Retaj voĉdonoj pri malfermaj alvokoj kaj alelektoj

48 views
Skip to first unread message

Rogier Huurman

unread,
Apr 7, 2022, 9:00:54 AM4/7/22
to TEJO-Komitato
Saluton Komitato,


La voĉdonoj temas pri artikoloj 3 ĝis 6 de la proponata Reglamento pri malfermaj alvokoj, legu detalojn ĉi tie: https://docs.google.com/spreadsheets/d/1rXD2QxZLiUDCRhaFGSJGY_XNedXmS53RdW87X8eix3c/edit#gid=0
Ankaŭ okazas alelekto por du vakaj estraraj postenoj, por kiuj estas du kandidatoj: Nicolas Kasolene kaj Tobiasz Kubisiowski.

La limdato estas sabato la 16-a de aprilo je 13:00 UTC. Lucas Teyssier kaj Tran Thi Hoan nepre voĉdonu, aŭ ili eliros la Komitaton.

Via Ĝenerala Sekretario

Michael Boris Mandirola

unread,
Apr 11, 2022, 12:51:20 PM4/11/22
to TEJO-Komitato
Saluton,

mi ŝatus atentigi ke la propono ne temis pri kreado de nova Reglamento pri malfermaj alvokoj, sed pri amendo de la Ĝenerala Reglamento (do kreado de reglamentero / ĉapitro pri maflermaj alvokoj), kiel menciite dum la propona fazo kaj kiel legeblas en la dokumento:

Klarigo: temas pri aldono de paragrafo al la ĝenerala reglamento, "12. Malfermaj alvokoj" post "11. Elpaŝoj"


Atente
MB

--
Michael Boris MANDIROLA
E-mail: michae...@gmail.com
Tel: (FR) +33695551694
Skype: michaelboris


Missatge de Rogier Huurman <rogier....@gmail.com> del dia dj., 7 d’abr. 2022 a les 15:00:
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAOm9VoGbW62LMdXSJ%2B40x2s5N81RGOwwNwKg9DdTeGi5xbSF7g%40mail.gmail.com.

Rogier Huurman

unread,
Apr 16, 2022, 10:01:42 AM4/16/22
to TEJO-Komitato
Saluton Komitato,

Finiĝis la reta voĉdonado. Estis iom da laboro kalkuli la verajn rezultojn, sed jen ili. Ĉiuj menciitaj artikoloj estas laŭ https://docs.google.com/spreadsheets/d/1rXD2QxZLiUDCRhaFGSJGY_XNedXmS53RdW87X8eix3c/edit#gid=0.

Artikolo 3.e: la pli longa teksto gajnas kun 12 kontraŭ 5 (kaj aperis en pli ol duono de la voĉdonoj) post forigo de du nevalidaj voĉdonoj
Artikolo 3.f: la pli mallonga teksto gajnas kun 17 kontraŭ 2 (kaj aperis en pli ol duono de la voĉdonoj) post forigo de du nevalidaj voĉdonoj
Artikolo 3.g: 13 jesaj, 4 neaj, 6 sindetenoj post forigo de du nevalidaj voĉdonoj
Artikolo 3.h: 20 jesaj, 2 neaj, 1 sindeteno post forigo de du nevalidaj voĉdonoj
Artikolo 4: 8 jesaj, 12 neaj, 3 sindetenoj post forigo de du nevalidaj voĉdonoj (MALAKCEPTITA)
Artikolo 5: 16 jesaj, 4 neaj, 3 sindetenoj post forigo de du nevalidaj voĉdonoj
Artikolo 6: 7 jesaj, 11 neaj, 5 sindetenoj post forigo de du nevalidaj voĉdonoj (MALAKCEPTITA)

Alelekto: 15 voĉdonis por ambaŭ, 2 nur por Nicolas, 1 nur por Tobiasz, kaj 3 por neniu. 4 nevalidaj voĉdonoj.
Ambaŭ estas elektitaj, bonvenon!

Tran Tri Hoan maltrafis tri sinsekvajn voĉdonojn kaj ne plu estas komitatano.

Mi iom atendas diskuton antaŭ malfermo de sekvaj voĉdonoj.

Via Ĝenerala Sekretario

Op ma 11 apr. 2022 om 18:51 schreef Michael Boris Mandirola <michae...@gmail.com>:
voĉdonrezultoj-16apr22.txt

Albert Stalin Garrido

unread,
Apr 16, 2022, 10:21:38 AM4/16/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Roĉjo,

Dankon pro la publikigo de la rezultoj. Ĉu vi povus ankaŭ mencii la nomojn de tiuj, kiuj jam du sinsekvajn fojojn ne voĉdonis kaj eble bezonus memorigon por partopreni venontfoje por ne eksiĝi de la Komitato?

Gratulojn al Nickson kaj Tobiasz kaj bonvenon al nia estrara teamo. 


Amike

Albert Stalin Garrido
National Chairperson, Filipina Esperanto-Junularo
alberts...@gmail.com

Rogier Huurman

unread,
Apr 16, 2022, 10:23:59 AM4/16/22
to TEJO-Komitato
Saluton,

Temas pri Anjo de FEJ, David RS de KEJ, Tamiris kaj Tyron. Mi mencios ilin komence de la sekva voĉdono.

Roĉjo

Op za 16 apr. 2022 om 16:21 schreef Albert Stalin Garrido <alberts...@gmail.com>:

tobia...@gmail.com

unread,
Apr 16, 2022, 11:20:47 AM4/16/22
to tejo-k...@googlegroups.com

Karaj Komitatanoj,

 

Dankon al Roĉjo pro la rezultoj, kaj grandan dankon al la tuta Komitato pro via fido!

 

Amike | Pozdrawiam
Tobiasz Kubisiowski

*pejsekretario | Sekretarz PME

 

Pola Esperanto-Junularo - Polska Młodzież Esperancka
ul.
gen. Wł. Andersa 37/59a, 00-159 Warszawa, Pollando
Vizitu nin:
www.pej.pl | Odwiedź nas: www.pej.pl

Nicolas Kasolene

unread,
Apr 16, 2022, 12:53:28 PM4/16/22
to tejo-k...@googlegroups.com, tobia...@gmail.com
Karaj Komitatanoj, 

Elkoran dankon pro la fido en ni, kaj gratulon al mia kolego @tobia...@gmail.com
Estas por mi granda plezuro esti parto de la Estraro de TEJO!

Amike, 

Nicolas Kasolene (Nickson)
Komitatano B & Komisiito pri IKRJO
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Goma, D.R.Kongo

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Apr 16, 2022, 7:51:51 PM4/16/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj samideanoj:

Elkoran gratulon al Nicolas kaj al Tobiasz! Mi certas, ke ili lerte stiros nian organizon!

Koran, koregan dankon al nia Ĝenerala Sekretario. Mi ne dubas, ke mankomputi voĉdonojn neniel estas facila tasko.

Mi bedaŭras la demision de Ĝojo, kaj esperas la badaŭan nomumadon de nova komitatano A el Vjetnamo (kaj el multaj aliaj landoj), speciale por la periodo 2022-2023.

Brakumon!

Patricio Iglesias
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages