Trejnadsesioj por novaj TEJO-Komitatanoj

15 views
Skip to first unread message

David Ruíz Sánchez

unread,
Jul 20, 2022, 11:48:11 AM7/20/22
to TEJO-Komitato
Kara TEJO-Komitato,

Porinforme mi informas al vi ĉiuj pri la okazigado de trejnadsesioj por novaj TEJO-Komitatanoj.

La trejnado estas organizita kun la celo plibonigi kaj plikapabligi la sciaĵojn pri la TEJO-Komitato kaj al novaj komitatanoj kaj al aktivuloj kun forta intereso je la TEJO-Komitato, sed for de ĝi; do, se vi konas interesulo(j)n pri la TEJO-Komitato ene de viaj LS kaj/aŭ FS, elkore ne hezitu informi kaj inviti ilin.

Oni okazigos ĝin antaŭ la okazigado de la ĉi-semajnfina KomitatKunveno, du-foje je malsamaj temperoj; ni okazigos la sesiojn:

Ĉi-vendrede, la 22an de julio, je la 15a UTC.
Ĉi-sabate, la 23an de julio, je la 7a UTC.

En la dokumento pri instrukcioj por la partopreno de la KomitatKunvenoj: julio + IJK 2022 oni disponas kaj la ligilon kaj la informaĵojn pri la Zoom-ĉambro:


Tion dirite, amike ni restas en kontakto kaze de duboj, demandoj, ktp. 

Kunlaboreme,
 David Ruíz i Sánchez
 Komisiito pri Aktivula Trejnado - TEJO

Rogier Huurman

unread,
Jul 20, 2022, 12:41:19 PM7/20/22
to TEJO-Komitato
Saluton David,

Mi kore dankas vin pro via bonega agado, kaj rekomendas al ĉiuj novaj komitatanoj ĉeesti unu el la du sesioj. Mi ankaŭ rekomendas al tiuj, kiuj ne antaŭe ĉeestis retan komitatkunvenon aŭ ne spertas pri Zoom, viziti unu el la du trejnsesioj aŭ alveni frue al la unua kunvensesio en sabato por testi siajn ilojn kaj konekton.

Ĝis sabato!

Op wo 20 jul. 2022 om 17:48 schreef David Ruíz Sánchez <davidruiz...@gmail.com>:
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/d51edf39-179f-425f-8abd-f0f2305dec94n%40googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages