Provleciono en Surguto

11 views
Skip to first unread message

Vost

unread,
Jan 9, 2026, 7:29:25 AMJan 9
to ural-siberio-dl

Juna geedza paro el Lipecka provinco, kiu memstare lernas Esperanton ĉe Lernu.n, gastas en Surguto. La gejunuloj turnis sin al la grupo VK “Esperanto en Surguto” kun la peto okazigi por ili praktikan lecionon. La 9an de januaro ili vizitis min en mia hejmo, kaj ni pli ol du horojn ekzerciĝis pri la Esperanta prononco, studis gramatikon el la unua leciono de mia baza kurso “Facetoj”, trinkis kafon, konversaciis, dialogis en amika senĝena atmosfero. Mi donacis al la komencanta duopo lernolibrojn kaj vortarojn, kaj ni interkonsentis post unu semajno kunveni por studi la duan lecionon de “Facetoj”. Mi ĝojas, ke Esperanto daŭre estas plaĉa fenomeno, kiu kapablas interesigi kaj aktivigi homojn pro diversaj motivoj.

 
Vladimir Opletajev
20260109_164422.jpg

Lydia Yerofeeva

unread,
Jan 10, 2026, 4:41:48 AMJan 10
to ural-siberio-dl
Kara Vladimir, dankon pro la mirinda novaĵo! Admirindas, ke en niaj komplikaj tempoj ekzistas junuloj, kiuj volas lerni Esperanton! Ĉi tio signifas, ke ne ĉio perdiĝas pri la estonta generacio! Vivas homoj, kiuj interesiĝas ne nur pri komforta vivo, sed ankaŭ pri agadoj por sia animo, lernado de novaj fenomenoj, posedas deziron disvolviĝi kaj plonĝi en la mondon de interesaj eventoj kaj ekscitaj vojaĝoj. 
Mi ankaŭ tre ĝojas, ke vi agas kiel instruisto kun via propra lernilo! Vi estas  fervora instruisto, tre sperta, erudicia, kaj profesiulo en via fako! 
Ni deziras al vi novajn kreivajn atingojn kaj rimarkindajn sukcesojn en instruado!
Lidija Jerofejeva kaj Sergej Potoskujev, Niĵnij-Tagilo.
Пятница, 9 января 2026, 17:29 +05:00 от 'Vost' via Ural-Siberio dissendolisto <ural-si...@googlegroups.com>:
 

Juna geedza paro el Lipecka provinco, kiu memstare lernas Esperanton ĉe Lernu.n, gastas en Surguto. La gejunuloj turnis sin al la grupo VK “Esperanto en Surguto” kun la peto okazigi por ili praktikan lecionon. La 9an de januaro ili vizitis min en mia hejmo, kaj ni pli ol du horojn ekzerciĝis pri la Esperanta prononco, studis gramatikon el la unua leciono de mia baza kurso “Facetoj”, trinkis kafon, konversaciis, dialogis en amika senĝena atmosfero. Mi donacis al la komencanta duopo lernolibrojn kaj vortarojn, kaj ni interkonsentis post unu semajno kunveni por studi la duan lecionon de “Facetoj”. Mi ĝojas, ke Esperanto daŭre estas plaĉa fenomeno, kiu kapablas interesigi kaj aktivigi homojn pro diversaj motivoj.

 
Vladimir Opletajev

 

--
Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon, ĉar vi estas abonanto de "Ural-Siberio dissendolisto" en Google.
 
* Nia regiona paĝaro: www.ural-sib.org
* Por sendi mesaĝon uzu la adreson: ural-si...@googlegroups.com
* Por malaboni sendu malplenan mesaĝon al: ural-siberio-...@googlegroups.com
* Por ricevi detalajn informojn vizitu: http://groups.google.com/group/ural-siberio-dl
---
Вы получили это сообщение, поскольку подписаны на группу "Ural-Siberio dissendolisto".
Чтобы отменить подписку на эту группу и больше не получать от нее сообщения, отправьте письмо на электронный адрес ural-siberio-...@googlegroups.com.
Чтобы посмотреть обсуждение, перейдите по ссылке https://groups.google.com/d/msgid/ural-siberio-dl/1767961741.38157921%40f469.i.mail.ru.

--
Лидия Ерофеева

Raja Kudrjavceva

unread,
Jan 10, 2026, 7:00:47 AMJan 10
to Ural-Siberio dissendolisto
Ankaŭ mi konsentas kun Lidija, ke estas ĝoje legi  tiajn novaĵojn , en kiuj temas pri interesiĝo de gejunuloj pri Esperanto. Des pli estas  la rara  por la nuntempo deziro konatiĝi kun la lingvo  ne nur per retaj helpiloj, sed dum la ĉeesta leciono. La interesiĝintoj sendube trafis al la leciono de kompetentulo pri Esperanto-instruado : ) Mi  ĉiam plezure ĉeestis Esperantajn lecionojn de Vladimir , kiuj okazis dum niaj Lingvaj Trejnadoj kaj enkadre de aliaj Esperanto-aranĝoj, ŝatis aŭdi liajn klarigojn pri la gramatiko kaj diversaj aspektoj de la lingvo.  
Do, sukcesojn en la lernado al la juna geedza paro kaj dankon al Vladimir pri lia entuziasmo helpi al ili!
Amike,
Raja Kudrjavceva
Кому: ural-siberio-dl (ural-si...@googlegroups.com);
Тема: [Ural-Siberio] Provleciono en Surguto;
10.01.2026, 14:41, "'Lydia Yerofeeva' via Ural-Siberio dissendolisto" <ural-si...@googlegroups.com>:
Чтобы посмотреть обсуждение, перейдите по ссылке https://groups.google.com/d/msgid/ural-siberio-dl/1768038083.578371612%40f185.i.mail.ru.

Александр Лебедев

unread,
Jan 10, 2026, 2:34:28 PMJan 10
to ural-si...@googlegroups.com
Vladimir, gratulon pro la leciono kaj sukcesojn al la lipeckanoj en la studado!
En Lipecka provinco en la urbo Jelec antaŭ jaroj ekzistis Esperanto-klubo, nun restas tie kelkaj lastaj tre maljunaj esperantistoj.
 
 
-- 
Amike, Aleksandr Lebedev.
 
 
 
----------------
Кому: ural-siberio-dl (ural-si...@googlegroups.com);
Тема: [Ural-Siberio] Provleciono en Surguto;
09.01.2026, 15:29, "'Vost' via Ural-Siberio dissendolisto" <ural-si...@googlegroups.com>:

Juna geedza paro el Lipecka provinco, kiu memstare lernas Esperanton ĉe Lernu.n, gastas en Surguto. La gejunuloj turnis sin al la grupo VK “Esperanto en Surguto” kun la peto okazigi por ili praktikan lecionon. La 9an de januaro ili vizitis min en mia hejmo, kaj ni pli ol du horojn ekzerciĝis pri la Esperanta prononco, studis gramatikon el la unua leciono de mia baza kurso “Facetoj”, trinkis kafon, konversaciis, dialogis en amika senĝena atmosfero. Mi donacis al la komencanta duopo lernolibrojn kaj vortarojn, kaj ni interkonsentis post unu semajno kunveni por studi la duan lecionon de “Facetoj”. Mi ĝojas, ke Esperanto daŭre estas plaĉa fenomeno, kiu kapablas interesigi kaj aktivigi homojn pro diversaj motivoj.

 
Vladimir Opletajev

 

--
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages