Karaj samideanoj,
Eble vi jam legis pri la novaĵo de apero de filmo kiu rilatas al Esperanto en la platformo
Netflix (plia informo:
https://www.liberafolio.org/2020/12/11/esperanto-aperas-duonkase-en-filmo-de-netflix/). Tiu platformo estas ege populara en multaj landoj, kaj pro tio grangeda kvanto de homoj aŭskultos pri kaj spektos la filmon. Kiel la artikolo klarigas, al filmo ne rekte parolas pri Esperanto, sed povas esti ke scivolemuloj esploras pri ĝi post la spektado.
Mia ne celo NE ESTAS INFORMI PRI LA NOVAĴO. Mi volas ke ni kune pensu kaj ke ni estu pretaj por la venonta okazo simila. Nun, malfrue, mi pensas ke ni malŝparis oportunon. Ni perdis la eblon plenigi la reton per videoj, komentoj, blogeroj, ktp pri la rilato de la filmo kaj Esperanto. Ne tiom en Esperanto, sed en niaj denaskaj lingvoj. Tiel, kaze ke iu esplorus pri la filmo, povus trovi la rilaton kun Esperanto kaj eble la informon pri niaj asocioj.
Do, mia celo ESTAS MENSE PRETIGI NIN POR LA VENONTA OPORTUNO. Mi volas ke se alia simila oportuno aperas, ni estos pretaj. Ni, kiel movado (kiel organizo!) povus kaj devus agi por profiti el tia ekstermovada situacio. Mi esperas ke venontfoje ni ĉiuj memoros tiun ĉi alvokon kaj tial ke ni rapide povus organizi kampanjon por ne malŝpari la okazon.
Dankon pro via legado kaj bonvolu pardoni ke mi ne pensis tion ĉi antaŭe.