Karaj samideanoj:
Mi ĝuas (kaj iom timas) pro mia nova respondeco en la movado kaj pro via varmaj bonvenigaj vortoj! Mi nun nur "volas diri dankon al miaj plej bonaj amikoj en la mondo", ĉar ĉi tio estas la rezulto, de longa vojo.
Unue mi volas danki al la plej evidentaj homoj, kiuj ebligis ĉi tion. Al la ĝenerala sekretario kaj al aliaj homoj kiuj okupiĝis pri ĉi tiu peza tasko. Al la homoj kiuj voĉdonis dum la lastaj tagoj. Al Arya kaj al Jonathan, pro sia kunlaborado dum la pasintaj monatoj. Al niaj argentinaj samideanoj, kiuj lastatempe interesiĝis pri la juna movado, kaj malavare donis al la kandidatoj blokon dum la Argentina Kongreso de Esperanto por triope debati pri niaj ideoj kaj proponoj. Al la subtenantoj de mia kandidatiĝo (Snehaĝa, Luana F., Soraya, Manuela B., Arya, Matheus G., Santiago Vallejo, Valentin, Roĉjo). Kaj speciale al mia granda amikino Luana França, kiu estis la unua homo, kiu kredis je mi kaj invitis al mi eniri la komitaton.
Sed por iĝi komitatano unue oni devas interesiĝi pri la aktivecoj de TEJO kaj UEA. Do mi volas danki al tiuj interesegaj, mojosegaj, bonkoraj homoj kiujn mi ekkonis dum IJK kaj VK: David, Albert, Arnjo, Antonja, Tomanjo, Gonĉjo, Fortalumo, Mirjam, Eduardo, Felikso, Saŝa, Nick, Flora, Eran, Kalĉjo, Wayne... la listo estas senfina, kaj nun mi ne kapablas memori kelkajn nomojn. Tamen mi speciale volas danki al Karlos', Snehaĝa kaj Batuhan pro sia nekredebla laboro dum IJK, sendube la plej amuza evento kiun mi ĉeestis ekde la komenco de la pandemio.
Nu, por partopreni en tiuj kongresoj oni unue devas iĝi IM de TEJO. Do mi kore volas danki al Manuela Burghelea, kiu ege lerte konvinkis al "sendependa esperantisto" membriĝi en UEA kaj iĝis, kiel mi ŝatas diri, mia "baptopatrino" en TEJO kaj UEA. Kaj ankaŭ al Valentin, Manon, Spyros, Lulu, Klára, Tuŝka kaj aliaj organizintoj kaj partoprenintoj de la seminario pri klimata ŝanĝiĝo dum la pasinta jaro, kiu estis la unua evento organizita de TEJO kie mi partoprenis.
Tamen mi ekis lerni Esperanton ekde pli malpli 2003. Jes, mi estas alia eterna komencanto! Do mi ankaŭ volas danki al tiuj samideanoj kun kiuj dum la lastaj jaroj mi rilatis fizike aŭ virtuale. Al la respondeculoj de la kursoj en Duolingo kaj al homoj kiuj dum tiuj malproksimaj epokoj dezegnis ne tiel amuzajn lernilojn per HTML. Mi speciale volas danki al la partoprenintoj de la renkontiĝoj en komerca centro en Bonaero kaj al vizitintoj, kiel Esu Peranto kaj Katja, kaj al tiuj homoj kun kiuj, dum la 2000-jardeko, babilis per la Yahoo! grupo Argent-EJO kaj per MSN. La malapero de tiuj komunikiloj estas klara signo, pri mia malrapideco por regi la lingvon!
Antaŭ lerni Esperanton mi jam aŭdis pri ĝi. Do mi volas danki al mia familio, kiu iam diris al mi ke ekzistis internacian lingvon nomita Esperanto, kiu miksis kelkajn lingvojn, kaj ankaŭ al la (nun morta) revuo Anteojito ("Okulvitreto"), kiu kutime parolis pri ĝi kaj rekte aŭ nerekte instigis multajn generaciojn de hispanlingvanoj proksimiĝi al nia lingvo.
Finfine, mi volas danki al ege speciala homo. Homo kiu ne povis resti neaktiva vidante tiom da maljusteco en la mondo kaj lasis sian tempon, sian energion, sian monon por krei kaj disvastigi novan, simplan, logikan, pacan lingvon. Multaj homoj diris, ke li estis freneza, kaj ja iom da frenezaĵo necesas por ŝanĝi la mondon. Do por honori kaj danki sian strebon, dum la jaro '22 (nombro ke, hazarde, laŭ platrivera tradicio, signifas "la frenezulo"), mi daŭre laboros por la freneziĝo de la movado, kiu nepre bezonas rememori sian fondinton, sian frenezecon, siajn celojn kaj siajn revojn.
Por atingi tiun celon ni nepre devas uzi la plej fortajn ilojn por renovigi la movadon. Ili ne estas retpaĝoj, statutoj, reglamentoj, kunsidoj, komitatoj aŭ estraroj. Sendube indas taksi renovigi ilin, sed neniam oni devas krei, ke ili estas la centraj iloj. Tia renovigo, sen la helpo de la ĉefaj iloj, iĝas neutila. La kernaj renovigiloj nuntempe restas iom neuzitaj, iom forgesitaj inter tiom da (gravaj, sed anstataŭigeblaj) formalaj strukturoj. Iom dormantaj, ĉar multaj esperantistoj, post kelkaj jaroj de sincera agado, rutiniĝis kaj restas en la movado pro inercio. Ni endas vekigi la verajn ilojn de la movado: la koroj de la esperantistoj!
Ree mi pardonpetas, ĉar sendube mi nun forgesas kelkajn homojn, kiuj iel helpis al mi eniri la komitaton!
Koran dankon!
Patricio Iglesias