Anonco pri KomitatKunsido

128 views
Skip to first unread message

Konstanze Schönfeld

unread,
Oct 13, 2020, 2:19:22 PM10/13/20
to TEJO-Komitato
Saluton karaj,

Mi ŝatus sciigi la Komitaton ke mi prilaboris la planon por venonta KomitatKunsido (2a KomitatKunsido 2020).


Kiel la titolo de la dokumento sugestas, temas nur pri propono jam diskutita ene de la Estraro. Laŭ ĝi, Komitatkunsido okazos:
- Dimanĉon, la 22-an de novembro
- Sabaton, la 28-an de novembro
- Dimanĉon, la 29-an de novembro
Kompreneble rete, kun komenco ĉi foje je la 13a CET (12a UTC).

Estus nun la momento por komenti kaj proponi alternativojn. Bedaŭrinde mi ne povas certigi, ke la plano ne enhavas erarojn, do nepre komentu kaj konsilu!
Se ne alvenos fortaj kontraŭoj ene de la venontaj 5 tagoj, ĉi dimanĉon mi anoncos tiujn ĉi datojn oficiale kaj laŭreglamente :)

Atenteme,
Tuŝka

Marc Konijnenberg

unread,
Oct 13, 2020, 2:38:14 PM10/13/20
to tejo-k...@googlegroups.com
La datoj por mi estas taŭgaj, kun la sama rimarko ke la 28-an kaj la 29-an mi laboros ekde la 15-a CET, do prefere la kunsidoj iru laŭorde kaj bontempe.

El dt, 13 oct 2020 a les 20:19 Konstanze Schönfeld <ks.sch...@gmail.com> va escriure:
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAHumFKf9vW-Qj-G%3D8uoqPb%2B-MUW85PM9nj_tUSmjZ7h8btdVCQ%40mail.gmail.com.

Konstanze Schönfeld

unread,
Oct 18, 2020, 3:42:26 AM10/18/20
to TEJO-Komitato
Saluton karaj!

Bonŝance ne alvenis tiom da kontraŭoj ;) sekvas ke mi anoncas oficiale sesiojn laŭ la sekva plano:

2a KomitatKunsido 2020
- Dimanĉon, la 22-an de novembro
- Sabaton, la 28-an de novembro
- Dimanĉon, la 29-an de novembro
Kompreneble rete (per Zoom), kun komenco ĉi foje je la 13a CET (12a UTC). Mi notas ke kaj la tagordo kaj la horaro povos daŭre iom ŝoviĝi.

Por faciligi la partoprenon de ĉiu reprezentanto sekve al la komento de Marc, mi disdividis la dimanĉan sesion en du partoj (3a kaj 4a sesio). Tiel ĉiu sekcio povos nomumi anstataŭanton kaze de trofruo, tromalfruo aŭ aliaj laboraj devoj dum unu el la komitatkunsidaj tagoj. Ankaŭ rimarkindas ke la partopreno en la laborgrupoj estas libervola kaj malferma al ĉiu individua membro de TEJO, tiel ke vi povu kaj inviti viajn membrojn (ekzemple Estraranojn de LS), komisiitojn, komisionanojn, ktp kaj elekti alian landan reprezentanton, kondiĉe ke tiu persono estas individua membro de TEJO (bonvolu korekti min, kaze ke la kondiĉo pri individua membreco estas tro strikta).

Ĝis la komenco de novembro alvenos dokumentoj por marki sian partoprenon. Intertempe, bonvole:
- cerbumi pri anstataŭantoj, partoprenontoj en la laborgrupoj el viaj sekcioj;
- komenti Realigplanon (jam sendita) kaj Strategian Planon (sendota);
- proponi tagorderojn kaj reglamentajn ŝanĝojn por la dimanĉaj sesioj;
- laŭvole proponi Komitatanojn Ĉ;
- proponi kunsidestron.

Plej amike,
Tuŝka

Konstanze Schönfeld

unread,
Nov 4, 2020, 6:30:17 AM11/4/20
to TEJO-Komitato
Saluton karaj!

Por faciligi la disvolviĝon de la kunsido, mi kore invitas vin jam nun marki vian (mal)ĉeeston kaj ekserĉi eventualajn anstataŭantojn.

1) Bonvolu rekontroli unue la proponitan tagordon:
→ Se vi havas proponojn pri ŝanĝoj, bonvolu kontakti min plej frue kiel eblas aŭ enmeti komenton.

2) Sekve, bonvolu marki vian ĉeeston kaj informojn pri anstataŭantoj:
→ La dokumento estas horizontale iom longa, do nepre rigardu ĉion. Anstataŭantoj devas membriĝi.

3) Finfine, bonvolu marki vian ĉeeston kaj preferojn pri la laborgrupoj:
- SP: kroma folio sube
- Buĝeto: kroma folio sube
- RP: kroma folio sube
→ Vi rajtas libere movi tra la ĉambroj (ekzemple partopreni unue en ĉambro 1, poste 2, poste 3) inter la rondoj, sed bonvole evitu ŝanĝi ĉambron dum la rondoj mem. Partoprenigu anstataŭe pliajn aktivulojn el via sekcio, se vi interesiĝas pri pli ol unu ĉambro dum sama rondo.
→ Invitu viajn membrojn, Estraranojn, kaj tiel plu. Ĉiu devas membriĝi kaj aldoni sian nomon.
→ Vi povas spontane aliĝi sen nun enmeti vian nomon, sed faciligos la organizadon, se vi tion komunikos kun antaŭo.

4) Ĉu vi volas helpi la Estraron eĉ pli? Marku viajn preferatajn komisionojn:
Tio helpos ĉiun Estraranon kontakti vin antaŭ la kunsido por kolekti pliajn opiniojn.

Konsiloj, eraroj, ajna rimarko? Kontaktu min enfadene aŭ private.

Plej amike,
Tuŝka

Konstanze Schönfeld

unread,
Nov 8, 2020, 6:21:26 AM11/8/20
to TEJO-Komitato
Resaluton! Mi sendas unuan memorigon pri tiuj ĉi dokumentoj. Bv plenigi ilin tre baldaŭ!

Konstanze Schönfeld

unread,
Nov 14, 2020, 8:49:24 AM11/14/20
to TEJO-Komitato, Francesco Maurelli, Mia Nordentoft, Vít Guglielmo Mišurec, Michael Boris Mandirola, Albert Stalin Garrido
Resaluton! Mi sendas duan memorigon pri la dokumentoj!

Plie, mi ŝatus peti ke homoj kiuj volas partopreni en voĉdona komisiono kaj propona komisiono alskribu Francesco Maurelli <fran...@gmail.com> tiom frue kiel eblas. Mi aldonas al la fadeno la homojn, kiuj estis en la komisionoj ĉi somere. Volontege vi rajtas ripeti la sperton ;)

Konstanze Schönfeld

unread,
Nov 15, 2020, 7:11:48 AM11/15/20
to TEJO-Komitato, Francesco Maurelli, Mia Nordentoft, Vít Guglielmo Mišurec, Michael Boris Mandirola, Albert Stalin Garrido, Nicolas Kasolene
Reresaluton!

Kun granda ĝojo mi anoncas la okazigon de du interkonaj antaŭsesioj! Dum antaŭsesioj eblos libere enkonduki sin, interkonatiĝi, starigi demandojn, kaj simple pasigi tempon kune inter Komitatanoj, libertempe kaj neformale. Antaŭsesioj estas malfermitaj kaj al la Komitatanoj kaj al ĉiu membro de TEJO, kiu interesiĝas pri la Komitata laboro - partopreno al ĝi estas plene libervola kaj spontana, sen antaŭregistriĝo kaj sen devigo ĉeesti la tuton.

Gastigos la antaŭsesiojn Nickson Kasolene :)

Jen la datoj kaj horaroj:
- la 22-a de novembro, je la 10 UTC, ĝis plimalpli la 11 UTC
- la 28-a de novembro, je la 18 UTC, ĝis plimalpli la 19 UTC

Plenan resuman dokumenton kaj ĉiujn ligilojn vi ricevos post kelkaj tagoj.

Aliĝu kaj amuziĝu!
Tuŝka

Konstanze Schönfeld

unread,
Nov 18, 2020, 7:56:39 AM11/18/20
to TEJO-Komitato, Francesco Maurelli, Mia Nordentoft, Vít Guglielmo Mišurec, Michael Boris Mandirola, Albert Stalin Garrido, Nicolas Kasolene
Bonan tageron al vi ĉiuj!

Mi memorigas pri tio, ke ni voĉdonos amendojn de Robert dum venonta KoKu (4a sesio).

Jen resumo farita de Robert:

Dankon,
Tuŝka

Hans Becklin

unread,
Nov 18, 2020, 1:19:00 PM11/18/20
to TEJO-Komitato
Karaj komitatanoj,

Procedura demando: kiel venos la proponoj de Robert al la komitato?

Robert kiel komitatano B proponis la amendojn por reta voĉdonado, kaj Unika fine de Aŭgusto komencis la sep-tagan debatan fazon, kiu devus finiĝi la 6-an de Septembro je la 14a UTC. Tamen, laŭ mia kompreno, la voĉdonado ne estis komencita de la ĵus oficiĝinta Ĝenerala Sekretario. (Mi ne kulpigas ŝin, ĉar estis multaj aliaj farendaĵoj je la transiro, kaj ni estas ja meze de iom eksterordinara periodo por la homaro.)

Pro tio, ke la komitato kunsidos dum la sekvaj semajnoj pere de interreto sed ne voĉdonos laŭ Artikolo 4 de la komitata reglamento, sed laŭ Artikolo 12 de la sama reglamento (alie ni devus havi retan debatfazon por ĉiu propono malgraŭ nia virtuala kunestado).

Se Robert ankoraŭ estus en la komitato, li povus facile proponi siajn ŝanĝojn kiel tageron. Tamen, pro lia demisio mi ne certas, ĉu lia propono por reta voĉdonado tamen povas gliti en la tagordon de KK, kiun li ne partoprenos kiel komitatano. Mi kredas, ke iu alia devos proponi sianome la proponojn de Robert.

Malgraŭ ĉi tiu persona interpreto, mi petas formalan interpreton de nia Ĝenerala Sekretario.

Samideane,
Hanso


--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

Konstanze Schönfeld

unread,
Nov 18, 2020, 1:35:25 PM11/18/20
to TEJO-Komitato
Saluton!

Koran dankon pro viaj demandoj.

La Estraro decidis, post konsultado kun Robert, proponi la erojn por voĉdoni laŭ la artikolo 12.
Tio signifas, ke la Estrar(an)o(j) rolos kiel propona Komitatano anstataŭ Robert, kiel Hans priskribis.

Amendoj al la Reglamento estas ja en plano/tagordo ekde semajnoj, sed ne alvenis al mi pliaj amendproponoj krom tiuj de Robert, do ŝajnis al ni nature, post enketado pri la deziroj de Robert - pri kiuj mi persone unue volis morale certiĝi - voĉdonigi la Komitaton prie.

Amike,
Tuŝka

Hans Becklin

unread,
Nov 18, 2020, 3:04:37 PM11/18/20
to TEJO-Komitato
Mi dankas al vi pro la klarigo, Tuŝka. Kaj mi plian fojon dankas al la estraro pro ĝia bona laboro kaj atento al detaloj.

Hanso

Konstanze Schönfeld

unread,
Nov 22, 2020, 4:51:32 AM11/22/20
to TEJO-Komitato
Resaluton!

Nia kunveno komenĉiĝos jam baldaŭ! Mankas nun plimalpli du horoj. Bonvolu jam pretiĝi kaj aliĝi al la kunveno iom pli frue por fiksi ĝustatempe eventualajn teknikajn problemojn.

Eta memorigo por ĉiuj, sed ĉefe por niaj Komitatanoj en UTC+ horzonoj: la partopreno en laborgrupoj NE estas deviga. La Estraro plene konscias pri la defioj resti sidantaj ĉe komputilo longtempe, ĉefe nokte. Prefereble, oni partoprenu vigle kaj aktive unu laborgrupon ol malvigle kaj pasive 2 laborgrupojn! Ĉiam estas ebloj diskuti, amendi, komenti ĉiujn dokumentojn dum la semajno, sed ankaŭ ne zorgu pri malfrua aliĝo, frua foriro al/el laborgrupoj pro aliaj familiaj kaj laboraj devoj.

Amike,
Tuŝka

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages