Financa raporto 2025 kaj ĝisdatigo de 2024

35 views
Skip to first unread message

Mihary Andrianirina

unread,
Apr 27, 2026, 2:38:34 PM (13 days ago) Apr 27
to tejo-k...@googlegroups.com

Kara komitato,

Ni ĝojas prezenti al vi la financan raporton por 2025, kaj ankaŭ ĝisdatigitan (korektitan) version de la financa raporto por 2024.
Bonvolu trovi ilin en la aldonaĵoj.

Antaŭdankon pro via atento kaj kunlaboro.

Amike,

Mihary
Kasisto Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.orgin...@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto

FINANCA RAPORTO 2025 EN.pdf
FINANCA RAPORTO 2025 EO.pdf

Tyron

unread,
Apr 29, 2026, 7:40:43 PM (11 days ago) Apr 29
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Mi volas danki Manuela kaj Mihary por sia laboro pri la Financa Raporto (kaj la aliaj homoj kiuj certe helpis malantaŭ la kulisoj). Neniel estas facila laboro. Kaj mi tre ĝojas ke ĝi aperas ĝustatempe nur kelkaj monatoj post la fino de la jaro, anstataŭ jaroj poste, kiun TEJO foje spertis.

Mia ĉefa demando rilatas al "debitoroj" (angle: recievables). Laŭ mia kompreno, tiu kategorio rilatas al mono kiun oni ŝuldas al TEJO, sed kiun TEJO ankoraŭ ne ricevis. La sumo tie (88 mil EUR) estas signife pli granda ol 2025 - ĉu estas ajna klarigo pri la enhavoj de tiu kategorio? Ekz. kiu specife ŝuldas monon al TEJO, ekde kiam, kaj kiam oni antaŭvidas ke TEJO rericevos tiun monon. Konsidere ke ni tute ne havas kontantan monon ĝuste nun, sufiĉe gravas ke TEJO postkuras ĉiujn de niaj debitoroj.

Ŝajne ne temas pri antaŭpagoj kiujn TEJO faras por estontaj agadoj, ĉar jam estas aparta linio por IJK 2026, kaj laŭ mia kompreno ne estas ajnaj baldaŭaj subvenciitaj projektoj. Mi supozas ke ni verŝajne ankoraŭ atendas ricevi la finan pagon por la 2025 administra subvencio (25 mil EUR de la tuta 125 mil EUR por la subvencio, io tia). Sed la tuta sumo en tiu kategorio ankoraŭ grandas eĉ sen tio.

Amike,
Tyron

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAKeAwKpSP1mXCV%3DGXntCvNwSzKSkV24_tkDRMXwL3QU8vTyPjQ%40mail.gmail.com.

Mihary Andrianirina

unread,
May 6, 2026, 3:38:28 AM (4 days ago) May 6
to tejo-k...@googlegroups.com

Saluton Tyron,

Pardonu pro la malfrua respondo, kaj dankon pro via mesaĝo kaj viaj trafaj rimarkoj.

Koncerne la “debitorojn”, la kresko ĉefe rilatas al tio, ke ni ankoraŭ devas ricevi la restaĵon de la Erasmus-subvencio por 2025. La tuta subvencio estas 125 000 EUR, el kiuj 100 000 EUR jam estis ricevitaj pasintjare. La ceteraj 25 000 EUR estos pagitaj post la sendo kaj aprobo de la fina raporto.

Krome, la kresko rilatas ankaŭ al finaj pagoj de kelkaj projektoj. Ekzemple, sumo de ĉirkaŭ 8 000 EUR por la projekto Esperanto Senlime alvenis pasintmonate. Ankaŭ, la sumo de 2 000 EUR de UEA devenas de donaco promesita pasintjare por Partoprenu IJK-n, sed pagita nur ĉi-jare.

Ni bone konscias pri la graveco sekvi tiujn ŝuldojn, precipe konsiderante la nunan situacion de nia kontanta mono, kaj ni faras la necesajn paŝojn por certigi ilian ricevon.

Ne hezitu se vi havas pliajn demandojn aŭ se vi deziras pli da detaloj.

Amike,
Mihary




--
Manohimiharintsara ANDRIANIRINA
Prezindantino at Malagasa Esperantista Junulara Organizo
 
E  miharyand...@gmail.com
A  Antananarivo/Madagascar
W  +261341513471
App Social Buttons Image  App Social Buttons Image  App Social Buttons Image 
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages