Reta voĉdono pri buĝeto

74 views
Skip to first unread message

Rogier Huurman

unread,
Dec 29, 2021, 2:32:44 PM12/29/21
to TEJO-Komitato
Saluton komitatanoj,

Hodiaŭ Veronika prezentis la buĝeton de TEJO por 2022 okaze de la estrarkunsido kaj malferma horo: https://docs.google.com/spreadsheets/d/13be9Vf01C4tkOiiEbBtf-eSObx2z_vTa/edit#gid=515256367. Venis kelkaj demandoj kaj komentoj, kaj Veronika traktis ilin dum la horo.

Laŭ la reglamento pri reta voĉdono mi nun malfermas la debatan fazon de sep tagoj, kaj poste povas okazi voĉdonado de la 5-a ĝis la 14-a de januaro.

Roĉjo, via ĜenSek

Michael Boris Mandirola

unread,
Jan 1, 2022, 8:59:04 AM1/1/22
to TEJO-Komitato
Prosperan novan jaron!

Mi dankas la preparon de buĝeto kaj mi ĝojas ke ĝi sukcesis atingi la Komitaton antaŭ la fino de la jaro!

Mi havas tri rimarkojn: 
1) Mi ege bedaŭras ke la kvanto da subtenotaj organizoj de la administra subvencio malkreskis; ĉu FoJE iel pledis por aŭ kontraŭ tio? Ĉu estis iuj maloficialaj klarigoj pri kial tio okazis? Kiom da organizoj estis subtenitaj antaŭe kaj kiom da estos nun?
2) Mi tre bedaŭras ke ne aperas merkatika buĝeto por akiro de novaj Junaj Amikoj de Esperanto. Ĉu tio signifas manko de konkreta plano?
3) Konsiderante la necertecon pri la administra subvencio, ĉu eblus porinforme prezenti du kvazaŭajn buĝetojn, unu kun kaj unu sen? Ja, kvankam ĝi estas averaĝa, mi komprenas ke ĉi tiu ne estas realisma buĝeto ĉar l'administra subvencio plejverŝajne estos plena aŭ nula.

Samideane
MB



--
Michael Boris MANDIROLA
E-mail: michae...@gmail.com
Tel: (FR) +33695551694
Skype: michaelboris


Missatge de Rogier Huurman <rogier....@gmail.com> del dia dc., 29 de des. 2021 a les 20:32:
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAOm9VoHVh6mAH%2Bdd80HkRZCmsR%2B7%3Dmq9JoStuU-fAOz8mpkqoQ%40mail.gmail.com.

Léon Kamenický

unread,
Jan 1, 2022, 9:35:35 AM1/1/22
to tejo-k...@googlegroups.com, ugur...@gmail.com
Saluton MB, 

Prosperan jaron ankaŭ al vi kaj dankon por levi kelkajn interesajn punktojn.

Mi ŝatus reagi al via mesaĝo anstataŭ Veronika, ĉar ŝi havas nun 3-semajnan periodon dum kiu ŝi devas fokusiĝi pri ekzamenoj en universitato :) Espereble miaj klarigoj helpos ... 

Pri punkto 1: se mi ne eraras ni ne faris iun detalan analizon pri tio kaj mi ne memoras aŭdi de Valentin aŭ Paulina mencion pri tio ke FoJE iel intervenis pri la afero. Estus efektive interese kompreni kial oni decidis tiom ŝanĝi la subvencion. 
Pri punkto 2: mi supozas ke tio estas demando por @ugur...@gmail.com kia estas la situacio :)
Pri punkto 3: ni okazigis malferman horon kie ni pli detale prezentis kion ni faros okaze ke: a) oni ricevas la administran subvencion, b) oni ne ricevas ĝin. Baldaŭ devus aperi protokolo de eble vi trovos respondojn al kelkaj viaj demandoj. 
Ĉiukaze, la plano estas certe prilabori reviziitan budĝeton en momento kiam oni konos la rezultojn de ĝi (iam ĝis aprilo). Mi ŝatus ankaŭ aldoni, ke ne 100% veras ke oni ricevas aŭ nulon aŭ ĉion. Povas esti ke oni akceptos financi kelkajn specifajn aktivaĵojn ĝis 85,000 EUR kun kio la nuna budĝeto kalkulas.  
Tamen, kiel menciite dum la malferma horo, ni ne planas nun simple atendi ĝis ni havos rezutlojn de la administra subvencio, sed ni jam provas trovi kiel ni povus eventuale financi la jaron de la aliaj fontoj. Aldone, ĉe kelkaj budĝeteroj jam nun estas rimarko, ke ili povas esti malaltigitaj kaze ke la administra subvencio ne sukcesos. 

La propono de la estraro estas funkcii dum kelkaj monatoj kun aprobita budĝeto kiu montras iun mezan vojon kun promeso ke ni prezentos reviziitan version okaze ke io draste ŝanĝos (ekz. oni venos kun aliaj monfontoj, dungoj aspektos iel aliel, EsKuj estos nur retaj, ktp.). 

Havu belan reston de la tago.

Amike, 
Léon K. 




so 1. 1. 2022 o 14:59 Michael Boris Mandirola <michae...@gmail.com> napísal(a):

Rogier Huurman

unread,
Jan 5, 2022, 7:00:08 AM1/5/22
to TEJO-Komitato
Saluton komitatanoj,

La reta voĉdono malfermiĝas nun ĉe https://reto.tejo.org/vochdonado/retaj/63, ĝi daŭros naŭ tagojn ĝis vendredo la 14-an de janauro je 12:00 UTC.

La Ĝenerala Sekretario, Roĉjo

Op za 1 jan. 2022 om 15:35 schreef Léon Kamenický <leon.ka...@gmail.com>:

Miguel Bento

unread,
Jan 13, 2022, 6:43:31 PM1/13/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton al ĉiuj!

Antaŭ ĉio mi volas danki kaj gratuli nian kasiston pro la farita laboro kaj pardonpeti pro mia malfrua reago. 

Kaj jen duboj kiujn mi havas pri du aferoj:

1) Kiu(j) estas la senda(j) organizo(j) de niaj ESK-volontuloj?

2) Ne tute klaras al mi la buĝetero pri Kontakto. Aperas nur du elspezoj: "Sendokosto" kaj "Parto pri Movada Rubriko". Kie troviĝas la preskostoj kaj la pagoj al la redaktoro kaj al la grafikisto (po 720 € (470 € + 250 €) por ĉiu numero)? Krome, aperas aparte, en la buĝetero "Aliaj spezoj", refoje "Redaktoro kosto de Movada Rubriko". Cetere, kion oni faros pri la malfruantaj numeroj? Ĉu aperos duobla numero?

Amike,
Miĥaelo Bento

Rogier Huurman

unread,
Jan 14, 2022, 7:00:08 AM1/14/22
to TEJO-Komitato
Saluton komitatanoj,

La voĉdonado ekzakte nun fermiĝis, vi povas vidi la rezulton en https://reto.tejo.org/vochdonado/retaj, klakante la butonon kun i apud la voĉdono.

Roĉjo

Op wo 5 jan. 2022 om 13:00 schreef Rogier Huurman <rogier....@gmail.com>:

Rogier Huurman

unread,
Jan 14, 2022, 7:19:03 AM1/14/22
to TEJO-Komitato
Kaj por tiuj, kiuj ne povas/volas ensaluti, jen la detala rezulto. 27 el 44 rajtantaj komitatanoj voĉdonis, el ili 23 jesis kaj 4 sindetenis. La buĝeto estas akceptita.

Nomo Buĝeto de TEJO 2022
Tipo Jes/Ne/Sindeteno
Priskribo

La Komitato aprobas la TEJO-buĝeton 2022 kiel prezentita ĉe https://docs.google.com/spreadsheets/d/13be9Vf01C4tkOiiEbBtf-eSObx2z_vTa/edit#gid=515256367.

Sekreta Ne
Voĉdonrajtantoj Komitatano, Estrarano
Komenchoro 2022-01-04 13:26:27
Limhoro 2022-01-14 12:00:00
Kvorumo ≥ 0,000
Plejmulto > 0,000
Voĉdonintoj 27 el 44 rajtantoj
Ne voĉdonis:
Vít Guiglielmo Mišurec, Michal Matúšov (KuboF Hromoslav), Heeyeon Oh, Gonzalo Adrian Moreira (goncxjo), NIYUKURI Gilbert (Ede), Lucas Teyssier, ZHAO Wenqi (Venki), Kamil Getka, Snehaĝa Venkatesh, Wayne Federigan, JOHN EMMANUEL MAGESSA, David López Rueda, Tomáš Stano, Léon Kamenický, Venislovas Veronika, Matheus Arantes Pacheco (Teteo), Uriel Gurdian
Rezulto

Kvorumo atingita, havas sufiĉe da jesaj voĉoj → akceptita

23 jesis, 0 neis, 4 sindetenis
Balotiloj

Tiu ĉi baloto ne estas sekreta, tial eblas vidi kiel ĉiu rajtinto voĉdonis.
Nomo Balotilo
Ines Kahin Jes
Nicolas Kasolene (Nickson) Jes
Tobias Svangtun Nowak (Ĉopias) Jes
Rakoen Maertens Jes
David Ruíz i Sánchez Jes
Francesco Fagnani Jes
Tyron Surmon Jes
Marc Konijnenberg (Marko) Sindetene
Valeria Torres Jes
Valentin C. B. Jes
Jordon Kalilich Sindetene
Michael Boris Mandirola (MB) Jes
Rogier 'Roĉjo' Huurman (Roĉjo) Sindetene
Manuela Burghelea Jes
Albert Stalin Tancinco Garrido Jes
Tobiasz Jan Kubisiowski Jes
Aranza Pascual Castelló (Arnjo) Jes
Miguel Rocha Bento (Miĥaelo) Jes
Hans Eric Becklin (Hanso) Jes
Luana Araújo de França Jes
Alexandre Nicolas Raymond Jes
Lucca Catini Lanzi (Luka) Jes
Tamiris Maciel Queiroz (Tami) Jes
Querino Neto Jes
Tran Thi Hoan Jes
Michael Vrazitulis (Miĥaelo) Jes
Tobias Schied (Tobi) Sindetene

Op vr 14 jan. 2022 om 13:00 schreef Rogier Huurman <rogier....@gmail.com>:

Marc Konijnenberg

unread,
Jan 14, 2022, 7:25:24 AM1/14/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Koran dankon, Roĉjo!

Op vr 14 jan. 2022 om 13:19 schreef Rogier Huurman <rogier....@gmail.com>

Rogier Huurman

unread,
Jan 14, 2022, 7:58:41 AM1/14/22
to TEJO-Komitato
Pro manko de partopreno en tri sinsekvaj voĉdonoj (pri elekto de komitatanoj B en aŭgusto, pri malfermaj alvokoj en novembro, kaj nun) la jenaj komitatanoj estas konsiderataj demisiintaj:

Wayne Adrian Federigan, komitatano A por FEJ
Heeyeon Oh, komitatano A por KEJ
赵文琪 (ZHAO Wenqi - Venki), komitatano Ĉ

Sekcioj povas nomumi alian aŭ saman komitatanon, kiu oficos ĝis la fino de aprilo.
Se iu maltrafis tri aŭ pliajn voĉdonojn, sed inter ili okazis renomumo aŭ ŝanĝo de posteno, mi nur kalkulas la maltrafojn post la ŝanĝo.

La Ĝenerala Sekretario,
Roĉjo

Op vr 14 jan. 2022 om 13:18 schreef Rogier Huurman <rogier....@gmail.com>:

Miguel Bento

unread,
Feb 15, 2022, 7:53:37 AM2/15/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton al ĉiuj!

Antaŭ unu monato mi starigis kelkajn demandojn en ĉi tiu fadeno, sed ili restas senrespondaj. Mi do sendas ĉi tiun mesaĝon por rememorigi pri ili.

Amike,
Miĥaelo Bento

Marc Konijnenberg

unread,
Feb 15, 2022, 8:03:57 AM2/15/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Koran dankon, Miguel por la memorigo.

Ankaŭ mi ŝatus ricevi respondojn pri la situacio ĉirkaŭ Kontakto.

Pri sendaj organizoj, kiel iama EVS/ESK-volontulo (kvankam por alia Esperanto-asocio), mi ne komprenas kial la supera organo de la riceva organizo nepre havu tiujn informojn.
Ĉu vi povas klarigi kial tio povus esti grava?

Amike,

_
Marc Konijnenberg
Komitatano A por la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ)

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Roterdamo, Nederlando

Op di 15 feb. 2022 om 13:53 schreef Miguel Bento <miguel....@gmail.com>:

Veronika Venislovas

unread,
Feb 16, 2022, 5:41:30 PM2/16/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton Miguel,

Pardonu la malfruan respondon kaj dankon por la memorigo.

La revuo Kontakto estas eldonajxo de UEA, do UEA pagas la redaktoron, presadon kaj sendadon. TEJO nur pagas 4/24 de la preskostoj, 20% de la grafikaj kostoj kaj 30% de la sendokostoj. En la bugxeto la pres- kaj sendokostoj estas kunkalkulitaj.
La 350 EUR estas por la redaktado de la Movada Rubriko (la nuntempa redaktoro estas Marcionilo José de Vasconcelos Neto).
Laux miaj informoj ne estas planita duobla numero kaj la pritraktado de la malfruantaj numeroj estas prilaborata.

Pri la sendorganizoj de la ESK-volontuloj: temas cxefe pri burokratajxo, laux la kondicxoj de la programo la volontuloj devas esti oficiale sendataj pere de organizo kiu 1. estas en la devenlando de la volontulo, 2. rajtas je sendado de ESK-volontuloj.

Amike,
Veronika




--
Veronika Venislovas
Kasisto / Treasurer

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
World Esperanto Youth Organization
Telefono: 
+31103104924 @Retpaĝo: tejo.org
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ, Rotterdam, Nederland.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages