Saluton,
unue dankon pro tio, ke vi donis voĉon al la opinio de tiu parto de nia membraro, kiu ne estas konvinkita pri la oportuneco de tia deklaro. Gravas, ke ĉiuj sentemoj havu spacon kaj ke ĉiu pozicio estu aŭskultata kun atento.
Kiel subskribinto de la propono, mi tamen ŝatus dediĉi kelkajn vortojn por klarigi kelkajn punktojn kiuj, laŭ mia opinio, indas esti menciitaj.
1. Pri la neŭtraleco
Mi komprenas kaj atendis la referencon al la tradicio de neŭtraleco en la esperantista movado. Ĝi estas valoro kiu ebligis al nia komunumo travivi malfacilajn historiajn momentojn, kaj ĝi meritas respekton.
Tamen, neŭtraleco ne devas transformiĝi en indiferencon aŭ hipokritecon. La argumento laŭ kiu “se ni subtenas unu aferon ni devas subteni ĉiujn aliajn similajn” enhavas logikan eraron kaj ne staras en la praktiko: neniu organizo havas la rimedojn por okupiĝi pri ĉiuj maljustaĵoj de la mondo, kaj TEJO ne devas savi la mondon.
Anstataŭe, nia engaĝiĝo, mi kredas, devas esti proporcia, inter aliaj, al du kriterioj:
- la realaj energioj kiujn TEJO povas dediĉi al iu temo;
- la grado de implikiĝo de la organizo rilate al tiu temo.
En ĉi tiu kazo, TEJO havas kaj la energiojn por esprimi sin, kaj klaran implikiĝon. Krome, mi volas emfazi ion. Ne nur temas pri emocia “kortuŝo”: ĉi tie ne nur temas pri empatio. Kvankam esperantistoj ŝatus agi kvazaŭ ili estus ekster la monda sistemo, ni estas nedisigeble enplektitaj, kaj la ideo agi kiel “ruĝa kruco” nur igas nin pli senutilaj.
Ekzemplo: la mono, kiun TEJO ricevas de la Eŭropa Unio pere de la projektoj Erasmus+ por okazigi niajn eventojn kaj ankaŭ por nia administra kaj volontula subvencio devenas de la ĝenerala buĝeto de EU. Kvankam en malgranda parto, tiu mono devenas ankaŭ el la komerco - inkluzive de armiloj - kaj la eŭropaj investaj aktivecoj en la palestinaj regionoj okupataj de Israelo. Tiu mono devenas laŭvorte de la genocido de homoj. Ni scias: TEJO ne travivas sen la financado de EU. Ĉu akcepteblas, ke ĝiaj reprezentantoj nenion diras pri tio? Ĉu TEJO volas esti neŭtrala ankaŭ rilate al tio? Kaj kie estas la neŭtraleco en la praktikoj de TEJO? En tiu senco, la tro longa silento de la organizo estas ja hontinda. Tre hontinda. Fronte al tio TEJO havas laŭ mi du vojojn: aŭ ĝi iĝas sendependa kaj vere neŭtrala, aŭ ĝi akceptas sian nunan politikan rolon kaj restas kohera kun si mem.
Alia kazo de pli malrekta implikiĝo: TEJO gastigis kaj subtenis en siaj festivaloj eventojn kiel monkolektaj iniciatoj favore al Kongo, kiuj dum IJK estis reklamitaj kiel utilaj por helpi la homojn en Kongo suferantajn pro la daŭranta milito (mirinda ideo, laŭ mia opinio). Ĉu tiu mono estis egale distribuita al la diversaj enaj frakcioj, aŭ al la najbaraj landoj? En kia senco TEJO estas neŭtrala rilate al ĉi tiu afero?
Mi kredas, ke aŭ en TEJO oni timas la dialogon, aŭ oni volas plu havi puran bildon de la asocio, kio estas tute nerealisma, precipe pro la nuntempaj cirkonstancoj. Mi kredas, ke pli sencas akcepti la kompleksecon de la mondo kaj agi por la bono – konkrete, laŭ tio, kion ni povas fari.
2. Pri la timo, ke la deklaro estu dividiga aŭ malbone formulita
Mi konsentas, ke la skizo, tiel kiel prezentita, enhavas plibonigendajn punktojn, sed la propono ne devas esti komprenata, kaj neniam estis prezentata, kiel definitiva teksto, sed kiel deirpunkto por laboro kiu ellaboros la oficialan vortumon. Mi diras tion ĉar, en interparolo kun pli ol unu persono, mi konstatis ke la bezono ŝanĝi la tekston estis taksita kiel sufiĉa kialo por ne subteni la ideon mem de la deklaro. Tio estus perdo de eblo por dialogo. Mi ja subtenas la proponojn faritajn de Tyron, sed la taŭga loko por aŭskulti ilin estos dum la komuna redaktada laborgrupo, kiel anoncita de Ikvero. Mi fidas, ke ĉiu voĉo estos aŭskultata en tiu kunteksto, kaj ĝuste tie estos la loko por diskuti pri vortoj, nuancoj kaj ekvilibro. Eviti la diskuton jam ĉe la komenco pro timo pri eraroj en la vortumado signifus perdi valoran ŝancon de dialogo kaj kolektiva kresko.
3. Pri la malkomforto esprimita (aŭ ne esprimita) de kelkaj membroj
Mi konscias, ke diversaj TEJO-anoj sentas sin malkomfortaj pri ĉi tiu propono, kaj ke ili ne ĉiam trovas la forton esprimi tion publike. Tio estas serioza zorgo, kiun oni ne devas trakti per silento, sed per kreo de sekuraj spacoj por dialogo. Nur tiel ni povos alveni al deklaro, kiu povos reprezenti kiel eble plej bone la komunan voĉon de la organizo. Se tiuj, kiuj havas pensojn por kontribui al la redaktado de la deklaro, timas esprimi sin en TEJO ĉar tio ne eblas, tiam TEJO havas gravan problemon, pri kiu oni ne estas parolantaj.
Por fini: neŭtraleco havas historion kaj valoron, sed ĝi ne povas fariĝi preteksto por senago. Estos “antaŭ” kaj “post” la palestina genocido. Mi ne diras, ke esperantismo devus tute rezigni pri valoro, kiu historie longe karakterizis ĝin, sed ĉi tie ekzistas strukturaj problemoj, kiujn nia organizo devas solvi. La genocido kaj la homrajtaĵoj malobservoj, kiuj hodiaŭ okazas en Palestino, starigas nian generacion kaj nian organizon antaŭ historia vojkruciĝo. Mi ne konsentas, ke temas pri “malfermo de danĝera skatolo”: temas pri montri koheron kun niaj principoj. Lingvoj ŝanĝiĝas laŭlonge de la tempo, kaj same ŝanĝiĝas valoroj, adaptante sin al la bezonoj de epoko kaj ĝiaj historiaj cirkonstancoj. Eble alvenis la momento reorientiĝi, kaj mi ne kredas, ke estas multe por timi.
Mi do invitas ĉiujn, ankaŭ tiujn kiuj dubas pri la utileco de la dokumento, partopreni la dialogon. Nur kun la kontribuo de ĉiu ni povos atingi tekston fortan, klaran kaj respektan de la diverseco, kiu karakterizas TEJO-n.
Salutojn,
Gabriele Esposito Guido
Volontulo de TEJO kaj Prezidanto de la Itala Esperantista Junularo
