Elekto de la kongresurbo por IJK 2024

181 views
Skip to first unread message

Tobiasz Kubisiowski

unread,
Mar 4, 2023, 8:36:58 AM3/4/23
to TEJO-Komitato
Estimataj Komitatanoj,

konforme al la decido de la Komitato de la hodiaŭa komitatkunveno, mi starigis en Centra Reto opinian sondon pri la kongresurbo por gastigi IJK 2024. La voĉdonado jam funkcias, tamen mi rekomendas al vi atendi ĝis unu el la estraranoj liveros al la Komitato resumon pri ĉiu el la tri proponoj – tio okazos laŭeble baldaŭ.

La kandidataj urboj estas:
  • Aruŝo (Arusha), Tanzanio
  • Buĵumburo (Bujumbura), Burundo
  • Šventoji, Litovio
Mi ŝatus rememorigi al vi, ke konforme al la komitata decido kaj la diskuto dum la unua sesio de la komitatkunveno la rezulto de la voĉdono ne estos decida – temas nur pri la opinio de la Komitato por konsili la Estraron. Konforme al tiu sama decido la voĉdonado finiĝos la 14-an de marto je 12h00 UTC.

Opinisonde,
Tobiasz Kubisiowski
Ĝenerala Sekretario

Lucca Lanzi

unread,
Mar 7, 2023, 9:38:48 AM3/7/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj komitatanoj,

Mi ege kontraŭas okazigi IJK 2024 en Litovio. Ekde 2017 ne estas kongresoj de TEJO ekster la limoj de Eŭropa Unio kaj tio certe kontribuas por la distancigo de la neeŭropa movado de TEJO. Niaj eŭropaj samideanoj jam havas plurajn manierojn por esperantumi, inklude jaraj internaciaj renkontiĝoj, kiel JES, kiu ĉiam okazas en Eŭropo, kaj aliaj oportunoj donitaj nur al eŭropaj civitatanoj. Bedaŭrinde, por la plimulto de esperantaj ekstereŭropanoj, partopreni unu IJK estas distanca kaj multekostega revo, kiu eble neniam realiĝos. Okazigi IJK ankaŭ en aliaj kontinentoj estas ne nur devo de memnomata "TUTMONDA" Esperantista Junulara Organizo, sed ankaŭ doni oportunon al junuloj kiuj vivas en aliaj mondopartoj, kaj praktike nur povas esperantumi en siaj lokaj sekcioj.

Oni diris en la KoKu ke Tanzanio kaj Burundo havas leĝojn kontraŭ GLATuloj. Mi ege bedaŭras la situacion ne nur de tiuj landoj, sed de ĉiuj lokoj kiuj malpermesas ke la homoj estu ili mem. Tamen, okazigi IJK-n en tiuj landoj ne signifas ke TEJO apogas la registaron aŭ tiujn kontraŭhomarajn  leĝojn. Bedaŭrinde, tiu estas la situacio de multaj landoj de Afriko kaj de la islama mondo. Certe, ni, kiel esperantistoj, ne povos ŝanĝi la realecon de Burundo aŭ de Tanzanio, sed ni povas fari ja gravegan aferon. Montri al la esperantistoj de tiuj landoj kaj de tiu regiono ke GLATuloj ja ekzistas, kaj ke ni estas tute normalaj personoj. Neniu esperantisto iris al prizono por esti GLATulo en Togolando, kaj tio certe ne okazos en 2024.

Rilate al la elekto inter Tanzanio kaj Burundo. Mi pensas ke estus pli bone okazigi IJK en Tanzanio tuj post UK, por eviti financajn problemojn, ĉar ni povus profiti la strukturon de UEA. Plie, aruŝo estas proksime al Kilimanĝaro kaj tio povos esti pli alloga ol Burundo por esperantistoj el aliaj regionoj.

Amike,

Lucca Lanzi
Komitatano A (Brazilo)

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/c9b76ca9-240c-4ca9-8de5-42433ff6ea45n%40googlegroups.com.

Hans Becklin

unread,
Mar 7, 2023, 12:13:56 PM3/7/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Estimataj komitatanoj,

Mi hezitas engaĝi min en tiun ĉi diskuton, ne ĉar mi timas viajn reagojn, sed ĉar mi en mi mem havas pensojn profunde dividitajn.

Dum la jaroj, mi same kiel Lucca kritikadas la eŭropcentrismon, kiu restas en TEJO kaj kiun plu kreskigas la dependado de TEJO je la financa subteno de la instancoj de Konsilio de Eŭropo kaj de Eŭropa Unio. Evidente estas pli bone havi agadon por Esperanto fakturitan al ekstermovadaj institucioj. Tio estas unu maniero florigi Esperanton--sed mi de ĉiam argumentas, ke la ŝparoj kaj enspezoj ricevitaj en Eŭropo devus esti grandparte asignataj al laboro ekster la limoj de Eŭropo, por ke Eŭropo ne pafiĝu antaŭen sen tiri ankaŭ la ceteron de la junulara movado kun si. Sen tiu ĉi atenta egaligo, Eŭropanoj restos kun amaso da privilegioj en la Esperanto-movado, privilegioj kiuj movade aldoniĝas al la ĝeneralaj spertataj en la bela, olda kontinento.

Principe estas vere, ke IJK ne okazis ekde 2017 ekster la limoj de Eŭropa Unio. Sed evidente en triono de tiuj jaroj estis pandemiaj nuligoj, kun nuligo de almenaŭ unu kongreso okazonta ekster EU, eĉ se ne ekster Eŭropo, nome en la ĉefurbo de Ukrainujo. Kiel bele estus vidi ĝin antaŭ ol ektondris la kanonoj kaj ekkrevis la bomboj! Iam estis klopodoj aranĝi IJK en Nord-Ameriko en tiu daŭro (por koincidi kun la Montreala UK), sed kiel mi mem povas raporti, la febleco de la movadoj Usonaj kaj Kanadaj malhelpis al tio, kaj la prezoj svenige altaj finfaris la lastan baton. Plu pri tiu lasta punkto: ni tie ĉi en Usono timis, ke se ni proponus kongreson en junulara gastejo kontraŭ okcent eŭroj por semajno (prezo verŝajne kiel eble plej malalta laŭ la Usona normo, en loko malfacile atingebla), venus nur Usonanoj kaj Kanadanoj, ĉar nur por ili la prezo ŝajnus enorda (aparte kiam oni inkluzivas flugbiletojn, sed eĉ nete). Aranĝi tian kongreson kaj epiteti ĝin internacia estus bona maniero fali en esperintecon--ni reklamus al la Nord-Amerikanoj, ke en tiu ĉi IJK ili povos renkonti junulojn el ĉiuj landoj, kaj alveninte ili vidus ŝminkitan nacian kongreson, kun la konataj vizaĝoj kaj maksimume kelkdek bonhavaj junuloj el pli foraj lokoj. Kvankam tiuokaze estus "Internacia Junulara Kongreso" laŭnome, iusence pli internacia, ĉar en nekutima lando, ĝi internaciiĝus per efektiva ŝrumpo ĝis la regiona nivelo.

Mi konscias, ke multaj kongresoj en foraj lokoj prezentas la saman problemon--eĉ se la kotizo al la kongreso estas malalta, atingi la urbon estas multekostege aŭ malfacile. Kompreneble, por ni neeŭropanoj ĉiam estas multekoste flugi al Eŭropo--sed tie ni almenaŭ scias, ke alveninte ni spertos buntan, inter-nacian kongreson pro la amaso da gentoj kunloĝantaj kunpuŝitaj en Eŭropo kaj la forteco de la Eŭropa movado. Aldona problemo estas, ke pro la vasteco de Pacifiko, preskaŭ ĉiam Eŭropo, Nord-Afriko, kaj Mez-Oriento estas plej meze de homoj el la enloĝantaj kontinentoj. Do loĝistike, se oni intencas flugigi homojn el ĉiuj kontinentoj, estas plej monŝpare kaj karbonŝpare aranĝi aferojn tie. Aldone, la itineroj ofte trairas ĝuste tiun ĉi "naban" regionon, kiam temas pri vere longa vojaĝo--ekzemple, por flugi al Tanzanio, plej verŝajne mi unue flugus al Amsterdamo, Londono, aŭ Parizo de Filadelfio aŭ Novjorko. Kompreneble tiu dua jetveturo ne aldoniĝas senpage, kaj por mi kaj por nia planedo.

Do, por mi la perfekta solvo estus, de temp' al tempo aranĝi IJK konscie ekster Eŭropo, se ni povas esti certaj, ke tie kunvenos sufiĉe da homoj en bona mikso (kaj el Eŭropo, kaj el aliaj mondopartoj). Bona celo estus ne havi kvinjaran periodon, en kiu IJK ne okazos ekster Eŭropo almenaŭ unu fojon. Ŝpari sufiĉe por garantii tion ĉi kun idealaj kondiĉoj estos mafacile, sed ni devos pli atenti la strukturan neegalecon en la junulara movado. Aldone, ni devas garantii, ke neniu IJK en Eŭropo estas nur Eŭropa kongreso--sed prioritatigi junulojn valorajn el ekster EU en konkursoj kiel Partoprenu IJK. Mi ne estus tie ĉi inter vi, se mi ne estus gajninta en 2018 kaj unue enpaŝinta en la umbilikon de TEJO.

Mi ne certas nun, ĉu la rimedoj de TEJO sufiĉas por tion ĉi garantii, kaj mi ne subtenas simbolan IJK, kiu estos nur regiona kongreso. Do en la nuna momento mi ne scias, kiel voĉdoni--nur, ke la ĝisnunaj politikoj de TEJO ne sufiĉas, por ke IJK portu sian nomon kun fiero.

Kolege salutas
Hanso Becklin
Komitatano B de TEJO
Komitatano A de UEA por TEJO

Espoir Kasati

unread,
Mar 7, 2023, 1:40:28 PM3/7/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton karaj,


La temo estas tre tikla, sed volas ion klarigi al ĉiuj ĉi tie kaj prilumeti la vojon:

Estas evidente, ke multaj deziras kongresumi en Afriko sed iom timas pri sia sekureco.


Ĉar temas pri elekto de la kongresurbo, mi elektas Tanzanion. Mia elekto baziĝas sur la pretekto, ke la okazigo de du grandaj internaciaj esperanto-eventoj en la samaj lando kaj loko estos granda avantaĝo por ĉiuj junaj kongresontoj por ne multe elspezi por vojaĝo de UK-ejo al IJK-ejo, due la evento estos ege giganta kio estos tre pozitiva bildo por la movado surloke kaj ja estos malfermo al la dispolusiĝo de la movado tra la tuta Tanzanio.

Ĉiuj landoj sendube havas siajn leĝojn kaj la leĝoj de tiuj landoj rolas por defendi la valorojn de tiu lando, protekti sian popolon kaj zorgi ke siaj kulturaj valoroj ne perdiĝu. Tio absolute ne atencas la personecon de kelkaj Esperantistoj kia ajn estu ties doktrino aŭ kredo. Mi persone el Kongo-kinŝasa mi loĝis en Tanzanio dum kelkaj monatoj, mi povas certigi ke ies restado en Tanzanio estas bone garantiota de la registaro mem. 

- Tanzanio estas la lando la plej paca en Afriko, la homaj rajtoj estas respektataj kaj la registaro zorgas ke ĉiu rajtu je io laŭleĝe. En Tanzanio la parol-libereco estas evidenta, do laŭ mia sperto en Tanzanio, iu povas dubi pri aliaj kialoj sed ne pri sekureco, ĉar tiukadre ĉio estas en ordo.

Kiom gravas okazigi la IJK-n en Afriko?! Unue ni sciindas, ke se la IJK okazas en Tanzanio: Burundanoj, Konganoj, Rŭandanoj, Konganoj, Kenjanoj, Mozambikanoj, Zambianoj, Madagaskaranoj povas amase partopreni kaj malmultkoste ĉar tiuj landoj apudas Tanzanion kaj eblas atingi la kongresurbon malmultkoste (laŭ la afrika vivmaniero), nur Madagaskaranoj bezonos ŝipon, la ceteraj per buso kaj la vojaĝo povas daŭri du ĝis kvar tagoj (maksimume) ĉar Tanzanio nun havas bonkvalitajn vojojn. 

Estas bona bonega ideo okazigi ankoraŭfoje IJK-n en Afriko. 

Amike,

Espoir Ngoma Kasati

Karina Oliveira

unread,
Mar 7, 2023, 4:45:43 PM3/7/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Mi ripetas kion mi diris dum la komitatkunsido: ne eblas serioze pridiskuti la 3 eblecojn sen havi informojn pri ili. Do, mi atendas tiujn datumojn por povi komenti pri la afero. :)

Amike,
Karina

--

Manuela Burghelea

unread,
Mar 7, 2023, 9:50:39 PM3/7/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

La opinioj esprimitaj ĉi-fadene kaj kunside estas tre interesaj kaj pensigaj. 

Antaŭ ĉio mi devas konsenti kun Karina. Estraranoj promesis al ni informojn kaj rekomendis atendi antaŭ voĉdoni, tamen ankoraŭ ne havigis ilin.

Mi vidas en Centra Reto ke 13 el la voĉdonrajtantoj jam voĉdonis. Tio povas signifi ke ekzistas jam forta opinio pri la afero kaj firma volo simbole montri al TEJO en kia direkto sin turni, sendepende de la informoj pri la kandidatoj aŭ de eventualaj komitatlistaj diskutoj.

Mi bridu miajn konfliktantajn pensojn pri tiu ĉi voĉdonado.

Atendante,

Manuela







Albert Stalin Garrido

unread,
Mar 8, 2023, 2:15:09 AM3/8/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj Karina kaj Manuela,

Dankon pro via ĝisdatiĝemo. Mi rekonas ke la Estraro promesis ion tian al vi, kaj nun mi pardonpetas ke tio ankoraŭ ne venis. Efektive, prilabori tian raporton montriĝas ne tiel facila afero, kiel oni supozas. 

Kiel kongresa estrarano, mi laboras pri la IJK 2024 sola. Mi intervjuis Burundon kaj Litovion sola kaj nun negocas kun UEA pri Tanzanio sola. Tamen, ĝuste nun mi estas tre okupita pri mia profesia laboro kaj simple ne havas tempon por pritrakti tion portempe.

Aliflanke, nek eblas magie havi de UEA ĉiun informon ene de tiel mallonga tempo, kaj mi simple opinias la tanzanian aferon sufiĉe peza por mia mensa sano ĉar estas tiom da polemiko ĉirkaŭ ĝi. Mi supozas, ke voĉdonigi la Komitato tiel baldaŭ, dum la temo (kun la lastminuta propono pri kongresado en Tanzanio) ankoraŭ ne estas tute matura, fine ne estas tre saĝa ideo. 

Manuela, vi lastatempe havis valoran konsilon pri "Partoprenu IJK-n" kaj nun ankaŭ valore opinias pri IJK 2024. Evidente vi zorgas pri la IJK, do kial vi ne aliĝu al la Kongresa Komisiono? Jen ankaŭ memorigo al la Komitato, ke kvankam vi ne plu laŭreglamente nepre devas aliĝi al niaj komisionoj kaj interesgrupoj (kio daŭre en mia opinio estas erara amendo), tio restas via morala respondeco kiel komitatanoj por plifaciligi la laboron de la Estraro kaj mem konkrete kontribui al la agado de TEJO.


Amike,
Albert. 

Albert Stalin Tancinco Garrido
Prezidanto, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)

aninhacos...@gmail.com

unread,
Mar 8, 2023, 3:42:15 AM3/8/23
to TEJO-Komitato
Saluton al ĉiuj,

Albert, mi bedaŭras ke tio tiom pezas je via menssano.

Mi komprenis ion alian kion Lucca komprenis. Li skribis "Mi pensas ke estus pli bone okazigi IJK en Tanzanio tuj post UK", mi pensis ke la propono de UEA estis nur dum UK kaj okazigi ĝin poste ne estis vere surtablo. Ankaŭ mi ne komprenis kia estus la kongresejo por IJK (mi jam demandis tion sed ne venis respondon, eble iu E@I stabano povus respondi), ĉu la kongresejo estus ie aparta de UK aŭ ĉu estus ĉio kuna?

Mi tamen pensas ke nun (kun la informoj kiujn ni havas) mi kredas ke la plej bona lando estus Litovio. Mi same kiel aliaj samideanoj bedaŭras ke estos la 5-a sinsekva kongreso en Eŭropo (Hispanio, Slovakio, Nederlando, Italio kaj eble Litovio) sed tamen mia logiko estas la jena: junuloj kiuj volas iri al Tanzanio por UK (mi certe volas) ne sentus sin malinsitigitaj iri nur ĉar IJK ne okazos samtempe tie. En ĉiu UK kiun mi iris estis iugrade junulara programo (en Slovakio estis ege amuza, en Lisbono iom malpli), do mi ne vere vidas malsimilecon inter UK kun bunta junulara programo kaj UK + IJK kune, do okazigi IJK-n en Litovio estus vere nur doni kroman opcion por homoj kiuj ne povas/volas vojaĝi al Tanzanio pro la LGBT rajtoj en la landoj (ekzemple), sed bedaŭrinde estus pli eŭropa IJK ol averaĝe, mi kredas (homoj el aliaj kontinentoj verŝajne preferus iri al Tanzanio).

Kompreneble ni ne havas ĉiujn informojn necesajn, do mia opinio baziĝas sur la video de Komitatkunsido kaj ĝuste tial la voĉdonado estas ĉefe konsila kaj ne decida.

Amike

Karina Oliveira

unread,
Mar 8, 2023, 4:20:50 AM3/8/23
to TEJO-Komitato
Albert,

Mi tute komprenas se ne eblas nun sendi la informojn. Tamen, se ne estas informoj, ja ne eblas al ni konsciie opinii pri la temo. Estas iom zorgige ke pluraj homoj jam voĉdonis pri la afero (kiel Manuela atentigis).

Tamen, la fina decido ja estas de la estraro kaj mi fidas ke oni faros la plej bonan elekton.

Se la situacio estas tia ke la komitato ne povos ricevi informojn, mi opinias ke tiu voĉdonado ne sencas, eĉ se ĝi estas simple por opiniado kaj ne por decidado. Ĉu ni simple forigu ĝin kaj lasu la decidon al la estraro, kiel kutime?

Amike,
Karina



Manuela Burghelea

unread,
Mar 8, 2023, 5:20:05 AM3/8/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj,

Mi konsentas kun Karina. 

La intenco travidebligi la elekton kaj enketi pri opinioj estas laŭdinda, sed mi pensas ke la opinia sondo, tia kia ĝi estas nun en CR, estis hasta. 
Mi persone fidas ke la estraro faros saĝan decidon, havante superrigardon kaj konsiderante diversajn flankojn: laŭreglamentecon de la proponoj, por ke la elekto estu justa al la kandidatoj; seriozecon de la kandidatoj, pri kiu la estraro jam scias surbaze de la kandidatiĝoj kaj intervjuoj; realigeblon, konante la rimedojn de TEJO, homajn kaj financajn.

Pardonu se mi lasas la "varman terpomon" en la manoj de la estraro. Mi tute ne certas pri ajnaj moviĝebloj por mi venontjare pro aliaj okupoj, do mi ne scias kiom morale estus influi decidon pri la elekto de la kongreslando.

Amike,

Manuela

Òscar Hernández Rodríguez

unread,
Mar 8, 2023, 5:28:18 AM3/8/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Efektive, kiel Manuela kaj Karina rimarkigas, la opinisonda voĉdonado povas esti nehelpa aŭ eĉ malhelpa se voĉoj ne baziĝas sur konkretaj informoj. Mi tamen pensas ke oni ne devus forigi ĝin ĉar ĝi baziĝas sur konsento dum la komitatkunveno, sed la estraro ne vidu ĝiajn rezultojn kiel tro ĉefan gvidilon por preni finan decidon. La komitato, laŭ mia scio, ne ankoraŭ konas ekzemple la finan vidpunkton de la burunda teamo rilate la tanzanian proponon, aŭ ne konas la antaŭviditajn kostojn de ĉiu eblo.

Eble pli helpe por la estraro estas doni al ili konsiderindajn punktojn por pritaksi la kandidatojn. Rilate la levitan temon pri sekureco, bonfarto kaj libereco de partoprentontoj, mi pensas ke indas esplori ĉu la ebla kongresejo proponita de ĉiu kandidato estas tia, ke oni povos igi ĝin sekura spaco por ĉiaj homoj. Ekzemple, por IJK 2017, TEJO laboris kun la LKK kaj la direktoro de la gastiga lernejo por garantii ke la kongresejo, kie dum IJK loĝis nur esperantistoj, estas sekura spaco, kaj laŭ mia nerekta scio tio bone funkciis.

Pri tio legeblas la jenaj alineoj en la retejo de IJK 2017:

Ĉu samseksemuloj povas sekure eniri Togolandon kaj partopreni la kongreson?
Samseksa seksuma agado (kaj ina, kaj malina) estas kontraŭleĝa en Togolando. Por ne havi problemojn, ni rekomendas eviti ajnan publikan elmontron de amo inter samseksuloj.

Se temas pri la kongresejo, ĝi estas sufiĉe granda kaj ĉirkaŭbarita tereno kie ni, Esperantistoj, estos solaj. Ekzistas interkonsento kun la direktoro de la lernejo kaj kun la LKK, ke ene de ĝi ni rajtas konduti kiel ni volas. Tio inkluzivas vestmanieron, parolesprimon, kaj fizikan elmontron de amo (ekz. teni manojn, brakumi, kisadi).

Ni garantias ke samseksemuloj povos sekure kaj libere esprimi sin ene de la kongresejo. Ni tamen rekomendas al ĉiuj (sendepende de sia seksa orientiĝo) konduti en deca kaj respektema maniero, ĉiu laŭ sia propra pritakso, kaj tenante en konsidero la interkulturan etoson de la IJK.

Ĉu transgenruloj povas sekure eniri Togolandon kaj partopreni la kongreson?
Se temas pri la kongresejo, la respondo estas tute sama kiel en la antaŭa demando. Ĉiuj estas bonvenaj en la kongreso kaj povos senti sin komforte kaj sekure tie.

Bedaŭrinde ankoraŭ ne tuta Togolando estas Esperantujo. Se temas pri personoj, kies genra esprimo ne eniras en norman imagon de unu el du genroj, ina aŭ malina, ni devas honeste diri, ke ili ne nepre povas senti sin komforte en la stratoj de Togolando. Kvankam ne estas risko, ke transgenruloj povus esti arestitaj aŭ punitaj aŭ io tia, tamen ili povus konfrontiĝi kun primokoj aŭ insultoj surstrate. En tiaj kazoj eblaj solvoj estas aŭ nevidebligo de transgenreco aŭ restado en kongresejo dum la daŭro de la evento. Ĉiukaze ni petas kontaktiĝi kun la organiza temo por pritrakti tion kaj organizi por vi sekuran kaj komfortan ĉeeston. Ni kore pardonpetas por malsimpleco de la situacio, sed bedaŭrinde en povo de organiza teamo estas nur tio, kio okzas ene de la kongresejo.

Amike,

Òscar Hernández
Komitatano A (Kataluna Esperanto-Junularo) 

Missatge de Karina Oliveira <kgsol...@gmail.com> del dia dc., 8 de març 2023 a les 10:20:

Lucca Lanzi

unread,
Mar 8, 2023, 9:18:34 AM3/8/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj komitatanoj,

Mi konsentas kun Manuela kaj Karina ke gravegas al la komitato ricevi pli da informoj rilate al la 3 eblaj kongresurboj por saĝe voĉdoni. Tamen mi ne povus ne-mencii gravan aferon, dum la tuta historio de TEJO jam okazis: 7 IJK en Azio, 6 IJK en Ameriko, 63 IJK en Eŭropo, 2 IJK rete kaj nur 1 IJK en Afriko!!! Aliflanke, Nederlando jam okazigis 10 IJK!! Unu nura lando jam okazigis pliajn IJK ol ĉiuj neeŭropaj kontinentoj entute!! Eĉ la Interreto jam havis pli da IJK ol Afriko! Do, mi ege malĝojus se denove Eŭropo estos elektita, malgraŭ la ekzisto de du afrikaj opcioj... Kiun mesaĝon TEJO donos al la afrikanoj se ni elektos Litovion kiel la kongreslando? Kion TEJO jam faris por la fizika afrika movado? Kaj kiujn bonajn kialojn afrikaj esperantistoj havus por esti membro de TEJO se verŝajne la plimulto de ili neniam ĉeestos fizike iun IJK?

Mi honeste pensas ke se ni elektos Burundon aŭ Tanzanion ni faros historion, se ni elektos Litovion, estos nur unu plia eŭropa IJK, kiel aliaj sesdek tri kiuj jam okazis!

Samideane,

Lucca

Message has been deleted

Tobiasz Kubisiowski

unread,
Mar 9, 2023, 3:54:23 AM3/9/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Estimataj Komitatanoj,

responde al kelkaj privataj mesaĝoj, kiujn mi ricevis, mi ŝatus klarigi unu aferon.

Antaŭ kelkaj horoj en la komitata listo, en tiu ĉi fadeno, aperis mesaĝo de nekomitatano. Tiu persono ne estis afiŝ-pova membro de la listo, sed lia mesaĝo estis, pro homa eraro de unu el la stabanoj, aprobita por publikigo. La mesaĝo nun estas forigita de la listo kaj mi petas vin ignori la kopiojn, kiuj sendiĝis al viaj retpoŝtkestoj.

Mi pardonpetas pro la okazigita ĝeno kaj konfuzo.

Pardonpete,
Tobiasz Kubisiowski
Ĝenerala Sekretario 


Op wo 8 mrt. 2023 15:18 schreef Lucca Lanzi <lucca...@gmail.com>:

Karina Oliveira

unread,
Mar 9, 2023, 6:29:45 AM3/9/23
to TEJO-Komitato
Òscar, dankon pro la atentigo, ja ne eblas malfari la voĉdonadon ĉar ĝi estis komitata decido dum la kunveno, vi pravas.

Mi informas al la estraro, do, ke mi ne voĉdonos, pro la jam menciitaj kialoj.

Amike,
Karina


aninhacos...@gmail.com

unread,
Mar 10, 2023, 5:35:34 AM3/10/23
to TEJO-Komitato
Salutojn,

Por informe, je la paroranga metodo, oni rajtas havi blankan balotilon. Do komitatanoj kiuj ne volas voĉdoni simple povas lasi ĝin sen ajna numero kaj voĉdoni. Mi informas tion pro tiu 3 sinsekvaj voĉdonadaj reguloj.

Amike,
Ana

NIYUKURI Gilbert

unread,
Mar 10, 2023, 2:48:46 PM3/10/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton karaj.
Burundo (kies sekcio estas JEBUO) retiris sian kandidatiĝon kaj subtenas ideon okazigi IJK-n en Tanzanio. 
Elkore Gilbert

Lucca Lanzi

unread,
Mar 10, 2023, 5:41:51 PM3/10/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Gilbert, 

Mi bedaŭras tiun situacion. Mi ĵus legis la raporton pri IJK 2024, kaj mi devas agnoski ke la propono de JEBUO estis mia plej ŝatata. Vi certe farus mojosan kaj buntan IJK-n. Ĉiukaze, gratulon al vi por la decido retiri la kandidatiĝon por subteni alian afrikan proponon. Tio ja estas aplaŭdinda ago.

Laste, mi deziras bonŝancon al la du restaj kandidatoj. Certe la venontjara IJK estos tre fruktodona.

Amike,

Lucca Lanzi 
Komitatano A (Brazilo)
Komisiito pri Landa Agado en Sudameriko 

Matheus Gamito

unread,
Mar 10, 2023, 7:45:43 PM3/10/23
to tejo-k...@googlegroups.com

Mi pensas, ke la situacio kio rilatas al ni nun, estas tre serioza.

Unuflanke ni havas la eblecon de alia IJK en Eŭropo, kiu sumiĝas al preskaŭ 70 IJK-oj, pli ol ĉiuj aliaj kontinentoj kunigitaj kaj multobligitaj, kio pruvus teruran, eŭrocentran tendencon de TEJO. Aliflanke, tenante la IJK en lando kiu ne havas respekton al Glatajn-Rajtojn kaj povus endanĝerigi niaj samideanoj kiuj apartenas al la komunumo.

Estas terura situacio, kiun mi profunde esperas, ke ne plu okazos. 


Karlos' Peskera Alonso

unread,
Mar 11, 2023, 6:45:17 AM3/11/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara komitato,

Antaŭ ĉio, mi estas subvencipetisto kaj eksa estrarano, sed ne komitatano. Pro tio mi ne donos mian opinion rilate al kie okazigi IJK-n 2024, ĉar ne estas mia rajto.

Kiel Hanso jam menciis, estas multege pli malantaŭ la organizado de IJK en iu specifa urbo. Tiasence, same ke estis farita multe da laboro por klopodi okazigi IJK-n en nordameriko pasintjare (pro la UK en Montrealo), dum la lastaj jaroj ankaŭ estis klopodoj por organizi IJK-n en Azio post la nuligo de la IJK en Ĉeĝu (Koreio) pro la pandemio, en Brazilo pro la forto de la movado tie kaj en Maroko kaj Franca Gujano (pro al oportuno financigi ĝin). Bedaŭrinde, ege multe pretas diri "ne" ol "jes". Tiasence, indas ne forgesi ke ĉijara IJK estas instigita el maljunuloj, ĉar NENIU aktivulo de TEJO pretis zorgi pri ĝi. El tiuj leccionoj, indas ke la komitato kaj la landaj sekcioj konsciu. Ne temas pri IJK en iu specifa lando, sed IJK organizita de iu specifa teamo.

Kaj pro tio, mi petas al la komitato pli longtempan strategion. El la mesaĝoj, evidentas ke la zorgo estas tiu pli grandperspektiva aliro, malgraŭ la fakto de la limoj homfortaj. Por tion atingi, la laboro devas esti farita antaŭe.
El subvencia vidpunkto, ni ĉefe konas la programon Erasmus+. Ĝi permesas senprobleme kandidatiĝi por programlandoj
  • EU-landoj plus
  • Serbio,
  • Norda Makedonio,
  • Islando,
  • Norvegio,
  • Turkio,
  • Liĥtenŝtejno.
Aldone, estas unu oportuno per la samakadro kiun ni uzis por IJK en Togolando (KA2 kapabligo en la kampo de junularo) kiu bedaŭrinde ekde antaŭ kelkaj jaroj estas multe pli limigita. Por profiti el ĝi, ni bezonas pli ol jaro da tempo. Ekzemple ĉijare la limdato estis la 8-a de marto. En ĝi, aldone al la progamlandoj, povas partopreni la organizoj de la jenaj landoj:
  • Okcidentaj balkanoj
    • Albanio,
    • Bosnio kaj Herzegovino,
    • Kosovo,
    • Montenegro.
  • Suda mediteranea areo
    • Argelio,
    • Egipto,
    • Israelo,
    • Jordanio,
    • Libano,
    • Maroko,
    • Palestino,
    • Sirio,
    • Tunizio.
Por fizikaj renkontiĝoj, ne vere estas aliaj oportunoj ene de Erasmus+. Malgraŭ tio, ni klopodas profiti de kelkaj "truoj" por povi organizi ilin ekster Eŭropo, sed tio signifas ke la eblo suckesi (debaze ne alta pro la konkurenco) estas pli malalta.
Kvankam EU ne estas la nura spaco kiu oferas oportunojn tiajn (ni ne mencia la oportunojn de la Konsilio de Eŭropo, ĉar ĝi estas eĉ pli limigita rilate al interkontinentaj eblecoj), la aliaj estas ege malgranda kaj ne bone konata. Multaj estas naciaj, kaj tio signifas ke TEJO kiel internacia organizo ne havas aliron al ĝi. Sed logike, se iu el vi konscias pri tiaj oportunoj, informu TEJO por povi klopodi profiti el ili.

Resume, tio signifas ke indas havi strategian aliron, kiu tradukeblas per "ne prokrasti, organizi la aferojn kun multe da tempo".
Kiel vidite, ja ekzistas oportunoj por financi organizadon de IJK-n en Afriko kaj Azio ene de tiu kadro de Erasmus+, sed bedaŭrinde nur en lokoj vere proksime al Eŭropo.
Plie, indas konsideri ke eblas profiti el la fakto ke kelkaj EU landoj havas teritoriojn ekster Eŭropo (ekz. Groenlandia, Arubo, Reunio). Ekzemple, eblus organizi IJK-n en Franca Guyano financita de EU projekto. Laŭleĝe ni ne povus uzi tiun monon por partoprenigi homojn ekster EU, sed ekzistas kelkaj laŭleĝaj manieroj per kiu pagigi pli al la financitaj eŭropanoj por povi malplialtigi la kostojn de la amerikanojn.
Laste mi informas ke TEJO lobiumis kaj lobiumas ĉiam kiam eblas por ke la ŝanĝo kiu limigis la kvanton de landoj por menciita KA2 kadro estu malfarita. Ĝis nun sensukcese.

Malgraŭ ĉio, eĉ konsiderante la financajn oportunojn, la problemo ankoraŭ restas la sama: la kerno estas kiel trovi la teamanojn por organizi IJK-n en ajna loko. Do, ne tiom dependas de kie sed de kiuj.

Amike,
Karlos'

Subvencipetisto

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.org| in...@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto



Utku Özdemir

unread,
Mar 11, 2023, 7:10:43 AM3/11/23
to tejo-k...@googlegroups.com

Karaj komitatanoj, estraranoj, geamikoj,

 

Mi konsentas ke la fina decido estos tre malfacila pro pluraj kialoj, konkurantaj mal/avantaĝoj, kiujn vi plurfoje menciis ĉi tie. Tial, ankaŭ mi hezitas tre forte sugesti unu el la du kandidatiĝoj kaj fidos je la decido de la kongresa teamo.

 

Tamen, per tiu ĉi mesaĝo mi volas precipe atentigi pri unu el la malavantaĝoj de la Tanzanio-IJK, kiu estis menciita en la raporto: La risko perdi la propran sendependan identecon de nia organizo kaj de nia IJK. Ja estus granda avantaĝo ke ĉeestantoj povus ĝui ambaŭ eventojn samtempe kaj samloke, sed laŭ mi estus pli grave, protekti la apartan etoson de IJKj kontraŭ ilia miksado. Kaj ne forgesu ke jam ĉi-jare ili okazos eble ne samtempe sed samloke, do iusence ankaŭ temas pri 2 sinsekvaj jaroj. Laŭ mi, indas pli detale pripensi, diskuti pri tiu ĉi aspekto.  

 

Amike,

Utku

 

Kimden: Matheus Gamito
Gönderilme: 11 Mart 2023 Cumartesi 01:45
Kime: tejo-k...@googlegroups.com
Konu: Re: [tejo-komitato] Elekto de la kongresurbo por IJK 2024

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Mar 11, 2023, 11:55:39 AM3/11/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Utku:

Koran dankon pro via mesaĝo kaj via respondeco kiel komitatano sekvante la diskutojn de la fadeno. Mi plene konsentas kun vi. IJK riskas perdi sian identecon se dum du sinsekvaj jaroj ĝi okazas samloke kaj samtempe kun nejunulara organizo. Pro tio mi forte puŝas, por ke ili okazu en Aruŝo sed dum du malsimilaj semajnoj. Mi kopias (iom modifitan) mesaĝon kiun mi sendis al fadeno de la grupoj de la estraroj de TEJO kaj UEA.

Mi pensas, ke tio estus la plej ekvilibra solvo. Ja ege bonas, ke IJK okazu ne nur en alia semajno sed ankaŭ en alia loko, sed ni konsciu, ke (je la direkto de la retpoŝto de Karlos') al TEJO mankis eĉ en Eŭropo homforto por okazigi IJKn, kaj en la aliaj kontinentoj la situacio estas eĉ pli komplika. Malfacilas trovi neeŭropajn sekciojn kiuj povas pruvi daŭran, viglan agadon dum la lasta jardeko. Do en tia kunteksto, bedaŭrinde, ia nivelo de kunordigado kun UEA en multaj landoj povas iĝi necesa por tutmondigi IJKn kaj plivigligi la bildon de TEJO inter neeŭropaj junuloj.

Mi poste provos verki pli longan retpoŝton pri pluraj aferoj.

Dankon pro via respektema, kunlaborema sinteno! 

Patricio

Ekde mia vidpunkto mi konsideras, ke plej bonas kaj por TEJO kaj por UEA kaj por la afrika movado ke UK kaj IJK eventuale okazu dum du malsimilaj semajnoj. Mi klarigus kial.

Lando kiel Italio estas relative alirebla por granda ero de la esperantistaro sed resti tie estas aparte multekosta. Dirite uzante iom pedantan ekonomian terminaron, la fiksa kosto (vojaĝo) estas relative malalta sed la varianta kosto (loĝado) estas ege alta. Do la aranĝo inter TEJO kaj ILEI por kunokazigi kongresojn havas grandegan efikon sur la malaltigo de tiuj variantaj kostoj. Lui kongresejon dum unu semajno anstataŭ dum du havas imponan rezulton sur la tuta kosto. Kaj ankaŭ indas mencii, ke por centoj da esperantistoj kiuj loĝas en Eŭropo havas sencon vojaĝi dum nur unu semajno al Italio kaj poste reveni.

En Tanzanio la ekvacio malsimilas. La kerna kosto temas pri eniri Tanzanion (vizo, flugbileto, ktp.). Jam estante tie resti unu aŭ du semajnoj (aŭ eĉ plena monato) la diferenco ja estas signifa por niaj maldikaj poŝoj, sed ne tiom granda kiel en Italio. Por doni ekzemplon, por la Afrika Kongreso de Esperanto Espoir vojaĝis kelkaj semajnoj antaŭe por instrui Esperanton en Senegalo. Fari tion en Eŭropo estus freneze multekosta (ĉu por la movado ĉu por la aktivulo).

Do mi pensas, ke anstataŭ havi samtempan kongreson, havi du semajnojn da kongresado signifus:

1. Ke junaj esperantistoj restus duoble da tempo ekzercante sian Esperanton kaj farante kontaktojn kun aliaj movadanoj. Tio ja gravegas, ĉar ni, neeŭropaj esperantistoj, havas la problemon ne havi bonajn okazojn por ĉeeste rafini nian lingvonivelon (tute evidente kiam mi faris multoblajn lingvajn erarojn dum KoKu!) kaj koni pli detale la buntajn facetojn kaj organizojn de nia movado.

2. Ke, ekde komunika vidpunkto, la aŭtoritatoj, la medioj kaj la aruŝanoj ĝenerale estus "verdigitaj" dum pli da tempo, kaj ankaŭ estus pli klare, ke ne ekzistas nur UEA, sed ke ankaŭ TEJO estas memstara, forta organizo kun sia propra identeco.

3. Ke, tiel, ne estus kolizio de programeroj kaj junuloj pli trankvile povus ĝui UKn. Se mi malkovras, ke IFEF planas bonegan eventon sed je la sama horo Snehaĝa prelegos pri ĥemio kompreneble mi ne havos elekton. Se ili estas apartaj mi povus pli kalme promeni tra la UK kaj komenci prepariĝi por mia "post-TEJO epoko".

4. Ke la efiko de eblaj lingvokursoj por lokanoj estus pli granda. Mi povas imagi kelkajn junulojn instruante Esperanton dum du semajnoj al aruŝanoj (kaj verŝajne eĉ pli da tempo).

5. Ke, per tiu pli longa kontaktado kaj kunĉeestado inter junaj afrikanoj, pli facilus la apero de novaj landaj sekcioj de TEJO en Afriko. Ankaŭ estus pli da tempo, ekzemple, por varbi UEA-membrojn en Tanzanio per Canuto.

6. Ke estus pli apogata de multaj TEJO-anoj. La propono jam venas kun fortaj (kaj trafaj) kritikoj kaj do garantii, ke IJK ne iĝos la junulara programo de UK povas montri kompromiseman sintenon.

Tyron

unread,
Mar 12, 2023, 3:43:49 PM3/12/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton!

Mi havas plurajn respondojn al temoj kiujn homoj menciis ĉi tie. Kompreneble, mi ne parolas nome de la estraro, kie la opinioj estas same diversaj kiel en la nuna fadeno :)

Unue, @Lucca kaj @Matheus, mi pensas ke la bildo kiun vi pentris pri la 'eŭropcentrismo' de la IJK dum la jaroj estas tro negativa. Laŭ mi ne sencohavas komenci la komparon ekde 1938. Mi estas 23-jaraĝa, kaj dum mia vivo ekde 2000 TEJO faris 23 IJKojn - 13 en Eŭropo (inkluzive 3 ekster la Eŭropa Unio), 7 ekster Eŭropo, kaj 2 rete. Fakte estis pli da ekstereŭropaj IJKoj dum la lastaj 23 jaroj, ol en la tuta historio de TEJO antaŭe. Kaj se ni rigardas al la jardeko antaŭ KOVIM, estis 5 eŭropaj IJKoj kaj 5 ekstereŭropaj IJKoj. Do certe la situacio daŭre plibonigeblas, sed ankaŭ ne estas tiom terura.

Aldone, mi atentigas ke la lastaj pluraj jaroj klare estis esceptoj. Homoj ĝenerale ne volis preni la riskon organizi eventojn dum la pandemio, kaj eĉ pli por niaj landaj sekcioj ekster Eŭropo. Ekzemple Koreio sendis (kaj estis akceptita) kun tre forta kandidatiĝo gasti la IJKn por 2021, sed poste retiris ĝin pro KOVIM, kaj bedaŭrinde neniam sendis ĝin denove. Simile oni plurfoje menciis ideojn fari la IJKn en Ĉinio aŭ Tajlando, kaj estis aliaj semoj, kiel la (nuligita) Filipina Junulara Kongreso. Kaj ne rekte ligita al la IJK, sed nur en 2019 ni havis la unuan estraron kiu plejparte ne estis eŭropanoj (nur 1 eŭropano, inter la 9 estraranoj). Do ni devus ne konfuzi la konsekvencojn de la pandemio sur nia tutmonda agado, kiel ĝenerala tendenco flanke de TEJO. Mi ankaŭ atentigas, ke estas iom neĝentila al kandidatoj, se ni aŭtomate diras "ne gravas kiom bona via kandidatiĝo estas, ĉar vi estas en la malĝusta kontinento".  

Pri la ideo okazigi la IJKn en Tanzanio, mi havas multajn dubojn, kiuj kvankam estis bone eksplikitaj en la resuma raporto, mi opinias ke homoj ne sufiĉe traktis ĉi tie:

1) IJK perdos la propran identitaton Jam ĉi-jare ni kongresos kune kun ILEI, grandparte pro manko de aliaj kandidatiĝoj. Estas eksperimento, sed verŝajne sufiĉe bone funkcios, konsidere ke la partoprenantoj venos 50/50 de ambaŭ eventoj. Sed se ni faros la IJKn kune kun la UK, ni reprezentos eble 20% de la partoprenantoj, kaj certe estos forglutita

2) Ne eblos fari la IJKn antaŭ aŭ post la Universala Kongreso, devos okazi (plejparte) samtempe. Pluraj homoj menciis tiun ideon, por kontraŭi la aliajn malavantaĝojn, sed laŭ mi tute ne eblas. La Kongresa Fako jam indikis ke ili ne povos helpi nin, se la IJK okazos antaŭe aŭ poste. Konsidere ke ni ne havas aliajn lokajn kunlaborantojn, ege malfacilus organizi la IJKn. Kaj ni ankaŭ perdos aliajn avantaĝojn, ekz. la bloka rezervado de hotelĉambroj por la semajno de la UK. Simile, UEA intencas finance helpi plurdekajn de afrikanoj (kiuj en Esperantujo, plejparte estas junuloj) ĉeesti la UKn - ĉu TEJO havos la monon pagi por ke ili restu pli? 

La Kongresa Fako diris ke eble funkcios etendi la IJKn por pluraj tagoj post la fino, sed ne estas garantio, kaj almenaŭ parte la eventoj devos okazi kune, se ambaŭ okazos en Tanzanio. Mi ankaŭ maltrankviliĝas ke se homoj devas elekti inter ĉeesti nur unu semajno, multaj homoj elektos la UKn ĉar estos pli granda evento, kaj ni tiel perdus partoprenantojn.

3) La IJK efektive iĝos la junulara programo de la UK, sed tiu junulara programo certe okazos ĉiukaze. La Kongresa Fako jam diris ke "Se IJK ne okazos ĉi tie, ni verŝajne uzos la samajn spacojn por IIK kaj por la Junulara programo de UK". Do denove ne antaŭvideblas kiel la IJK daŭre tenos la propran identitaton, kiam strukture ĝi ludos tiun rolon de la junulara programo. Kaj se IJK okazos nesamtempe, sed samurbe, al la UK, ĉu estos neniu junulara programo dum la UK? Kaj se ja estas junulara programo, ĉu ni vere povos sufiĉe distingigi la IJKn, se ĝi uzos la samajn spacojn kun la samaj partoprenantoj?

4) Ni devos forte dependiĝi de UEA kaj E@I (Kongresa Fako), sed samtempe ne estos sia ĉefa prioritato. Mi plurfoje kunlaboris kun kaj UEA kaj E@I, kaj kvankam tiu kunlaboro donas avantaĝojn al ambaŭ partioj (kiel VK/Retoso), labori kunlabore anstataŭ memstare fojfoje ankaŭ kunportas problemojn. Eĉ se ĉiuj estas bonintencaj, en ĉiu kunlaboro nature estos konfliktoj kaj malkonsentoj pri specifaj punktoj. Kaj se ni okazigas ambaŭ eventoj en Tanzanio, kaze de iu konflikto inter la prioritatoj por la UK kontraŭ la IJK, efektive ili tenas ĉiujn kartojn (TEJO kunportos moralan subtenon, eble plurdek partoprenantoj kiuj alikaze ne ĉeestintus, kaj certe ĝenerale plibonigos la eventon, sed UEA faros ĉion krom tio). Aldone, la IJK/UK ne estos memstara projekto kiel Retoso/VK, kiun oni planis/anoncis/faris ene de 3 monatoj, sed multe pli profunda kaj komplika kunlaboro, kiu daŭros almenaŭ 18 monatoj. Mi ĝojas pri kunlaboro kun nia gepatra organzio kaj kun aliaj movadaj instancoj, sed mi ankaŭ zorgas ke TEJO estu memstara kaj sendependa organizo, kaj maltrankviliĝas ke kaze de 2 sinsekvaj IJKoj kiujn ni ne sole organizas, tiu ekvilibro ne plu estus daŭripova.

Pro tio, mi rekomendas ke ni KAJ faru la IJKn en Litovio, KAJ subteni fortegan junularan programon en Tanzanio por la UK. Tiu propono, laŭ mi, enhavas la avantaĝojn de ambaŭ proponoj. Ni ne ankoraŭ konas la datojn de la Universala Kongreso, sed Litovio en sia propono indikis ke sia IJK okazus dum la lasta semajno de aŭgusto, kaj verŝajnas ke la UK okazus almenaŭ semajnoj antaŭe - do la eventoj ne konkursos unu la alian, kaj homoj laŭvole povus ĉeesti ambaŭ. TEJO daŭre havos sian propran IJKn, kaj utiligo de eŭropaj subvencioj por subteni la ĉeeston de nepagipovaj junuloj. Kaj kvankam homoj ne vere komentis tion, Litovio ja sendis tre bonan kandidaitĝon, kaj mi memfidas ke dank' al sia laboro ni havos bonan eventon. Por la UK, organzi la junularan programon sub la aŭspicoj de la UK (anstataŭ kiel aparta evento) solvos multajn administrajn problemojn, kaj ni ankoraŭ povos provizi bonegan sperton por la partoprenantoj. Depende de nia venontjara financa situacio, ni eĉ povus aliĝi UEAn en sia intenco monsubteni la ĉeeston de nepagipovaj afrikanoj ĉeesti la eventon. 

Amike,
Tyron
2a Vicprezidanto de TEJO







Patricio Agustín Iglesias

unread,
Mar 13, 2023, 8:55:13 AM3/13/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj samideanoj:

Mi ekde kelkaj monatoj sentis, ke la debatemo de la komitata listo mankis al mi, do mi ege ĝojas legante tiom da trafaj mesaĝoj dum la lasta semajno! Kiel mi estas troe, preskaŭ nerespekte babilema mi skribos unue etan sintezon (ia TL;DR, "tre longe mi ne legis") kaj poste disvolvos ĉion.

1. Ni nepre havu longdaŭran strategion surbaze de la trafaj rimarkoj de Hanso, Lucca, Ana, Òscar, Gamito, Utku kaj Karlos’ kiu ekvilibru tutmondecon, sendependecon kaj daŭripovecon. Mi plene konsentas, ke plej gravas entuziasmaj, kompetentaj teamoj (prefere landaj sekcioj) ol ajna alia faktoro.
2. Kadre de tia aliro, ni povus okazigi IJKn venontjare en Afriko (sendube la plej taŭga jaro dum la tuta jardeko) kaj en postaj momentoj en Litovio, Brazilo, Indonezio, Aotearoo, aliaj eŭropaj landoj, ktp. IJK ne estu maĉo inter du futbalaj skipoj, sed kalkulita, interkonsentita strategio por plifortigi la junularan movadon tutmonde. Tiel ĉiu esperantisto havus la eblecon almenaŭ unufoje dum sia juneco travivi neforgeseblan sperton.
3. Mi oferas al la Komitato mian kandidatiĝon kiel estrarano por la venonta periodo. Mi emas preni respondecojn pri la defioj kiujn afrika IJK signifos. Kompreneble se eventuale la kongreso okazas en Litovio mi volonte pretas estraraniĝi kaj helpi iel mian karan LEJOn okazigi IJKn aŭ, se finfine la Komitato subtenas aliajn homojn por tia posteno, mi restos je dispono de TEJO por antaŭenigi la junularan movadon.

Mi estis pretiganta mian mesaĝon kiam Tyron sendis siajn trafajn rimarkojn, do mi provos aldoni komentojn al lia retpoŝto poste.

Dankon pro via pacieco!

Patricio


1. Longdaŭra aliro

Kiel trafe dirite de Karlos’, “kiu” gravas pli ol “kie”. Mi venas el lando kie organizoj (registritaj kaj neformalaj), malgraŭ manko de rimedoj, kutimas kreeme atingi nekredeblajn celoj. Kiam ekzistas grupoj de homoj entuziasmaj, frankaj kaj honestaj eĉ la plej obstinaj baroj dissaltas. Flegi kadrojn estas evidenta celo de ia ajn organizo kiu zorgas pri sia estonteco.

La ĉijara situacio, en kiu aperis racia kandidatiĝo, sed lastaminute (aŭ, plej ĝuste, postlastaminute), estas nepre evitenda. Sekcioj riskas malŝpari sian tempon kaj perdi sian motiviĝon, kiam la laboro ne estas glate kunordigita. Mi pensas ke, ideale, sekcioj havu bonan rilaton inter si kaj neformale interkonsentu ian “atendovicon de IJKj”. “Venontjare preskaŭ ni ĉiuj estos finanta niajn karierojn, ni ne povos, sed eble en 2026”, “ni pretas sed jam okazis pasintjare eŭropa IJK kaj TEJO havas bonan financan situacion, plej bone ke estu en alia kontinento”, “nia sekcio emas organizi ĝin sed en najbara lando kiu plej facile povas ricevi subvencion, ĉu TEJO kapablos helpi nin?” devus esti oftaj komentoj.

Mi eĉ pensas, ke povus aperi aliancoj inter sekcioj. Estas nenia sekreto, kiel mi daŭre ripetas, ke Brazilo kaj Argentino povas konkuri piedpilkade sed tute ne movade. Do, kial ne okazigi, ekzemple, IJKn en Brazilo (kiu ĉiam estas elstara kandidato, kiel en la mondpokaloj!) kaj neformalan postkongreson en Argentino? Aŭ, anstataŭ junularan renkontiĝon, organizi tuj post TutAmerikan Kongreson de Esperanto en najbara lando aŭ en Brazilo mem? Estas hazardaj ideoj, ja, por kunigi sinergiojn inter junuloj el malsimilaj landoj.

2. Kial nun Afriko?

Kiel ĉiuj scias mi fieras esti okone litovo (fakte mi estas la plej balta funkciulo de TEJO!) kaj la kandidatiĝo de Šventoji estas vere elstara kaj montras plurajn evidentajn avantaĝojn. Tamen mi konsideras plej taŭge, ke ni okazigu IJKn en Tanzanio. Ni havos pli ol jaro por detale planigi ĝin (kun UEA, E@I, la tanzania movado kaj afrikanoj de aliaj landoj kiuj entuziasme pretas kontribui) atentigante ĉiujn zorgojn esprimitajn dum la lastaj semajnoj.

Kadre de tiu longdaŭra strategio indas mencii, ke ege malfacilos kaj por TEJO kaj por UEA organizi poste IJKn aŭ UKn en Afriko. Vojaĝigi homojn el aliaj kontinentoj estas relative multekosta kaj organizi karavanojn el aliaj afrikaj landoj estas defie, do profiti la komunan agadon de la du plej grandaj Esperanto-organizoj ŝajnas racia decido ekde financa kaj loĝistika vidpunkto.

Afriko estas strategia kontinento, kie ni nepre devas kongresi. Kiel ĵus trafe menciis Tyron demografie ĝi estas aparte juna, do estos granda spaco por kreski por Esperantujo dum la sekvaj jardekoj. Se ni sumas fortojn ni povos disvolvi “verdan ĝenkidamon” en unu de la plej gravaj urboj de la kontinento, enkondukante Esperanton en la politikan agendon de la plej altaj internaciaj instancoj de la regiono, kun evidentaj avantaĝoj ekde eksterrilata vidpunkto.

Ĉeestintoj de IJK 2017 kutime konsideras, ke ĝi estis belega sperto, malgraŭ ĝiajn multoblajn problemojn (manko de partoprenantaro, financa malprofito, malbona infrastrukturo, ktp.). Tanzanio hodiaŭ estas (iomete) pli evoluita ol Togolando en 2017, do ĝi estas eĉ pli sekura (speciale Aruŝo), fizika konekto kun najbaraj landoj estas bonegaj kaj (gravege) ni partnerus kun UEA, do ni ne estos solaj en la entrepreno kiel antaŭe.

Kiel trafe menciis Espoir eblas vojaĝi buse ekde aliaj najbaraj landoj. Do imagu kiom malmultekoste estos vojaĝigi junulojn el, ekzemple, Goma, urbo kiu plenas je Esperanto-grupoj. Pensu ke multaj afrikaj esperantistoj neniam lasis siajn landojn aŭ eĉ siajn guberniojn, do ili entuziasme prenos plurtagan vojaĝon por ĉeesti IJKn kaj UKn. Estas tute realisme pensi, ke rilate al nombro de partoprenantoj ĝi estos simile al tiu de ajna eŭropa IJK (kaj eĉ povus superi ĝin).

Kompreneble ĉi tiu facileco povas signifi, ke ĝi iĝu orientafrika kongreso sen sufiĉe da ĉeestantoj el aliaj regionoj. Tamen mi pensas, ke ĉi tiu granda defio, kiu verŝajne estos nur parte kovrita, premos TEJOn disvolvi kreemajn projektojn kaj ekspluadi forgesitajn rimedojn.

3. Mia ofero

Estas nenia sekreto, ke afrika IJK estos pli kompleksa ol eŭropa IJK. La komuna agado kun UEA, kiel Utku kaj aliaj homoj reliefigis, riskas la perdon de la junulara identeco de la kongreso. Pro tio nepras, ke la komunikado inter TEJO kaj siaj landaj sekcioj en la kontinento estu tiel eble plej proksime.

Dum la lastaj jaroj Landa kaj Faka Agado havas verŝajne pli bonan rilaton kun la afrika movado ol antaŭe. Tio ja estas la rezulto de la elstara laboro de Albert (kiu diligente sukcesis ordigi kaj restarigi la komisionon), de la klopodoj de la komisiitoj pri Landa Agado en Okcidenta (Goby) kaj Orienta Afriko (John), de la konstantaj volontuloj (Lenka kaj Manu) kaj de la tuta komisiono, kiu daŭre interesiĝis pri la kontinento kaj strebis helpi plurmaniere.

Restas ankoraŭ multaj defioj. Multaj sekcioj restas neaktivaj, kaj mi agnosku, ke mi kulpas pri ne tro multe zorgi pri ili dum la lastaj monatoj. Tamen estas nedubinde por iu ajn homo kiu estas en kontakto kun la afrika esperantistaro, ke en tiu kontinento troviĝas elstaraj, bonkoraj, kompetentaj junuloj kiuj ege ofte havas virtuale nenian rilaton kun TEJO. Do mi certas, ke per pli glata ligo kun ili ni sukcesos okazigi ege sukcesan, memorindan IJKn.

Post mediti dum la lastaj monatoj pri la afero mi volas sciigi al vi, ke mi pretas oferi mian kandidatiĝon por la estraro por la periodo 2023-2024. Kaze de elekto de afrika sidejo por IJK mi emas helpi ekde mia limigita sperto (kaj miaj multoblaj eraroj!) por plifortigi la rolon de la afrikan kaj tutmondan junularon en tiu neforgesebla kongreso. Sed, kompreneble, se la Komitato plej fidas je aliaj homoj por tia posteno mi pretos kunlabori kun la onta estraro. Kaj evidente se finfine estas elektata Litovio por IJK 2024 (elstara sekcio kiu nepre meritas je la baldaŭa estonteco okazigi ĝin!) mi ankaŭ pretos helpi ilin!

Lucca Lanzi

unread,
Mar 13, 2023, 10:25:49 AM3/13/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton Tyron!

Respondante al viaj komentoj, indas mencii ke preskaŭ ĉiuj miaj reagoj estis antaŭ ricevi la raporton pri IJK 2024. Do, mi opiniis sen klaraj informoj, konsiderante ke ni havis unu eŭropan kaj du afrikajn proponojn. 

Vi pravas ke ne sencohavas komenci la komparon ekde 1938. Vidu, mi estas 24-jaraĝa, do pensante nur pri mia aĝo, eblus al mi ĉeesti IJK-n ekde 2017, kiam mi 18-jariĝis. Ekde tiam okazis 1 IJK en Afriko, 2 IJK rete kaj 3 IJK en Eŭropo. Pensante "amerikcentre", ekde tiam ne okazis IJK nek en Ameriko, nek en Azio, kaj mi nur vere povis partopreni tiujn 2 retajn IJK. Aliflanke, unu eŭropano povis ĝui 2 retajn IJK, 3 IJK en Eŭropo kaj povos facile atingi la ĉi-jaran IJK en Italio. Do, estas 6 IJK facile alireblaj por eŭropanoj kontraŭ nur du por amerikanoj, azianoj kaj oceanianoj.

Tamen, mi ankoraŭ estas sufiĉe juna, pli da senco havas analizi la situacion de fikcia matura amerikano ke 36-jariĝos ĉi-jare. En ria kazo, ri 18-jariĝis en 2005. Ekde tiam ni havis 10 IJK en Eŭropo, 3 IJK en Azio, 2 IJK en Ameriko, 1 IJK en Afriko kaj 2 IJK en la reto. Do ri povus "facile" ĉeesti 4 IJK kontraŭ 12 IJK en la kazo de eŭropanoj.

Do, laŭ mi, la 'eŭropcentrismo' de la IJK ege klaras. Tamen mi ne kritikis la eŭropan movadon, nek la okazigon de IJK en tiu kontinento. Mia kritiko ja estas ignori la aliajn kontinentojn, estas strange ke ekde 1938 nur okazis unu IJK en Afriko. Mia sugesto estas ke TEJO klopodu okazigi almenaŭ unu IJK en ĉiuj kontinentoj po jardeko (mi nur konsideras Ameriko, Azio, Afriko kaj Eŭropo). Tio ja okazis en la pasinta jardeko kaj mi gratulas la lastjardekajn estrarojn: vidu, inter la jaroj 2010-2019 okazis du IJK en Ameriko (Kubo kaj Brazilo), unu IJK en Afriko (Togolando), du IJK en Azio (Vjetnamio kaj Israelo) kaj kvin IJK en Eŭropo. Se tio samokazos ĉi-jardeke, TEJO ja farus aplaŭdindan laboron. Jam okazis/os certe du IJK en Eŭropo, tiel, laŭ mia sugesto, mankus al TEJO okazigi almenaŭ tri IJK ekster la olda kontinento ĝis 2029.

En la supraj paragrafoj mi respondis vian komenton pri la 'eŭropcentrismo' de la IJK. Tamen, kiel mi diris antaŭe, preskaŭ ĉiuj miaj reagoj estis antaŭ ricevi la raporton pri IJK 2024. Nun ke mi ricevis ĝin, legis ĝian enhavon kaj sciis pri la retiro de la kandidaturo de Burundo, miaj opinioj pri la situacio iom malfortiĝis. Kiel mi diris al Gilbert, la propono de JEBUO estis mia plej ŝatata. Ne estis la unua fojo ke ili sendis kandidaturon al TEJO, kaj la propono estis tre kompleta. Bedaŭrinde ne plu sencohavas diskuti pri IJK en Burundo. Rilate al viaj komentoj pri ebla tanzania IJK, mi konsentas kun preskaŭ ĉio. Mi apogas la proponon de Patricio, sed se ne eblas okazigi IJK en Tanzanio antaŭ aŭ post UK, mi sincere ne certas se estus bone por TEJO havi nian kongreson kiel junulara programo de UK. Mi ne multe ŝatis la proponon de Tanzanio, mankas pluraj informoj kaj mi dubas ke UEA facile donos pliajn detalojn al TEJO. En tiu kazo, mi esperas ke la estraro faros bonan decidon, kaj se Litovio estos elektita kiel kongreslando, ke ni kiel TEJO-anoj klopodu okazigi la kongreson tutmonde ĝis 2029. Mi ege ŝatus vidi IJK en Brazilo kaj Indonezio, ekzemple, en la sekvaj jaroj. 

Samideane,

Lucca
Komitatano A (Brazilo)

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Mar 13, 2023, 2:00:39 PM3/13/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj:

Mi provos respondi la interesegajn, trafajn asertojn de Tyron. Mi ĝojas vidi, ke aperas klarajn interkonsentojn (kiel la graveco de la tempa separiĝo de ambaŭ kongresoj) do mi certas, ke per ĉi tiu dialoga spirito ni sukcesos trovi taŭgajn vojojn.

Fortan brakumon!

Patricio

Saluton!


Mi havas plurajn respondojn al temoj kiujn homoj menciis ĉi tie. Kompreneble, mi ne parolas nome de la estraro, kie la opinioj estas same diversaj kiel en la nuna fadeno :)


Unue, @Lucca kaj @Matheus, mi pensas ke la bildo kiun vi pentris pri la 'eŭropcentrismo' de la IJK dum la jaroj estas tro negativa. Laŭ mi ne sencohavas komenci la komparon ekde 1938. Mi estas 23-jaraĝa, kaj dum mia vivo ekde 2000 TEJO faris 23 IJKojn - 13 en Eŭropo (inkluzive 3 ekster la Eŭropa Unio), 7 ekster Eŭropo, kaj 2 rete. Fakte estis pli da ekstereŭropaj IJKoj dum la lastaj 23 jaroj, ol en la tuta historio de TEJO antaŭe. Kaj se ni rigardas al la jardeko antaŭ KOVIM, estis 5 eŭropaj IJKoj kaj 5 ekstereŭropaj IJKoj. Do certe la situacio daŭre plibonigeblas, sed ankaŭ ne estas tiom terura.


Tute veras, ke TEJO estas pli tutmonda ol antaŭe. Sed mi volas atentigi, ke UEA estas signife pli tutmonda ol TEJO. Ekde la komenco de la nuna jarcento TEJO okazigis apenaŭ 7 neeŭropajn IJKn: 2000 (Honkongo), 2002 (Pato Branco, Braz.), 2007 (Hanojo), 2010 (Santa Cruz del Norte, Kubo), 2013 (Nazareto, Israelo), 2014 (Fortalezo, Brazilo) kaj 2017 (Anèho, Togolando). Dume UEA organizis ĝin dekfoje: 2000 (Tel-Avivo), 2002 (Fortalezo), 2004 (Pekino), 2007 (Jokohamo), 2010 (Havano), 2012 (Hanojo), 2014 (Bonaero), 2017 (Seulo) kaj 2022 (Montrealo). La granda plejparto de la nunaj aktivuloj ne estis en TEJO por IJK 2017, dum la lasta neeŭropa UK okazis pasintjare.


Ĉu ne devus esti la malo? Kial TEJO estas malpli aŭdaca kaj temerara ol sia “maljunulara sekcio”? Mi pensas, ke la “sukero” de la eŭropa subvencisistemo estis malbone uzita. Anstataŭ iĝi instrumento por organizi profitdonajn eventojn en Eŭropo kiuj povus financi eventualajn perdojn en aliaj mondregionojn (je la spirito de la ideoj esprimitaj de Hanso) la subvencia maŝino iĝis ia “varmeta littuko” kiu subtile malkonvinkas junulojn iĝi vere junuloj kaj preni riskajn, maltimajn decidojn.


Aldone, mi atentigas ke la lastaj pluraj jaroj klare estis esceptoj. Homoj ĝenerale ne volis preni la riskon organizi eventojn dum la pandemio, kaj eĉ pli por niaj landaj sekcioj ekster Eŭropo. Ekzemple Koreio sendis (kaj estis akceptita) kun tre forta kandidatiĝo gasti la IJKn por 2021, sed poste retiris ĝin pro KOVIM, kaj bedaŭrinde neniam sendis ĝin denove. Simile oni plurfoje menciis ideojn fari la IJKn en Ĉinio aŭ Tajlando, kaj estis aliaj semoj, kiel la (nuligita) Filipina Junulara Kongreso. Kaj ne rekte ligita al la IJK, sed nur en 2019 ni havis la unuan estraron kiu plejparte ne estis eŭropanoj (nur 1 eŭropano, inter la 9 estraranoj). Do ni devus ne konfuzi la konsekvencojn de la pandemio sur nia tutmonda agado, kiel ĝenerala tendenco flanke de TEJO. Mi ankaŭ atentigas, ke estas iom neĝentila al kandidatoj, se ni aŭtomate diras "ne gravas kiom bona via kandidatiĝo estas, ĉar vi estas en la malĝusta kontinento".


Mi plene konsentas kaj ni revenas al la afero starigita de Karlos’: pli gravas “kiuj” ol “kie”. Mi ankaŭ pensas, ke efiko de la pandemio estas, ke nun ege pli facilas por TEJO helpi landajn sekciojn (kaj eĉ neformalajn grupojn) organizi IJKn kaj verŝajne formiĝos relative stabila kongresa komisiono. Parenteze mi memoras, ke Koreio perdis sian komitatanon pasintjare kaj mi plene respondecas, pri tute ne rekontakti ilin (mi klopodos dum la ontaj monatoj).


Pri la ideo okazigi la IJKn en Tanzanio, mi havas multajn dubojn, kiuj kvankam estis bone eksplikitaj en la resuma raporto, mi opinias ke homoj ne sufiĉe traktis ĉi tie:


1) IJK perdos la propran identitaton Jam ĉi-jare ni kongresos kune kun ILEI, grandparte pro manko de aliaj kandidatiĝoj. Estas eksperimento, sed verŝajne sufiĉe bone funkcios, konsidere ke la partoprenantoj venos 50/50 de ambaŭ eventoj. Sed se ni faros la IJKn kune kun la UK, ni reprezentos eble 20% de la partoprenantoj, kaj certe estos forglutita

Mi plene konsentas pri la risko esti eklipsitaj de UK. Rilate al la partoprenantaro mi pensas, ke verŝajne ni havos ĉirkaŭ 40% da pliaĝuloj kaj 60% da junuloj (kaj eĉ povas esti pli juna), konsiderante la junecon de la afrika loĝantaro. Kompreneble estos kerna defio por LFA kaj aliaj komisionoj, ke junaj afrikanoj, kiuj kutime nur konas la laboron de UEA, sentu sin ankaŭ parto de TEJO. Sed kompreneble tiuj procentoj ja povas varii konsiderante, ke ni ne havas antaŭajn spertojn pri UK en Afriko por prognozi surbaze de ili.


2) Ne eblos fari la IJKn antaŭ aŭ post la Universala Kongreso, devos okazi (plejparte) samtempe. Pluraj homoj menciis tiun ideon, por kontraŭi la aliajn malavantaĝojn, sed laŭ mi tute ne eblas. La Kongresa Fako jam indikis ke ili ne povos helpi nin, se la IJK okazos antaŭe aŭ poste. Konsidere ke ni ne havas aliajn lokajn kunlaborantojn, ege malfacilus organizi la IJKn. Kaj ni ankaŭ perdos aliajn avantaĝojn, ekz. la bloka rezervado de hotelĉambroj por la semajno de la UK. Simile, UEA intencas finance helpi plurdekajn de afrikanoj (kiuj en Esperantujo, plejparte estas junuloj) ĉeesti la UKn - ĉu TEJO havos la monon pagi por ke ili restu pli?


La Kongresa Fako diris ke eble funkcios etendi la IJKn por pluraj tagoj post la fino, sed ne estas garantio, kaj almenaŭ parte la eventoj devos okazi kune, se ambaŭ okazos en Tanzanio. Mi ankaŭ maltrankviliĝas ke se homoj devas elekti inter ĉeesti nur unu semajno, multaj homoj elektos la UKn ĉar estos pli granda evento, kaj ni tiel perdus partoprenantojn.


Mi persone estas pli optimisma. Kiel indikite antaŭe ekzistas miriado da avantaĝoj kaj por TEJO kaj por UEA kaj (plej grave) por la afrika movado por okazigi la kongresojn dum du malsimilaj semajnoj. Do mi pensas, ke per franka, malferma dialogado ni sukcesos atingi interkonsentojn kiuj permesos al ni okazigi ilin splitite. La staboj de TEJO, UEA kaj E@I estas aparte profesiaj, do mi ne dubas, ke ni trovos kreemajn solvojn.


Mi pensas, ke la plejpartego de afrikanoj kiuj vojaĝos verŝajne planos ĉeesti du semajnojn (aŭ eĉ pli da tempo). Por multaj el ili vojaĝi eksterlanden estas tute nekutima afero, do ege volonte emos resti pli da tempo. Kaj eksterafrikaj junuloj, mi pensas, ĉeestos ambaŭ aŭ nur IJKn. Sed nu, kompreneble tio estas mia spekulacio.


Kaj rilate al la mono por ke ili restu pli mi diras ke jes, TEJO havos ĝin. La kerna kosto de tiu IJK ne estos la loĝado, sed la vojaĝigo de homoj. Hoteloj haste konkuros inter si por oferi al ni grandegajn rabatojn, kiam ili eksciu, ke granda ero de la partoprenantaro ĉeestos dum du semajnoj en Aruŝo. Estus granda domaĝo, ke post grandega loĝistiko por vojaĝigi tiom da junuloj ili restu nur dum unu semajno estante la loĝado tiel malalta.


3) La IJK efektive iĝos la junulara programo de la UK, sed tiu junulara programo certe okazos ĉiukaze. La Kongresa Fako jam diris ke "Se IJK ne okazos ĉi tie, ni verŝajne uzos la samajn spacojn por IIK kaj por la Junulara programo de UK". Do denove ne antaŭvideblas kiel la IJK daŭre tenos la propran identitaton, kiam strukture ĝi ludos tiun rolon de la junulara programo. Kaj se IJK okazos nesamtempe, sed samurbe, al la UK, ĉu estos neniu junulara programo dum la UK? Kaj se ja estas junulara programo, ĉu ni vere povos sufiĉe distingigi la IJKn, se ĝi uzos la samajn spacojn kun la samaj partoprenantoj?


Mi pensas, ke tra la lastaj fadenoj ni klare atingis gravan interkonsenton: IJK nepre ne okazu samtempe kun UK. Mi imagas situacion, kie IJK estos ĉefe de kaj por la tutmonda junularo dum la junulara programo de UK estos iagrade budo por ke esperantistoj el ĉiuj aĝoj ekkonu la laboron de TEJO kaj de la afrika junularo.


Okazigi junularan programon sed ne IJKn enhavas grandan riskon: ke la afrika junularo sentu, ke la sola organizo kiu zorgas pri ili estas UEA. Estas tute klare, ke dekoj, eĉ centoj da neeŭropaj junuloj ignoras TEJOn (aŭ sentas sin ignoritaj de ĝi) kaj rekte agas nur en UEA aŭ siaj membroorganizoj. Vidu ekzemple la situacion en Kolombio, kies landa asocio plenas de junuloj dum sia junulara sekcio neaktivas. Kion ni nepre bezonas estas, ke afrikaj junuloj ekkonu fizike plurajn funkciulojn de TEJO, interŝanĝu ideojn kaj pensu ĉeeste ontajn planojn por la sekvaj jaroj, kaj tio nur okazos, per afrika IJK. Tiel plej verŝajne aperos novaj landaj sekcioj aŭ la dormantaj restariĝos.


4) Ni devos forte dependiĝi de UEA kaj E@I (Kongresa Fako), sed samtempe ne estos sia ĉefa prioritato. Mi plurfoje kunlaboris kun kaj UEA kaj E@I, kaj kvankam tiu kunlaboro donas avantaĝojn al ambaŭ partioj (kiel VK/Retoso), labori kunlabore anstataŭ memstare fojfoje ankaŭ kunportas problemojn. Eĉ se ĉiuj estas bonintencaj, en ĉiu kunlaboro nature estos konfliktoj kaj malkonsentoj pri specifaj punktoj. Kaj se ni okazigas ambaŭ eventoj en Tanzanio, kaze de iu konflikto inter la prioritatoj por la UK kontraŭ la IJK, efektive ili tenas ĉiujn kartojn (TEJO kunportos moralan subtenon, eble plurdek partoprenantoj kiuj alikaze ne ĉeestintus, kaj certe ĝenerale plibonigos la eventon, sed UEA faros ĉion krom tio). Aldone, la IJK/UK ne estos memstara projekto kiel Retoso/VK, kiun oni planis/anoncis/faris ene de 3 monatoj, sed multe pli profunda kaj komplika kunlaboro, kiu daŭros almenaŭ 18 monatoj. Mi ĝojas pri kunlaboro kun nia gepatra organzio kaj kun aliaj movadaj instancoj, sed mi ankaŭ zorgas ke TEJO estu memstara kaj sendependa organizo, kaj maltrankviliĝas ke kaze de 2 sinsekvaj IJKoj kiujn ni ne sole organizas, tiu ekvilibro ne plu estus daŭripova.


Kiel vi klare mencias okazigi IJKn estas ege defie. Mi eĉ dirus, ke ni ne estas ankoraŭ pretaj por tia kompleksa, plurflanka projekto. Tamen mi revenu al inspirinda frazo uzita de Albert en sia motiviĝletero: “Decidemo antaŭiras pretecon" kio signifas, ke ofte por fari tiel grandajn paŝojn oni ne ĉiam devas esti unue preta, sed unue kapabla firme decidi (kaj preteco iam sekvos, espereble). Prenante tiun komplikan, tiklan decidon TEJO lernos per siaj eraroj, bakos kompetentajn aktivulojn kaj kaj pruvos sin mem, ke eblas kunordigi kolosajn entreprenojn kun aliaj asocioj. Nur elirante la komfortan zonon de la eŭropaj strukturoj ĝi sukcesos iĝi pli kompetenta, profesia kaj vere tutmonda organizo kaj esti taksata de aliaj junularaj societoj kiel modelo.


Ja veras, ke oni devas plifortigi la pozicion de TEJO. Mi pensas, ke gravegos ke LFA kaj aliaj komisionoj klopodu por plivigligi la agadon de la tanzania kaj de la aliaj junularaj sekcioj en Afriko. Se ili estas forte enplektitaj sendube la solvoj kiujn ni trovos estos pli taŭgaj por ni (kaj por UEA ankaŭ).


Mi konsentas, ke ne estas ideale, ke 2 sinsekvaj IJKj kun ILEI kaj UEA estas tute neideala situacio. Tamen mi estas ege optimisma vidante estontecen. Dum la lastaj jaroj aperis pluraj neeŭropaj organizoj kiuj nuntempe estas ege fortaj: FEJ, IEJO, ALEJ. Ili plene kompetentas (solaj aŭ en kunordigo) por okazigi baldaŭe IJKn. BEJO, la granda ekstereŭropa bastiono, havas novajn, valoregajn aktivulojn (tute videble en la lastaj fadenoj). En Kolombio la avantaĝoj por okazigi IJKn estas tute evidentaj, ni simple devas sukcese estigi intereson pri TEJO inter sia lerta junularo. Al la klasikaj grandaj eŭropaj sekcioj oni devas aldoni LEJOn (vera supernovao!) kaj KEJn, kiu post okazigi RenKEJtiĝo pruvis, ke ĝi jam ludas samrange kun la tradicie gravaj societoj.


Ni povas rapide vidi, ke estas eble 5 aŭ 6 organizoj (kaj eŭropaj kaj neeŭropaj) kiuj plene kompetentos ekde 2025 por okazigi sukcesajn IJKjn. Ŝajnas miavide pli taŭge, kiel estis komentita en la raporto, lasi al kompetentega sekcio kiel LEJO plifortiĝi por poste glore kaj elstare “eniri la pilkejon” anstataŭ rapide superŝuti ilin per tiom granda respondeco.


Kaj nu, mia futbalema cerbo ĵus malkovris, ke la klasikaj kandidatoj por gastigi IJKn kaj por gajni la mondpokalon estas pli malpli la samaj! :-P


Pro tio, mi rekomendas ke ni KAJ faru la IJKn en Litovio, KAJ subteni fortegan junularan programon en Tanzanio por la UK. Tiu propono, laŭ mi, enhavas la avantaĝojn de ambaŭ proponoj. Ni ne ankoraŭ konas la datojn de la Universala Kongreso, sed Litovio en sia propono indikis ke sia IJK okazus dum la lasta semajno de aŭgusto, kaj verŝajnas ke la UK okazus almenaŭ semajnoj antaŭe - do la eventoj ne konkursos unu la alian, kaj homoj laŭvole povus ĉeesti ambaŭ. TEJO daŭre havos sian propran IJKn, kaj utiligo de eŭropaj subvencioj por subteni la ĉeeston de nepagipovaj junuloj. Kaj kvankam homoj ne vere komentis tion, Litovio ja sendis tre bonan kandidaitĝon, kaj mi memfidas ke dank' al sia laboro ni havos bonan eventon. Por la UK, organzi la junularan programon sub la aŭspicoj de la UK (anstataŭ kiel aparta evento) solvos multajn administrajn problemojn, kaj ni ankoraŭ povos provizi bonegan sperton por la partoprenantoj. Depende de nia venontjara financa situacio, ni eĉ povus aliĝi UEAn en sia intenco monsubteni la ĉeeston de nepagipovaj afrikanoj ĉeesti la eventon.


Mi kredas, ke ĉio jam estis pli malpli respondita en aliaj eroj, sed bv redemandi ajnakaze.


Amike,

Tyron

2a Vicprezidanto de TEJO

Espoir Kasati

unread,
Mar 13, 2023, 2:05:54 PM3/13/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton, karaj.

Mi tre ĝojas legadi varmajn buntajn intervenojn de tre belaj amikoj. 

Estas granda honoro por ĉiuj afrikaj esperantistoj ricevi la Universalan Kongreson unuafoje en Afriko, same estos ege mojosa, ĝojiga eĉ plifortiga informo, se la kandidatiĝo de Tanzinio por gastigi IJK-n estos efektive aprobita.

Pri retiĝo de Burundo: la tuta juna afrika esperantistaro trovis bona la ideon kandidatigi unu landon, kaj ĉar Aruŝo estis aprobita de Kongresa Fako de UEA, Burundo decidis subteni Tanzanion ĉar tie estos ege facile okazigi kelkajn komunajn programerojn.

Io sciindas: nia movado estas tutmonda, ni ĉiuj interfratiĝas kaj esperantie agadas alkurante saman celon komunan. Nu, niaj kongresoj same devas okazi laŭ nia agadmaniero, transokaziĝo de kontinento al kontinento elradias pli internacian bildon anstataŭ okazi en sama kontinento plurfoje sinsekve. Dekomence la Kongresa Fako de U.E.A hezitis, eĉ iuj estraranoj emis malaprobi la okazigon de UK  en Tanzanio pro plenonidiraj informoj, eĉ timante ankaŭ la defion, sed ili konvikiĝis ke tio trans kelkaj materialaj profitoj, estas tre bone ke ekde 1905, okazu UK en Afriko por la bono de la movado kaj por la vera Universaleco. 

Ĉi tiel IJK devas transkontinentiĝi kaj malfermiĝu al la aliaj esperantisto-tavoloj.
Ĉiu afrika lando nun apogas Tanzanion eĉ UEA, Espereble la Komitato de TEJO prenos bonan decidon favore al la bono de la movado en aliaj kontinentoj.

Amike,

Espoir NGOMA KASATI

Albert Stalin Garrido

unread,
Mar 13, 2023, 6:03:43 PM3/13/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Komitato,

Jen amika memorigo partopreni en la konsila voĉdono pri la kongresurbo de IJK 2024, kiu kuras nur ĝis morgaŭ, la 14-a de marto, 12:00 UTC. Ĉar vi ricevis jam la koncernan raporton, ne plu restas motivo por ne voĉdoni en ĝi... krom se vi intence provas eksiĝi de via komitata posteno.

La Estraro dankas ĉiun opinion kiun ni ĝis nun ricevis.


Amike

Albert Stalin Tancinco Garrido
President | World Esperanto Youth Organisation (TEJO)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.org in...@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto

Karina Oliveira

unread,
Mar 13, 2023, 6:45:46 PM3/13/23
to TEJO-Komitato
Dankon pro la memorigo, Albert. 

Do, se mi bone komprenis, estas nun du konkretaj eblecoj:

1) IJK en Aruŝo samtempe kun UK (oni menciis okazigon antaŭ aŭ post UK, sed ne ŝajnis al mi ke tio vere eblas, laŭ la nunaj informoj)

2) IJK en Litovio.

Laŭ mi, la plej bona ebleco estas Litovio (kiu ja havas bonan kandidatiĝon).

Mi ĝojas pri la debato pri la afero el teoria vidpunkto, kaj mi ĝojos se IJK okazos en aliaj kontinentoj krom Eŭropo sufiĉe ofte estonte, sed el praktika vidpunkto mi pensas ke tio ne ŝajnas realisma por 2024. 

Bonŝancon al la estraro pri tiu malfacila decido!

Amike,
Karina

Tobiasz Kubisiowski

unread,
Mar 14, 2023, 10:09:42 AM3/14/23
to TEJO-Komitato
Estimataj Komitatanoj,

finiĝis la opinia sondo pri la elekto de la kongresurbo por IJK 2024. Mi kore dankas vin pro la diskuto en la komitata listo kaj en aliaj kanaloj. Bonvolu trovi ĉi-sube la rezultojn de la voĉdono en Centra Reto.

Nomo: Opinisondo: Kongresurbo por IJK 2024
Tipo: Paroranga Metodo
Priskribo: La Komitato konsilas al la Estraro elekti la jenan el la kandidatoj por gastigi IJK 2024.
Kandidatoj:

  • Aruŝo (Arusha), Tanzanio
  • Buĵumburo (Bujumbura), Burundo
  • Šventoji, Litovio
Voĉdonintoj:
29 el 39 rajtantoj
29 balotiloj kalkulitaj, 4 blankaj
Rezulto
Egalecrompanto estis bezonata.
Venkinto: Aruŝo (Arusha), Tanzanio
Komparitaj paroj:
Aruŝo (Arusha), Tanzanio (16) kontraŭ Buĵumburo (Bujumbura), Burundo (6)
Buĵumburo (Bujumbura), Burundo (9) kontraŭ Šventoji, Litovio (12)
Aruŝo (Arusha), Tanzanio (10) kontraŭ Šventoji, Litovio (10)

Kiel vi vidas, Aruŝo kaj Šventoji ricevis la saman kvanton de voĉoj, kaj pri la venkinto decidis egalecrompado.

Mi ŝatus rememorigi al vi, ke konforme al la komitata decido kaj la diskuto dum la unua sesio de la komitatkunveno de la 4-a de marto la rezulto de la voĉdono ne estas decida – temas nur pri la opinio de la Komitato por konsili la Estraron. La elektita kongresurbo estos anoncita baldaŭ de la Kongresa Komisiono aŭ la koncerna estrarano.

Rezulte,
Tobiasz Kubisiowski
Ĝenerala Sekretario
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages