Reta voĉdonado pri malfermaj alvokoj, tria parto

60 views
Skip to first unread message

Rogier Huurman

unread,
Apr 18, 2022, 5:10:33 AM4/18/22
to TEJO-Komitato
Saluton Komitato,

En https://reto.tejo.org/vochdonado/retaj nun estas malfermitaj tri novaj voĉdonoj kun amendoj pri malfermaj alvokoj.

Mi memorigas al ĉiuj, ke vi ne voĉdonu se vi ne estas komitatano, tio nur donas pli da laboro al mi por mane kalkuli. Andrea Marie Dobles (FEJ), Tamiris Queiroz (Ĉ) kaj Tyron Surmon (estrarano) eliros la komitaton, se ili maltrafos nun trian sinsekvan voĉdonon.

Via Ĝenerala Sekretario

Tyron

unread,
Apr 18, 2022, 8:41:03 AM4/18/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Mi konfuziĝas pri la proponoj (parte pro tio, mi ŝajne maltrafis 2 sinsekvajn voĉdonojn). Por 'Punkto 6 de artikolo pri malfermaj alvokoj', ni devas listigi 4 malsamajn opciojn rilate al geografiaj kvotoj por alvokoj - sed se mi tute NE volas kvotojn, kial ne estas elekto por tio?

Amike,
Tyron

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAOm9VoG5EdDGDMtrL-79aqK07LS9mNsyG09M8ZPSVtNZ5myx_Q%40mail.gmail.com.

Rogier Huurman

unread,
Apr 18, 2022, 8:42:49 AM4/18/22
to TEJO-Komitato
Saluton,

Se vi ŝatas neniun el la altenativoj, lasu la balotilon blanka. Ajna alternativo bezonas esti listigita de almenaŭ duono el la voĉdonantoj por esti akceptita.

Roĉjo

Op ma 18 apr. 2022 om 14:41 schreef Tyron <tyro...@gmail.com>:

Lucas Teyssier

unread,
Apr 18, 2022, 10:25:28 AM4/18/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Mi same kiel Tyron ŝatus havi la opcion voĉdoni por ke estu neniu kvoto (ne nur per blanka voĉdono).

Amike,
Lucas

Le lundi 18 avril 2022, Rogier Huurman <rogier....@gmail.com> a écrit :
Saluton,

Se vi ŝatas neniun el la altenativoj, lasu la balotilon blanka. Ajna alternativo bezonas esti listigita de almenaŭ duono el la voĉdonantoj por esti akceptita.

Roĉjo

Op ma 18 apr. 2022 om 14:41 schreef Tyron <tyro...@gmail.com>:
Saluton,

Mi konfuziĝas pri la proponoj (parte pro tio, mi ŝajne maltrafis 2 sinsekvajn voĉdonojn). Por 'Punkto 6 de artikolo pri malfermaj alvokoj', ni devas listigi 4 malsamajn opciojn rilate al geografiaj kvotoj por alvokoj - sed se mi tute NE volas kvotojn, kial ne estas elekto por tio?

Amike,
Tyron

On Mon, Apr 18, 2022 at 10:10 AM Rogier Huurman <rogier....@gmail.com> wrote:
Saluton Komitato,

En https://reto.tejo.org/vochdonado/retaj nun estas malfermitaj tri novaj voĉdonoj kun amendoj pri malfermaj alvokoj.

Mi memorigas al ĉiuj, ke vi ne voĉdonu se vi ne estas komitatano, tio nur donas pli da laboro al mi por mane kalkuli. Andrea Marie Dobles (FEJ), Tamiris Queiroz (Ĉ) kaj Tyron Surmon (estrarano) eliros la komitaton, se ili maltrafos nun trian sinsekvan voĉdonon.

Via Ĝenerala Sekretario

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitato+unsubscribe@googlegroups.com.

To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAOm9VoFx73M-e-5EADpAfv3-ctFAnT2hqQp8tw0jGwXVWJmV2Q%40mail.gmail.com.

Rogier Huurman

unread,
Apr 18, 2022, 10:37:06 AM4/18/22
to TEJO-Komitato
Mi teĥnike ne povas kaj reglamente ne rajtas ŝanĝi la voĉdonan sistemon.

Op ma 18 apr. 2022 om 16:25 schreef Lucas Teyssier <lucas.te...@gmail.com>:
Saluton,

Mi same kiel Tyron ŝatus havi la opcion voĉdoni por ke estu neniu kvoto (ne nur per blanka voĉdono).

Amike,
Lucas

Le lundi 18 avril 2022, Rogier Huurman <rogier....@gmail.com> a écrit :
Saluton,

Se vi ŝatas neniun el la altenativoj, lasu la balotilon blanka. Ajna alternativo bezonas esti listigita de almenaŭ duono el la voĉdonantoj por esti akceptita.

Roĉjo

Op ma 18 apr. 2022 om 14:41 schreef Tyron <tyro...@gmail.com>:
Saluton,

Mi konfuziĝas pri la proponoj (parte pro tio, mi ŝajne maltrafis 2 sinsekvajn voĉdonojn). Por 'Punkto 6 de artikolo pri malfermaj alvokoj', ni devas listigi 4 malsamajn opciojn rilate al geografiaj kvotoj por alvokoj - sed se mi tute NE volas kvotojn, kial ne estas elekto por tio?

Amike,
Tyron

On Mon, Apr 18, 2022 at 10:10 AM Rogier Huurman <rogier....@gmail.com> wrote:
Saluton Komitato,

En https://reto.tejo.org/vochdonado/retaj nun estas malfermitaj tri novaj voĉdonoj kun amendoj pri malfermaj alvokoj.

Mi memorigas al ĉiuj, ke vi ne voĉdonu se vi ne estas komitatano, tio nur donas pli da laboro al mi por mane kalkuli. Andrea Marie Dobles (FEJ), Tamiris Queiroz (Ĉ) kaj Tyron Surmon (estrarano) eliros la komitaton, se ili maltrafos nun trian sinsekvan voĉdonon.

Via Ĝenerala Sekretario

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CANjWOrY_GiwQ_NE5Z8EDV9BeU_9bmgmHSL8hwYExp_AX1agTjA%40mail.gmail.com.

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Apr 18, 2022, 11:26:31 AM4/18/22
to TEJO-Komitato
Karaj samideanoj:

Dum verkis retpoŝton por subteni la peticion de Tyron kaj Lucas (mi ankaŭ kontraŭas ĉiujn proponojn pri kontinentaj kvotoj) mi subite ricevis la mesaĝon de Roĉjo. Kaj bedaŭrinde nia ĜenSek pravas. Jen la art. 2.5 de la Reglamento pri voĉdonadoj:

Se la plejmulto de la voĉdonoj estas blankaj, la voĉdonado estas senrezulta.

Miavide la opcio por daŭrigi la statu quo devus aperi per aparta punkto, kaj komitatanoj listigi kaj ŝanĝproponojn kaj neŝanĝon laŭ siaj preferoj. La ideo de paroranga metodo estas eviti spekulacion. Kontraŭe kio okazas dum tradiciaj balotadoj, kie homoj kutime diras "mi ne voĉdonis la plej kompetentan partion ĉar ili nenion venkos, do mi preferis la malplej malbona opcio kiu havas realajn eblojn atingi la registaron", per paroranga metodo tiu pesimisma homo listigas opciojn kaj tiel, se sia preferata partio ricevas malmultajn voĉdonojn, sia baloto iros al la "malplej malbona" opcio kaj evitos la venkon de la "plej malbona".

Per la nuna sistemo de la Reglamento pri voĉdonadoj tio ne okazas. Homoj kiuj deziras la statu quo estas maljuste puŝitaj elekti opcion kiun ili ne ŝatas taksante la riskon de la venko de siaj malplej preferataj opcioj. Tio nekonsiderante, ke verŝajne grava ero de la Komitato ne konas tiun detalon, kaj do probabloj sukcesi por ŝanĝproponoj plialtiĝas.

Mi persone restos troe okupita dum la nuna semajno, sed mi invitas al aliaj samideanoj kunverki ŝanĝproponon pri tio poste. Se iu homo konas bibliografion pri PM kaj pri kio okazas en similaj situacioj en aliaj organizoj aŭ landoj mi dankeme ricevos ĝin.

Dankon!

Patricio Iglesias

Mia Nordentoft

unread,
Apr 18, 2022, 2:52:24 PM4/18/22
to tejo-k...@googlegroups.com

Saluton

Dum la JES 2018/2019 okazis laborgrupo pri voĉdonaj sistemoj, kiu rezultis je la reglamentaj ŝanĝoj poste aprobitaj de la Komitato, en kiu partoprenis interalie mi, Rogier Huurman kaj Michael Boris Mandirola (ankaŭ aliaj sed mi ne kredas ke ili plu aktivas en TEJO).

Mi ne estas Komitatano (mi estas oficisto de TEJO), do mi parolas nur el la vidpunkto de laborgrupano kaj kiel prizorganto de la voĉdonsistemoj de TEJO en CR kaj AKSO:

La Paroranga Metodo estis elektita kiel unu el la tri voĉdonsistemoj de TEJO (PM, Unuopa Transdonebla Voĉo (UTV) kaj Jes/Ne/Sindetena). Ĝi estas uzata por elekti kandidato(j)n. PM bonas por ekz. elektado de homoj por posteno (kie la reglamento preskribas, ke estu elektita homo(j)), elektado de opcio(j) el listo de opcio(j). Ĝi neniam estis desegnita por samtempe fari decidon kaj ĈU io okazu kaj KIO okazu. Ja eblas blanke voĉdoni, kaj se pli ol duono de la voĉdoniloj estas blankaj, la baloto estos senrezulta. Tiu regulo tamen estis aldonita por esprimi malkontenton pri la opcioj elekteblaj, ekz. en situacio kie oni taksas ĉiun kandidaton netaŭga.

Kiel kelkaj prave konstatis en Telegramo, PM estas tre bona voĉdonsistemo por la celo ne igi homojn spekulacii ĉu indas voĉdoni por eta kandidato, kiu verŝajne ne venkos kaj anstataŭe voĉdoni por pli granda kandidato malpli ŝatata, ĉar ja eblas listigi plurajn opciojn. Tiu opcio tamen ne ekzistas se oni deziras unuavice voĉdoni blanke, duavice voĉdoni por iu malplej malŝatata opcio.

Mia opinio tial estas, ke PM ne estas justa—aŭ pli precize la ĝusta—voĉdonsistemo por tia voĉdono. Tio tamen neniel estas la kulpo de PM kaj provoj reformi la Parorangan Sistemon estas misdirektitaj. Kelkaj proponis aldoni opcion "Mi ne volas tion ĉi" al la baloto. Tio ne funkcius, ĉar ne eblus interpreti ekz. pozicion 3/4 "Mi ne volas tion ĉi". Tio ne havas sencon. Se klaras, ke ne estas klara interkonsento, ke entute oni elektu KIO estu, unue oni aparte voĉdonu ĈU estu. Tio povas okazi per simpla jes/ne/sindeteno-baloto. Simpla plimulto decidas. Se la propono estas aprobita, oni post tio povas daŭrigi al voĉdono per PM, tutsimilstile al la nuna. Blanka rezulto en tia voĉdono estus interpretita kiel nekontento pri la opcioj, ne pri la decido ĉu io estu farita, ĉar tiu decido ĝuste jam estis farita.

Resume, mia rekomendo estas NE elspezi tempon provante reformi la algoritmojn aŭ la priskribojn de la voĉdonsistemoj, sed anstataŭe klare indiki ie en la koncernaj reglamentoj, ke okaze de necerteco pri ĈU opcio(j) estu elektita(j), antaŭ voĉdono per PM/UTV, unue okazu simpla jes/ne/sindetene-baloto pri la ĈU-demando.

Tion dirite, mi revenas al mia kaĝo kiel TEJO-oficisto sen opinioj esprimindaj.

Salutas
Mia Nordentoft
Iama laborgrupano pri voĉdonsistemoj, oficisto de TEJO pri AKSO kaj teĥniko, prizorganto de la voĉdonsistemoj en CR kaj AKSO

To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/296533113.464343.1650295585730%40mail.yahoo.com.
--
Mia Nordentoft
Oficisto pri AKSO / Software Engineer
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
World Esperanto Youth Organization
p: +31 (0) 10 310 4924 ext. 102
a: Nieuwe Binnenweg 176

3015 BJ Rotterdam, Nederlando
w: tejo.org e: m...@tejo.org

Lucas Teyssier

unread,
Apr 19, 2022, 11:33:07 AM4/19/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Kelkaj proponis aldoni opcion "Mi ne volas tion ĉi" al la baloto. Tio ne funkcius, ĉar ne eblus interpreti ekz. pozicion 3/4 "Mi ne volas tion ĉi". Tio ne havas sencon
En tiu voĉdono nur unu propono estos elektita, ĉu ne?
Tiukaze, mi pensas ke tia voĉdono estus sensoplena kaj interpretebla. Eble indas tamen ŝanĝi la vortojn [mi ne volas ajnan kvoton] al [ne estu kvoto] por eviti ajnan malkoherecon.

Mi povas imagi ke ĉiuj konsentus ordigi la proponojn kiel [se ne estas kandidato, ni remalfermas] > [ne estu kvoto] > [se ne estas almenaǔ 10000 kandidatoj, ni remalfermas].
Samece, pri manĝaĵoj tute eblus havi ordigojn kiel [mi volas frukton] > [mi ne volas manĝi] > [mi volas viandaĵon], se la voĉdono estas por nur unu opcio.

Se klaras, ke ne estas klara interkonsento, ke entute oni elektu KIO estu, unue oni aparte voĉdonu ĈU estu.
Mi konsentas ke estus pli pure voĉdoni tiel en du fazoj, unue per ĈU kaj poste per KIO.

Amike,
Lucas

Mia Nordentoft

unread,
Apr 19, 2022, 2:38:18 PM4/19/22
to tejo-k...@googlegroups.com, Lucas Teyssier

Saluton Lucas

Jes, supozeble eblus iamaniere tiel fari (via unua punkto), sed laŭ mi konsiderante la jaman ioman konfuzon pri la voĉdonsistemoj, tio povus esti miskomprenata. Mi facilas imagas, ke rezulto kiel: (1-a vico) Nenio (2) A (3) B (4) C povus kaŭzi diskutojn ĉu proksimeco inter 1 kaj 2 signifas ion. Ja en unu el niaj du sistemoj eblas ke unu neelektita kandidato transdonas poentojn al alia. Pli bone evitu tion kaj voĉdonu unue ĈU kaj poste KIO.

Ĉiuokaze, mi kontaktos vin private (kiel ni jam diskutis) antaŭ la publikigo de la voĉdonsistemo en AKSO por diskuti kun viaj tiajn aferojn :)

Amike
Mia

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Apr 19, 2022, 5:44:00 PM4/19/22
to tejo-k...@googlegroups.com, Lucas Teyssier

Karaj Mia kaj Lucas:

Mi volas danki al vi pro via interesa, respektema debatado per altnivelaj argumentoj, kiu sendube riĉigas nin. Mi estas ege okupita nun, sed mi provos verki unu el miaj klasikaj "mallongetaj" mesaĝoj poste, eble dum semajnfino. Mi kore dankas la informojn (kiujn mi ne konis) liveritajn de Mia pri la laborgrupo starigita por decidi pri la taŭgaj voĉdonsistemoj, kaj siajn datumojn (kiujn mi ankaŭ ignoris) pri transdonado de balotoj (mi devas esplori pri la afero, sed mi supozas, ke ĝi emas trovi Nash-ekvilibron).

Resume mi kredas, ke la plej grava afero estas, ke ni ĉiuj konsentas ke la nuna situacio estas pliboniginda. Rilate al la propono pri "dufaza sistemo" (unue jes/ne/sindetene, poste PM), kiu ŝajnas teĥnike solida, mia ĉefa zorgo estas, ke tio duobligus la tempon de decidoj faritaj de la Komitato. Imagu la nombron de demisiintaj komitatanoj, se oni devus voĉdoni duoble...

A priori mi konkordas kun Lucas kaj mi preferus aldoni opcion "ne ŝanĝi la statu quo". Tamen mi estas tute malfermita koni aliajn vidpunktojn (mi ne povas konduti alimaniere ĉar honeste mi ne regas tian fakon), kaj mi kredas, ke ni ja devas pripensi pli detale por trovi taŭgan voĉdonsistemon, kaj teorie kaj praktike.

Dankon al ĉiuj!

Patricio Iglesias

Rogier Huurman

unread,
Apr 27, 2022, 3:38:56 PM4/27/22
to TEJO-Komitato, Lucas Teyssier
Saluton Komitato,

Finiĝis la voĉdono pri tiuj ĉi artikoloj.

Punkto 6.b: 17 blankaj balotiloj el 28, do neniu el la kvar alternativoj gajnis duonan subtenon.
Punkto 8: 14 elektis nur la mallongan tekston, 3 nur la longan, 7 listigis ambaŭ (6 preferis la longan, 1 la mallongan), 3 listigis neniun. Nur la mallonga teksto elektiĝis de plimulto.
Punkto 9: 16 jesis, 3 neis, 7 sindetenis.

David Ruíz i Sánchez, Tobias Svangtun Nowak, Tobias Schied, Tomáš Stano, kaj Nicolas Kasolene ne voĉdonis, el ili Tomáš Stano nun maltrafis du sinsekvajn voĉdonojn.

Mi atendos la diskuton pri la rezulto, inter alie en TEJO Telegrame, antaŭ lanĉo de sekvaj voĉdonoj post unu aŭ du tagoj.

Via Ĝenerala Sekretario

Op di 19 apr. 2022 om 23:44 schreef 'Patricio Agustín Iglesias' via TEJO-Komitato <tejo-k...@googlegroups.com>:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages