Estontaj planoj

31 views
Skip to first unread message

Charlotte S.

unread,
Nov 10, 2020, 11:10:16 AM11/10/20
to TEJO-Komitato

Kara komitato,


La Estraro bedaŭras kaj akceptas la decidon de Robert. Ni kore dankas al li pri la kunlaboro ĝis nun kaj deziras al li bonŝancon kun la studado.


La Estraro jam kunsidis ĉi semajne kaj pripensis solvojn kiel iri antaŭen:

  • Unue Roĉjo kaj Karlos’ portempe transprenos la komisionon Landa kaj Faka Agado, kaj trovos por ĝi pliajn komisiitojn. 

  • Due ni serĉos novan estraranon, kunlabore kun la Elekta Komisiono, por zorgi pri Landa kaj Faka Agado. Ni skribos al antaŭaj kandidatoj, komisiitoj kaj aliaj aktivuloj, sed ni ankaŭ bonvenigas vian helpon! Kontaktu nin kun sugestoj pri eblaj kandidatoj.

  • La Estraro esperas proponi al la Komitato almenaŭ unu kandidaton ĉirkaŭ la KomitatKunsido en la fino de novembro. Sekve estos starigita reta voĉdonado en decembro por plenigi la vakan postenon antaŭ la fino de la jaro.

  • Se ni mem ne sukcesos trovi kandidaton, ni petos la Elektan Komisionon fari malferman alvokon.


Amike,

Charlotte, nome de la Estraro


--

Charlotte Scherping Larsson
Prezidanto de TEJO 2020/2021
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.orgin...@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto

Konstanze Schönfeld

unread,
Nov 22, 2020, 5:17:35 AM11/22/20
to TEJO-Komitato
Karaj,

Mi ŝatus sendi ĝisdatigon prie.

La Estraro cerbumis, persone kontaktis kaj private listigis siajn komentojn pri 4 aktivuloj. Nur parto de la proponitoj konfirmis interesiĝon.

La komentoj estis senditaj al la Elekta Komisiono, kiu kunsidos hodiaŭ post la KomitatKunsido. Baldaŭ, aperos mallonga raporto de la EK pri tiuj aktivuloj el la 4, kiuj konfirmos pretecon. La raporto inkluzivos la komentojn de la Estraro.

Tial, mi petas paciencon dumkunside: pliaj informoj alvenos dum la venontaj 2-3 tagoj.

Amike,
Tuŝka

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAKYgDKVcqDYsz6g0rBWRM3CX57ikqgae1jH6j%2B0ANvz_VWyyPA%40mail.gmail.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages