RetEsKu - Protokoloj

127 views
Skip to first unread message

Konstanze Schönfeld

unread,
Aug 25, 2020, 1:18:59 AM8/25/20
to TEJO-Komitato, TEJO-Estraro
Kara Komitato,

En tiu ĉi fadeno, mi publikigos ĉiujn protokolojn de niaj Retaj EstrarKunsidoj (RetEsKu).

La 1-a kunsido de la onta estraro okazis lundon, la 24-an de aŭgusto, je la 14a Roterdamtempe.
Jen la protokolo. Gvidis la kunsidon Charlotte kaj Tuŝka. Koran dankon al Paulina pro protokolado!

Mi ankaŭ invitas vin tralegi niajn novajn kutimojn por kunsidoj, verkitaj de Klára.

La 2-a kunsido de la onta estraro okazos lundon, la 7-an de aŭgusto, je la 14a Roterdamtempe.
Se vi deziras ĉeesti parton por saluti nin aŭ alparoli specifan temon, sciigu min kun antaŭo.

Ĉeesta EstraKunsido okazos en Roterdamo de la 11-a (alventago) ĝis la 15-a de septembro (forirtago).
Programo kaj ebloj partopreni partojn de ĝi rete estos publikigitaj la semajnon antaŭ ĝi.
Malferma horo de la Estraro okazos dimanĉon, la 13-an de septembro (horon ni komunikos poste).

Plej amike,
Tuŝka

Konstanze Schönfeld

unread,
Aug 25, 2020, 5:52:55 AM8/25/20
to TEJO-Komitato, TEJO-Estraro
Resaluton,

Mi pardonpetas, kompreneble, nia venonta RetEsKu okazos:
- lundon, la 7-an de septembro, je la 14a Roterdamtempe.

Plej amike,
Tuŝka

Albert Stalin Garrido

unread,
Aug 25, 2020, 2:29:15 PM8/25/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Tuŝka kaj la Estraro,

Dankon pro la diskonigo de la Protokolo. 

Mi opinias tion nova, ĉar la Estraro tradicie ne publikigas la protokolojn de siaj kunsidoj eĉ al la Komitato. En la estonteco, estus preferinde se la Estraro publikigos minimume resumojn de la protokoloj de siaj kunsidoj, se pro iu privateca kialo ne eblas publikigi la tuton, por ke la Komitato almenaŭ havu ideon pri la internaj aferoj en la Estraro kaj povu helpi kaj interveni se necese.

Mi ankaŭ ŝatus demandi, ĉu la Estraro jam finis dividi inter si la fakojn? Mi vidas ke kelkaj venontaj estraranoj jam komencis labori kaj (re)aktivigi niajn komisionojn kaj interesgrupojn, sed samtempe mi ankaŭ ne memoras ke la Estraro faris anoncon pri la taskdividoj dum la mandato. (Aŭ ĉu mi eble maltrafis ĝin?) Mi volas scii, kiu fariĝis la estrarano pri Landa kaj Faka Agado, ĉar pri tio mi ne sentis iun ajn evoluon lastatempe.


Amike,
AS.

photo
Albert Stalin T. Garrido
National Chairperson, Philippine Esperanto Youth

+639982491891 | alberts...@gmail.com

Quezon City, Philippines


--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAHumFKemwniZ0_738WOkL13yVX3ituMOeC7srwXXdjWSEGswcg%40mail.gmail.com.

Konstanze Schönfeld

unread,
Aug 25, 2020, 2:55:39 PM8/25/20
to TEJO-Komitato
Saluton Albert!

Dankon pro via komento. Jes, tio estas nova kutimo. Ne estis eraro: dum venonta mandato, mi ĉiam publikigos la protokolon en TEJO-komitato. Tiel vi ankaŭ regule ekscios, kiam kaj kiom ofte ni kunsidis, kiom longe, kiuj ĉeestis, kaj kiuj temoj bezonas atenton. Estonte, mi eĉ esperas ke kelkaj en la Komitato interesiĝos pri ĉeesto de parto de nia kunsido.

Mi komprenas, ke la protokolo povus iĝi iom longa legado. Povus esti, ke volontuloj, kiuj protokolos dum la jaro, ricevos la taskon verki ankaŭ etan resumon. Dankon pro la ideo!

Pri taskodisdivido: diskutoj pri tio daŭriĝas retpoŝte, en retlisto de la Estraro. Kiam ni findecidos, la anonco trafos certe unuavice la Komitaton.

Amike,
Tuŝka

Albert Stalin Garrido

unread,
Aug 25, 2020, 3:25:03 PM8/25/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Tuŝka,

Dankon pro la rapida respondo! 

Tre bona iniciato de via flanko kaj de la Estraro. Estos pli facila la kunlaboro inter la Komitato kaj la Estraro, espereble. Nu, mi fakte neniam komprenis kial la Estraro kutimis ne publikigi siajn protokolojn aŭ minimume raporti pri la enhavo de siaj kunsidoj, ĉar almenaŭ kaze de miaj aliaj organizoj la estraroj malferme raportas pri siaj diskutoj kaj decidoj al la membraro. 

Bone ke mi ankaŭ nenion maltrafis. Kun pozitiva anticipo mi atendos la anoncon pri la taskdividoj inter la estraranoj.


Amike,
AS.

photo
Albert Stalin T. Garrido
National Chairperson, Philippine Esperanto Youth

+639982491891 | alberts...@gmail.com

Quezon City, Philippines

Konstanze Schönfeld

unread,
Sep 9, 2020, 7:03:08 AM9/9/20
to TEJO-Komitato
Kara Komitato,

Jen protokolo de nia lasta Reta EstrarKunsido (RetEsKu).

La 2-a kunsido de la nuna estraro okazis lundon, la 7-an de septembro, je la 14a Roterdamtempe.
Jen la protokolo. Gvidis la kunsidon Charlotte kaj Tuŝka. Koran dankon al Valentin pro protokolado kaj al Marko pro provlegado!

Mi invitas vin tralegi denove niajn novajn kutimojn por kunsidoj, verkitaj de Klára.

Venonta evento estos la ĉeesta EstraKunsido kiu okazos en Roterdamo de la 11-a (alventago) ĝis la 15-a de septembro (forirtago).
Programo estos publikigita baldaŭ. Nuntempe, kaj Charlotte kaj mi estas malsanaj, do mi petas paciencon.

Malferma horo de la Estraro okazos dimanĉon, la 13-an de septembro, je 15:00 Roterdamtempe.

Plej amike,
Tuŝka

Konstanze Schönfeld

unread,
Oct 1, 2020, 3:48:40 AM10/1/20
to TEJO-Komitato
Resaluton!

Jen protokolo de nia lasta Reta EstrarKunsido (RetEsKu).

La 3-a kunsido de la nuna estraro okazis mardon, la 29-an de septembro, je la 14a Roterdamtempe.
Jen la protokolo. Gvidis la kunsidon Charlotte. Koran dankon al Quentino pro protokolado kaj al Marko pro provlegado!

La 4-a kunsido de la onta estraro okazos mardon, la 6-an de oktobro, je la 14a Roterdamtempe.
Se vi deziras ĉeesti parton por saluti nin aŭ alparoli specifan temon, sciigu min kun antaŭo.

Mi ankaŭ informas ke la Estraro jam kunsidis dufoje rete nur pri realigplano. Ekde ĉi semajno, okazas marde regulaj semajnaj kunsidoj:
- je la 13a Roterdamtempe pri realigplano / strategia plano (ĉiufoje 3 temoj, 45 minutoj);
- je la 14a Roterdamtempe okazas regula RetEsKu (malpli ol 60 minutoj).

Plej amike,
Tuŝka

Konstanze Schönfeld

unread,
Oct 13, 2020, 9:26:21 AM10/13/20
to TEJO-Komitato
Saluton karaj,

Kun iom da malfruo, jen protokolo de nia lastsemajna RetEsKu kaj de ĉi semajna RetEsKu.

La 4-a kunsido de la nuna estraro okazis mardon, la 6-an de oktobro, je la 14a Roterdamtempe.
Jen la protokolo. Gvidis la kunsidon Tuŝka kaj Charlotte. Koran dankon al Valentin pro protokolado kaj al Marko pro provlegado!

La 5-a kunsido de la nuna estraro okazis mardon, la 13-an de oktobro, je la 14a Roterdamtempe.
Jen la protokolo. Gvidis la kunsidon Tuŝka kaj Charlotte.

La Estraro ankaŭ kunsidis la 6-an de oktobro specife pri Realigplano.
Venonta kunsido okazos lundon, la 19-an de oktobro, je la 15a CEST.

Plej amike,
Tuŝka

Konstanze Schönfeld

unread,
Oct 20, 2020, 7:26:39 AM10/20/20
to TEJO-Komitato
Saluton karaj,

Jen protokolo de nia semajna RetEsKu. Ĉi semajne, ni ĉefe traktis Strategian Planon. Samo okazos venontsemajne.

La 6-a kunsido de la nuna estraro okazis lundon, la 19-an de oktobro, je la 15a Roterdamtempe.
Jen la protokolo. Gvidis la kunsidon Charlotte. Koran dankon al Quentin pro protokolado kaj al Renato pro provlegado!

Venonta kunsido okazos lundon, la 26-an de oktobro, je la 15a CEST.

Plej amike,
Tuŝka

Konstanze Schönfeld

unread,
Nov 1, 2020, 3:54:03 AM11/1/20
to TEJO-Komitato
Resaluton karaj,

Jen la lasta protokolo de nia semajna RetEsKu. Ni ĉefe traktis Strategian Planon plus volontulojn.

La 7-a kunsido de la nuna estraro okazis lundon, la 26-an de oktobro, je la 15a Roterdamtempe.
Jen la protokolo. Gvidis la kunsidon Charlotte. Koran dankon al Renato pro protokolado kaj al Valentin pro provlegado!

Venonta kunsido okazos lundon, la 2-an de novembro, je la 15a CEST.

Ne forgesu, ke marde okazos la dua sesio de nia unua Malferma Horo de la Estraro!

Plej amike,
Tuŝka

Konstanze Schönfeld

unread,
Nov 22, 2020, 10:24:32 AM11/22/20
to TEJO-Komitato
Karaj,

Kun iom da malfruo, mi kunsendas eĉ 3 protokolojn.

La 8-a kunsido de la nuna estraro okazis lundon, la 2-an de oktobro, je la 15a Roterdamtempe.
Jen la protokolo. Gvidis la kunsidon Charlotte. Dankon al Renato kaj Valentin pro protokolado.

La 9-a kunsido de la nuna estraro okazis lundon, la 9-an de oktobro, je la 15a Roterdamtempe.
Jen la protokolo. Gvidis la kunsidon Charlotte. Dankon al Renato, Quentin kaj Valentin pro protokolado.

La 10-a kunsido de la nuna estraro okazis merkredon, la 18-an de oktobro, je la 13a Roterdamtempe.
Jen la protokolo. Gvidis la kunsidon Charlotte. Dankon al Valentin pro protokolado.

Venonta RetEsKu okazos laŭ planilo kreota de Tuŝka, prefereble per When2Meet, dum la unua duono de decembro.
Ankaŭ okazos 3hora EsKu (reta) la 20-an de decembro.

Amike,
Tuŝka

Konstanze Schönfeld

unread,
Dec 11, 2020, 4:02:13 AM12/11/20
to TEJO-Komitato
Karaj,

La 11-a kunsido de la nuna estraro okazis mardon, la 8-an de oktobro, je la 12a30 Roterdamtempe.
Jen la protokolo. Gvidis la kunsidon Charlotte. Dankon al Quentin kaj Valentin pro protokolado.

Venonta evento estos EsKu, kiu estos rete kaj almenaŭ 3hora, je la 20-a de decembro.
Se vi interesiĝas pri partopreno, sendado de demandoj, intervjuoj, kaj tiel plu, nepre kontaktu min kun antaŭo.

Amike,
Tuŝka

Miguel Bento

unread,
Dec 11, 2020, 9:58:43 AM12/11/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Koran dankon pro la protokolo de la estrarkunsido okazinta la 8-an de Decembro (ne de Oktobro, ĉu ne?) !

Pri la dua tagordero: miaopinie prefere la rilatojn kun la landaj kaj fakaj asocioj tenu kaj disvolvu la komisiono pri Landa kaj Faka Agado kaj ties respondeca estrarano. Mi ne komprenas, kial rekte enplekti la ceterajn estraranojn en la aferon.

Pri la tria tagordero: ĉu iu povus klarigi, kiu estas la "administrada problemo" kiu malebligas akcepton de tria volontulo? Cetere, kiu estas la diferenco inter "staĝo" kaj "volontulado"? Por volontuloj estas publika alvoko kaj elektoprocezo kun intervjuoj. Sed la protokolo diras, ke neesperantisto sendis mesaĝon al Martin petante "staĝon" kaj ŝajne oni tuj akceptis. Ĉu ne estus poŝmono en tiu kazo?

Amike,
Miĥaelo Bento

Albert Stalin Garrido

unread,
Dec 11, 2020, 10:06:08 AM12/11/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Miĥaelo,

La Estraro fine ne venis al konkreta decido pri la proponita disdivido inter estraranoj rilate al LS kaj FS, tial la Komisiono pri LFA daŭre ĉefe respondecos pri tiu kampo kiel kutime. 

Pri eventoj, ni konsideras regule sendi estraranojn al diversaj eventoj en la junulara movado kiel reprezentantojn de TEJO, kaj tio laŭ mi estas unu pozitiva paŝo antaŭen por pliproksimigi TEJO-n al la tutmonda komunumo. Do, se niaj landaj kaj fakaj sekcioj ŝatus ke iu(j) estrarano(j) aŭ aktivuloj de TEJO partoprenu kaj parolu en ties eventoj en 2021, ekz. membrokunvenoj, ni estus pretaj fari tion.


Albert Stalin

photo
Albert Stalin T. Garrido
Founder & National Chairperson, Philippine Esperanto Youth

+639682279145 | alberts...@gmail.com

Quezon City, Metro Manila, Philippines
Social icon Social icon


2020년 12월 11일 (금) 오후 10:58, Miguel Bento <miguel....@gmail.com>님이 작성:

Konstanze Schönfeld

unread,
Dec 11, 2020, 10:09:32 AM12/11/20
to TEJO-Komitato
Saluton!

Oh jes, decembro. Mi erare kopiis antaŭan mesaĝon. Eĉ Ĝen-Sek ofte eraras!

2a tagordero: la ideo precipe ne estas malbona, se ni konsideras kiom ampleksa estas la laboro de LFA. Nur mi spertis fiaskon rilate al disdivido dum antaŭaj mandatoj, do ni pormomente decidis ke Albert ĉefokupiĝu sed ni ĉiuj helpu.

3a tagordero: volontulado okazas ene de la EVS/ESK-kadro. Staĝo okazas laŭ aliaj kadroj, ekz universitata Erasmus+. Poŝmono de Felipe, tiukaze, elvenos de Erasmus+, ne de la kontoj de TEJO. Ĉio (volontulado kaj staĝo) estas Erasmus+, do ĉiukaze la mono venas de Eŭropa Unio, sed la kadroj ne samas. Ni neniam havis staĝanton kiu alvenis per universitata Erasmus+, do kiam ni ankaŭ bone ekkomprenos kiel ĉio okazos, ni sciigos la Komitaton.

Amike,
Tuŝka

Charlotte S.

unread,
Dec 11, 2020, 11:38:28 AM12/11/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton karaj,

Mi levis la temon pri disdivido de landoj kaj fakaj sekcioj inter la estraranoj. 
Tamen, mia propono ne estis ke estraranoj anstatauigu laboron de la komisiono, sed simple ke estu pli klara kiu en la estraro la respondeculoj (de la komisionoj) kontaktu. 
Mi komprenas ke Tusxka ekz havis malbonan sperton kun tia disdivido. 

Amike,

Charlotte Scherping Larsson

Miguel Bento

unread,
Dec 13, 2020, 12:00:24 PM12/13/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Resaluton!

Koran dankon pro la respondoj. Miajn restintajn dubojn la estraro ĵus forigis dum la malferma horo; tiuj, kiuj ne partoprenis ĝin povos legi la respondojn de la estraro en la protokolo.

Amike,
Miĥaelo Bento 

Konstanze Schönfeld

unread,
Jan 3, 2021, 4:07:25 AM1/3/21
to TEJO-Komitato
Resaluton!

La unua 2021-kunsido de la Estraro okazos lunde, la 11-an de januaro:
- de la 15a ĝis la 17a CET (14a - 16a UTC ; 21a - 23a en Vjetnamio, 22a - 0a en Filipinoj, 23a - 1a en Suda Koreio)

Ĉiuj 9 Estraranoj markis sian disponeblon partopreni.

Se vi deziras partopreni parton kiel komisionano aŭ vi havas specifan demandon al la Estraro respondinda dumkunside, nepre respondu al tiu ĉi fadeno.

Amike,
Tuŝka

Konstanze Schönfeld

unread,
Jan 17, 2021, 12:01:13 PM1/17/21
to TEJO-Komitato
Karaj,

La 11-a kunsido de la nuna estraro okazis lundon, la 11-an de januaro, je la 15 Roterdamtempe.
Jen la protokolo. Gvidis la kunsidon Charlotte. Dankon al Paulina, Renato kaj Valentin pro protokolado kaj provlegado.

Venonta kunsido okazos merkrede, la 27-an de januaro, je la 16a CET / 15a UTC.
Se vi interesiĝas pri partopreno, sendado de demandoj, intervjuoj, kaj tiel plu, nepre kontaktu min kun antaŭo.

Amike,
Tuŝka

Konstanze Schönfeld

unread,
Jul 6, 2021, 5:44:19 AM7/6/21
to TEJO-Komitato
Karaj,

Mi pardonpetas pro la plurmonata silento rilate al protokoloj. Entuziasmo pri provlegado kaj korektado iom disfalis en 2021!

Tamen, jen dosierujo por vi kun ĉiuj niaj kunsidoj kaj protokoloj:
Kelkaj pli kvalitas ol aliaj ;)

Amuzan legadon al ĉiuj!
Tuŝka
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages