Pri « perdo de visaĝo » kaj nomoj de la ne-voĉdonintoj

39 views
Skip to first unread message

Lucas Teyssier

unread,
Jul 14, 2020, 11:25:53 AM7/14/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton Komitato.

Freŝdate, iuj (mi kredas el la Elekta Komisiono dum la lasta KK interalie) kritikis Roĉjon pro lia kunlaboro kun ĵurnalo, ĉar kelkaj homoj povintus « perdi la vizaĝon » pro lia konduto, eĉ se bonŝance tio fine ne okazis.

Aliflanke, ĉiam kiam estas cirkuleroj aǔ voĉdonoj, oni vidas tre tre klare kiu(j) NE voĉdonis, kaj kelkfoje nur ili. Tio estas reprezentita per ruĝa koloro en kamemberoj/tortoj/kukoj/"kion vi volas". Tiel oni montras tiujn homojn per fingro, kaj ili iel ankaǔ « perdas la vizaĝon ».

Ekzemple post la hodiaǔa voĉdono:

Voĉdonintoj

28 el 31 rajtantoj
Ne voĉdonis:
Svend Vendelbo Nielsen , Luis Felipe Montoya, Hamid Babadi Akasheh


Tiuj aferoj estas iomete ĝenaj.
Ĉu eblus, ankaǔ por gajni en kohereco, ne plu skribi nur la nomojn de la "malbonuloj" (skribi ĉiujn nomojn, aǔ neniun), kaj eble anstataǔigi la ruĝan koloron per pli neǔtrala kaj agrabla (ekz. oranĝa aǔ eĉ flava aǔ rozkolora, laǔ via prefero :)).

Eble tiu propono ne tiom gravas, sed tia ŝanĝo ankaǔ ne kostos multan energion, kredeble maksimume kelkajn liniojn en programo.

Kohereceme :)
Luka

Vit Guiglielmo Mišurec

unread,
Jul 14, 2020, 11:37:35 AM7/14/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton, 

laux mi tio estas en ordo, tiel pli da homoj povas kontroli, cxu la komitatano laboras kaj cxu be pasis jam 3 sinsekvaj vocxdonoj, kiuj signifas eksigon. Kun videblaj nomoj tion povas kontroli cxiuj komitatanoj, ne nur elektitaj mastrumantoj de la sistemo. Krome, la diferenco inter kazo de kandidatoj kaj de komitatanoj estas tiu, ke videbligo de nomoj de komitatanoj, kiuj ne vocxdonis, estas unu el la montriloj de ilia laboro, por kiu ili estis elektitaj. Por mi tio estas en ordo, ke la nomoj de nevocxdonintoj videblas. 

Amike
Vit


Dne út 14. 7. 2020 17:25 uživatel Lucas Teyssier <lucas.te...@gmail.com> napsal:
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CANjWOrbjj2k8ht9%3DUOfzDswy2fJs05j%3D3ri%2B3PJdcBGXGpt-9Q%40mail.gmail.com.

Łukasz Żebrowski

unread,
Jul 14, 2020, 11:45:55 AM7/14/20
to TEJO-Komitato
Saluton!

Dankon, Luka, pro via mesaĝo. Kompreneble via propono estas tute bona. En antaŭa sistemo (se mi bone memoras) estis listigitaj kaj tiuj kiuj voĉdonis kaj tiuj, kiuj ne voĉdonis (aparte) kaj tio ne estis emfazita per alia koloro, do certe oni povas tion aranĝi iom pli bone (mi nur ne certas ĉu indas en la Centra Reto aŭ nur lasi tion kiel rimarkon por kreado de AKSO).

Tamen, mi ŝatus rimarkigi, ke oni ne povas kompari situacion de homo kiu havas iun postenon kaj respondecon (kamitatano, estrarano) kaj sekvantajn tion devojn al aktivuloj de la organizo, kiuj esprimis sian pretecon disponigi sian tempon kaj energion por la organizo, sed ankoraŭ ne estis elektita kaj eĉ ne tute certas ĉu nepre daŭre volos esti kandidato kiam venos tempo prezenti raporton. Tiuj duaj homoj havas ankoraŭ neniun formalan respondecon prenitan kaj oni devas gardi, ke ili havu fidon al TEJO interparolante kun ties reprezentantoj (nome, la Elekta Komisono) pri sia interesiĝo pliaktiviĝi. Ni traktu ilian enaĝiĝemon kun respekto al ilia sentemo, kultura fono kaj ankaŭ rajto rezigni aŭ ŝanĝi sian opinion. Temas malsamaj situacioj.

Amike,
Łukasz

--

Marc Konijnenberg

unread,
Jul 14, 2020, 12:10:47 PM7/14/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Mi aliĝas al la komentoj de samideanoj Żebrowski kaj do ne vere subtenas la proponon (se ĝi estis propono).
La koloro povas esti alia ol ruĝa, sed indas tion ŝanĝi nur se la ŝanĝo ne prenos multe de la tempo de la oficisto kiu nun laboras pri AKSO.

Samideane,


Op di 14 jul. 2020 om 17:45 schreef Łukasz Żebrowski <lukasz.z...@gmail.com>:


--
_
Marc Konijnenberg
Komitatano A por la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ)

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Roterdamo, Nederlando

Marc Konijnenberg

unread,
Jul 14, 2020, 12:13:43 PM7/14/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Mi aliĝas al la komentoj de samideanoj 
Żebrowski kaj *Mišurec.


 


Op di 14 jul. 2020 om 18:10 schreef Marc Konijnenberg <marc.kon...@tejo.org>:

Lucas Teyssier

unread,
Jul 14, 2020, 3:22:15 PM7/14/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Resaluton kaj dankon pro viaj respondoj/klarigoj.

Mi ankoraǔ havas unu demandon (al Łukasz).
Se mi bone komprenis kion vi skribis, la raporto de la Elekta Komisiono estis/as/os nur por la komitato, ĝi ne estis/as/os publika dokumento, kaj ni ne rajtis/as/os montri ĝin al aliaj homoj, ĉar eble tiuj homoj kiuj estas menciitaj rezignos kaj ne volos aperi en publikaj dokumentoj?

Amike,
Lucas

Łukasz Żebrowski

unread,
Jul 14, 2020, 4:25:03 PM7/14/20
to TEJO-Komitato
Saluton!

La raporto estas plene publika kaj en ĝi estas laŭnome menciitaj nur homoj, kiuj ne rezignis. Ĉi-foje tio signifas ĉiujn, ĉar neniu rezignis, tamen se iu rezignus dum la procezo, ni ne mencius ties nomon, sed la fakton, ke iu plia kandidato estis sed rezignis.

Tiel estis ekzemple en la raporto de la Elekta Komisiono el februaro 2020:
"La malferma alvoko rezultis je 4 kandidatiĝoj. La elekta komisiono interparolis kun ĉiuj kandidatoj kaj 2 el la kandidatoj decidis retiri siajn kandidatiĝojn ĉar ili preferis kontribui al TEJO en alia posteno, sed kunlaborante kun la TEJO-estraro." Nomoj, de la kandidatoj, kiuj retiriĝis ne aperis en la raporto, sed estis transdonita al la estraro kun sciigo kiel koncernaj homoj ŝatus helpi al TEJO.

Amike,
Łukasz

Hans Becklin

unread,
Jul 14, 2020, 4:43:14 PM7/14/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton, kamaradoj!

Mi konsentas kun Samideanoj Konijnenberg, Żebrowski, kaj Mišurec, kvankam mi trovas la proponon de Samideano Teyssier plurloke prava. Ja TEJO ne estu organizaĵo, kiu hontigas la kunlaborantojn, sed mi havas ŝajne alian aliron al la signifo de tiu koncepto ol li.

De mia vidpunkto oni ne listigas la nevoĉdonintojn post certa voĉdono por humiligi ilin aŭ perdigi ilin je la vizaĝo. Anstataŭe, oni listigas tiujn, kiuj mankis al nia komuna kunlaboro ĉar TEJO estas organizaĵo, en kiu ĉies voĉon oni aŭdu; nur tiel ni povos vere impeti sukcese kontraŭ nian unuecan celon. Mi ne diras tion neniam humiligita de tia listigo; efektive, estas male--mi mem foje vidis mian nomon en tia listo kiel estrarano; mi mem ĉiam opiniis ĝin sprono al diligento, ne al honto, kaj provis klarigi mian mankon.

Se oni kredas tiel, kiel mi, ja estas la devo de la tuta komitato kompletigi nian kolumnon prete al la laboro. Ni bonvenigu la atentigon, kaj persone trafite kaj organizaĵe trafinte. Ja perdi kiel organizaĵo aŭ la voĉon aŭ, okaze de pli longa manko, la komitatanecon de iu ajn estus abomeninde; tiel ni nur malfortigas nian laboron, kiu estu ĉiam la faktoro, kiu matenstele gvidas nin.

Tial mi same subtenas la normon, ke la raporto de la Elekta Komisiono nur publikiĝu post ĉies kompreno de la (ne)rekomendo fare de la komisiono. Iu, kiu sentas sin utila al TEJO, sed kies kandidatiĝon la Elekta Komisiono ne opinias matura, serioza, aŭ ebla por aparta mandato diverskiale povus senti sin tiel hontigita, ke TEJO kaj la internacia lingvo vanuus de sur la horizonto de ties vivo.

Voĉdoninte salutas vin
Hans Eric Becklin
Komitatano Ĉ de TEJO

Łukasz Żebrowski

unread,
Jul 14, 2020, 4:47:47 PM7/14/20
to TEJO-Komitato
Saluton!

Al la mesaĝo de Hanso mi ŝatus nur aldoni, ke listo de voĉdonintoj havas fakte ankoraŭ unu (miakomprene ĉefan) celon: ĝi estas kontrollisto ĉu ĉio bone funkcias. Se iu voĉdonis, sed tamen vidis sian nomon en listo de nevoĉdonintoj, tiam oni povas kontroli kio okazis kaj laŭbezone ripari iun teknikan problemon.

Amike,
Łukasz

Klara Ertl

unread,
Jul 15, 2020, 4:37:12 AM7/15/20
to TEJO-Komitato
Saluton! 

Reage al tiu lasta aldono de Lukasz, mi ankaŭ ŝatus atentigi ke ni ja konsciu pri tio, ke esti listigita kiel nevoĉdoninto ne necese signifas mankon de diligento.
Pri tio mi ne konsentas kun Hanso. Povas esti multaj kialoj por tio, ke oni ne voĉdonis, ĉu teknikaj, ĉu personaj. Do indus enkonduki kutimon, ke se iu dufoje ne voĉdonis, 
oni kontaktu tiun homon por ekscii kio okazas, ĉar eble oni povas helpi rin trovi solvon kaj eviti aŭtomatan eksigon pro tria nevoĉdonado. Mi komprenas la bezonon de tiu regulo,
tamen oni riskas perdi valorajn aktivulojn - ankaŭ ĉar kelkaj povus preni la aŭtomatan "teknikan"eksigon pli persone, ol aliaj.

Amike,
Klára

Carlos Pesquera Alonso

unread,
Jul 15, 2020, 5:55:46 AM7/15/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj komitatanoj,

Mi ege malkonsentas kun la vortoj de Klara.
Ni ne estas komitatanoj por havi postenon aŭ aperi en listo, sed por plenigi respondecojn kiujn ni unue akceptas volonte. Se iu kiu sinsekve ne plenigas ilin povas esti valora aktivulo, mi ne scias kion tio signifas. Nuntempe ne temas pri teĥnikaj problemoj, ĉar ni jam kontrolas ke ne estas pri tio. Temas pri neaktiveco. Kerino kaj Hanso estas bonaj ekzemploj. Ili iam estis ege aktivaj kaj en aliaj momentoj ne. Nun ili decidis reaktiviĝi kaj tial ni elektis ilin kiel komitatanojn Ĉ. Ideale ĉiuj dirus antaŭe "dum periodo mi ne povas esti aktiva, indas ke alia prenu mian respondecon", sed tio ne okazas. Ni kiel organizo bezonas aktivulojn, ne praaktivulojn. Se iu decidas ne plu agi por la movado pro ne plenigado de respondecoj konante la regulojn, tio sonus pli kiel ekskuzo por mi. Bonvolu ne forgesi ke la regulo funkcias tiel por anstataŭigi neaktivulon por aktivulo. Simile kiel la komento de Robert pri neaktivaj Landaj Sekcioj, havi vakuan postenon ne helpas al nia agado.

Logike tio ĉi ne temas pri la komenco de tiu ĉi debato, pri kiel informi/montri kiujn ne voĉdonis.

Amike,
Karlos'


De: tejo-k...@googlegroups.com <tejo-k...@googlegroups.com> en nombre de Klara Ertl <klara...@gmail.com>
Enviado: miércoles, 15 de julio de 2020 10:36
Para: TEJO-Komitato <tejo-k...@googlegroups.com>
Asunto: Re: [tejo-komitato] Pri « perdo de visaĝo » kaj nomoj de la ne-voĉdonintoj
 

Mia Nordentoft

unread,
Jul 15, 2020, 6:16:30 AM7/15/20
to Łukasz Żebrowski, TEJO-Komitato
Saluton ĉiuj

En AKSO jam estas ŝanĝita la kutimo tiel ke aperas la nomoj kaj ĉe voĉdonintoj kaj de nevoĉdonintoj. Mi prefere ne elspezu mian tempon pri neurĝaj ŝanĝoj al CR konsiderante ke la laboro pri AKSO jam estas tre tempoprena kaj ĉiuokaze anstataŭigos la malnovan sistemon ene de relative malmulte da tempo.

Amike
Mia
--
Mia Nordentoft
Oficisto pri AKSO / Software Engineer
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
World Esperanto Youth Organization

p: +31 (0) 10 310 4924 ext. 102
a: Nieuwe Binnenweg 176
3015 BJ Rotterdam, Nederlando
w: tejo.org e: m...@tejo.org

Lucas Teyssier

unread,
Jul 15, 2020, 4:28:44 PM7/15/20
to tejo-k...@googlegroups.com, Łukasz Żebrowski
Saluton,

Dankon Łukasz pro viaj klaraj klarigoj, mi nun pli bone komprenas.
Mi apogas la proponon de Klara pri ĉiufoja persona kontakto kiam iu ne voĉdonas du sinsekvajn fojojn.
Al Mia: tute en ordo:)

Pri la komento de Carlos, mi nur povas duone konsenti, ĉar mi unuafoje iĝis Komitatano A por "plenigi la postenon", kaj freŝdate mi denove iĝis, ĉar mi estas pli motivita por esti aktiva en la komitato kaj mia LS estas sufiĉe stabila.
Pri la unua fojo, mi ŝatus aldoni etan klarigon, eĉ se mi iom distanciĝas je la fadeno.
Mi unuafoje iĝis Komitatano A (dum unu jaro, antaǔ 4 jaroj), post esti "komitatanigita" dum mia unua IJK de Pierre Vittet. Francio estis tiam tre malforta LS kaj tiam, laǔ mia memoro, Pierre estis kaj voluntulo kaj Komitatano A, kaj li serĉis iun por preni la postenon de Komitatano A (pro intereskonfliktoj), iun ajn, eĉ sensperta homo. Mi do iĝis Komitatano A parte por « aperi en listo ». En Francio, la posteno de Komitatano A estas kutime ne tre dezirata posteno kaj mi longtempe konsideris ke ni estas LS kaj havas Komitatanon A nur por helpi TEJOn esti pli granda asocio.
Eble la konduto de Pierre estas kritikinda, tamen mi pensas ke li agis lerte, kaj estis por li facila maniero por bonvenigi min en la asocio.

Bonan taǔgan tageron, laǔ kie vi estas!
Lucas

Klara Ertl

unread,
Jul 16, 2020, 5:37:15 AM7/16/20
to TEJO-Komitato
La rimarkigo de Lucas pri sia unua komitataneco estas prava. Carlos diras ke "la regulo funkcias tiel por anstataŭigi neaktivulon por aktivulo." Tamen, en malfortaj landaj sekcioj, aŭ kiuj transiras malfacilan momenton, eble simple ne ekzistas iu pli aktiva por preni la lokon. Kaj eble tia landa sekcio bezonas pli da subteno de TEJO. Tial ĉiam indas esplori kialojn de relativa malaktiveco. Samuel, ekzemple, iĝis komitatano A por Katalunio pro similaj kialoj kiel Lucas siatempe. Dum IJK 2018 en Badajoz oni konvinkis lin komitataniĝi, ĉar neniu alia volis fari tion. Tamen, li nek multe emis nek multe aktivis. Ŝajnas ke oni antaŭ nelonge anstataŭigis lin per iu alia - supozeble, nun ke fakte eblis trovi iun.

Amike,
Klára

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

Francesco Maurelli

unread,
Jul 16, 2020, 5:48:25 AM7/16/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton!
mi tre favoras ke TEJO estu kiom eble plej subtenema kaj kontaktu neaktivajn komitatanojn, samkiel ke ĝi unue strebu reaktivigi kaj fortigi landajn sekciojn. Laŭmemore kelkfoje la Ĝenerala Sekretaro kontaktis individue ĉiujn komitatanojn kiuj ankoraŭ ne voĉdonis por instigi al voĉdono, krom pluraj publikaj alvokoj.
Aliflanke, indas ankaŭ substreki, ke Landa Sekcio kies komitatano estas eksigita pro nevoĉdono rajtas senprobleme renomumi la saman homon. Tio ja okazis plurfoje. Ne temas pri forbaro, sed pri ioma atentigo. En la kazo de aliaj komitatanoj (B, C, Ĉ, estrarano) same nenio malpermesas al la elektantoj denove elekti la eksigiton, se tiu rekandidatas (kvankam kutime tio ne okazas).

amike,
Francesco



--
Francesco Maurelli
----------------------------------------------

"Amikoj, ne timu konstante pri tio, kion diros la sensence kritikanta kaj
grimacanta rutina mondo, sed agu ĉiam tiel, kiel diktas al vi via
konscienco kaj koro.", LLZ
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages