La estraro publikigu kaj kreskigu la nombron da membroj

149 views
Skip to first unread message

Robert Nielsen

unread,
May 19, 2019, 6:41:09 PM5/19/19
to TEJO-Komitato
Saluton al ĉiuj,

Dum la pasintaj jardekoj, UEA perdis multajn membrojn. Probable TEJO ankaŭ suferis la saman problemon, sed malfacilas scii ĉar la estraro ne publikigas la nombron de membroj. La nombro de membroj en TEJO estas granda sekreto. Sed sen tiu informo, ni ne povas scii ĉu la membraro kreskas aŭ malkreskas. Sen tiu informo, ni ne povas krei planon por kreskigi la membraron. Ni ne scias kiom multe la numero de la membraro falis, en kiuj jaroj aŭ en kiuj landoj. Sen tiu informo, ni ne povas scii kial ni perdis membrojn aŭ kiel allogi novajn homojn. Sen informo, ni stumblas senvidante en mallumo.

Imagu se ni provus kreskigi la membraron, sed ankoraŭ kaŝus la precizan nombron. Kiel ni scius ĉu ni sukcesis? Eble la estraro scius, sed kiel la komitato povus kontroli la estraron sen informo? La kampajno povus esti granda sukceso aŭ malsukceso, sed ni ne scius kaj tial ne povus reagi. TEJO povus daŭre malkreski sen ajna reago simple ĉar ni ne scius ke la problemo ekzistas. TEJO povus esti mortonta kaj kiu scius?

Oni diras ke TEJO estas malferma kaj demokratia organizo kiu respektas siajn membrojn kaj agas kun travidebleco. Mi opinias ke ĝi estas malrespketo al la membroj kaŝi tiun gravan informon. Mi jam aŭdis plendojn pri ĉi tiu afero kaj oni diris ke TEJO hontas pri la supozebla malgranda membraro. Oni kritikis TEJOn kaj diris ke la agado diras pli ol la vortoj.

Sed kio pri la Forumo Junulara Eŭropa (FoJE)? Ĉu ni perdos nian lokon se ili eltrovos ke ni ne havas sufiĉe da membroj? Nu, mi dubas ĉu iu el ili legas la komitatan retliston aŭ eĉ scipovas Esperanton. Sed la estraro devas decidi, kiu estas la unua prioritato? Ĉu TEJO kaj siaj membroj, ĉu FoJE? Ĉu FoJE estas tiel grava ke ni ne agu honeste nek kun niaj membroj nek kun FoJE? Ĉu ni lasu la membraron daŭre malkresku ĉar la aprobo de FoJE estas pli grava?

Ni diskutu tion dum IJK, tial mi ne nun faros oficialan proponon. Ankaŭ estas tro malfrue dum la mandato por la nuna estraro. Sed mi baldaŭ proponos al la komitato ke ni petu la estraron:
  • Informu nin kiom da membroj TEJO nun havas
  • Informu nin kiom da membroj TEJO havis dum la pasinta(j) jardeko(j) por ke ni povos studi la tendencon
  • Preparu kaj publikigu planon por kreskigi la nombron de membroj en TEJO
Nia unua prioritato devas esti la vivteno de TEJO. Mi ne volas vidi ĝin ŝrumpi, do ni devas alfronti ĉiujn problemojn por superi ilin. Ni devas allogi pli da novaj homoj por subteni la estontecon de la movado.

Kritikante kiel ĉiam,

Robert Nielsen
Komitatano B

Rogier Huurman

unread,
May 20, 2019, 3:51:19 AM5/20/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Mi plene subtenas la proponon. La membronombroj de sekcioj bezonas esti publikaj, por ke la komitato sciu, kiom da komitatanoj landa/faka sekcio povas sendi. Sed ankaŭ por instigi varbadon kaj montri al sekciaj estraroj, kiu sekcio nuntempe sukcesas, kaj lerni de iliaj varbaj teĥnikoj.

Op ma 20 mei 2019 om 00:41 schreef Robert Nielsen <rap...@hotmail.com>:
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/77646a29-6cd6-47ab-ac6b-52f813cf9341%40googlegroups.com.

Carlos Pesquera Alonso

unread,
May 20, 2019, 4:01:54 AM5/20/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Ankaŭ mi kredas ke estas bona ideo scii kiom da membroj TEJO havas kaj fakte malŝatas legi ke estas kaŝemuloj ene de nia komitato. Mi konsentas ke tia datumo utilos al ni kaj al niaj organizoj por plibonigi niajn strategiojn. Malgraŭ tio, ni konsciu ke ne se estas simpla afero:
  • Ekzistas Individuaj Membroj, kiuj rekte pagas kaj estas facile trakteblaj;
  • Ekzistas membroj kiuj membras per Landaj Sekcioj, kiuj "ideale" ili estas trakteblaj sed la realo estas ke la Landaj Sekcioj nek ĉiam scias/zorgas scii pri tio nek ĉiam informas al TEJO;
  • Ekzistas membroj kiuj membras per Fakaj Sekcioj, kiuj ne havas kalkuleblon de embroj [Ekzemple en BEMI oni estas BEMIano se oni estas Esperantisto kaj biciklas, kvankam pluraj kiuj estas en tiu kategorio eĉ ne konas la ekziston de BEMI];
  • Ekzistas membroj de TEJO kiuj estas Junaj Amikoj de Esperanto, pri kiu laŭ mia scio (bonvolu korektu min se mi eraras), la problemo estas ke ne estas tute klara la situacio rilate al ili pro politiko pri privateco;
  • Ekzistas atingitaj membroj sed laŭ mia scio neniu vere zorgis pri bone kalkuli tiun kvanton;
  • (Se ekzistas alia grupo kiun mi forgesis, bonvolu korekti min)
Malgraŭ ĉio, neniu havas ĉiujn datumojn nuntempe. Konsciante pri la malfacileco, tio ne signifas ke ni ne povas havi erojn kaj publikigi ilin informante ke nur estas ero. Pli bonas havi ion ol nenion por helpi nian antaŭeniron.

Proponante,
Karlos


De: tejo-k...@googlegroups.com <tejo-k...@googlegroups.com> en nombre de Robert Nielsen <rap...@hotmail.com>
Enviado: lunes, 20 de mayo de 2019 0:41
Para: TEJO-Komitato
Asunto: [tejo-komitato] La estraro publikigu kaj kreskigu la nombron da membroj
 
--

Konstanze Schönfeld

unread,
May 20, 2019, 4:26:55 AM5/20/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton Roĉjo,

Mi ne komprenas vian argumenton. La nombro de komitatanoj el ĉiu sekcio estas kontrolita de mi. Se iu sekcio havas 1 aŭ 2 komitatanojn, vi aŭtomate scias ĉu ĝi havas pli aŭ malpli ol 100 membrojn. Mi ne komprenas kiel komitatano de iu lando bezonas kontroli informon, kiun jam kontrolas la Ĝen-Sek (kvankam mi certe ĝojus transdoni la taskon).

La sistemo ĝis nun funkciis tiel, ke la LS mem raportis pri ŝanĝoj (ekz: mi ekhavis pli ol 100 membrojn, aŭ: mi ekhavis estraron kaj volas nomumi novan komitatanon). Tio pruvendas pere de listoj aŭ subskriboj, sed mi certe ĉion ĝene kontrolas.

Amike,
Tuŝka

Robert Nielsen

unread,
Aug 14, 2019, 3:26:38 PM8/14/19
to TEJO-Komitato
Saluton al ĉiuj,

Pro manko da tempo, ni ne diskutis ĉi tiun proponon dum IJK. Do, nun mi proponas ke ni diskuti ĝin kaj poste voĉdoni rete.

Dankon,

Robert Nielsen
Komitatano B

Tyron S

unread,
Aug 14, 2019, 4:50:22 PM8/14/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton al ĉiuj,

Mi forte subtenas la publikigon de la membronombroj, sed ĉiuj de la statistikoj devus esti facile akirebla, do kondiĉe ke la estraro ne intencas kaŝi ĝin de la komitato, mi ne kredas ke oficiala propono (kaj reta voĉdono, kiu estas tre malrapida proceso ktp) estas bezonata.

Mi kredas ke alemnaŭ iu en TEJO devus havi aliron al la centra datumbazo de UEA, kaj povus rapide trovi la numeron. Bonvolu korekti min se mi estas malĝusta pri tio.

Ankaŭ, kiam mi plenumis KODEJON, mi devis enmeti la specifan kvanton de membroj ke JEB havis. Do supozeble estus facila tasko trovi la numeron por ĉiu lando sekcio kiu jam plenumis ĝin, adicii ilin kune, kaj poste montri tion al la komitato.

Kaj rilate al la Junaj Amikoj, verŝajne la plejparto de la komitato prifajfas tion kiam ili petas la kvanton de membroj, do ne gravas se ni ne povas trovi tiun numeron, se ni havas la aliajn. Sed ĉiukaze, se FoJE devas konstati ĉiujare ke ni havas almenaŭ 5000 membrojn, evidente la numero de la kvanto de Junaj Amikoj ekzistas ie (mi dubas ke ili akceptus "ho estas malfacila kalkulebla" kiam ili petas la nombron), kaj ne ekzistas kialon kaŝi ĝin de la komitato.

Ankaŭ, mi ŝatus demandi kiu en la estraro respondecas pri tiu ĉi temo?

Amike,

Tyron Surmon
Komitatano B

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

Lucas Teyssier

unread,
Aug 17, 2019, 12:39:28 PM8/17/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton al ĉiuj,

Dankon Tyron pro via denova atentigo pri tio.

Laŭ mia kompreno, TEJO povas havi tiujn informojn sed intence agas tiel ke neniu aŭ preskaŭ neniu scios.

Nu, estas Komisiono pri la Junaj Amikoj kiu eklaboros la 1an de septembro. Verŝajne la komisionanoj rapide scios pli.

Tiu informkaŝado vere estas nigra punkto. Kaj eĉ el komitatana vidpunkto, ŝajnas al mi ke nia asocio nuntempe estas iom friponema.
Se iu povas publikigi detalan tabulon pri la nuna stato de la TEJO-membraro, ni ege ĝojus kaj tio kunlaboremigos niajn landajn sekciojn.

Amike,
Lucas Teyssier

Lucas Teyssier

unread,
Aug 17, 2019, 12:40:34 PM8/17/19
to tejo-k...@googlegroups.com
*tabelon

Robert Nielsen

unread,
Aug 28, 2019, 9:54:18 AM8/28/19
to TEJO-Komitato
Saluton,

Ĉu la ĝenerala sekretario respondos kaj komencos la voĉdonadon? Mi petas ke Tuŝka aŭ Kejti prizorgu la proponon.

Dankon,

Robert

Konstanze Schönfeld

unread,
Aug 28, 2019, 10:41:21 AM8/28/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Sal!

Mi ne havas komputilon kaj plenfunkciantan reton ekde pluraj tagoj kaj pro nuna vojaĝado mi ankoraŭ ne havos dum kelkaj. Daŭris longe antaŭ povi elŝuti viajn mesaĝojn :) Do laŭ mi pli indus atendi enposteniĝon de la nova Ĝen-Sek.

Amike,
Tuŝka

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

Robert Nielsen

unread,
Sep 2, 2019, 6:24:47 PM9/2/19
to TEJO-Komitato
Saluton al ĉiuj,

Evidente ni estis tro malrapide kaj Libera Folio publikigis la informon anstataŭ ni. Mi preferus se niaj membroj ricevus informon de TEJO mem anstataŭ de ĵurnaloj, ĉar tiam ili pli fidus nin.


La artikolo montras ke TEJO perdis membrojn dum jaroj, kiu substrekas (laŭ mi) la bezono por plano kaj strategio por kreskigi la kvanton da membroj. 

Sed la artikolo ankaŭ montras ke TEJO informis al la oficialaj instancoj de la Eŭropa Unio ke ni havas 25 mil membrojn. Eĉ kun aligintaj membroj, ni nur havas 1.672 (la artikolo prenas tiun nombron de UEA), do ni ŝajnigas ke ni havas 15-oble da membroj ol ni vere havas. Tiu estas tute malvera kaj ni ĉiuj scias ke tiu estas malvera, do ĝi estas mensogo. Mi tre malkontentas kaj malkomfortas por vidi TEJO trompi iujn.

Pro tio, mi havas demandojn:

- De kie venis la nombro de 25 mil?
- Kiu donis ĝin al la EU kaj kial?
- Ni bezonas 5 mil membroj por esti en la Forumo Eŭropo Junulara, do kial oni ne simple diris 5 mil?
- Ĉu ni riparas la aferon per ĝisdatigo al pli ĝusta nombro?

Finfine, mi petas ke la nova ĝenerala sekretario komencu la voĉdonadon pri la propono.

Dankon,

Robert Nielsen

Carlos Pesquera Alonso

unread,
Sep 2, 2019, 6:46:30 PM9/2/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Robert kaj aliaj komitatanoj,

Ni jam havis tiun ĉi debaton antaŭ nelonge, kie ni jam klarigis ke la realo estas ke ni ne scias kiom da membroj ni estas. Fakte, nur ĵus post la lasta komitatkunsido ni starigis laborgrupon pri la JAdE.
Do, ĉu ni povas halti la malŝparon de nia tempo (ĉiuflanke) kaj proponi solvojn por allogi pli da homoj al nia lingvo anstataŭ kvereli?

Laboreme,
Karlos


Enviado: martes, 3 de septiembre de 2019 0:24
Para: TEJO-Komitato <tejo-k...@googlegroups.com>
Asunto: Re: [tejo-komitato] Re: La estraro publikigu kaj kreskigu la nombron da membroj
 
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

Robert Nielsen

unread,
Sep 2, 2019, 7:02:22 PM9/2/19
to TEJO-Komitato
Saluton Carlos,

Mi estas tre ŝokita pro via malamika respondo kaj mi bedaŭras ke vi opinias ke mi malŝparas ĉies tempo. Mi opinias ke tia reago nur malhelpas diskuton kaj kunlaboron. Ĉiuj devas senti sin libera por esprimi kaj kontribui sian opinion, sed reagoj kiel via nur silentigos homojn.

 La artikolo montras ke ja eblas scii kiom da membroj ni havas. Mia propono estas preciza pri ke ni eltrovu kiom da membroj ni havas.

Do, ĉu ni povas halti la malŝparon de nia tempo (ĉiuflanke) kaj proponi solvojn por allogi pli da homoj al nia lingvo anstataŭ kvereli?

Evidente vi ne malŝparis vian tempon kaj legis mian proponon, ĉar mi fakte proponis ke ni kreu planon por allogi pli da homoj kaj kreskigi nian kvanton da membroj. Kaj se vi volas eviti kverelojn, eble ne diri ke alies ideoj kaj sugestoj estas nur malŝparo da tempo.

Ĝis,

Robert

koffitchè koufionou

unread,
Sep 3, 2019, 1:42:38 AM9/3/19
to tejo-k...@googlegroups.com
saluton al ĉiuj,
Mi proponas jenajn paŝojn:
-je la komenco de ĉiu jaro, tejo devus afiŝi ligilon en retsocioj per kiu tejoaĝanoj sin registriĝos. Ni povus por ekzemple afiŝi tiun ligilon en diversaj esperantgrupojn.
- La ligilon kiu klarigus la devojn kaj rajtojn esti tejo membro

Mi eĉ eksciis pri Kanuto nur en 2017, do se eblas, ni povus plifortigi la rekamojn pri tiaj eblecoj..

kunlabore koffitche

Télécharger Outlook pour Android


From: tejo-k...@googlegroups.com <tejo-k...@googlegroups.com> on behalf of Robert Nielsen <rap...@hotmail.com>
Sent: Monday, September 2, 2019 11:02:22 PM
To: TEJO-Komitato <tejo-k...@googlegroups.com>
Subject: Re: [tejo-komitato] Re: La estraro publikigu kaj kreskigu la nombron da membroj
 
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

Quentin Weber-Seban

unread,
Sep 3, 2019, 2:49:02 AM9/3/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Kiel klarigite en la artikolo, la demando en la formularo ne estas pri la kvanto da formalaj pagantaj membroj sed pri la kvanto da personoj rekte tusxitaj de nia agado. Tio estas klare legebla en la notico de la registrilo. La nombro estas kompreneble takso, kiu tamen multe pli interesas la EU instancojn.

La kondicxoj de FoJE estas iom pli komplikaj ol 5000 membroj, sed tio estas flanka rimarkigo cxar mi ne imagas ke vi sugestas skribi iun ajn nombron nur por kontentigi FoJE.

Fine, mi malkonsilas uzi Liberan Folion kiel fidinda informofonto. Ekzemple, la auxtoro tie ne enkalkulas cxiujn membrokategoriojn, kiuj tamen facile troveblas. Se la kalkulo gxustus, tio signifus ke la nombro da membroj publikas kaj tio solvus vian originan demandon.

Amike
Kventino

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

Robert Nielsen

unread,
Sep 3, 2019, 3:41:42 PM9/3/19
to TEJO-Komitato

Al Koffitche - Laŭ mia sperto, tre malfacilas konvinki homojn registriĝi sen forta allogilo kaj bona kialo. Se ni nur sendas ligilon al homoj, la plejparto de niaj membroj ne registriĝos ĉar ili jam registriĝis kiam ili pagis la jarkotizon. Eble la Fejsbuka paĝo plenumas vian celon, ĝi montras kiom da homoj interesas pri TEJO kaj kiom da homoj ni atingas.

Al Kventino - Mi pensas ke eble vi mislegis la artikolon ĉar ĝi parolas pri kiom da membroj ni havas, ne kiom estas "rekte tuŝitaj de nia agado". Eĉ estas foto de la demando pri "kiom da membroj". 

Eble vi ne fidas Liberan Folion, sed bedaŭrinde ĝi donas pli da informo al ni ol iu alia. La fonto de la informo en la artikolo estas de UEA, do laŭ mi, tio estas fidinda informfonto. Rimarkindas ke nia prezidanto ne kontraŭdiris Libera Folion, li eĉ konsentis ke oni devas "korekti" la aferon.

Finfine, jes du el miaj originalaj demandoj temis pri kiom da membroj ni havas kaj havis, sed la tria temis pri kiel kreskigi tiun nombron. Tiu ankoraŭ estas inda propono (laŭ mi). Kaj mi ankaŭ ŝatus se TEJO oficiale kaj jare informas siajn membrojn pri la kvanto da membroj, por ke homoj ne devos dependi je Libera Folio por tiu informo.

Ĝis,

Roberto

koffitchè koufionou

unread,
Sep 3, 2019, 3:48:23 PM9/3/19
to tejo-k...@googlegroups.com
saluton kara roberto,

Mi bone menciis alian ligilon kun klarigo de rajtoj kaj devos kiam la interesiĝanto iĝus tejo membro.

dankon por via respondo.

kunlabore koffitche

Télécharger Outlook pour Android


Sent: Tuesday, September 3, 2019 7:41:42 PM
To: TEJO-Komitato <tejo-k...@googlegroups.com>
Subject: Re: [tejo-komitato] Re: La estraro publikigu kaj kreskigu la nombron da membroj
 
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

Klara Ertl

unread,
Sep 7, 2019, 3:08:34 PM9/7/19
to TEJO-Komitato
Saluton,

Dankon Kventino por via klarigo. Ĉu vi povus ankau klarigi pri kiu notico temas kaj kie trovi ĝin? Mi ne trovas la informon pri kiu vi parolas.
Mi komprenas ke 25 mil estas takso de homoj atingitaj de nia agado, sed ankorau ne klaras sur kio ĝi baziĝis.

Roberto kaj Tajron, karaj, vi povas demandi pri la vera membrokvanto centfoje, sed Carlos jam listigis supre ĉiujn membrokategorioj kaj klarigis kial ne eblas pri ĉiuj ricevi akuratan membronombron. Jes, eblas scii pri la individuaj membroj kaj pri tiuj aligitaj, kiujn transdonis LS-oj. Tio estas la fama 549 + 1123. Sed tio estas subtakso, ĉar pri la resto mankas informoj. ni sukcesos havi pli akuratan nombron nur post multe da laboro por efikigi la membroregistradon - sekvante ekzemple la konsilojn de Koffitche, dankon al vi, kaj ĉiu Kom A devus kontroli ĉu sia LS bone registras kaj transdonas membronombrojn. Krome la ekzemplo de BEMI montras ke akurata respondo al la demando estus en si mem absurda. BEMI estas faka sekcio de TEJO, sekve ĉiuj biciklistoj sub la aĝo de 35 parolantaj EOn estas membroj de TEJO. Ili devus esti enkalkulitaj en nia oficiala membronombro, sed ne en la takso por EU, ĉar ili volas scii kiom da homoj atingas nia agado, ne kiom da homoj ŝatas bicikli.
Pri la nombro da JAdE ni scios kiam la tute nova laborgrupo pri ĝi havos pli klaran bildon. Sed mi ŝatus tamen scii kielas la situacio, ĉu estis jam ajna novaĵletero al ili, ĉu estas datumbazo, kiuj estas tiuj privatecaj problemoj?

Amike,

Klara

Robert Nielsen

unread,
Nov 1, 2019, 7:35:35 AM11/1/19
to TEJO-Komitato
Saluton al ĉiuj,

Mi vere bedaŭras ke oni ankoraŭ ignoras mian proponon. Mi kontaktis la ĝeneralan sekretarion trifoje sed ne ŝi respondis. Mi serioze demandas min ĉu indas proponi ion al la komitato, se oni ricevas tiun reagon. Eble mi nur malŝparas mian tempon.

Ĝis,

Robert

Karina Oliveira

unread,
Nov 5, 2019, 4:57:06 AM11/5/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton, Robert,

Mi bedaŭras pri la situacio kaj tute komprenas vian frustriĝon. Ni ne ignoras vian proponon, la situacio (kiel mi klarigis alifadene) estas ke Kejti ne sukcesis ankoraŭ adaptiĝi al la taskoj kaj efektive starigi la voĉdonojn. Ne nur tiu via peto atendas, sed ankaŭ aliaj voĉdonoj pri kiuj la komitato decidis dum IJK.

Mi denove asertas ke Kejti klopodadas adaptiĝi kaj fari la aferojn, sed malfacilegas, kiel ĉiuj scias. Ni (la cetero de la estraro) provas doni nian subtenon al ŝi, kaj espereble baldaŭ la aferoj revenos al la normala ritmo (mi celas diri, ke ne estu prokrastoj).

Amike,
Karina

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

Robert Nielsen

unread,
Dec 5, 2019, 3:00:58 PM12/5/19
to TEJO-Komitato
Saluton al ĉiuj,

Ĉar mi ankoraŭ ne ricevis iun ajn respondon, mi ne scias ĉu io ajn okazos rilate al mia propono. Probable ne estos sufiĉa da tempo antaŭ JES por voĉdoni, do mi esperas ke ni povos diskuti ĝin dum la komitatkunsido en JES. Do, mi volas oficiale peti ke ĝi estas aldonita al la tagordo.

Dankon,

Roberto

Querino Neto

unread,
Dec 6, 2019, 1:36:31 AM12/6/19
to TEJO-Komitato
Saluton, komitatanoj!

Kara Robert, 

Unue, mi volas atentigi, ke la nuna estrarano kiu transprenis la taskon de Ĝen-Sek, nome Unika, jam petis por sendi al ŝia persona retpoŝtadreso ĉiujn perditajn proponojn, petojn, mesaĝojn aŭ sugestojn, tiel ke, malgraŭ tio ke mi laŭdas la publikitecon de via peto, nepre indas sendi ĝin al Unika per privata mesaĝo, ĉar la ofica transpreno ne ĉiam permesas al ŝi ĉion legi kaj ĉion akompani. Dirinte tion, mi volas revenigi frazon vian: "mi fakte proponis ke ni kreu planon por allogi pli da homoj kaj kreskigi nian kvanton da membroj". Efektive, mi pensas ke tiu estas la plej bona solvo: havi konkretajn proponojn. Simple proponi ke la estraro publikigu kaj kreskigu la nombron da membroj, malgraŭ tio ke estas vere interesa ideo, ne kunportas specifan programon pri kion fari. Krome, TEJO estas farita el pluraj instancoj, inter kiuj estas la Komitato, kaj estas devo de la komitatanoj komisiitiĝi pri la laboraĵoj bezonataj. Do kiel observanto de Landa kaj Faka Agado (ĉar vi ne akceptis fariĝi vickomisiito por Eŭropo), kial vi ne kreu strategiplanon? Kompreneble mi, Goby, Joanne kaj Albert, la nuna teamo, povas helpi vin, kaj do ni prezentu ĝin dum JES. :)

Kiel jam sufiĉe tro diris Carlos, Klara kaj pluraj nunaj kaj eksaj TEJO-estraranoj (la lasta fojo estis dum la Malferma Tago, antaŭ ne pli ol 1 semajno, far de Joop Kiefte apud Luís Obando), simple ne eblas scii pri la membrokvanto kaj de TEJO kaj de UEA. Mi atentigas, ke tiu ĉi ne estas la nura fadeno pri la temo, ĉar septembre Tyron kreis alian, kiu havis plurajn aliajn diskutojn, kiuj legeblas ĉi tie

Estas ankaŭ tre grava letero de Francesco Maurelli, klarigante kelkajn punktojn pri la membrokvanto kaj la informoj donitaj al EU. Krome, estas klarigo de Charlotte pri ĜDPR kaj la nekontrolebleco de la membrokvanto far de TEJO. Dirinte tion, mi volas atentigi pri la 4-a ĉapitro, 10-a artikolo de la statuto de TEJO, kiu inkluzivigas kiel membrojn: 1) la individuajn; 2) la aligitajn; 3) la sekciajn; 4) la Junajn Amikojn de Esperanto. 

Por kompreni pli bone la malfacilaĵon kontroli la membrokvanton de TEJO, konsiderante ke vi konscias pri la klarigo de Charlotte (tiel, ke TEJO ne rajtas peti al Eŭropaj sekcioj liston de la membroj, ekzemple... do ni simple fidas je la informo kiun donas la sekcio dum KODEJO aŭ alispeca demandaro), mi ankaŭ rakontetos al vi iomete pri la malfacileco kiun TEJO/UEA/ILEI alfrontas nun en la laborgrupo kiun partoprenas mi, Renato Corsetti kaj Stefan MacGill por tiuj tri organizoj:

Ofte, kelkaj organizoj havas plurspecajn membrokategoriojn, sed raportas al ni nur la individuajn -- malgraŭ tio, ke la statuto de la sekcio mem, konsideras alispecajn membrojn kiel membrojn vere. Tio jam sufiĉe laborigas nin pri pli preciza taksado, sed vidu nun la duan defion: aliaj sekcioj de TEJO/UEA/ILEI simple diras, ke ili havas milojn da membroj. Kiam mi, Corsetti kaj MacGill vidis tion unuafoje, ni kompreneble petis klarigon pri tiu informo veninta el Afrika lando. Mi persone dubis ĝin. Poste, ni eksciis, ke la organizo konsideras membro ĉiun homon kiu iam emis lerni Esperanton aŭ ekis la lernadon aŭ simple esprimis afablecon pri la ideo, aŭ aferoj similaj, kaj ke en kelkaj Afrikaj landoj, ne estas kutimo aliĝi per kotizoj al asocioj. Mi subite komprenis, ke simple temas pri kultura maniero vidi la aferon, kaj ke ni provu ĉiam havi interkonsenton inter pli konciza difino de "membro" sen malrespekti la tradicion kaj la organizan kulturon de tiuj landoj.

Mi subtenas la ideon, ke la estraro publikigu la nombron de membroj. Sed kiu estas la nombro de niaj membroj? Kiu estas via efektiva kaj konkreta propono por pli akurate havi tiun informon? Kiel vi aliĝos al la laborgrupo kiu fokusiĝos pri la ekhavo de tiu informo? Se vi celas scii la kvanton de individuaj membroj, tiu informo jam publikas. 

Se ne, do mi vere ne komprenis vian celon... 

Amike kaj samideane,
Querino

Robert Nielsen

unread,
Dec 6, 2019, 4:48:23 PM12/6/19
to TEJO-Komitato
Saluton Querino,

  • Unika petis ke oni resendu ĉiujn mesaĝojn, sed mi neniam sendis mesaĝon al Kejti, mi demandis en la retlisto.
  • Dum jardekoj UEA kaj TEJO perdis membrojn, do oni ne atendu por unu persono tuj solvi la problemon. Ĝi estas komplika problemo, do ni bezonos teamon por pripensi kaj diskuti la aferon. Tial mi ne faris konkretan proponon, ĉar la problemo estas tro granda por nur unu homo.
  • Se mi jam sciis kiel allogi centojn da novaj membroj, mi ne plu estus komitatano, mi kandidatiĝus por la prezidanteco.
  • Se tiel ĝenas vin ke mi ne estas vickomisiito por Eŭropo, bone, mi akceptos la postenon. Mi tre malŝatis ke vi nomis min en via IJK raporto kvazaŭ mi estis la sola homo kiu rifuzis kunlabori (kaj nun mi nur estas "observanto"). Sed se mi estas la sola aktivulo en la tuta kontinento, landa agado estas en serioza danĝero.
  • Vi diris ke ne eblas scii kiom da membroj TEJO havas, sed ankaŭ ke ni jam scias tiun informon?
  • Certe eblas kalkuli kiom da individuaj membroj kaj junaj amikoj estas. Se estas malfacila eltrovi kiom da aligintaj membroj, ĉu ni tuj rezignu? Ĉu oni tuj ĉesu labori se ĝi estas iom malfacila? Se oni donas malklaran informon, ĉu vi tuj seniluziĝas aŭ ĉu vi petas klarigon? Eble mia peto estas malfacila, sed aktivismo estas malfacila. Se nur faras la plej facilajn taskojn, TEJO mortos.
  • Se iu organizo ne scias kiom da membroj ĝi havas, tio estas embaraso. Se ĝi ne volas scii kaj ne provas scii, tio estas nekomprenebla.
Ĝis,

Roberto

Querino Neto

unread,
Dec 6, 2019, 5:45:29 PM12/6/19
to TEJO-Komitato
Resaluton, Robert! Mi respondos ĉiun punkton de via mesaĝo:

"Unika petis ke oni resendu ĉiujn mesaĝojn, sed mi neniam sendis mesaĝon al Kejti, mi demandis en la retlisto."
La 1-an de novembro vi sendis al tiu ĉi fadeno la jenan mesaĝon: "Mi kontaktis la ĝeneralan sekretarion trifoje sed ne ŝi respondis". Kiu el tiuj informoj estas vera?

"Dum jardekoj UEA kaj TEJO perdis membrojn, do oni ne atendu por unu persono tuj solvi la problemon. Ĝi estas komplika problemo, do ni bezonos teamon por pripensi kaj diskuti la aferon. Tial mi ne faris konkretan proponon, ĉar la problemo estas tro granda por nur unu homo".
Ion fari pli bonas ol simple nenion fari, aŭ postuli ke aliaj homoj faru. Kiel mi klare diris en mia mesaĝo, faru konkretan proponon kaj la teamo de L&FA helpos vin. Mi eksplicite menciis la nomojn de miaj vickomisiitoj, do mi neniam diris, ke vi sole faros tiun laboron. 

"Se mi jam sciis kiel allogi centojn da novaj membroj, mi ne plu estus komitatano, mi kandidatiĝus por la prezidanteco."
Do se vi ne havas solvon, ne postulu ke aliaj homoj ĝin havu. Eĉ se temas pri la prezidanto. Simple kuniĝu al la laboro kaj kontribuu. Kio, ekzemple, pri la plifortigo de via propra landa sekcio? Tio estus granda paŝo jam... 

"Se tiel ĝenas vin ke mi ne estas vickomisiito por Eŭropo, bone, mi akceptos la postenon. Mi tre malŝatis ke vi nomis min en via IJK raporto kvazaŭ mi estis la sola homo kiu rifuzis kunlabori (kaj nun mi nur estas "observanto"). Sed se mi estas la sola aktivulo en la tuta kontinento, landa agado estas en serioza danĝero"
Bonŝance mi ankoraŭ havas mian IJK-raporton, kaj ĝi diras la jenon: "pri Euxropo, vakas la posteno, sed la euxropano Robert Nielsen aligxis al la komisiono, sed ne pretis preni la vickomisiitan taskon". Mi havas ĉiujn retpoŝtmesaĝojn de kiam vi skribis al mi por aliĝi al la komisiono, kaj mi demandis ĉu vi pretas esti vickomisiito por Eŭropo, kaj vi diris "ne". Mia raporto havas nenion krom la vero. Ĉu estas mensogo en tio, kion mi diris? Se jes, montru la ĝustan frazon kiu enhavas ajnan mensogon. Alie, vi ja malakceptis, kaj mi simple tion raportis al la komitato, ĉar ĉiuj TEJO-membroj havas la rajton scii pri la vero. Simple.

"Vi diris ke ne eblas scii kiom da membroj TEJO havas, sed ankaŭ ke ni jam scias tiun informon?"
Ĉu vi povas iom pli atente relegi mian mesaĝon? Mi diris, ke ne eblas scii kiom da membroj havas TEJO, kaj ke la kvanto da INDIVIDUAJ MEMBROJ ja estas publika jam. Individuaj membroj estas unu kategorio, kiel videblas en la 4-a ĉapitro, 10-a artikolo de nia statuto.

"Certe eblas kalkuli kiom da individuaj membroj kaj junaj amikoj estas. Se estas malfacila eltrovi kiom da aligintaj membroj, ĉu ni tuj rezignu? Ĉu oni tuj ĉesu labori se ĝi estas iom malfacila? Se oni donas malklaran informon, ĉu vi tuj seniluziĝas aŭ ĉu vi petas klarigon? Eble mia peto estas malfacila, sed aktivismo estas malfacila. Se nur faras la plej facilajn taskojn, TEJO mortos."
En kiu frazo de mia mesaĝo mi petis rezignon? Simple ne kredu, ke ĉiuj homoj pensas simile. Mia mesaĝo klare kaj eksplicite petis konkretan proponon far de vi, por ke ni apogu, subtenu, eklaboru, engaĝiĝu kaj finfine trovu la kvanton da membroj. Certe ankaŭ interesas al la Estraro scii pri tio. Sed la aferoj estu klaraj: mi ne petis rezignon, ne estas ajna mesaĝo mia en iu ajn loko tion dirante.

"Se iu organizo ne scias kiom da membroj ĝi havas, tio estas embaraso. Se ĝi ne volas scii kaj ne provas scii, tio estas nekomprenebla."
Kiel mi ĵus diris, certe ankaŭ al la Estraro interesas tiu informo. Sed la ĉefa malfacileco por malkovri la membrokvanton temas pri ĜDPR. Se vi nenion scias pri ĜDPR, mi rekomendas, ke vi relegu la mesaĝon de Charlotte en la alia fadeno kreita de Tyron.

Amike,
Kunlaboreme,
Samideane,

Querino

Robert Nielsen

unread,
Dec 6, 2019, 6:38:08 PM12/6/19
to TEJO-Komitato
Saluton Querino,

Ĉu indas respondi al via komento? Evidente vi nur volas kvereli. Se vi volas pli da kunlaborado, vi atingas la malan rezulton.

La 1-an de novembro vi sendis al tiu ĉi fadeno la jenan mesaĝon: "Mi kontaktis la ĝeneralan sekretarion trifoje sed ne ŝi respondis". Kiu el tiuj informoj estas vera?

Jes mi sendis kelkajn unu-frazaj mesaĝoj per telegramo al ŝi. Kial gravas? Ĉu ni vere bezonas kvereli pri ĝi?

 Do se vi ne havas solvon, ne postulu ke aliaj homoj ĝin havu. Eĉ se temas pri la prezidanto. Simple kuniĝu al la laboro kaj kontribuu.

 Mia propono estas ke ni ĉiuj kunlaboru por solvi la problemon, ĝi ne estas postulo ke iu alia faru ĝin. Mi ne scias de kie vi kreis tiun ideon.

Kio, ekzemple, pri la plifortigo de via propra landa sekcio? Tio estus granda paŝo jam... 

Mi ne scias ĉu vi skribis tion pro mokado aŭ pro nescio. Se vi ne scias, mia lando ne havas landan sekcion kaj mi provis krei unu, sed malsukcesis.

Bonŝance mi ankoraŭ havas mian IJK-raporton, kaj ĝi diras la jenon: "pri Euxropo, vakas la posteno, sed la euxropano Robert Nielsen aligxis al la komisiono, sed ne pretis preni la vickomisiitan taskon". . . . Ĉu estas mensogo en tio, kion mi diris?

 Ĉu vi listis ĉiujn kiuj ne volis aŭ ne povis kunlabori? Ĉu vi publike anoncos la nomojn de ĉiuj kiuj ne volis iĝi vickomisiito? Kial nur mia nomo kun la impliko ke mi ne estas kunlaborema? Mi diris ke mi volis helpi sed opiniis ke mi ne estis sufiĉe spera por la posteno? Ĉu tio vere estis necesa por la raporto?

En kiu frazo de mia mesaĝo mi petis rezignon?

Vi diris ke ni ne scias kiom da membroj ni havas. Mi diris ke ni eltrovu. Vi diris ke ĝi estas tro malfacila. Do, se vi ne ŝatas la vorton "rezigno" ni povas uzi alian vorton. Anstataŭ diri, vi rezignis pri la problemo, ni diru vi ĉesis?

Se vi nenion scias pri ĜDPR

Vi ja estas certe ke mi scias nenion.

Vi evidente venis al la diskuto por kvereli, do gratulon, vi sukcesis. Ni ambaŭ estas koleraj sed kion ni gajnis? Kion ni atingis? Ĉu ni helpis iel al TEJO? En ĉi tiuj momentoj, mi demandas al mi mem, kial mi estas komitatano?

Ĝis

Querino Neto

unread,
Dec 6, 2019, 7:01:58 PM12/6/19
to TEJO-Komitato
Resaluton denove!

Mi ege bedaŭras, ke miaj vortoj atingis vin en malbona maniero. Mi tute ne volas kvereli, kaj tio evidentas per la fakto, ke mi ne ofendis vin, mi ne nomis vian proponon "malŝparo", mi ne reagis per malvalidigo de viaj vortoj. Kiuj kunlaboras kun mi, tiuj scias ke mi ĉiam respektas ĉiujn homojn, eĉ se mi malkonsentas pri la ideo. La afero, estas ke vi verŝane nur ofendiĝis pro tio, ke mi malkonsentas kun vi. Sed la demokratio estas farita el pluraj vidpunktoj, kaj verdire tio estas riĉenhava afero, ĉar elmontras, ke el malsamaj manieroj, malsamaj homoj volas la bonfarton de nia organizo. Do mi publike petas pardonon al vi, se en miaj vortoj aperis iu ofendo. Mi same atentigas, ke fojfoje vi ankaŭ akre respondas la homojn, postulas klarigojn ktp. La Estraro de TEJO, la komisiitoj, la volontuloj en Centra Oficejo ne estas aro da robotoj: ili estas homoj, kiuj havas senton, kelkfoje simple ne havas disponeblan tempon, ofte ofendiĝas pro akra respondo ktp. Se vi ofendiĝis pro miaj vortoj, do imagu kiom multe povas ofendiĝi aliaj homoj pro la viaj. :) Iel ajn, mi ripetas mian publikan pardonpeton.

"Jes mi sendis kelkajn unu-frazaj mesaĝoj per telegramo al ŝi. Kial gravas? Ĉu ni vere bezonas kvereli pri ĝi?"
Nur pro klarigo. Vi diris, ke vi kontaktis la ĝeneralan sekretarion, mi sugestis al vi rekontakti Unikan per la persona retadreso, kaj vi diris ke vi "neniam kontaktis la ĝeneralan sekretarion". Do mi simple konfuziĝis, kaj tio ne estas kverelo. :)

"Mia propono estas ke ni ĉiuj kunlaboru por solvi la problemon, ĝi ne estas postulo ke iu alia faru ĝin. Mi ne scias de kie vi kreis tiun ideon."
Mi prenis tion el la titolo de via fadeno: "la ESTRARO publikigu kaj KRESKIGU la nombron da membroj". Tiukaze ne nur la estraro, sed la komitato, la komisionoj, la interesgrupoj, la volontuloj, ĉu ne? Nu, tiukaze, mi same proponis. Pro tio, mi petis ke vi komencu strategiplanon kaj prezentu ĝin en la listo de Landa Agado por ke nia teamo analizu kaj kunlaboru. :) 

"Mi ne scias ĉu vi skribis tion pro mokado aŭ pro nescio. Se vi ne scias, mia lando ne havas landan sekcion kaj mi provis krei unu, sed malsukcesis."
Kial mi mokus tion? Kiel komisiito pri Landa Agado, la fakto ke via lando ne havas sekcion estas mia respondeco. Ĉu mi mokus pri mia propra malsukcesa rezulto? Aldone, mi neniam ricevis tiun informon. Eĉ KODEJO, kiu permesas al landaj referencpunktoj respondi, ne havas ajnan datumon pri Irlando, do mi simple ne sciis tion. Mi ne scias pri via rilato kun aliaj komitatanoj (ĉar via reago iom tro defendema povas deveni el tio...), sed ne ĉio kion oni diras estas persekuto. La aferoj kiujn mi scias pri la sekcioj de TEJO estas tiuj kiujn mi ricevis en retpoŝto aŭ KODEJO. Simple.

"Ĉu vi listis ĉiujn kiuj ne volis aŭ ne povis kunlabori? Ĉu vi publike anoncos la nomojn de ĉiuj kiuj ne volis iĝi vickomisiito? Kial nur mia nomo kun la impliko ke mi ne estas kunlaborema? Mi diris ke mi volis helpi sed opiniis ke mi ne estis sufiĉe spera por la posteno? Ĉu tio vere estis necesa por la raporto?"
Ĉio necesas por la raporto. Mi ne kaŝas ajnan informon. Se aliaj homoj farintus tion, certe mi menciintus iliajn nomojn. Ĉiuj miaj laboraĵoj estas publikaj, facile alireblaj kaj mi ĉiam disponeblas por doni informon pri ĉiuj aferoj kiujn mi faras en la Esperanto-movado. 

Antaŭ kelkaj semajnoj, mi insiste demandis en la retlisto pri la elektoj de komitatanoj Ĉ. Ofte mi simple ne havis respondon. Sed anstataŭ diri ke oni ignoras min ktp, mi demandis al la estraro, ĉu mi povas helpi, preni taskojn kaj kontribui por malpezigi la enhavon de la oficoj. Ĉu eble ni ĉiuj faru la samon? Tio igos la aferojn pli glataj kaj nia kunlaborado pli malkverelaj. 

Amike,

Querino

Querino Neto

unread,
Dec 6, 2019, 9:20:36 PM12/6/19
to TEJO-Komitato
Jen mesagxo de Ana Ribeiro:


Ana Ribeiro por  tejo.org 

14:01 (há 9 horas)
para Robertquerino.neto
Saluton,

Mi ne rajtas skribi en la komitata listo, sed vi rajtas plusendi la mesagxon.

Mi subtenas la ideon, ke la estraro publikigu la nombron de membroj. Sed kiu estas la nombro de niaj membroj? Kiu estas via efektiva kaj konkreta propono por pli akurate havi tiun informon? Kiel vi aliĝos al la laborgrupo kiu fokusiĝos pri la ekhavo de tiu informo? Se vi celas scii la kvanton de individuaj membroj, tiu informo jam publikas.

Mi havas proponon pri kiel scii pli akurate la nombron de aligitaj membroj. Mia ideo estas krei novan pagxon en la Centra Reto nomata "Sekcioj", kaj komitatanoj A kiuj reprezentas tiujn sekciojn rajtus redakti la pagxon de tiu sekcio, inter la informoj kiuj tiuj homoj rajtus redakti estus la kvanto de membroj (mi pensas pri enmeti opcion pri individuaj membroj kaj patronoj), ankaux povus esti aliaj informoj kiel ligiloj al pagxoj en sociaj retoj, nomo kaj kontaktaderesoj de estraranoj de tiuj sekcioj, ktp. la pagxo povus montri statistikon pri kiom da aligitaj membroj estis raportitaj. Se iu sekcio ne raportus dum pli ol 1 jaro, la nombro de tiu sekcio ne estus inkluzivita en la kalkulo. Kompreneble ne estus 100% akurata sed almenaux estus pli akurata ol niaj hodiauxaj supozoj. Mi jam rigardis la kodon de la centra reto, kaj mi kredas ke mi sukcesus fari almenaux parton de tiu laboro dum jarfinaj ferioj.

Amike,
Ana

Klara Ertl

unread,
Dec 11, 2019, 11:12:33 AM12/11/19
to TEJO-Komitato
Bonega ideo de Ana!

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages