Malfermaj alvokoj - propono da amendo al la Ĝenerala Reglamento

128 views
Skip to first unread message

Ines Elisabeth Kahin

unread,
Oct 26, 2021, 5:24:48 PM10/26/21
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Komitato,

La komisiono pri Egaleco proponas amendproponon pri malfermaj alvokoj de TEJO al la Ĝenerala Reglamento.  
Komitatanoj bonvenas proponi amendojn al la teksto:

Pri kio temas?
Por antaŭenigi nian organizon al pli da genra egaleco, tutmonda egaleco kaj handikapalireblo, ĉiuj tri branĉoj de la komisiono pri Egaleco verkis kune gvidliniojn pri malfermaj alvokoj de TEJO. Post pripensado kaj por pli efikigi bonajn praktikojn, la komisiono decidis verki amendproponon al la reglamento.

Kial tiu amendpropono?
La amendpropono enkadrigas la enhavon de alvokoj de TEJO: Oni observis ke eksplicita mencio kaŭzas pli da kandidatiĝoj el tiu menciita grupo, kaj do ebligas pli da kandidata diverseco. Aldone, la teksto proponas ke alvokoj de TEJO klare menciu la celgrupon por eviti frustriĝon de homoj kiuj kandidatiĝas kiam ili fakte ne apartenas al ĝi.
Cetere, la amendpropono enkadrigas ankaŭ la procedon de remalfermo de kandidatiĝoj kaj proponas por tio travideblajn kriteriojn. 

La diskuta fazo komencos hodiaŭ kaj finos marde, la 2-an de novembro.

Amike, 
Ines

--
Ines Elisabeth KAHIN [ŝi]
Dua vicprezidanto 
TEJO - Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Telegram: @InesElisabethKahin

Tyron

unread,
Oct 26, 2021, 6:15:19 PM10/26/21
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Mi ĵus legis la proponon, kaj mi havas plurajn koncernojn pri kiel ĝi fakte funkcios en la praktiko.

> Por ĉiu gvida, reprezenta, labora aŭ volontula posteno...TEJO devas fari malferman alvokon

Mi pensas ke tiu vortumo estas multe tro vasta. Atentindas, ke en TEJO ĝenerale mankas homfortoj, kaj estas multe pli da plenumindaj roloj ol homoj kiuj pretas plenumi tiujn rolojn. Se ni devas por ĉiu rolo enmeti aldonan paŝon de burokrataĵo, ni perdas la oportunon uzi tiun tempon por la laboro mem. Ankaŭ, por pluraj roloj, specife tiuj kiuj postulas sperton en specifa kampo, ne havas sencon postuli malferman alvokon - ekzemple se vi volas esti komisiisto por KER, ĝenerale vi bezonas jam esti aktiva en tiu komisiono (kaj tiuj kunsidoj estas malfermaj por TEJO-membro, do se oni volas ĝin aliĝi, oni povas).

 > Se venas sufiĉe da kandidatiĝoj kiuj taŭge plenumas la kriteriojn, la alvoko remalfermandas se: Almenaŭ 67% de la kandidatoj havas saman genron; aŭ Almenaŭ 50% de la kandidatoj loĝas en la sama kontinento, krom se la celgrupo havas kontinentan limigon;

Mi kontraŭas tion. Se nur unu homo kandidatiĝas, aŭ pluraj kun la sama genro aŭ loĝkontinento ktp, sed la perfekta kandidato jam estas tie, kial rekomenci ĉion denove? Estas granda ŝanco ke se vi prokrastas la tutan procezon, eble tiuj originalaj kandidatoj seniluziĝos kaj ne plu volus kandidatiĝi. Kaj se oni jam certigis ke la alvoko taŭgas por ĉiuj grupoj ktp, sed neniuj kandidatoj de tiuj grupoj venis, remalfermo de la alvoko farus nenion.

Ankaŭ, laŭ tiu vortumo, eĉ se estas multaj kandidatoj el ĉiuj kontinentoj, oni devos remalfermi se 50% venas de la sama (ekz. 100 kandidatoj entute, kaj 50 el Eŭropo). Tiukaze, vi ne plu instigas partoprenon de la aliaj regionoj, sed simple punas la homojn el la plej populara loko.

Entute, mi pensas ke ekzistas pli bonaj manieroj, ol ŝanĝoj al la reglamento, por akiri alireblecon kaj diversecon de kandidatoj. Ekzemple, mi tre ŝatis kiel TEJO faris ĝin en Januaro 2018, kiam oni skribis en la alvoko "ni specife bonvenigas kandidatojn el Sud-Ameriko", kaj poste multaj sudamerikaj kandidatoj venis.

Amike,
Tyron
Komitatano A por Britio

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CALsPj%3DKNbHiRCM%2BU15YBaH_xONvq%3DtJUvVn1mCdm_ZNXFj13Vg%40mail.gmail.com.

Rogier Huurman

unread,
Oct 27, 2021, 3:18:35 AM10/27/21
to TEJO-Komitato
Saluton,

Mi konstatas proponon por reta voĉdono, kaj mi lanĉas la diskutan fazon de minimume sep tagoj. Do sekvamerkrede, aŭ poste se ankoraŭ daŭros diskuto, komenciĝos reta voĉdono per Centra Reto dum naŭ tagoj.

Pri la enhavo de la propono: tiu ĉi artikolo traktas plejparte la saman aferon kiel artikolo 4 de la Reglamento pri intereskonfliktoj. Mi forte preferas ne havi ilin ambaŭ, do ĉu vi povas enplekti la plej gravajn punktojn de tiu artikolo 4 en vian proponon kaj aldoni forigon de artikolo 4 de la Reglamento pri intereskonfliktoj al la amendpropono?

Roĉjo

Op wo 27 okt. 2021 om 00:15 schreef Tyron <tyro...@gmail.com>:

David López-Rueda

unread,
Oct 29, 2021, 2:56:22 PM10/29/21
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton komitato,

kiel partoprenanto en la verkado de ĉi tiuj gvidlinioj/amendopropono mi ŝatus danki viajn kontribuoj kaj komenti responde al la ĝisnunaj demando kaj komentoj.

De Roĉjo:

- Pri la eblo enplekti la plej gravajn punktojn de tiu artikolo 4 en nian proponon kaj aldoni forigon de artikolo 4 de la Reglamento pri intereskonfliktoj al la amendpropono, mi persone pensas ja ni povas tion fari. Se ĉiuj la proponantoj konsentas, ni faru.

De Tyron:

> Se ni devas por ĉiu rolo enmeti aldonan paŝon de burokrataĵo, ni perdas la oportunon uzi tiun tempon por la laboro mem. 

Mi ne konsideras tion kiel buroktaĵo sed kiel ŝanco postuli nian tutan organizon esprimi per precizaj detalaj vortoj tion, kio en la praktiko ankoraŭ ne multe okazas: ekzemple, precize pli detalajn alvokojn por allogi diversajn homojn sed ankaŭ tio jam menciita de Ines.

> Ankaŭ, por pluraj roloj, specife tiuj kiuj postulas sperton en specifa kampo, ne havas sencon postuli malferman alvokon - ekzemple se vi volas esti komisiisto por KER, ĝenerale vi bezonas jam esti aktiva en tiu komisiono (kaj tiuj kunsidoj estas malfermaj por TEJO-membro, do se oni volas ĝin aliĝi, oni povas).

Postuli malferman alvokon eĉ por esti komisiito, ekzemple, povas esti bona ŝanco videbligi la emon de TEJO klare bonvenigi ĉiujn taŭgajn homojn. Kiel latinamerikano, kiam mi vidas ke, ekzemple, iu organizo kun azia centra oficejo eksplicite mencias, ke ili serĉas latinamerikanojn, tio igas min pli scivolema pri ĝi. Mi komprenas, ke ion similan vi mencias per la ekzemplo de kio okazis en 2018. Sed verŝjane, se tiaj detaloj estus menciitaj en la reglamento rilate al alvokoj, ni havus pli da tiaj ekzemploj.

> Mi kontraŭas tion. Se nur unu homo kandidatiĝas, aŭ pluraj kun la sama genro aŭ loĝkontinento ktp, sed la perfekta kandidato jam estas tie, kial rekomenci ĉion denove? Estas granda ŝanco ke se vi prokrastas la tutan procezon, eble tiuj originalaj kandidatoj seniluziĝos kaj ne plu volus kandidatiĝi. Kaj se oni jam certigis ke la alvoko taŭgas por ĉiuj grupoj ktp, sed neniuj kandidatoj de tiuj grupoj venis, remalfermo de la alvoko farus nenion.

Laŭ mi, bonas ke homoj sciu pri alvokoj pli ol unu fojo. Praktike en la komenco tio povus ŝajni teda, sed tio ja aldonas al videbligo de niaj alvokoj. Ankaŭ, kiel menciite en la numero 8 de nia propono, oni devas remalfermi ilin nur por grupo da homoj. Krome atentu, ke la alvokoj ne estos senlimaj. La alkutimiĝo al bonaj praktikoj prenas tempon, sed ni strebu al la komprenemo de ĉiuj kandidatoj por plia inkluzivigo, eĉ se tio signifas atendi iom pli. 

> Ankaŭ, laŭ tiu vortumo, eĉ se estas multaj kandidatoj el ĉiuj kontinentoj, oni devos remalfermi se 50% venas de la sama (ekz. 100 kandidatoj entute, kaj 50 el Eŭropo). Tiukaze, vi ne plu instigas partoprenon de la aliaj regionoj, sed simple punas la homojn el la plej populara loko.

Pri ĉi tio mi opinias la samon, kion mi diris en mia lasta alineo.

Resume, per ĉi tiu amendpropono ni celas tion, ke nia tuta organizo alkutimiĝu al pli preciza kaj detala esprimo en niaj alvokoj. Aldone, mi kredas ke tio pli videbligos nian emon al serioza inkluzivigo.

Mi esperas ke mi respondis kaj klarigis bone. Eble mi maltrafis aŭ miskomprenis ion, do mi bonvenigas pliajn komentojn de la tuta komitato kaj certe de la aliaj komisiitoj de GE, Alireblo kaj Tutmonda Egaleco :)

David López-Rueda
Komitatano A - Meksiko
Komisiito pri Genra Egaleco

--

Marc Konijnenberg

unread,
Oct 31, 2021, 3:44:49 AM10/31/21
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton samideanoj!

Mi dankas pro la propono, kiun mi ĝenerale tre ŝatas.

Mi rimarkas la jenon:

6. Se venas sufiĉe da kandidatiĝoj kiuj taŭge plenumas la kriteriojn, la alvoko remalfermendas se:
a. Almenaŭ 67% de la kandidatoj havas la saman genron; aŭ
b. Almenaŭ 50% de la kandidatoj loĝas en la sama kontinento, krom se la celgrupo havas kontinentan limigon.

kaj

8. Se la alvoko estas remalfermita laŭ la punkto 6, ĝi estos remalfermita nur por la genroj kaj la loĝkontinentoj kies kandidatoj konsistigas malpli ol 33% de la kandidatoj.

Unue, mi estas iomete konfuzita pri la kvanto de remalfermoj priparolataj sub punkto 8. (sugestojn mi aldonis al la dokumento).

Due, mi supozas ke tiu 33% el punkto 8 estas tro alta kaj malalta (depende de tio, ĉu oni traktas genrojn aŭ loĝkontinentojn).
S-ano Becklin jam komentis: "Sed, ekzemple, 51% de la kandidatoj estas de Eŭropo, 34% de Sud-Ameriko, kaj la ceteraj 15 de diversaj kontinentoj, oni malfermus nur al ne-eŭropanoj kaj ne-sudamerikanoj, eĉ se pli da sudamerikanoj helpus al ni pligrandigi la tutan nombron por puŝi la elcenton de eŭropanoj sub 50%" kaj kiam temas pri genroj 33% eble estas tro alta/malalta:  se oni pesus nur inter vira/ina/neduuma; kvankam la elcentoj da homoj kiuj sin deklaras neduumaj kreskantas, mi pensus ke 33% estas tro alta. Se oni pesus nur inter vira/ina, mi pensus ke 33% estas tro malalta.

Kunpenseme,
_
Marc Konijnenberg
Komitatano A por la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ)

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Roterdamo, Nederlando

Op vr 29 okt. 2021 om 20:56 schreef David López-Rueda <davidlo...@gmail.com>:

Lucas Teyssier

unread,
Oct 31, 2021, 7:05:19 AM10/31/21
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Pro la elekto de la procentoj kaj tro striktaj reguloj, povas esti strangaj situacioj.
Ekzemple, se estas 3 kandidatoj el 3 diversaj genroj, sed 2 estas el la sama kontinento, tiam pro 6b oni devas remalfermi la alvokon, sed pro 8 eblas aldoni nur kandidatojn kiuj ne estas el la 3 unuaj genroj.
Tiaj situacioj povas esti tre ĝenaj, kaj mi vere dubas ĉu la limigo de la kandidatoj por la dua alvoko estas egaleca.

Mi poras gardi la instigojn al diverseco menciitajn en la punktoj 3 kaj 4, sed ne la striktajn regulojn, kaj konsentas kun Tyron.
Pli precize mi pensas ke estus pli bone forviŝi la punktojn 6 ĝis 8 inkluzive (krom se ni friponumas kaj aldonas falsajn kandidatojn, sed tiuokaze la reguloj estus kompreneble neutilaj), tio potence evitos multajn problemojn.

Amike,
Lucas

Rogier Huurman

unread,
Nov 2, 2021, 10:40:14 AM11/2/21
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton, 

Ankoraŭ ŝajnas esti neresponditaj demandoj, kaj estas promesitaj ŝanĝoj al la propono, kiuj ankoraŭ ne aperis, unu tagon antaŭ fino de la diskutfazo. Mi plilongigas la diskutfazon unu semajnon ĝis postsekva merkredo por trankvile trakti ĉiujn komentojn, fari ŝanĝojn kaj findiskuti.

Roĉjo, Ĝenerala Sekretario

Op zondag 31 oktober 2021 schreef Lucas Teyssier <lucas.te...@gmail.com>:
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitato+unsubscribe@googlegroups.com.

To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CANjWOraTLcaKm%2B8Ak7XeaMiyJ0GuBEpTmNNt8RzRsrNs3J7_1w%40mail.gmail.com.

David López-Rueda

unread,
Nov 4, 2021, 8:15:05 PM11/4/21
to TEJO-Komitato

Dankon pro la atendo kaj viaj daŭraj kontribuoj. 

1) Pri la komento de Roĉjo:

Verŝajne ni elektis jam la plej gravajn punktojn de la ĉapitro 4 de la reglamento pri Intereskonfliktoj, sed ankoraŭ ni ne enplektas ilin rekte en la dokumeto ĉar estis kelkaj pripensoj pri tio kaj pri aliaj aferoj en la propono, kiujn eble indas konsideri unue. En diskuto ĉe la Telegrama grupo de Genra Egaleco kun Michael Boris pri la sekva parto:

"Por ĉiu gvida, reprezenta, labora aŭ volontula posteno kaj por ĉiuj aliaj kazoj priskribitaj en aliaj reglamentoj, TEJO devas fari malferman alvokon."

estis lia ideo plidetaligi por kiuj “postenoj” kaj kazoj ni malfermu alvokon. Kvankam ni ne certas ĉu per ĉi tiu listo ni sufiĉe vaste eksplicitigas la koncepton "posteno", ĉi tio povas esti pli klara kaj ŝajni malplej strikta ol la origina vortumo.

Li ankaŭ menciis ke, “La nuna vortumo en la regularo pri intereskonflikto 'kiam ajn estas subvencio, tasko kun repagita vojaĝo, posteno aŭ alia signifa rekompenco por disdoni' estas ankaŭ jam sufiĉe vasta. Iu ebleco estus havi ambaŭ, la dua estus simple transpreni la vortumon el tiu reglamento, kaj la tria estus detaligi kion ni volas:

- Estraranoj

- Komitatanoj B, komitatanoj C, komitatanoj Ĉ (mi pensas ke por komitatanoj A, ni ne sukcesus aplikigi ĝin al niaj sekcioj)

- Komisiitoj

- Oficistoj

- Volontuloj kun ĉioentena rekompenco

- Subvencio

- Tasko kun repagita vojaĝo

Kio pli? Mi ne certas pri kiom indas eksplicitigi kion signifas 'posteno'.”

2) Pri la komentoj de Lucas:

Mi daŭre pensas, ke valoras la penon uzi la strategion proponitan rilate la elcentojn por pli klare difini la kriteriojn. Tamen verŝajne ankoraŭ ni devas labori pri la vortumoj por eviti miskomprenojn. Tiel, unue mi provas klarigi, kio venis post tiu diskuto kun Michael Boris. Due mi faras proponon de aldono al la teksto kaj invitas al ĉiuj elpensi plian por ke ĝi estu pli kaj pli klara.

>“se estas 3 kandidatoj el 3 diversaj genroj, sed 2 estas el la sama kontinento, tiam pro 6b oni devas remalfermi la alvokon...”

Oni ne devas remalfermi la alvokon ĉar oni devas konsideri aŭ la kriterion 6a aŭ la kriterion 6b, sed ne ambaŭ. Do, se estas 3 kandidatoj el 3 diversaj genroj, oni ne remalfermas la alvokon ĉar jam oni plenigis almenaŭ unu el la kriterioj por konsideri la kvanton da kandidatoj kiel sufiĉe diversa (la genro-kvoton).

>“..., sed pro 8 eblas aldoni nur kandidatojn kiuj ne estas el la 3 unuaj genroj.”

Tiukaze, oni ne devas apliki tiun punkton (nova 7) ĉar oni ne devis remalfermi la alvokon.

>“...mi vere dubas ĉu la limigo de la kandidatoj por la dua alvoko estas egaleca.”

Mi ne multe komprenas tiun demandon. Ĉu ĝi rilatas al la antaŭa punkto? Ĉu vi povus klarigi?

3) Pri la komentoj de Marko:

>”Unue, mi estas iomete konfuzita pri la kvanto de remalfermoj priparolataj sub punkto 8.”

Estas du proponoj pri revortumo, tiu de Michael Boris kaj tiu de Hans Becklin por pli klarigi la aferon, pri tio, ke nia propono temas pri dua alvoko (unua remalfermo) kiam ĝi necesos, sed ne pri tria.

>”Due, mi supozas ke tiu 33% el punkto 8 estas tro alta kaj malalta (depende de tio, ĉu oni traktas genrojn aŭ loĝkontinentojn). S-ano Becklin jam komentis: 'Sed, ekzemple, 51% de la kandidatoj estas de Eŭropo, 34% de Sud-Ameriko, kaj la ceteraj 15 de diversaj kontinentoj, oni malfermus nur al ne-eŭropanoj kaj ne-sudamerikanoj, eĉ se pli da sudamerikanoj helpus al ni pligrandigi la tutan nombron por puŝi la elcenton de eŭropanoj sub 50%...'”

Mi kopias la respondon de MB el la dokumento: “Mi dirus ke, en tia situacio, instigi kandidatiĝon de azianoj, afrikanoj, nordamerikanoj kaj ocenanianoj estus pli fokusiinda celo ol puŝi la elcenton de eŭropanoj sub 50% per sudamerikanoj kiuj estas jam sufiĉe reprezentitaj en la kandidataro.”

>“...kaj kiam temas pri genroj 33% eble estas tro alta/malalta:  se oni pesus nur inter vira/ina/neduuma; kvankam la elcentoj da homoj kiuj sin deklaras neduumaj kreskantas, mi pensus ke 33% estas tro alta. Se oni pesus nur inter vira/ina, mi pensus ke 33% estas tro malalta.”

Post la menciita diskuto en la Telegrama grupo, ĉi tiu demando estis jam respondita. Mi do komprenas ke, “...se ĉio de punkto 8 rilatas nur al la unua remalfermo (do dua alvoko) la elcentoj ne estas problemaj...” laŭ la vortoj de Marko.

4) Tamen ŝajnas al mi, ke laŭ la nuna vortumo oni prioritatas la genro-kvoton: ni unue konsideru ĉu ĝi estas malegala. Se jes, ni remalfermu la alvokon. Se ne, ni simple kontentas kaj daŭrigas la laboron. Sed kio pri la loĝkontinento? Verdire mi pensas, ke nia propono estas fleksebla en tiu senco, ke oni prioritatos aŭ la genron aŭ la loĝkontinenton kiel la unua kriterio por konsideri ĉu la kandidataro estas sufiĉe diversa.

Do, por la punkto 6 mi proponas aldonon:

Se venas sufiĉe da kandidatiĝoj kiuj taŭge plenumas la kriteriojn, la alvokinta organo remalfermas la alvokon, se ekstera limdato ne malebligas tion kaj : 

a) Almenaŭ 67% de la kandidatoj havas la saman genron; aŭ 

b) Almenaŭ 50% de la kandidatoj loĝas en la sama kontinento, krom se la celgrupo havas kontinentan limigon;

La alvokinta organo decidu kiun el ĉi tiuj du kriterioj prioritatas por ke la kandidataro estu sufiĉe diversa.

Ankaŭ ŝajnas ke, la ŝlosila vorto en la tuta punkto 6 estas la konjuncio "aŭ" inter 6a kaj 6b. Do mi proponas ke en la punkto 7 ni ŝanĝu “kaj” al “aŭ”. Krom tio, mi aldonas plian frazon.

"La alvoko estos remalfermita nur al anoj de tiuj genroj kontinentoj, kiuj konsistigas malpli ol 33% de la kandidataro, inkluzive de la anoj de tiuj genroj aŭ kontinentoj, kiuj ne aperis dum la unua alvoko."

Dankeme kaj kunlaboreme,

David

To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

--

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

Rogier Huurman

unread,
Nov 9, 2021, 2:18:09 PM11/9/21
to TEJO-Komitato
Saluton,

Ĉu la proponintoj volas ankoraŭ fari iun ŝanĝon pri sia amendpropono? Morgaŭ laŭplane komenciĝos la reta voĉdonado.

Roĉjo

Op vr 5 nov. 2021 om 01:15 schreef David López-Rueda <davidlo...@gmail.com>:

Michael Boris Mandirola

unread,
Nov 10, 2021, 4:43:13 PM11/10/21
to TEJO-Komitato
Saluton!

Mi respondas enlinie la mesaĝon de David. 

Missatge de David López-Rueda <davidlo...@gmail.com> del dia dv., 5 de nov. 2021 a les 1:15:

Dankon pro la atendo kaj viaj daŭraj kontribuoj. 

1) Pri la komento de Roĉjo:

Verŝajne ni elektis jam la plej gravajn punktojn de la ĉapitro 4 de la reglamento pri Intereskonfliktoj, sed ankoraŭ ni ne enplektas ilin rekte en la dokumeto ĉar estis kelkaj pripensoj pri tio kaj pri aliaj aferoj en la propono, kiujn eble indas konsideri unue. En diskuto ĉe la Telegrama grupo de Genra Egaleco kun Michael Boris pri la sekva parto:

"Por ĉiu gvida, reprezenta, labora aŭ volontula posteno kaj por ĉiuj aliaj kazoj priskribitaj en aliaj reglamentoj, TEJO devas fari malferman alvokon."

estis lia ideo plidetaligi por kiuj “postenoj” kaj kazoj ni malfermu alvokon. Kvankam ni ne certas ĉu per ĉi tiu listo ni sufiĉe vaste eksplicitigas la koncepton "posteno", ĉi tio povas esti pli klara kaj ŝajni malplej strikta ol la origina vortumo.

Li ankaŭ menciis ke, “La nuna vortumo en la regularo pri intereskonflikto 'kiam ajn estas subvencio, tasko kun repagita vojaĝo, posteno aŭ alia signifa rekompenco por disdoni' estas ankaŭ jam sufiĉe vasta. Iu ebleco estus havi ambaŭ, la dua estus simple transpreni la vortumon el tiu reglamento, kaj la tria estus detaligi kion ni volas:

- Estraranoj

- Komitatanoj B, komitatanoj C, komitatanoj Ĉ (mi pensas ke por komitatanoj A, ni ne sukcesus aplikigi ĝin al niaj sekcioj)

- Komisiitoj

- Oficistoj

- Volontuloj kun ĉioentena rekompenco

- Subvencio

- Tasko kun repagita vojaĝo

Kio pli? Mi ne certas pri kiom indas eksplicitigi kion signifas 'posteno'.”

 Mi honeste daŭre hezitas pri la taŭga perimetro kaj aparte pri la taŭga vortumo:
Por ĉiu gvida aŭ oficista posteno kaj kiam ajn estas subvencio, tasko kun repagita vojaĝo, volontulado kun ĉioentena rekompenco aŭ alia signifa rekompenco por disdoni,

Ĝi reprenas el la Reglamento pri intereskonfliktoj:
 - subvencion
- taskon kun repagita vojaĝo
- "alia signifa rekompenco por disdoni".

Kaj aldonas gvidan postenon (estrarano/komitatano/komisiito), oficistan postenon kaj volontuladon kun ĉioentena rekompenco (ekz. ESK-volontulado). Kion vi opinias?

2) Pri la komentoj de Lucas:

Mi daŭre pensas, ke valoras la penon uzi la strategion proponitan rilate la elcentojn por pli klare difini la kriteriojn. Tamen verŝajne ankoraŭ ni devas labori pri la vortumoj por eviti miskomprenojn. Tiel, unue mi provas klarigi, kio venis post tiu diskuto kun Michael Boris. Due mi faras proponon de aldono al la teksto kaj invitas al ĉiuj elpensi plian por ke ĝi estu pli kaj pli klara.

>“se estas 3 kandidatoj el 3 diversaj genroj, sed 2 estas el la sama kontinento, tiam pro 6b oni devas remalfermi la alvokon...”

Oni ne devas remalfermi la alvokon ĉar oni devas konsideri aŭ la kriterion 6a aŭ la kriterion 6b, sed ne ambaŭ. Do, se estas 3 kandidatoj el 3 diversaj genroj, oni ne remalfermas la alvokon ĉar jam oni plenigis almenaŭ unu el la kriterioj por konsideri la kvanton da kandidatoj kiel sufiĉe diversa (la genro-kvoton).

>“..., sed pro 8 eblas aldoni nur kandidatojn kiuj ne estas el la 3 unuaj genroj.”

Tiukaze, oni ne devas apliki tiun punkton (nova 7) ĉar oni ne devis remalfermi la alvokon.

>“...mi vere dubas ĉu la limigo de la kandidatoj por la dua alvoko estas egaleca.”

Mi ne multe komprenas tiun demandon. Ĉu ĝi rilatas al la antaŭa punkto? Ĉu vi povus klarigi?

Mi pensas ke estis malsama kompreno pri kiel funkcius la remalfermo. 
Ja la ideo estas ke en tia situacio la alvoko estu malfermitaj al ajngenruloj el ĉiuj aliaj kontinentoj. 

3) Pri la komentoj de Marko:

>”Unue, mi estas iomete konfuzita pri la kvanto de remalfermoj priparolataj sub punkto 8.”

Estas du proponoj pri revortumo, tiu de Michael Boris kaj tiu de Hans Becklin por pli klarigi la aferon, pri tio, ke nia propono temas pri dua alvoko (unua remalfermo) kiam ĝi necesos, sed ne pri tria.

>”Due, mi supozas ke tiu 33% el punkto 8 estas tro alta kaj malalta (depende de tio, ĉu oni traktas genrojn aŭ loĝkontinentojn). S-ano Becklin jam komentis: 'Sed, ekzemple, 51% de la kandidatoj estas de Eŭropo, 34% de Sud-Ameriko, kaj la ceteraj 15 de diversaj kontinentoj, oni malfermus nur al ne-eŭropanoj kaj ne-sudamerikanoj, eĉ se pli da sudamerikanoj helpus al ni pligrandigi la tutan nombron por puŝi la elcenton de eŭropanoj sub 50%...'”

Mi kopias la respondon de MB el la dokumento: “Mi dirus ke, en tia situacio, instigi kandidatiĝon de azianoj, afrikanoj, nordamerikanoj kaj ocenanianoj estus pli fokusiinda celo ol puŝi la elcenton de eŭropanoj sub 50% per sudamerikanoj kiuj estas jam sufiĉe reprezentitaj en la kandidataro.”

>“...kaj kiam temas pri genroj 33% eble estas tro alta/malalta:  se oni pesus nur inter vira/ina/neduuma; kvankam la elcentoj da homoj kiuj sin deklaras neduumaj kreskantas, mi pensus ke 33% estas tro alta. Se oni pesus nur inter vira/ina, mi pensus ke 33% estas tro malalta.”

Post la menciita diskuto en la Telegrama grupo, ĉi tiu demando estis jam respondita. Mi do komprenas ke, “...se ĉio de punkto 8 rilatas nur al la unua remalfermo (do dua alvoko) la elcentoj ne estas problemaj...” laŭ la vortoj de Marko.

4) Tamen ŝajnas al mi, ke laŭ la nuna vortumo oni prioritatas la genro-kvoton: ni unue konsideru ĉu ĝi estas malegala. Se jes, ni remalfermu la alvokon. Se ne, ni simple kontentas kaj daŭrigas la laboron. Sed kio pri la loĝkontinento? Verdire mi pensas, ke nia propono estas fleksebla en tiu senco, ke oni prioritatos aŭ la genron aŭ la loĝkontinenton kiel la unua kriterio por konsideri ĉu la kandidataro estas sufiĉe diversa.

Do, por la punkto 6 mi proponas aldonon:

Se venas sufiĉe da kandidatiĝoj kiuj taŭge plenumas la kriteriojn, la alvokinta organo remalfermas la alvokon, se ekstera limdato ne malebligas tion kaj : 

a) Almenaŭ 67% de la kandidatoj havas la saman genron; aŭ 

b) Almenaŭ 50% de la kandidatoj loĝas en la sama kontinento, krom se la celgrupo havas kontinentan limigon;

La alvokinta organo decidu kiun el ĉi tiuj du kriterioj prioritatas por ke la kandidataro estu sufiĉe diversa.

Mi persone kontraŭus tiun aldonon, ĉar ĝi postulas diskutadon kaj decidadon antaŭ remalfermo, do tio malutile plilongigus la tempon ĝis remalfermo de la alvoko, krom aldoni certagradan arbitrecon. 

Ankaŭ ŝajnas ke, la ŝlosila vorto en la tuta punkto 6 estas la konjuncio "aŭ" inter 6a kaj 6b. Do mi proponas ke en la punkto 7 ni ŝanĝu “kaj” al “aŭ”. Krom tio, mi aldonas plian frazon.

"La alvoko estos remalfermita nur al anoj de tiuj genroj kontinentoj, kiuj konsistigas malpli ol 33% de la kandidataro, inkluzive de la anoj de tiuj genroj aŭ kontinentoj, kiuj ne aperis dum la unua alvoko."

Mi konsentas ke efektive tiu "aŭ" estas ŝlosila. Miaopinie celindas ke povu kandidatiĝi ajngenra kandidato de subreprezentita kontinento kaj kandidato de subreprezentita genro el ajna kontinento.
  
Pri la dua parto, ĉu ĝi vere aldonindas? Laŭ mi estas klare ke 0% estas malpli ol 33%.

Samideane
MB

To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/d39aebff-c4ff-4559-a712-d170118254f4n%40googlegroups.com.--
Michael Boris MANDIROLA
E-mail: michae...@gmail.com
Tel: (FR) +33695551694
Skype: michaelboris

Lucas Teyssier

unread,
Nov 11, 2021, 4:07:10 AM11/11/21
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Mi ankaǔ respondas al David.

En la punkto 6, je la fino de la linio de 6a, estas skribite « aǔ » (en la nuna versio almenaǔ).
Mi pensas ke vi konfuziĝis inter « aǔ » kaj « kaj » kiam vi komentis pri mia ekzemplo.

> Do, se estas 3 kandidatoj el 3 diversaj genroj, oni ne remalfermas la alvokon ĉar jam oni plenigis almenaŭ unu el la kriterioj por konsideri la kvanton da kandidatoj kiel sufiĉe diversa (la genro-kvoton).
Kiel estas nun skribite, oni bezonas plenumi genro-kvoton kaj kontinento-kvoton, do en tiu kazo oni devus remalfermi.

Mi aldonis komenton en la dokumento :)

Amike,
Lucas

David López-Rueda

unread,
Nov 11, 2021, 8:05:53 PM11/11/21
to tejo-k...@googlegroups.com

Saluton! Jen miaj respondoj por MB:

> Mi honeste daŭre hezitas pri la taŭga perimetro kaj aparte pri la taŭga vortumo: [...]

> Kaj aldonas gvidan postenon (estrarano/komitatano/komisiito), oficistan postenon kaj volontuladon kun ĉioentena rekompenco (ekz. ESK-volontulado). Kion vi opinias?

Dankegon! Por mi kaj la perimetro kaj la vortumo taŭgas. Laŭ mia kompreno kaj scio pri tiuj postenoj ĉe TEJO, la alvoko sufiĉe vaste plifaciligus la eniron de diversaj homoj al ili.

> Mi pensas ke estis malsama kompreno pri kiel funkcius la remalfermo. 

Ja la ideo estas ke en tia situacio la alvoko estu malfermitaj al ajngenruloj el ĉiuj aliaj kontinentoj. 

Ŝajnas ke danke al la nuna vortumo, tiun ideon oni ja povas kompreni. :)

>Mi persone kontraŭus tiun aldonon, ĉar ĝi postulas diskutadon kaj decidadon antaŭ remalfermo, do tio malutile plilongigus la tempon ĝis remalfermo de la alvoko, krom aldoni certagradan arbitrecon. 

Mi ja povas vidi la eventualan problemon rilate al la plilongigo de tempo kaj al la certgradan arbitrecon. Mi proponis tiun aldonon ĉar mi miskomprenis la ideojn de la punktoj 6 kaj 7. Tamen, kiel mi diris supre, per la nuna vortumo la ideoj pli klaras por mi. Do mi forigas mian proponon pri tiu aldono.

>Pri la dua parto, ĉu ĝi vere aldonindas? Laŭ mi estas klare ke 0% estas malpli ol 33%.

Mi volas ankaŭ forigi mian proponon aldoni ĉi tiun frazon. Kiel antaŭe, mi miskomprenis la ideojn kaj celis per ĉi tiu frazo pliklarigi la aferon. Tamen nun pli klaras por mi.

Amike,
David

David López-Rueda

unread,
Nov 11, 2021, 8:12:04 PM11/11/21
to tejo-k...@googlegroups.com

Saluton! Jen miaj respondoj al Lucas:

>En la punkto 6, je la fino de la linio de 6a, estas skribite « aǔ » (en la nuna versio almenaǔ).

> Mi pensas ke vi konfuziĝis inter « aǔ » kaj « kaj » kiam vi komentis pri mia ekzemplo.

Ŝajnas ke jes, mi konfuziĝis!

> Do, se estas 3 kandidatoj el 3 diversaj genroj, oni ne remalfermas la alvokon ĉar jam oni plenigis almenaŭ unu el la kriterioj por konsideri la kvanton da kandidatoj kiel sufiĉe diversa (la genro-kvoton).

Kiel estas nun skribite, oni bezonas plenumi genro-kvoton kaj kontinento-kvoton, do en tiu kazo oni devus remalfermi.

Mi aldonis komenton en la dokumento :)

Laŭ kion mi komprenas, danke al via komento kaj al la nuna revortumo farita de MB oni bezonas plenumi aŭ unu aŭ la alian kaj tio evitas miskomprenojn. Dankon!

Amike,

David

Rogier Huurman

unread,
Nov 12, 2021, 4:18:59 AM11/12/21
to TEJO-Komitato

Op vr 12 nov. 2021 om 02:12 schreef David López-Rueda <davidlo...@gmail.com>:

Marc Konijnenberg

unread,
Nov 12, 2021, 4:31:11 AM11/12/21
to tejo-k...@googlegroups.com
Flanka demando: ĉu eblas voĉdoni pri malpli facile redaktebla dokumento ol io en Google Docs?

Ankaŭ nun la lasta redakto estis farita de iu sennomulo, kaj mi preferus se ĉiu komitatano voĉdonus pri ekzakte la sama dokumento.

Op vr 12 nov. 2021 om 10:19 schreef Rogier Huurman <rogier....@gmail.com>:

Rogier Huurman

unread,
Nov 12, 2021, 4:35:38 AM11/12/21
to TEJO-Komitato
Saluton Marko,

Dankon pro tiu saĝa rimarko, mi kreos neredakteblan version kiam komenciĝos la voĉdonado.

Roĉjo

Op vr 12 nov. 2021 om 10:31 schreef Marc Konijnenberg <marc.kon...@gmail.com>:

David López-Rueda

unread,
Nov 12, 2021, 11:59:40 AM11/12/21
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton Roĉjo,

mi pensas ke ĝi estas sufiĉe preta. Estas nur penso pri alia vortumo en la dokumento (la koncepto "premiito" prenita el la Reglamento pri Intereskonfliktoj). Krom tio, se MB aŭ alia komisiito ŝatus konfirmi, mi dankus.

You received this message because you are subscribed to a topic in the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this topic, visit https://groups.google.com/d/topic/tejo-komitato/kgo8NyrQjaU/unsubscribe.
To unsubscribe from this group and all its topics, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAOm9VoFXJqP92kHXLJKjnv6OuhHMfRv5jX%3D1LAPcgwJ2J9%3DbeQ%40mail.gmail.com.

Rogier Huurman

unread,
Nov 15, 2021, 7:01:43 AM11/15/21
to TEJO-Komitato
Saluton Komitato,

Pasis tri silentaj tagoj post la mesaĝo, en kiu unu el la proponintoj taksis la proponon sufiĉe preta. Mi do konsideras, ke la diskuto finiĝis, kaj mi malfermas la voĉdonadon: https://reto.tejo.org/vochdonado/retaj/61. Mi ekzakte kopiis la dokumenton de la proponintoj al neredaktebla dokumento ĉi tie: https://docs.google.com/document/d/1jRbXPumX6XJH9O11zBEVeBt2nh8Tqfsw7cm1zKLSbxI/edit#.

La voĉdonado daŭros ekzakte naŭ tagojn ĝis merkredo la 24-a de novembro je 12:00 UTC.

Ĝenerale kaj Sekretarie, Roĉjo

Op vr 12 nov. 2021 om 17:59 schreef David López-Rueda <davidlo...@gmail.com>:

Lucas Teyssier

unread,
Nov 15, 2021, 7:32:14 AM11/15/21
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Mi pensas ke la ĝenerala intenco de la teksto estas bona, kaj indas instigi diversajn homojn kandidatiĝi.
Tamen, (eĉ se nun ili estas klaraj) la punktoj 6 kaj 7 estas laǔ mi tre malbonaj. Ili estas arbitraj, kaj aldonas ĉiamajn kontrolojn kiuj povos esti ĝenaj.

Pro tiuj du punktoj, mi voĉdonos kontraǔ la amendoproponon.

Versio sen la punktoj 6 kaj 7 estus tute bona.

Amike,
Lucas

m.vrazitulis

unread,
Nov 17, 2021, 5:41:24 AM11/17/21
to TEJO-Komitato
Jen eta rimarko, nur por bone kompreni la finan vortumon, eĉ se la diskuta fazo jam finiĝis:

Supozu jenan sufiĉe realisman scenarion pri diverskontinentaj kandidatoj (genro ne vere gravas en tiu ĉi ekzemplo):

Ni havas kiel kandidatojn 1 (inan) sud-amerikanon kaj 1 (neduuman) azianon, do 50% Sud-Ameriko kaj 50% Azio.

La kondiĉo 6b ekvalidas, do ke "[a]lmenaŭ 50% de la kandidatoj loĝas en la sama kontinento […]."

Sekve, kun punkto 7, ni devas remalfermi la alvokon, sed nek sud-amerikanojn nek azianojn plu povas akcepti, ĉar iliaj respektivaj kontinentoj ne "konsistigas malpli ol 33% de la kandidataro" en la unua fazo.

Se nun, en la dua fazo, hazarda (iĉa) eŭropano aperas por tamen ankoraŭ kandidatiĝi, ri estos tuj akceptita kaj ricevos la postenon.

Ĉu tio vere estas laŭ la intenco de la spirito de la propono?

(Cetere, kiel kontinentoj estu difinitaj? Tio ankaŭ povas krei ambiguecon, se tio ne klare estas vortumita. Ĉu Nord- kaj Sud-Ameriko kalkulindas aparte? Ĉu ni enketu ĉe kandidatoj el Istanbulo, en kiu parto de sia urbo ili loĝas?)

Marc Konijnenberg

unread,
Nov 17, 2021, 9:15:22 AM11/17/21
to tejo-k...@googlegroups.com
Mi ne komprenas de kie venas la ideo ke tiu lasta persono estos tuj elektota, tion eĉ ne tuŝas tiu ĉi amendpropono. Ĉu vi povas klarigi?

Pri elektoj mem jam ekzistas valida regularo, kiu restos valida.

Amike,
_
Marc Konijnenberg
Komitatano A por la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ)

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Roterdamo, Nederlando

Op wo 17 nov. 2021 om 11:41 schreef 'm.vrazitulis' via TEJO-Komitato <tejo-k...@googlegroups.com>:

Michael Vrazitulis

unread,
Nov 17, 2021, 10:51:06 AM11/17/21
to tejo-k...@googlegroups.com
Ho pardonu, tion mi ja miskomprenis. Do esence, en la fino oni ja daŭre povas elekti inter ĉiuj kandidatoj, ne nur inter tiuj, kiuj sin proponis nur post la remalfermo, ĉu ne?

Tamen, eĉ tiel laŭ mi restas la praktika problemo, ke efektive ĉiam, kiam venas nur malpli ol 3 kandidatiĝoj oni devos remalfermi (ĉar kun nur 1 ĝis 2 kandidatiĝoj 6b ĉiam ekvalidos).

Kaj en la praktiko, havi 1 ĝis 2 kandidatiĝojn por posteno estas multe pli ofta okazaĵo ol havi 3 aŭ pli. Do oni preskaŭ ĉiam malŝparus tempon per remalfermo sekvante la nunan vortumon de 6b.

Amike,
Michael

Il mer, 17 nov, 2021 alle 15:15, Marc Konijnenberg
<marc.kon...@tejo.org> ha scritto:

Marc Konijnenberg

unread,
Nov 18, 2021, 1:54:07 AM11/18/21
to tejo-k...@googlegroups.com
Mi tamen scivolemas, ĉu la remalfermoj povus tion ŝanĝi en nia kulturo.
Ekzemple, pri la Estraro mi preferas havi veran elekton por ĉiu pozicio.

Lasu ni la praktikajn problemojn al la ne-esperantistoj ;)

Mi ne dubas ke, se ĝi estos akceptata, ni ankoraŭ poluros ĉi tiun amendproponon laŭ niaj spertoj kun ĝi.

Amike,
_
Marc Konijnenberg
Komitatano A por la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ)

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Roterdamo, Nederlando

Op wo 17 nov. 2021 om 16:51 schreef 'Michael Vrazitulis' via TEJO-Komitato <tejo-k...@googlegroups.com>:

Michael Vrazitulis

unread,
Nov 18, 2021, 3:43:49 AM11/18/21
to tejo-k...@googlegroups.com
Por ke ne estiĝu miskomprenoj, mi ja plene subtenas la spiriton de la amendpropono. Sed se parto de la konkreta realigo (punktoj 6 kaj 7) kaŭzas praktikajn problemojn, simple "lasi ilin al la ne-esperantistoj" neniel helpas. 😄

Estus bone, se homoj almenaŭ konscias, ke per punktoj 6 kaj 7 efektive kaj praktike oni voĉdonas por jena postulo:

"Por ke kandidataro estu sufiĉa por fermi alvokon * , estu ĉiam almenaŭ tri kandidatoj. La kandidatoj estu el almenaŭ tri diversaj kontinentoj. Krome ili ne rajtas esti ĉiuj samgenraj."

Sed okej, certe oni povas poluri kaj ŝanĝi tiujn problemajn detalojn ankaŭ post la unua aprobo de la propono.

Amike,
Michael

* por kontinente ne limigita posteno

Il gio, 18 nov, 2021 alle 7:54, Marc Konijnenberg
<marc.kon...@tejo.org> ha scritto:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages