Kandidatiĝo de David Ruiz Sánchez al la Estraro de FOJE

17 views
Skip to first unread message

Ana Ribeiro

unread,
10:22 AM (9 hours ago) 10:22 AM
to TEJO-Komitato
Karaj komitatanoj,

Mi skribas por informi, ke TEJO nomumis David Ruiz Sánchez por la Estraro de FOJE.

Eble kelkaj el vi ne konas pri FoJE. Mi iomete prezentos, temas pri la Forumo Junulara Eŭropo. Ĝi estas organizo, kiu arigas internaciajn junularajn organizojn en Eŭropo, kaj TEJO estas unu el la plenrajtaj membroj. Unu el la celoj de FoJE estas batali por rajtoj de junuloj, inter alie, lingvaj rajtoj (TEJO aprobis mociojn tiu rilate pasintjare). Alia grava temo por kiu FoJE laboras estas lobiumado por programoj kiel Erasmus+, kiu multe subtenas nian agadon.

Tial, estus tre bone, se TEJO sukcesus havi reprezentanton ĉe la Estraro de FoJE. Tiel mi petas ke vi interagu kun la publikaĵoj de TEJO ĉefe ĉe instagramo kaj ĉe LinkedIn

Amike,
Ana

Espoir Kasati

unread,
11:41 AM (8 hours ago) 11:41 AM
to tejo-k...@googlegroups.com, David Ruíz Sanchez
Dankon pro la informo kara Prezidanto de TEJO. 

En Samarkando mi plurfoje klopodis alparoli la reprezentantojn de AFRIKA UNIO, dum la tuta konferenco, mi havis la permeson nur unu fojon. Post interparoli kun tiu reprezentanto, evidentiĝis ke ne ekzistas aktiva junulara forumo ligita al Afrika Unio. Eĉ en la retejo de AFRIKA UNIO informoj pri la junularo ne abundas kaj la malmultaj informoj disponiblaj ne helpas kontakti junulojn. 

Bonas, ke @David Ruíz Sanchez estas nomumita. Lia sperto en Eksteraj Rilatoj estas signife tre bona, kio taŭgigas lin en tiu nova tasko.

Mi deziru al li plenan sukceson kaj fuktodonan laboron!

Amike,

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/d723a0a7-9bb1-4ce3-9fe2-87152a500d2fn%40googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages