Kara komitato,
Ni ĝojas prezenti al vi la financan raporton por 2025, kaj ankaŭ ĝisdatigitan (korektitan) version de la financa raporto por 2024.
Bonvolu trovi ilin en la aldonaĵoj.
Antaŭdankon pro via atento kaj kunlaboro.
Amike,

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAKeAwKpSP1mXCV%3DGXntCvNwSzKSkV24_tkDRMXwL3QU8vTyPjQ%40mail.gmail.com.
Saluton Tyron,
Pardonu pro la malfrua respondo, kaj dankon pro via mesaĝo kaj viaj trafaj rimarkoj.
Koncerne la “debitorojn”, la kresko ĉefe rilatas al tio, ke ni ankoraŭ devas ricevi la restaĵon de la Erasmus-subvencio por 2025. La tuta subvencio estas 125 000 EUR, el kiuj 100 000 EUR jam estis ricevitaj pasintjare. La ceteraj 25 000 EUR estos pagitaj post la sendo kaj aprobo de la fina raporto.
Krome, la kresko rilatas ankaŭ al finaj pagoj de kelkaj projektoj. Ekzemple, sumo de ĉirkaŭ 8 000 EUR por la projekto Esperanto Senlime alvenis pasintmonate. Ankaŭ, la sumo de 2 000 EUR de UEA devenas de donaco promesita pasintjare por Partoprenu IJK-n, sed pagita nur ĉi-jare.
Ni bone konscias pri la graveco sekvi tiujn ŝuldojn, precipe konsiderante la nunan situacion de nia kontanta mono, kaj ni faras la necesajn paŝojn por certigi ilian ricevon.
Ne hezitu se vi havas pliajn demandojn aŭ se vi deziras pli da detaloj.
Amike,
Mihary
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAGiEyRhYFUKDdqeG1Ei5gg5AHNthTM4072QKvCKgcjQQ8XcjkA%40mail.gmail.com.
|
