Bonvenon al la nova komitatano el Tanzanio!

23 views
Skip to first unread message

JUNG Yuro

unread,
Jun 12, 2020, 5:10:35 PM6/12/20
to tejo-k...@googlegroups.com

Karaj komitatanoj,


Ni kore bonvenigu John Emmanuel Magessa-n kiel komitatanon A de Tanzanio.

Substrekindas, ke Tanzanio estis/estas kandidito/ato por IJK onta :)


Kiel onta partoprenanto de IJK en Tanzanio, mi bondeziras fruktdonan laboron al JETO(Junularo Esperantista de Tanzanio Organizo) kun TEJO!



Espereble ĉiuj komitatanoj, disponeblas por esti helpemaj kaj kunlaboremaj por pli glate kompreni viajn respondecojn en tiu nova tasko.

Elkorajn salutojn!


Plej amike,
Unika

Karina Oliveira

unread,
Jun 12, 2020, 8:16:23 PM6/12/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Estu ege bonvena!

Se vi havas dubon pri io ajn, ne hezitu demandi. Esti nova komitatano povas esti sufiĉe timiga afero, kaj komence malfacilas kompreni ĉion, sed sentu vin libera ĉiam demandi kaj komenti pri io ajn. La aliaj komitatanoj kutime estas tre helpemaj por klarigi aferojn. :)

Amike,
Karina

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/5c8568a0-8cae-49d3-6204-3ed8a6e69ae9%40st.amu.edu.pl.

Carlos Pesquera Alonso

unread,
Jun 13, 2020, 2:57:45 AM6/13/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara John,

Bonvenon al la komitato!
Kiel Karina diris, ĉi tie ni pretas helpi kaj estas tre bona spaco por lerni kiel agi internacie. Ekzemple se vi volas iom lerni pri kiel organizi IJK, mi konsilas al vi ke vi aliĝu la komisionon pri kongresoj kiu havas retan kunsidon hodiaŭ je la 15.00 horo en via lando. Se vi havas intereson, kontaktu min.

Amike,
Karlos'


From: tejo-k...@googlegroups.com <tejo-k...@googlegroups.com> on behalf of Karina Oliveira <kgsol...@gmail.com>
Sent: Saturday, June 13, 2020 2:16:11 AM
To: tejo-k...@googlegroups.com <tejo-k...@googlegroups.com>
Subject: Re: [tejo-komitato] Bonvenon al la nova komitatano el Tanzanio!
 

Marc Konijnenberg

unread,
Jun 13, 2020, 4:33:44 AM6/13/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Bonvenon, John! 
Mi aliĝas al la vortoj jam diritaj.

@Karlos', Ne nepras "formale" aliĝi al la komisiono por partopreni la kunsidon kaj kontribui, ĉu ne?

Amike,

Marc "Marko" Konijnenberg
Komitatano A por Nederlando 

El ds, 13 juny 2020 a les 8:57 Carlos Pesquera Alonso <fy...@hotmail.com> va escriure:

Carlos Pesquera Alonso

unread,
Jun 13, 2020, 4:55:09 AM6/13/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Marko,

Tute ne. Mi sendas nun al vi la informo por aliĝi.

Amike,
Karlos'


De: tejo-k...@googlegroups.com <tejo-k...@googlegroups.com> en nombre de Marc Konijnenberg <marc.kon...@gmail.com>
Enviado: sábado, 13 de junio de 2020 10:33
Para: tejo-k...@googlegroups.com <tejo-k...@googlegroups.com>
Asunto: Re: [tejo-komitato] Bonvenon al la nova komitatano el Tanzanio!
 

espe ranto

unread,
Jun 13, 2020, 5:05:15 AM6/13/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton.
Mi dankegas vin pro viaj kuragxaj vortoj. Verdire estas minacanta.
Sed iom post iom mi fortigxos. Mi estas atendanta la kunvenon dum la menciita tempo.
Amike John.

JUNG Yuro

unread,
Jun 13, 2020, 12:03:53 PM6/13/20
to tejo-k...@googlegroups.com

Karaj,

Dank' al MB, kiu atentigis min ke Tanzanio ne esta landa sekcio de TEJO.

Tial unue devas aliĝi al TEJO kaj poste ni komitatanoj voĉdonas por bonvnigi.

Mi pardonpetas al ĉiuj, pro manko de mia scio. Mi nur konis pri dokumento de subskriboj, kiu verŝajne estas reveki la landan sekcion kiu dum longe dormis.

Do, mi tuj okupiĝos por bonvenigi JETO-n, tamen havas demandojn.


Kiel aliĝi

La procezo por iĝi landa/faka sekcio havas tri fazojn:

  1. Sendu kandidatiĝon kun via statuto en Esperanto (bv indiki ĉu temas pri la originala versio aŭ traduko) kaj plenigu aliĝilon.
  2. Ni starigos laborgrupon kiu analizos la kongruon de via(j) regularo(j) kun la principoj kaj valoroj de TEJO, por doni al la Komitato (mal)aprobrekomendon. Eventuale ĝis la publika decido ni faros al vi proponojn kaj sugestojn.
  3. Se vi volas daŭrigi, ni sciigos nian (mal)rekomendon kaj komenciĝos voĉdonado pri la akcepto de via organizo kiel nova sekcio de TEJO.

Ĉu iuj el vi scias, pri laborgrupo kiu analizos la kongruon de aliĝanta organizo? Mia demando estas, ke devas esti komitatanoj aŭ individua membro de TEJO, aŭ iu alia?

Mi atendas viajn konsilojn :)


Amike,

Unika


2020-06-13 오후 6:03에 espe ranto 이(가) 쓴 글:

Albert Stalin Garrido

unread,
Jun 14, 2020, 3:53:44 PM6/14/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Unika,


Bonan matenon el la pluva Filipinio!

Siatempe kiam FEJ petis aliĝon en 2017, ekestis 3-kapa laborgrupo, kiun starigis la tiama prezidanto Enric Baltasar. Do, mi rakontas laŭ miaj spertoj pri la interŝanĝo, kiu tiam okazis, kaj donas al vi eĉ pli detalan respondon:

Unue, JETO plenigu la pretigitan formularon. Pri la agadraporto, aparte bonus se ili prezentus apartan raporton, kiu detaligus ilian agadon pli amplekse ol tio, kio troviĝas en la formularo, prefere kun la gravaj agadoj plenumitaj ekde fondiĝo. La statuto ankaŭ devas esti kompleta, ke ĝi inkluzivas interalie la proceduron por elekti Estraron. Kaze de FEJ, nia Elekta Regularo estas aparta dokumento, tial la tiama laborgrupo aparte petis ĝin.

Kiam ili jam sukcesas submeti la necesajn dokumentojn, iu estrarano, prefere la ĝenerala sekretario aŭ la estrarano pri Landa Agado, anoncu ilian aliĝon. Pri la publikigo de iliaj dokumentoj aplikiĝas rilataj datumprivatecaj leĝoj, do eble iujn detalojn oni rajtas publikigi al la komitata listo, kaj iujn ne. Tiam ankaŭ devas alveni alvoko por laborgrupanoj, kiuj prefere konsistu el estraranoj aŭ komitatanoj. Tamen, ĉar nenio oficiale preskribas tion, mi supozas ke rajtas aliĝi ankaŭ individuaj membroj de TEJO, kiuj kompetentas aŭ interesiĝas pri statutoj kaj leĝaj aferoj. 

Mi opinias ke la procezo de akcepto de Landaj Sekcioj en principo troviĝas plene en la jurisdikcio de la Komisiono pri Landa kaj Faka Agado, tial mi pensas, ke ni povas (kaj devas) helpi pri la procezo, kvankam kompreneble tio ne signifas, ke nur ni prilaboru la aferon.

Fine, mi supozas ke jen ni trovis truon en niaj reguloj, nome ke ne estas oficialaj proceduroj pri la akcepto de novaj Landaj Sekcioj, tial la Komitato prefere laboru por fari ion tian. 



Amike,

Albert Stalin T. Garrido
Head Organizer, 1st Philippine Esperanto Youth Congress
Chairperson, Philippine Esperanto Youth

Marc Konijnenberg

unread,
Jun 14, 2020, 4:02:04 PM6/14/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Mi nur volas atentigi ke kaj MB kaj mi mem ekde la pasintjara UK estas elektitaj anoj de komisiono kiu traktas aliĝpetojn por UEA.

Mi invitas al komitatano Mandirola mem indiki ĉu li pretas ankaŭ TEJO-flanke labori en tiu kampo; persone, mi pretas aliĝi al tiu kreota laborgrupo.

Samideane,
Marko

El dg, 14 juny 2020 a les 21:53 Albert Stalin Garrido <alberts...@gmail.com> va escriure:

JUNG Yuro

unread,
Jun 14, 2020, 4:13:40 PM6/14/20
to tejo-k...@googlegroups.com

Dankon kara Albert kaj Marko,

Mi estas dankema pro viaj kunlaboremoj kaj solvemaj kaj helpemaj sintenoj.

Dauxre mi okupigxos kun JETO, kaj laux klarigo de Albert mi sekvos la proceduron.


Refoje mi pardonpetas al cxiuj pro tio ke nuna problemo okazis surbaze de mia manko de scio :(


esperante,

Unika


2020-06-15 오전 5:01에 Marc Konijnenberg 이(가) 쓴 글:

NIYUKURI Gilbert

unread,
Jun 14, 2020, 4:28:34 PM6/14/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton. Bonvenon al la nova komitatano el Tanzanio.
Gilbert el Burundo

Francesco Maurelli

unread,
Jun 14, 2020, 6:00:36 PM6/14/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj,
dum la tutafrika kongreso de Esperanto en Bujumbura ja okazis kunsido por revivigi JETOn. Ĝin gvidis la estrarano de TEJO Koffitche, kaj en ĝi partoprenis pluraj tanzaniaj junuloj. Aldone Rakoen kaj mi subtenis la dialogon kaj portis kelkajn pliajn spertojn el TEJO.
Do, mi ĝojas vidi ke aferoj progresis kaj ke JETO pretas por peti iĝi Landa Sekcio de TEJO.

Kiel jam esprimite ĉi liste de Marko, mi ankaŭ subtenas la partoprenon de Michael Boris en tiu komisiono. Ne nur li faras tion nuntempe ankaŭ en UEA, ne nur havas vastan sperton en TEJO, inkluzive kiel prezidanto, sed ankaŭ gvidis la koncernan komisionon en la Forumo de Junularo Eŭropa.
Mi tamen ŝatus peti al tiuj kiuj estos en la komisiono rigoran sed ja pli rapidan trakton ol estis por la aliĝpeto de TEO en UEA, kio vere okulfrapis pro la malfrua kaj iom malprofesia trakto. Kompreneble tio dependas de la stato de la dokumentoj, sed mi tre esperas ke la komisiono povas labori intense kune kun JETO tiel ke la asocio jam havos reprezentanton por la komitatkunsido venontmonate.

Porokaze, mi kaptas la ŝancon memorigi ke la komitata listo estas vide/lege publika listo, do mi esperas ke John daŭre restas ĉi tie por ricevi ĉiujn ĝisdatigojn, tiel ke li jam estos preta eklabori kun la aliaj komitatanoj tuj post la akcepto.

amike,
Francesco



--
Francesco Maurelli
----------------------------------------------

"Amikoj, ne timu konstante pri tio, kion diros la sensence kritikanta kaj
grimacanta rutina mondo, sed agu ĉiam tiel, kiel diktas al vi via
konscienco kaj koro.", LLZ

Michael Boris Mandirola

unread,
Jun 14, 2020, 7:36:56 PM6/14/20
to TEJO-Komitato
Saluton al ĉiuj, 

mi unue atentigas ke mi nun ne estas komitatano sed mi dankas Markon kaj Francescon je la propono.

Tradicie tiajn petojn traktis laborgrupon el komitatanoj kun partopreno de la estrarano pri landa agado kiu fine raportis al la Komitato ĉu la asocio plenumas la membreckriteriojn. 

Tiu procedo tamen ne estas regulo, kaj se oni volas ankaŭ engaĝi nekomitatanojn, mi estas preta partopreni la grupon kaj disponigi mian sperton.

Samideane
MB 
 
--
Michael Boris MANDIROLA
E-mail: michae...@gmail.com
Tel: (FR) +33695551694
Skype: michaelboris


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages