Saluton Tyron,
Kiam mi ricevis la novaĵon pri la ne-ricevo, unu el miaj unuaj reagoj estis rigardi la retmesaĝojn de 2022 por vidi kion la Estraro tiam faris. La Estraro tiam volis eviti maldungojn kaj tial proponis novan buĝeton kun ankoraŭ ĉiuj tiamaj dungitoj:
https://groups.google.com/g/tejo-komitato/c/5MrvaAWOYBM/m/6UgZ2b2BAgAJ, tiam temis pri iom pli ol 80 mil por teni ĉiujn dum la tuta jaro. Ni bezonas preskaŭ 80 mil por teni ĉiujn (krom la oficisto pri Volontuloj) nur dum kelkaj monatoj.
Mi kredas ke kiam oni proponis havi 5 dungitojn, oni tute subtaksis la koston de dungitoj. Certe estas salajroj, sed ankaŭ estas multaj impostaĵoj, asekuroj kaj simile. TEJO ankaŭ ĉesis dungi nur aŭ ĉefe en Nederlando kaj decidis dungi ankaŭ en aliaj landoj en Eŭropo. Tio povas esti bona ĉar Nederlando havas unu el la plej altaj minimumaj salajroj en Eŭropo kaj minimuma salajro en Nederlando povas esti bona salajro en alia lando, sed tamen kelkaj aliaj landoj havas multajn dungimpoŝtojn, tiel ke laboristo kun la sama salajro en Nederlando kaj ekzemple Hispanio kostas pli en Hispanio eĉ se fine la laboristo mem ricevas la samon aŭ eĉ malpli nete ol nederlanda laboristo. Do antaŭ decidi dungi en aliaj landoj, oni devus ne nur esplori pri salajroj sed ankaŭ pri kromaj dungkostoj. Mi preferus resti kun landoj pri kiuj ni jam konas aŭ/kaj havas antaŭajn spertojn ĉar kromaj dungkostoj povas esti surprizo.
Tio ankaŭ estas malbona ne nur por TEJO sed ankaŭ por la laboristoj mem. Kompreneble, estas pli da laboro por unuopuloj kaj eble malpli da Se TEJO havas malmultajn laboristojn kaj ne venas subvencion, pli facilas por TEJO teni tiujn homojn kaj doni ian stabilecon. Kun tiom multaj laboristoj, se ne venas subvencion, la disrupto estas ege pli granda kaj sen grandega rezervo, ne eblas pensi pri teni ĉiujn. Krome, kiam estis malpli da laboristoj, restis pli da mono por subtenaj aferoj por la laboristoj mem (ekzemple, aĉeto de ekipaĵoj kaj vojaĝkostoj al kunsidoj). Krome mi kredas ke iu pli granda la elspezoj, des pli granda la laboro por administri ĝin (kaj fari financajn raportojn, buĝetojn, ktp), kaj ankaŭ iu pli granda la dungitaro, des pli granda la laboro por adminsitri ĉiujn.
Kun la nuna grandeco de TEJO kaj la financa situacio, mi kredas ke ne estas eltenebla por TEJO havi 5 dungitojn. Por organizo kiel UEA estas eltenebla, ĉar ili havas multe pli grandajn rezervojn ol ni. Ili povas kandidatiĝi por la subvencio por 5 dungitoj, kaj kaze ne ricevo teni ĉiujn sen gravegaj problemoj (ili krome rajtas ricevi iom pli da mono ol ni de Erasmus+ pro tio ke ni estas "junulara organizo" kaj ili estas organizo pri "plenkreska edukado", do estas malsamaj kategorioj). TEJO eble povas teni du dungitojn tiel. Mi kredas ke antaŭ decidi dungi 5 homojn denove, TEJO bezonas multe pli kreski finance.
TEJO povas ricevi 75 mil eŭroj de Erasmus+ se ĝi havas unu dungiton kaj 100 mil, se ĝi havas ĝis tri dungitoj. Mi foje pensas, ke havi unu fiksan dungiton kontraŭ 35-40 mil jare (pli malpli tio kostas en Nederlando nuntempe) kaj havi la ceteran monon "liberan" por pagi al homojn el eble landoj kiel Brazilo aŭ Indonezio por fari specifajn taskojn kiel librotenado, renovigo de retejo, kreado de videoj, ktp. eble estus pli bonan strategion ol provi havi plurajn dungitojn en Eŭropo (ankaŭ por la internacieco de la organizo).
Plej amike,
Ana