Gratulojn!

1 view
Skip to first unread message

Svetlana Smetanina

unread,
Dec 14, 2025, 11:06:45 PM12/14/25
to moskvo, peterburgo, ural-siberio-dl

       Antaŭ 166 jaroj naskiĝis genia homo, kreinto de nia kara lingvo Ludoviko Zamenhof. Dum multaj jardekoj lia kreaĵo vivas, progresas, kunigas homojn de diversaj landoj kaj nacioj. Hodiaŭ mi volas gratuli ĉiujn konsciajn adeptojn de nia Majstro kaj bondezir pliajn sukcesojn en lernado de la lingvo, ĝia instruado, disvastigo kaj pligrandigo de niaj rondoj, interesajn aktivaĵojn, novajn renkontiĝojn kaj neforgeseblajn vojaĝojn!

De la nomo de REU - Estraro
Sv. Smetanina

--
Отправлено из Mail для Android

Raja Kudrjavceva

unread,
Dec 15, 2025, 2:43:15 AM12/15/25
to Ural-Siberio dissendolisto
Dankon al Svetlana Smetanina por la gratulo , al kiu mi plezure aliĝas  kaj bondeziras al ĉiuj gesamideanoj bonfarton, energion, agemon, entuziasmon  por fari multon bonan per Esperanto kaj por Esperanto! Ĝuu Esperanton kaj restu ĉiam fidelaj al la ideoj de Ludoviko Zamenhof !
 
Hodiaŭ esperantistoj de la tuta mondo omaĝas al la aŭtoro de Esperanto Ludoviko Zamenhof okaze de lia 166-a naskiĝdatreveno. Brazilaj esperantistoj el la organizaĵo LBV (“Legio de Bona Volo”) omaĝis per la prezento de la granda bela bukedo, kiu kunigas la florojn-simbolojn de multaj landoj, kie troviĝas esperantistoj ĉiam pretaj disvastigi, instrui kaj antaŭenigi Esperanton.
Estas konare, ke Ludoviko Zamenhof ŝatis modestajn etajn florojn - miozotojn. Ekzistas eĉ poemo de mia ŝatata Esperanta poetino Eli Urbanova pti tio, kiun ŝi kreis por la memortago de Zamenhof.
 
Miozotoj
Estas tut-etaj bluaj floroj.
Kaj ŝatas ilin raraj koroj.
Ho, diru, diru al mi tion,
kie mi trovus miozotojn?
Ĉar ili havis simpation
de nia Majstro.
 
Jen krepuskiĝas...Eĉ sen dubo
sur frunt' de panjo naĝos nubo...
Ho, diru, diru al mi tion
kie mi trovus miozotojn?
Ĉar ili havis simpation
de nia Majstro.
 
Min regas certa maltrankvilo:
Ĉu ili kreskas en aprilo?
Ho, diru, diru al mi tion,
kie mi trovus miozotojn?
Ĉar ili havis simpation
de nia Majstro.
 
/ E. Urbanova /
 
Sed tradicie esperantistoj festas la 15-an de decembro ankaŭ la Tagon de la Esperanta libro. Uralaj esperantistoj planas ĉi-jare festi kaj Zamenhof-tagon kaj la Tagon de la Esperanta libro ĉi sabate (la 20-n de decembro) en Jekaterinburgo. Aliĝu!
 
Vi ankaŭ povas viziti nian grupon en Vk: https://vk.com/ekaterinburgo?from=groups
 
Amike, Raja Kudrjavceva
 
 
 
 
 
----------------
Кому: moskvo (mos...@groups.io), peterburgo (peter...@googlegroups.com), ural-siberio-dl (ural-si...@googlegroups.com);
Тема: [Ural-Siberio] Gratulojn!;
15.12.2025, 09:06, "Svetlana Smetanina" <svsme...@yandex.ru>:
--
Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon, ĉar vi estas abonanto de "Ural-Siberio dissendolisto" en Google.
 
* Nia regiona paĝaro: www.ural-sib.org
* Por sendi mesaĝon uzu la adreson: ural-si...@googlegroups.com
* Por malaboni sendu malplenan mesaĝon al: ural-siberio-...@googlegroups.com
* Por ricevi detalajn informojn vizitu: http://groups.google.com/group/ural-siberio-dl
---
Вы получили это сообщение, поскольку подписаны на группу "Ural-Siberio dissendolisto".
Чтобы отменить подписку на эту группу и больше не получать от нее сообщения, отправьте письмо на электронный адрес ural-siberio-...@googlegroups.com.
Чтобы посмотреть обсуждение, перейдите по ссылке https://groups.google.com/d/msgid/ural-siberio-dl/1765771600.291971158%40f169.i.mail.ru.
1 La Bukedo por L Zamenhof kolektita el floroj simboloj de diversaj landoj.jpg
2 Miozotoj por la Majstro.jpg
3 Afiŝo por la Zamenhof- festo.jpg
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages