, kiu brile formuliĝis en sia vivmoto. 
La kialoj povas malsami! Mi memoras ĉi tiun verkiston/poeton ĉefe, ĉar li  posedis nevenkeblan spiriton, li povis aktivi brile  por Esperanto  eĉ  en siberia militkaptiteco..Julio Baghy reklamis Esperanton ĉie kaj estis vera adepto de la ideoj de nia Majstro. Kaj mi ŝatas liajn poemojn kaj verkojn per sia propra stilo kaj melodieco! Ili ĉiam havas profundan signifon, ofte lirikan enhavon kaj ĉiam esperindan lumeton  pri pli bona estonteco. Persone por mi li  ŝajnis kuraĝiga en miaj unuaj paŝoj en Esperanto! 
Lidija Jerofejeva, Niĵnij-Tagilo.
Понедельник, 12 января 2026, 22:22 +05:00 от 'Vost' via Ural-Siberio dissendolisto <ural-si...@googlegroups.com>:
 

Geamikoj,

antaŭ 135 jaroj, la 13-an de januaro 1891 en Hungario en la urbo Szeged (Сегед) naskiĝis Julio Baghy, kiu esperantistiĝis en 1911 kaj sian tutan vivon dediĉis al diversflanka agado por Esperanto. Li estis profesia aktoro, elstara movadano, senlaca propagandisto kaj instruisto de Esperanto, verkisto, poeto, tradukisto, eminenta Esperanto-stilisto, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto. Julio Baghy apartenas al kolosaj historiaj figuroj de la tutmonda esperantista movado. Lia vivdevizo estis: ”Amo kreas pacon, paco konservas homecon, homeco estas la plej alta idealismo”. La verka postlasaĵo de Julio Baghy estas admirinda. Preskaŭ ĉiu esperantisto inter volumoj de sia biblioteko sendube povas trovi lian libron, kaj en lia naskiĝtago nia granda danko al la eminenta esperantisto manifestiĝu per nia deziro relegi iun el liaj poemoj, rakonton aŭ kelkajn paĝojn el liaj romanoj, noveloj, teatraĵoj. Ni omaĝu al lia memordato! Kiu estas via ŝatata libro de Julio Baghy?

 
Vladimir Opletajev

 

--
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages