Propono pri elekto de konfidencpersono en TEJO

83 views
Skip to first unread message

Òscar Hernández Rodríguez

unread,
Aug 12, 2023, 3:56:13 PM8/12/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Estimata Komitato,

Mi venas al vi kun propono elpensita de kelkaj aktivuloj de Kataluna Esperanto-Junularo, kiun mi nun transdonas kaj levas al la Komitato.

Dum la ĵus finiĝinta IJK 2023, evidentiĝis ke TEJO bezonas pritrakti la temon pri seksa ĝenado kaj ĝenerale pri ajna diskriminacio kaj malobservo de homaj rajtoj, por faciligi la efikan mastrumadon de tiaj problemoj. Dum ĉi tiu IJK oni pridiskutis tiun temon per pluraj kanaloj, post la denunco de kelkaj tiaj fiaĵoj kaj la manko de pli preciza kaj ĝisdata gvidlinio, kiu faciligus kaj helpus la laboron de organizantoj.

Unu el la ŝtupoj kiujn nia asocio jam senprokraste povus transiri rilate tion estas elekto de nova konfidencpersono. Krom la konfidencpersono(j) de IJK, laŭ la Reglamento pri intereskonfliktoj ĉe ofichavantoj, TEJO havu ankaŭ konstanta(j)n konfidencpersono(j)n kiuj estu kontaktpunkto kaj por intereskonfliktoj kaj ankaŭ por interhomaj konfliktoj kadre de la organizo. La lasta konfidencpersono estis elektita antaŭ tri jaroj (en julio 2020), do ni proponas elekti kaj nomumi novan, ĉar laŭreglamente la Komitato elektas tiu(j)n por nereelektebla dujara periodo, do tiu grava posteno nuntempe estas vaka. Evidentiĝas la neceso de tiu posteno, des pli, ke dum la venonta mandato kelkaj komisionoj, kiel ekzemple Egaleco, bedaŭrinde havos apenaŭ homajn rimedojn aŭ estos eĉ plene dormantaj pro manko de homforto.

La propono estas baldaŭ lanĉi malferman alvokon kiu daŭru 7 tagojn, poste komenci debatan fazon kaj fine voĉdoni rete por elekti nova(j)n konfidencpersono(j)n, kiuj laŭreglamente ne rajtas ofici en TEJO (kiel estrarano, oficisto, komitatano, volontulo, komisiito, ktp.), kaj ne necese devas esti TEJO-membroj.

Elekto de nova konfidencpersono en TEJO devus esti la unua ŝtupo por ke, kiel jam pluraj nunaj kaj iamaj TEJO-aktivuloj proponis, TEJO trairu dum la venonta mandato iom pli mezlongdaŭran procezon pritrakti tion, kiamaniere la organizo povas adaptiĝi kaj evolui por pli bone kaj klare (re)difini sian gvidlinion rilate al situacioj kiuj postulas efikajn intervenon kaj decidojn, al personaj konfliktoj kaj al intereskonfliktoj. Ni klopodu por fari tiujn ŝanĝojn kiel eble plej baldaŭ, por certiĝi ke antaŭ IJK 2024 ekzistos ĉio necesa por garantii ke ĝi estos sekura spaco por ĉiuj kaj ke la organizo estos plene kaj ĝisdate preparita kaj disponos taŭgajn ilojn por plej efike mastrumi tiajn aferojn.

Kun kora saluto,

Òscar Hernández
Komitatano A (Kataluna Esperanto-junularo)

Manuela Burghelea

unread,
Aug 17, 2023, 3:13:06 PM8/17/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Mi subtenas la proponon de Oscar pri baldaŭa elekto de konfidencpersono(j).

En la ĉi-jara IJK ekzistis kelkaj iloj por preventi molestadon kaj certigi agrablan IJK-umadon (afiŝo pri konfidencpersonoj kaj novulaj anĝeloj, reguloj en la retpaĝo de IJK), sed necesus fari pli. (ĉu aparta informletero kun klaraj instrukcioj kontraŭ molestado kaj precizaj kontaktoj de konfidencpersonoj kaj loka polico?)

Mi komprenas ke ni bezonas ambaŭ konfidencpersonon de TEJO (konstantan, kiun ni elektu kiel eble plej baldaŭ) kaj konfidencpersonojn specife por IJK (kiuj povas esti elektitaj pli proksime de la datoj de IJK de la organizantoj mem). Temas pri grava rolo, ne nur por IJK, sed ankaŭ por la reta Esperantujo, kie multiĝas lastatempe la plendoj pri diversspeca ĝenado, ĉefe de novulinoj.

Amike,

Manuela

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAHuLCsx3suF%2B_CiUm8feUkJ3NHQ%2B%2B%2Bc-OYU5_%2BvQ2YmdVF9SxQ%40mail.gmail.com.

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Aug 17, 2023, 3:16:24 PM8/17/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Òscar:

Mi ne ĉeestis IJKn kaj la informo kiun mi havas pri la malaprobendaj eventoj estas kompreneble limigata. Tamen mi konscias, ke KEJ ludis centran, kuraĝan rolon, kaj mi volas publike agnoski la sentiman agadon de via sekcio. Vi jam estis modelaj pro via kreemo, via energio kaj via engaĝiĝemo. Pasintsemajne vi krome ankaŭ iĝis lumo de honesteco kaj respektemo por la tuta juna esperantistaro.

Mi persone sentas min forte frapita pro la eventoj pro du kialoj: unue ĉar ili batis novulojn kaj due ĉar unu de la ĝenistoj temis pri eksa gvidanto de la organizo, kies konduto devus esti ekzempla. Mi sentas, ke ekde Landa kaj Faka Agado ni ne donis al la afero pasintjare la gravecon kiun ĝi meritis kaj mi prenas mian parton de respondecon tiurilate, esperante ke ĉijare ni sukcesos, per interkomisiona laboro, konsciigi nian membraron, kiel trafe diris Albert, pri ĉi tiutemas pri longdaŭra, sistema problemo en Esperantujo.

Mi pardonpetas, se miaj vortoj sonas tro frankaj, sed TEJO komencas malbonfamiĝi kaŭze de ĉi tia agado. Kiel ni allogos junajn esperantistojn kiuj ne estas tiom aktivaj movadnivele kiam ili asocias nian mallongigon al neglektado de ĉi tiaj situacioj? Kial timidaj junuloj kuraĝos ĉeesti por la unua fojo (rete aŭ fizike) niajn eventojn kiam ĉio kion ili aŭdas pri TEJO temas pri molestado?

Kaj ni ankaŭ konsideru alian flankon kiun ni ne sufiĉe taksis. Kio okazus kaze ke viktimo petu financan kompenson kadre de justica instanco? Organizo kiu agas tiel nezorgeme kiel la nia (fakte ni havas nek protokolon nek elektitan konfidencpersonon) riskas eĉ malfondo ene de tia kunteksto.

Ĉi tia situacio nur ŝanĝiĝos se ni ĉiuj, ĉu estraranoj, ĉu komitatanoj, ĉu komisiitoj, ĉu individuaj membroj sekvas la vojon de KEJ kaj prenas seriozan kompromison por trovi solvojn. Elekti konfidencpersono estas la unua ŝtupo. Aprobi protokolon estas la dua. Kaj la tria, kaj plej grava, estas daŭre subteni tiajn debatojn por ke niaj eventoj estu sekuraj por ĉiuj.

Pri la elekto de konfidencpersono pasintjare Nickson, kiel respondeca estrarano pri Talento, klopodis serĉi novan kaj kontaktis kelkajn aktivulojn, sed sensukcese. Ni ĉiuj konscias pri kiom malfacile estas en TEJO trovi postenulojn. Mi ĵus mesaĝis en la listo de ambaŭ estraroj por atentigi pri la afero kaj pluraj reagis, do espereble estu baldaŭ novaĵoj pri ĝi. Mi kompreneble restos je dispono por enketi pri eblaj kandidatoj inter niaj sekcioj ĉar estus interese, se ni havas du konfidencpersonojn el malsimilaj landoj, ĉar sendube du homoj el diversaj fonoj helpos trakti ne nur absolute kondamnendajn situaciojn kiel tiuj kiujn oni spertis dum IJK, sed ankaŭ dialoge okupiĝi pri la miskomprenoj kiujn kutime alportas la kultura diverseco de vere tutmonda organizo.

Rilate al protokoloj miaopinie la Komitato ene de la sekvaj du aŭ tri monatoj tradukigu kaj aprobu normon de alia organizo por havi almenaŭ unuan bazon. Ni poste povos plibonigi aŭ eĉ radike anstataŭigi ĝin, sed certe oni povas pli facile stiri ŝipon kiu jam navigacias ol tiu kiu restas senmova ĉe la haveno.

Ree gratulon por la kataluna movado! Ni fieras pri vi!

Fortan brakumon el Argentino!

Patricio

PD: Mi estis sendante la mesaĝon kiam mi ricevis tiun de Manuela. Kompreneble kiel kutime mi konsideras plene taŭgaj ŝiajn ideojn kaj konsiderindaj por la organizantoj de ontaj kongresoj.
--

Lucca Lanzi

unread,
Aug 17, 2023, 4:29:42 PM8/17/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton, karaj!

Mi tute subtenas la proponon de Òscar! Plie, mi ŝatus aldoni ke ankaŭ indus aldoni aliajn tipojn de konfidenculoj. En mia universitato, oni ĉiam okazigis universitatajn festojn kun la ĉeesto de tri kontraŭĝenaj komisionoj: kontraŭ maĉismo, homofobio kaj rasismo. En tiom internacia kaj bunta etoso, kiel la ĵusa IJK, oni scias ke bedaŭrinde ne nur la virinoj estas en risko esti ĝenitaj, oni ankaŭ pripensu pri la komforto de niaj samideanaj GLATuloj, ne-blankuloj, handkapuloj, neŭrodiversuloj, ktp. Malgraŭ la diligenteco kaj helpemo de niaj karaj Rafaelo kaj Luana, eble ĝenotaj GLATuloj, ne-blankuloj, ktp, sentus sin plikomforte denonci ian ĝenadon al uloj kiuj scias ekzakte kiel ili suferas, alivorte, al alia(j) GLATuloj, ne-blankuloj, ktp, kiel ili. Ankaŭ indus krei anoniman formularon, por ke personoj kiuj timas elmontri sin, povu denonci al TEJO sen senti sin en danĝero.

Plie, mi ŝatus ke TEJO traktu tiun temon pli serioze kaj pli uniforme, permesante tiel, sekuran etoson al ĉiuj kongresanoj. Ni ne povas trakti seksĝenadon kun kolegismo kaj amatoreco, konsiderante aferojn kiel: "Ho, sed ri estas gravulo kaj kontribuas kun la muzikalo! Ho, sed ri estas estrarano...!" Estas rimarkinda la malsamaj traktoj ke ricevis Cyprien, Luis Obando kaj Roĉjo. Estas vero ke tiuj tri viroj seksĝenadis virino(j)n dum IJK-oj. Tamen, nur la unua estis tuj forigita de IJK, male, Obando restis kiel estrano de TEJO kaj Roĉjo eĉ ricevis aplaŭdojn (post la unua muzikalo). Do, la demandoj estas: kial TEJO traktis malsimile tiujn tri similajn kazoj? Kaj kion ni povas fari por ŝanĝi tion?

Amike,

Lucca
Komitatano A (Brazilo)

aninhacos...@gmail.com

unread,
Aug 21, 2023, 4:47:47 PM8/21/23
to TEJO-Komitato
Saluton al ĉiuj,

Mi estas organizanto de JES 2023/24 (informpaĝo estas ĉe paĝo de jes.vin) kaj ni ŝatus fari kelkajn pli fortajn agadojn kontraŭ seksĝenado. Do mi ege ŝatas aŭskulti la historiojn.

Mi ŝatus komenti tion:

"Estas rimarkinda la malsamaj traktoj ke ricevis Cyprien, Luis Obando kaj Roĉjo. Estas vero ke tiuj tri viroj seksĝenadis virino(j)n dum IJK-oj. Tamen, nur la unua estis tuj forigita de IJK, male, Obando restis kiel estrano de TEJO kaj Roĉjo eĉ ricevis aplaŭdojn (post la unua muzikalo)."

Pri IJK 2018, oni anoncis ke estis forigito sed neniu sciis pri kiu. Cyprien tiam estis estrarano de TEJO, kaj kandidato por re-elektado, li tamen decidis retiri la kandidatiĝon tiam en 2018 (oni ne anoncis al la komitato la kialon), sed li tamen restis kiel estrarano dum plia monato ĝis septembro (do ne estis tuj demisiita). Lia nomo iĝis publika kiel ĝenanto nur poste kelkaj tagoj, ĉar oni provis teni anonimecon kiom longe kiom eblis. Li jam estis komitatano denove en 2019. Li ankaŭ estis rekomendita de elekta komisiono por re-elektado en 2020, malgraŭ ĉio kio okazis malpli ol 2 jarojn antaŭe al la skribado de la EK raporto (kaj nenia mencio en la raporto pri kion ekzate li faris). Li retiris kandidatiĝon kiam klaris ke li ne havus apogon de la komitato, tamen kelkaj homoj diris ke la plej grava afero ne estis kion li faris, sed la fakto ke li ne tiom aktivis (kaj tion mi ne povas kompreni, mi kapablus elekti iun kiu ne tiom aktivas se tiu promesus ekaktivi, sed ne seksĝenanton).

Luis estas por mi la plej ne-komprenebla kazo de ĉiuj, ĉar li ja restis ne nur dum JES (do ne estis forigita entute, eĉ ne poste kelkaj tagoj kiel Roĉjo) sed ankaŭ kiel Estrarano de TEJO, kaj nun grava-posteulo ĉe UEA. Mi tute ne povas kompreni kial, ĉar almenaŭ kion mi aŭskultis, oni akuzis lin de tre gravaj aferoj. Mi bedaŭras ke oni ne skribis protokolon pri tiaj akuzoj, ĉar ne eblas scii multe pli ol onidiroj pri tiu kunsido.

Mi kredas ke tamen, la puno por Roĉjo ne estis sufiĉe rapida, kaj mi ege bedaŭras la decidon teni lin en la kongreso dum pliaj tagoj anstataŭ tuj forigi. Mi esperas ke estos pliaj konsekvencoj por li (mi aŭskultis pri kelkaj aferoj, sed ne ŝatus komenti antaŭ esti oficiale anoncita). Ĉar ĝis nun aspektas ke li povis ĝui la muzikalon kaj foriri pli frue IJK-n, kaj jen ĉio.

Sed mi kredas ke homoj kiuj tion faris, ne plu rajtus esti reprezentato de TEJO aŭ okupi altrangajn postenojn, mi preferus havi malplia estrarano aŭ komitatano ol havi iun kiu estis akuzita de tiaj aferoj. Mi konsentus pri skribi klaran protokolon pri kiel puni kaj teni tiajn situaciojn. Tio utilus ne nur por TEJO-kongresoj, sed ankaŭ por landaj sekciaj kongresoj, mi jam havis ege teruran sperton en kongreso de BEJO antaŭ multaj jaroj (novjara aranĝo 2014/2015), kaj kiam mi decidis skribi pri tio en iu interna listo de BEJO, multaj homoj akuzis min pri provi krei problemojn kaj provis malvalidigi kion mi skribis.

Plej amike,
Ana
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages