Nuna voĉdonado

30 views
Skip to first unread message

Marc Konijnenberg

unread,
Jan 13, 2022, 4:11:26 AM1/13/22
to tejo-k...@googlegroups.com

Saluton karaj,


Estis konstatitaj kelkaj nelaŭreglementaĵoj, interalie, pri la nombro de elekteblaj komitatanoj B kaj voĉdonrajto.


Laŭ kalkulo de Manuela Burghelea surbaze de statistiko pri 2020 estus loko por ses komitatanoj B. Se komence de la elektoproceduro estis plia(j) komencita(j) cento(j) estus plia(j) loko(j), sed al informo pri tiama membronombro ne mi havas aliron.


Laŭ la Reglamento pri elekto de komitatanoj B, punkto 9, rajtas voĉdoni la Individuaj Membroj  en la jaro kiam komenciĝis la elektoproceduro (2021) kaj la Individuaj Membroj en la jaro kiam ĝi finiĝas (2022), sed miakomprene nur la IM-oj de 2022 ricevis retpoŝton kun unika ligilo por ke ili povu voĉdoni.


Mi petas agnoskon, kaj poste solvon.


Mi proponas kiel solvon ke la Ĝenerala Sekretario deklaru la nun okazantan voĉdonadon kiel nevalidan kaj, post (laŭreglamenta) aperigo de la nomoj kaj sinprezentoj de la kandidatoj en la oficiala gazeto, ke li lanĉu novan voĉdonadon en kiu rajtos voĉdoni la IM-oj de kaj 2021 kaj 2022.

Estus bone ankaŭ informi pri la elektoj per nia retejo, Facebook, Twitter kaj Instagram.


Kunsolveme,


Marko

Komitatano A por la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ)

--
_
Marc Konijnenberg
Komitatano A por la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ)

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Roterdamo, Nederlando

Marc Konijnenberg

unread,
Jan 13, 2022, 6:08:09 AM1/13/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Konsiderinte tion ke la nuna mandato de la komitatanoj B finiĝos fine de aprilo, kaj la longecon de la elektoproceduro, mi imagas ke eventuale ni rezignu pri aperigo de la nomoj kaj sinprezentoj de la kandidatoj, aŭ ni entute rezignu pri elektoj por la restanta mandato.

Persone mi preferus tiun unuan opcion, kvankam ĝi estas kontraŭreglamenta; ni havas pli rapidajn kontaktilojn ol Kontakto, kies kvara eldono de 2021, kun la alvoko por kandidatoj, hodiaŭ paperforme atingis min en Nederlando.

Op do 13 jan. 2022 om 10:11 schreef Marc Konijnenberg <marc.kon...@tejo.org>

Manuela Burghelea

unread,
Jan 13, 2022, 7:21:29 AM1/13/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Mi subtenas la proponon de Marc pri nuligo de la nuna voĉdonado.

Pro respekto al la kandidatoj, mi pensas ke ni devus baldaŭ ebligi ilian komitataniĝon, eĉ se restos malmulte da tempo por ili agadi en la Komitato pro la aprila finiĝo de la mandato.

Efektive, pasintjare ni voĉdonis por uzado de Kontakto kiel oficiala informorgano dum tiu elektoproceduro, kaj ankaŭ por okazigo de elektoj por KomB sendepende de la nombro de kandidatoj (se estas tri vakaj lokoj kaj tri kandidatoj, ni tamen okazigu elektojn kiel demokratian ekzercon).
Sed la nuna situacio estas escepta kaj ni ne volas ke tri entuziasmaj kandidatoj perdu sian motiviĝon pri TEJO-agado pro tiuj implikaĵoj.

Estus bone por venontaj elektoj sciigi jam en la alvoko kiom da postenoj vakas. Mi pensas ke nun povintus temi eĉ pri pli ol tri, depende de kiun membronombron ni konsideras - ĉu tiun uzitan en la originala alvoko por KomB 2020-2022, kiel ĜenSek faris, ĉu pli freŝdatan (laŭ revuo Esperanto aprilo 2021, TEJO havis 806 membroj en 2020, tio signifas ke TEJO rajtus havi entute naŭ KomB, do rajtus elektiĝi nun ses KomB, kiel kompletigo al la tri jam oficantaj). Mencii la nombron de vakaj postenoj klare en la alvoko certe kuraĝigus pli da interesiĝantoj.

Amike,

Manuela

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAJBnANgp_K6AgJeT5Wa9Q7VgjXD7FpgA83OAp3Bmq1dKUv05%3DQ%40mail.gmail.com.

Rogier Huurman

unread,
Jan 13, 2022, 10:02:57 AM1/13/22
to TEJO-Komitato
Saluton komitato,

Temas pri alelekto, kiu rilatas al la elekto de komitatanoj B en aprilo 2020, do laŭ artikolo 1 ni devas konsideri la membrociferon de la fino de 2019, aŭ de aprilo 2020, kiu ajn pli altas. Krome ni ripetas la artikolojn 2 ĝis 13. Ne estas difinita, kiuj individuaj membroj rajtas voĉdoni, do la plej simpla interpreto de 6.1 estas la membroj en la komenco de voĉdonado. Mi aldonadas nove aperantajn membrojn en la UEA-datumbazo dum la nuna voĉdono.

Evidentiĝas laŭ laŭdinda esploro de Manuela, ke la originala kalkulo estas malĝusta, kaj devis esti ses kaj ne kvin komitatanoj. Tio signifas, ke nun tri el tri kandidatoj povas elektiĝi. Mi ne haltigos okazantan voĉdonadon nek ignoros ĝian rezulton, inter alie pro la manko de tempo ĝis la fino de la mandato.

Mi esperas ke plibonigo de la reglamentoj ĝis la Komitatkunveno de februaro evitos tiajn ĉi problemojn en estonteco.

Roĉjo

Op do 13 jan. 2022 om 13:21 schreef Manuela Burghelea <manuelab...@gmail.com>:

Aranza FR

unread,
Jan 13, 2022, 11:11:23 AM1/13/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Roĉjo, 

Dankoj pro la klarigo. Mi ankaŭ esperos. Tamen, se la procesa voĉdono jam estas farita, estas unu kandidato al komitatano B ke ne sukcesos.
Do, ĉu tiu reformo jam validos por la venontan okazon? (Por tiu ĉi jam ne eblas, mi pensas)

Arnjo

De: tejo-k...@googlegroups.com <tejo-k...@googlegroups.com> en nombre de Rogier Huurman <rogier....@gmail.com>
Enviado: jueves, 13 de enero de 2022 16:02
Para: TEJO-Komitato <tejo-k...@googlegroups.com>
Asunto: Re: [tejo-komitato] Re: Nuna voĉdonado
 

Marc Konijnenberg

unread,
Jan 13, 2022, 11:20:24 AM1/13/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton Ĝenerala Sekretario,

Daŭrigi signifus, miavide,  malrespekton al punkto 9 de la Reglamento por elekto de komitatano B kaj kiel malrespekton al la Individua Membraro. 
La aserto ke ne estas difinita kiuj IM-oj rajtas voĉdoni estas senbaza, ĉar punkto 9 difinas tion.

La ideo ke nur tiuj kiuj en la unuaj semajnoj de 2022 jam membras rajtas voĉdoni estas ne-akceptebla, des pli ke la komunikado pri la voĉdonado estis manka. 

Marko

Op do 13 jan. 2022 om 16:02 schreef Rogier Huurman <rogier....@gmail.com>

Michael Boris Mandirola

unread,
Jan 20, 2022, 7:53:15 PM1/20/22
to TEJO-Komitato
Karaj komitatanoj, 

mankas nur kelkaj horoj al la fino de la nuna voĉdonado. 

Kiel reprezentanto de la individuaj membroj, mi nur povas bedaŭri je la kondiĉoj en kiuj okazas ĉi tiu voĉdono: 
- Kun grandega malfruo
- Kun alvoko al kandidatiĝoj aperinta en malfruega Kontakto post la limdato
- Sen apero en Kontakto de la kandidatlisto
- Kun misanonco pri la kvanto da elektotaj komitatanoj
- Kun pridubataj voĉdonrajtantoj, ja la baloto komence de la jaro kiam pluraj remembriĝoj ne estas konsiderataj (ekz. pro perantoj).

Mi tamen forte kontraŭus nuligon de la voĉdonado, ja ni havas tiom da kandidatoj kiom estas la elekteblaj postenoj (3, kaj ne 2 kiel misanoncite en la balotilo) kaj do la nura ebla rezulto estas ke ĉiuj 3 elektiĝu (artikolo 3.7 de la Reglamento pri Voĉdonado). Veras ke la Komitato plurfoje (en 2016 kaj denove en 2021) eksplicite voĉdonis dum la lastaj jaroj favore al okazigo de baloto eĉ en tia situacio, tamen tiu voĉdono restas simpla demokratia ekzerco.

Tiu "ekzercado" bonis ĉar ĝi montris al ni kelkajn riskojn kaj evitindaĵojn. Post kelkaj monatoj ni denove elektos komitatanojn B, esperinde tiam kandidatoj pli abundos ol la postenoj kaj mi certas ke surbaze de ĉi tiu sperto nia Ĝenerala Sekretario tre bone zorgos pri tio ke venonta baloto disvolviĝu plenlaŭreglamente kaj senlegitimecduboj.  

Ni tamen ne baru la komitatan engaĝiĝon de aktivemaj junuloj pro misformalaĵoj kaj rekreskigu la reprezentadon de individuaj membroj en la Komitato. Mi esperas ke ni povu bonvenigi ilin post kelkaj horoj!

Samideanajn salutojn
MB

--
Michael Boris MANDIROLA
E-mail: michae...@gmail.com
Tel: (FR) +33695551694
Skype: michaelboris


Missatge de Marc Konijnenberg <marc.kon...@tejo.org> del dia dj., 13 de gen. 2022 a les 17:20:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages