[informcele] Elektoj por novaj komitatanoj B

20 views
Skip to first unread message

Marc Konijnenberg

unread,
Jan 8, 2022, 11:00:22 AM1/8/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj samideanoj,

Mi taksis evitende, ke tiu ĉi restu nur en ne-oficiala babilejo:

Komenciĝis la voĉdonoj por novaj komitatanoj B kaj eblas elekti ĝis la 21-a de januaro; elektos la IM-oj de 2022, kvankam supozeble multaj ankoraŭ ne remembriĝis tiom frue en la jaro.
La malfruo supozeble rilatas al la malfruoj de Kontakto, maksimume semajnon post kies kvina eldono devintus lanĉiĝi la voĉdonoj; en 2021 fine aperis nur kvar eldonoj de Kontakto.

Estus bone sendi retpoŝton al ĉiuj IM-oj de 2021, ke ili devus nun urĝe pagi kotizon por ke ili rajtu voĉdoni.
El la Telegram-a konversacio, mi komprenas ke la Ĝenerala Sekretario deziras unue certigi kiom rapide traktiĝus nunaj membriĝoj antaŭ ol fari promeson pri tio.
Sinteno prudenta en malfacila situacio tempomanka.

Samideane,
_
Marc Konijnenberg
Komitatano A por la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ)

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Roterdamo, Nederlando

Manuela Burghelea

unread,
Jan 8, 2022, 11:39:05 AM1/8/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Marc,

Via atentigo estas grava kaj plene salutinda.

Pro manko de alirrajto, mi ne sukcesas vidi la enhavon de la diskuto en la Telegrama babilejo; ĉu la Ĝenerala Sekretario povus ebligi tion por interesiĝemaj komitatanoj?

Antaŭdankon,

Manuela

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAJBnANgDMuECLgNF80wC0ZJOWmrbYEHbY_qQSkMgQFN_De8Jsg%40mail.gmail.com.

Marc Konijnenberg

unread,
Jan 10, 2022, 5:01:39 PM1/10/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton Manuela,

Miakomprene la ne-oficiala babilejo estas libere alirebla por ĉiuj kiuj uzas Telegram-on.

Amike,

_
Marc Konijnenberg
Komitatano A por la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ)

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Roterdamo, Nederlando

Op za 8 jan. 2022 om 17:39 schreef Manuela Burghelea <manuelab...@gmail.com>:

Manuela Burghelea

unread,
Jan 11, 2022, 10:11:15 AM1/11/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Marc,

La Telegrama grupo aperis ĉe mi kiel nealirebla privata grupo kiam vi unue informis pri ĝi, sed nun mi sukcesis aliĝi.

Dankon,

Manuela

Marc Konijnenberg

unread,
Jan 11, 2022, 11:18:38 AM1/11/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Pardonon ke mi ne pli frue rimarkis:

Laŭ la reglamento pri elekto de Komitatanoj B punkto 9:
"Rajtas voĉdoni la individuaj membroj en la jaro, kiam la elektoproceduro komenciĝis kaj la individuaj membroj en la jaro kiam ĝi finiĝas."

Miakomprene la elektoproceduro komenciĝis en 2021 per la anonco en Kontakto, do voĉdonu ne nur IM-oj de 2022, sed ankaŭ tiuj de 2021.

Ĉu ili estis kontaktitaj? Mi havas la impreson ke ne.

Amike,
Marko

Op di 11 jan. 2022 om 16:11 schreef Manuela Burghelea <manuelab...@gmail.com>
--
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages