Komuniko pri la Rezulto de la Administra Subvencio 2023

101 views
Skip to first unread message

Albert Stalin Garrido

unread,
Mar 26, 2023, 1:00:38 PM3/26/23
to tejo-k...@googlegroups.com

Kara Komitato,


Lastatempe venis la decido de la Eŭropa Komisiono pri nia kandidatiĝo por la administra subvencio (sub la fonduso Erasmus+). Rilate tion, kun granda plezuro mi informas vin, ke ni ricevis trijaran kadran akreditiĝon, kiu permesas al ni kandidatiĝi por la administraj subvencioj de 2023 ĝis 2025, kaj ke nia subvencipeto por 2023 estas aprobita kun la aljuĝita sumo de 125.000€ elspezebla dum unujara periodo. Efektive, tiu sumo estas multe pli alta ol kion la organizo antaŭe petadis kaj lasos nin en eĉ pli bona financa pozicio ol kie ni estis en la sama periodo de 2022.


Tio signifas, ke ni efektive aktivigos la “bonan scenaron” de la Jara Buĝeto 2023, kiun la Komitato aprobis komence de ĉi tiu monato. 

Kompreneble, ni bezonos iom da tempo por trairi la proceduron por efektive ricevi la monon, sed nun ni jam povas komenci fokusiĝi sur la planoj, kiujn ni delonge intencas realigi kun la subvencio kaj regajni tion, kion ni perdis tra la pasinta jaro. Nun ni antaŭvidas, ke niaj prioritatoj estas la jenaj:

  • Rekrei la laborpostenojn kiujn ni perdis kaj dungi novajn oficistojn, por kiuj ni volonte prezentos modifitan buĝeton al la Komitato kiam ĝi estos preta. La Estraro nun zorge pristudas la aktualajn bezonojn de la organizo kaj de tio (re)vivigos laborpostenojn;

  • Subteni la moviĝeblon de niaj volontuloj kaj aliaj aktivuloj kiuj tion bezonos por plenumi siajn respektivajn taskojn en la organizo; kaj

  • Disponigi pli da mono al la Fonduso “Partoprenu IJK-n,” por kiu kelkaj kandidatoj restas en la atendolisto, laŭ la provizoj de la Jara Buĝeto.


La ricevo de la administra subvencio ankaŭ forprenas de niaj ŝultroj tre pezan aferon. La estraroj, de la antaŭa ĝis la nuna, ĉiam laboris ĝis nun kun niaj financoj enmense. Nun, ni ne plu bezonos fari pli drastajn paŝojn sed povos pli trankvile plenumi niajn taskojn kaj tiel liveri eĉ pli bonan servon al nia membraro kun la subteno kiun ni ricevos. Kompreneble, eĉ kun la subvencio ni tamen restas en plena sindevigo por konduki la organizon al daŭra financa resaniĝo kaj eventuale transdoni longdaŭre finance stabilan TEJO-n al niaj posteuloj je la fino kiam la mandato de ĉi tiu Estraro finiĝos.


Ni dankas la tutan stabon, kiu unuece kunlaboris por plenumi ĉiujn postulojn de la subvencipeto, interalie al Karlos’, kiu superrigardis la tutan subvencipeton; al Spyros, kiu helpis ellabori la subvencipeton kiel unu el siaj lastaj taskoj kiel nia oficisto; al Wilson, kiu pretigis ĉiujn financajn dokumentojn postulitajn; kaj al la sekcioj kiuj liveris necesan informon pri si mem por montri la klaran tutmondan agadon de TEJO. Multan dankon ankaŭ al la Komitato, kiu pacience subtenis la Estraron kaj kunlaboris por daŭrigi la ĉiutagan vivtenadon de la organizo malgraŭ la financa defio.


Ni restas en proksima kontakto kun vi. TEJO vivas.



Ĝojplene,

Albert Stalin Tancinco Garrido
President | World Esperanto Youth Organisation (TEJO)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.org in...@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto

Manuela Burghelea

unread,
Mar 27, 2023, 8:30:13 PM3/27/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Kiom bona novaĵo! Gratulon al la tuta stabo!

Mi havas du demandojn:

1. Alifadene en nia retlisto, mi legis pripenson por la tutmondiĝo de TEJO, fakte Lucca sugestis ke TEJO subtenu regionajn agadojn (kvankam ne menciis eksplice monsubtenon).
 
Mi memoras ke dum mia volontulado venis al la TEJO-retpoŝto kelkaj subvencipetoj por malgrandaj sumoj, vojaĝoj de unuopuloj ekzemple, por la Fonduso Trampolino; aldone ankaŭ estis buĝetitaj iom pli grandaj sumoj (kelkcent eŭroj) por pli grandaj eventoj po kontinento.
Ŝajnas al mi retrospektive ke la subvenciebloj ne estis tamen vaste konataj, ekzemple mi ne memoras pri petoj de Sudameriko, kaj la mesaĝo de Lucca efektive pensigis min pri tio ke necesus pli da cirkulado de informoj.
(Mencieton pri Trampolino mi ja vidis en KODEJO kaj en la buĝeto)

Ĉu nun, post ricevo de la administra subvencio, ni povas kalkuli je tio ke la estraro esploros la optimumigon de regiona subteno kaj pria informado?

2. Se eblas aldoni buĝeteron, ĉu la estraro konsiderus investon en edukado?

Mi pensas pri simbola subteno al nova(j) TEJO-aĝa(j) studento(j) en Poznano (Pollando), kie ĉi-septembre komenciĝos unujara instruista trejnado (plejparte interreta), per kiu oni povos spertiĝi pri instruado de Esperanto, sed ankaŭ lerni ĝenerale pri la movado, literaturo, kulturo.

Kiel studento en la postdiplomaj interlingvistikaj studoj de Poznano, mi povas atesti pri la valoro de studado en vere internacia etoso. Mi tre, tre ŝatus ke pliaj junuloj ĝuu tion. Ĝi estos la *lasta* instruista trejnado en Poznano: 

Pardonu ke mia sugesto ne venis antaŭ la aprobo de la buĝeto. Efektive estas malfacile proponi buĝeteron antaŭ certi pri la financa stabileco de TEJO.

Dankon pro via konsidero,

Manuela


--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CADwXmw%3DRyM-B65b1K2uSVMz5dw4Y%3DYa6bOEhbd1Z1JSHWHYfxQ%40mail.gmail.com.

Matheus Gamito

unread,
Mar 28, 2023, 11:29:04 AM3/28/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton Manuela! 

Mi pensas ke la regiona agado ke vi parolas kaj menciis Lucca estas REJS, kio estas la oficiala kunveno de la esperanta junuralo de la sudorienta regiono de Brazilo.

Ni volas peti subtenon al TEJO por organizi la eventon, sed ni volas unue organizi la kvanto ke ni bezonas kaj aliaj kostoj (ne nur la kostoj por organizi la eventon mem, sed ankaŭ la kostoj por vojaĝi, manĝi kaj trovi loĝadon povas esti tre granda de kelkaj junuloj, mi inkluzive, ĉar mi ne laboras ekde decembro) 

Lucca Lanzi

unread,
Mar 28, 2023, 11:44:02 AM3/28/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton!

Nur por respondi Gamito, fakte mi ne celis specifajn renkontiĝojn en mia antaŭa retmesaĝo. Tamen, per la vorto "regiona", mi volis diri internaciajn samkontinentajn renkontiĝojn ekster Eŭropo, kiel ekzemple TAKE aŭ la Afrika Kongreso de Esperanto! Ĉiukaze, iu ajn helpo de TEJO al la brazila movado estus bonvena, eĉ por subteni REJS.

Amike,

Lucca

Manuela Burghelea

unread,
Mar 28, 2023, 12:54:15 PM3/28/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton karaj,

Mi ĝojas aŭdi ke REJS, evento naskiĝinta dum la pandemio, nun iĝas fizika renkontiĝo.

De mia volontulado, mi memoras ke donante subvenciojn por landaj agadoj TEJO foje petis interŝanĝe verkadon de raporto por Kontakto aŭ nia retejo, pretigon de materialo por la TEJO-Akademio, aŭ aliajn laboraĵojn.

Espereble, se la estraro decidos subteni regionajn eventojn, ni vidos multajn tiajn mezureblajn rezultojn. 

Do, gajno ambaŭflanke :)

Subteneme,

Manuela

Albert Stalin Garrido

unread,
Mar 30, 2023, 6:57:41 PM3/30/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Manuela,

Dankon pro viaj demandoj. Mi respondas interlinie:

1. Alifadene en nia retlisto, mi legis pripenson por la tutmondiĝo de TEJO, fakte Lucca sugestis ke TEJO subtenu regionajn agadojn (kvankam ne menciis eksplice monsubtenon).
 
Mi memoras ke dum mia volontulado venis al la TEJO-retpoŝto kelkaj subvencipetoj por malgrandaj sumoj, vojaĝoj de unuopuloj ekzemple, por la Fonduso Trampolino; aldone ankaŭ estis buĝetitaj iom pli grandaj sumoj (kelkcent eŭroj) por pli grandaj eventoj po kontinento.
 
Ŝajnas al mi retrospektive ke la subvenciebloj ne estis tamen vaste konataj, ekzemple mi ne memoras pri petoj de Sudameriko, kaj la mesaĝo de Lucca efektive pensigis min pri tio ke necesus pli da cirkulado de informoj. 
(Mencieton pri Trampolino mi ja vidis en KODEJO kaj en la buĝeto)
 
Ĉu nun, post ricevo de la administra subvencio, ni povas kalkuli je tio ke la estraro esploros la optimumigon de regiona subteno kaj pria informado?

Efektive ekzistas nun buĝetero por Fonduso Trampolino, eĉ 300 EUR laŭ la "bona scenaro" de la Jara Buĝeto. Dum la antaŭa estrarmandato oni proponis forigi ĝin, sed mi mem kontraŭuis tion, kio rezultis en tio, ke ĝi fine havis 50 EUR en 2022. Nun estas pli alta la sumo. Tamen, mi ne antaŭvidas ke la Estraro povos subvencii per ĝi tre baldaŭ, ĉar la proceduro pri Fonduso Trampolino estas nepre revizienda (ekzemple, ĉar la formularo por peti ĝin estas vere malnova). 

La Estraro konsideros asigni buĝeteron al subteno al la okazigo de kontinentaj aŭ landaj eventoj, eventuale laŭ interkonsiliĝo kun LFA kaj nia subvencipetisto, sed vere nenion tian mi povas garantii ĉi-momente. Rilate informadon pri eventoj, ja ne estas nepre necese elspezi monon; ni havas tre kompetentan volontulon kiu prizorgas informadon en niaj pluraj retaj kanaloj, kaj tiu servo estas cetere malfermita al landaj kaj fakaj sekcioj kiuj eventuale bezonus ĝin.

2. Se eblas aldoni buĝeteron, ĉu la estraro konsiderus investon en edukado?
 
Mi pensas pri simbola subteno al nova(j) TEJO-aĝa(j) studento(j) en Poznano (Pollando), kie ĉi-septembre komenciĝos unujara instruista trejnado (plejparte interreta), per kiu oni povos spertiĝi pri instruado de Esperanto, sed ankaŭ lerni ĝenerale pri la movado, literaturo, kulturo.
 
Kiel studento en la postdiplomaj interlingvistikaj studoj de Poznano, mi povas atesti pri la valoro de studado en vere internacia etoso. Mi tre, tre ŝatus ke pliaj junuloj ĝuu tion. Ĝi estos la *lasta* instruista trejnado en Poznano: 
https://edukado.net/novajhoj?id=888.

Ankaŭ subtenon al tio ni povas konsideri, sed kiel menciite, sen garantio. Kiel estrarano pri Edukado, mi persone ŝatus subteni la partoprenon de TEJO-anoj en tiu instruista kurso se tio signifas, ke ni kontribuos al la kreskigo de la komunumo de niaj junaj instruistoj. 

Ĝenerale ni laboras nun sub la principo ke ni ne tro haste decidu pri kiel uzi la monon de la administra subvencio ĉar unue, ni ankoraŭ ne ricevis ĝin; due, ĉar estas liveraĵoj, kiujn ni devos produkti uzante tiun monon. Feliĉe Erasmus+ donas al ni iom da fleksebleco pri tio, por kio konkrete utiligi la monon, sed ĉiu iniciato ekster niaj esencaj elspezoj kiu bezonos monon devos esti zorge pritraktita individue.


Amike,

Albert Stalin Tancinco Garrido
President | World Esperanto Youth Organisation (TEJO)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.org in...@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto


Manuela Burghelea

unread,
Mar 31, 2023, 2:42:09 PM3/31/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Albert,

Dankon pro viaj klarigoj. Ni atendu ke la estraro ellaboru siajn planojn kaj procedurojn pri subvencioj.

Koncerne la instruistan trejnadon, mi alskribos vin private, konsultiĝante kun Poznana trejnisto.

Amike,

Manuela

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Apr 5, 2023, 10:12:34 AM4/5/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj samideanoj:

Unue mi dankas la kontribuojn de niaj ĉialiteraj komitatanoj Manuela, Matheus kaj Lucca, kiuj pruvas ke TEJO vivas. Buĝetado estas ĉie esence parlamenta laboro, do ege gravas ke aliaj kolegoj sekvu ilian ekzemplon kaj montru ideemon.

Mi plene konsentas kun la mesaĝo de Albert pri la bezono agi ege prudente rilate al la onta buĝeto. Ni devas trovi ekvilibron inter tutmondiĝo kaj financa daŭripoveco. Do mi simple kundividos kelkajn pensojn:

1. Kiel trafe rimarkis Albert, la administra subvencio estis ricevita de TEJO parte per la klopodo de ĝiaj sekcioj (multaj el ili neeŭropaj), kiuj liverante siajn planojn pruvis al la oficistaro de Erasmus+ ke ĝi plenrajte portas sian "T". Mi ege scivolemas, kiom da junularaj asocioj montris similan interkontinentan agadon.

2. Mi povas garantii, ke la plejparto de esperantistoj estas pacaj batalantoj kiuj interesiĝis pri la lingvo pro ideologio, amikeco aŭ scivolemo. Tamen estas kaŝitaj inter ni multaj homoj kies intencoj ne estas la plej belaj. Estas absolute riske agi ignorante tion. Fakte Jonas kaj mi estis kontaktitaj de trompisto ĉijanuare.

3. Ni ankaŭ devas konscii, ke inter niaj sekcioj la nivelo de disvolviĝo ege varias. Por doni ekzemplon, la brazila kaj la argentina movadoj estas absolute nekompareblaj. Kaj BEJO kaj BEL havas juran personecon, mastrumas ekde jardekoj signifajn buĝetojn kaj daŭre liveris komitatanojn kaj estraranojn al la tegmentaj organizoj. Male la argentina ligo mirakle elektas estrarojn kaj komitatanon A, havas virtuale neaktivan junularan sekcion kaj neniu el ili estas jure registritaj. La bonaera asocio, kiu povus kovri formalaĵojn, nuntempe restariĝas post publika skandalo pri la okupado de sia sidejo.

Mi tute ne sugestas ajnan malvalorigon de miaj samlandanoj. Mi fieras pri nia esperantistaro, kiu plenas je honestaj, kompetentaj aktivuloj kaj mi certas, ke baldaŭ ni atingos pli altan etaĝon. Tamen mi simple opinias, ke ni organize ankoraŭ ne pretas por grandskalaj partneradoj. TEJO nepre agu malriskeme kaj prioritatigu la rilaton kun sekcio kiel BEJO, kiu estas absolute modela ĉiaflanke.

4. Ankaŭ miavide bonas, ke ni serĉu vojojn por subteni nian tutmondiĝon sen transigi monon ekstereŭropen. Ideo kiu promenas tra mia kapo estas, ke TEJO kaj UEA, ekzemple, financu kampanjon en sociaj retoj pri la kurso por hispanlingvanoj de KEL. Disvastigante ĝin per senpagaj vojoj (aŭ kiel oni diras en la ĵargono "organike") ili atingis ĉirkaŭ 500 aliĝintojn. Malfacilas imagi kiom da homoj aliĝus per eta, sed lerte aplikata buĝeto!

5. Kaj, kiam oni liveru monon, miavide indas ke ni klopodu financi facile aŭditeblajn elspezojn. Estas koŝmaro por la kasisto kontroli plenan buĝeton de tendaro. Ĉu la luado de la kampadejo estas aparte alta? Ĉu la prezo de la tomatoj en tiu urbo estis bone kalkulita? Pli facilas, ekzemple, subteni la flugbiletojn de kelketaj aktivuloj, ĉar la prezo estas facile reviziebla rete.

6. Ni ankaŭ enmetu landan stabilecon en la ekvacio. Por organizo kiel TEJO, preskaŭ sen sperto apogante  interkontinentajn projektojn, plej facilas komenci labori en lando relative stabila kiel Brazilo ol en Argentino, kie inflacio ĉirkaŭas 100% kaj ekzistas pluraj kurzoj. Tio ne signifas, ke ni ne povas agi en ĉia lando, sed ke ni unue devas gajni sperton sur relative firmaj terenoj. Ankaŭ bonas eventuale partneri kun UEA kaj aliaj organizaĵoj (esperantistaj aŭ ne), ĉar ni komplementos unu la alian per niaj diversaj lertoj.

Mi esperas, ke miaj ideoj ofendu neniun. Mi revas la tutmondiĝon de la movado, sed por atingi tion ni devas agi kaj singarde kaj pacience. Veraj amikoj ĉiam atendas kaj komprenas vin.

Mi poste verkos retpoŝton pri ideo por Fonduso Trampolino kiun mi komentis antaŭ la prelego de Ingryd pasintsabate.

Se vi legis la tutan leteron... dankon pro via pacienco!

Patricio

aninhacos...@gmail.com

unread,
Apr 5, 2023, 11:06:35 AM4/5/23
to TEJO-Komitato
Saluton al ĉiuj,

"Fakte Jonas kaj mi estis kontaktitaj de trompisto ĉijanuare.": ĉu vi povas klarigi kio okazis? Ĉu estis rilate al TEJO mono aŭ io simile? Estus bone se ni scios.

"Ankaŭ miavide bonas, ke ni serĉu vojojn por subteni nian tutmondiĝon sen transigi monon ekstereŭropen", same kiel Patricio, mi ege ŝatus alskulti kiel eblus por Eŭropaj organizoj subteni movadon ekstereŭropo, precipe se ni sukcesus uzi monon de Eŭropaj subvencioj. Eble dungi iun kiu povus aparte helpi ekstereŭropajn sekciojn?

Pri tio: "Malfacilas imagi kiom da homoj aliĝus per eta, sed lerte aplikata buĝeto!". Bonvole, mi jam diris por ne apliki monon de aliaj subvencioj al FB anoncoj. Ni daŭre havas ĉirkaŭ 1800 dolaroj por elspezi de la 2k kiun ni ricevis. Estas malmulte da monatoj por elspezi ĝin (nur ĝis la fino de la jaro) do bonvole babilu al mi por fari kampanjojn por TEJO. Bedaŭrinde mi ne ricevis aliajn petojn krom por fari la kampanjon de RETOSO  pasintjare kaj mi mem ne havas tempon por tiom de proksime sekvi kaj ekhavi ideojn pri kiel uzi la monon. Do bv kontaktu min se vi havas tiajn ideojn.

Cetere, mi antaŭĝojus scii kiajn oficistojn la Estraro intencas dungi. Persone por mi, la perdo de Spyros estis granda perdo por la organizo kaj ankaŭ mi ege ŝatus ke oni povus pli aktive plani merkatikajn kampanjojn. Sed mi ŝatus aŭskulti pli de la Estraro.

Amike,
Ana

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Apr 6, 2023, 3:07:40 PM4/6/23
to TEJO-Komitato
Kara Aninha:

Dankon pro via mesaĝo! Mi provos respondi al vi.

Pri la koruptulo: mi preferas ne mencii la ĝustan organizon ĉar mi timas ke tio povas estigi antaŭĵuĝojn kontraŭ lando kiu plenas je honestaj esperantistoj. Mi simple diru, ke li skribis nome de asocio vaste konata en Esperantujo sed post rapida esplorado ni malkovris, ke li estis fiulo kiu starigis fantoman societon por trompi bonkorajn homojn. Li petis al ni monon, subite parolis pri incendio... Mi jam iom da ideo havis pri la afero ĉar tiu fantoma asocio estas bedaŭrinde aparte aktiva en Mia Vivo.

Pri la oficistaro: ni ĉiuj bedaŭris la decidon de Spyros lasi TEJOn ĉar li estis ege kompetenta, respektema laboristo al kiu ni grandparte ŝuldas la novan statuson en UN kaj la ricevo de la AS, inter multaj aliaj venkoj. Fakte mi mem iĝis membro de TEJO post partopreni en la reta seminario pri klimata ŝanĝiĝo organizita de li kaj Valentin. La estraro nuntempe profunde pritraktas la aferon, sed jam estas sur la tablo (pli malpli) ĉiuj ideoj kiujn vi skizis. Kompreneble la opinioj de komitatanoj (ĉu per publikaj ĉu per privataj kanaloj) ĉiam bonvenas.

Pri reklamkampanjoj per la kredito de Meta: mi tute ne konsciis, ke ĝi posedas limdaton! Mi pensas, ke ni povus eventuale uzi ĝin ekzemple por reklami eventojn de Edukado, Scienco kaj Kulturo, komisiono aparte aktiva lastatempe. Ĉu la mono nepre devas esti uzata por afiŝoj de la FB-konto de TEJO aŭ oni rajtas doni parton de ĝi al sekcioj? Ĉu eventuale eblus, ke TEJO kundivu afiŝon de ekz. BEJO kaj tiel reklami ĝin per tiu mono aŭ eblas ke BEJO rekte faru tion?

Dankon!

Patricio

Michael Boris Mandirola

unread,
Apr 9, 2023, 1:09:25 PM4/9/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj komitatanoj, 

mi jam plurkanale kaj al pluraj aktivuloj mi esprimis mian entuziasmon pri tia sukceso kiu reportis al TEJO tre gravan plurjaran financan bazon por nia organizo.

Mi volas interveni pri du punktoj:

1) Novaj dungoj
La dungaro de TEJO multe ŝanĝiĝis pasintjare kiam TEJO devis draste redukti sian elspezaron. Nun estas je dispono nova sumo kiu estas zorgeme kaj celkonscie uzinda. Supozindege aperos baldaŭ novaj malfermaj alvokoj pri la novaj postenoj, sed... kiuj estos tiuj novaj postenoj? Ĉu TEJO dungos projektmastrumisto(j)n, volontulkunordigiston, eksterrilatiston, komunikiston, landagadiston, kongresiston, retejfasoniston, aŭ novan subvencipetiston aŭ redaktoron aŭ komputiliston aŭ.... ? 
La nuna momento estas ege grava por meti bazon de la proksima estonteco de TEJO; tial mi ege ŝatus se la Estraro baldaŭ liveros al la Komitato raporton kun analizoj pri kiuj postenoj indas je dungo kun ties taskaro kaj aldonvaloro rialte al alternativa volontula prizorgado. 

2) Nova buĝeto
La ricevo de la administra subvencio certe signifas disponigo de granda monsumo kaj ankaŭ de gravaj respondecoj por plenumi la promesitajn liveraĵojn. Kiam la Estraro povo prezenti novan buĝetproponon al la Komitato kiu pli respegulu la novan realon?

Samideanajn salutojn
MB

--
Michael Boris MANDIROLA
E-mail: michae...@gmail.com
Tel: (FR) +33695551694
Skype: michaelboris


Missatge de 'Patricio Agustín Iglesias' via TEJO-Komitato <tejo-k...@googlegroups.com> del dia dj., 6 d’abr. 2023 a les 21:07:

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Apr 12, 2023, 2:07:32 PM4/12/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Michael:

Dankon pro via kontinua intereso pri tiuj delikataj aferoj. Nuntempe la estraro studas ilin kaj sendube dum la dimanĉa EsKu ni sukcesos iom progresi. Do mi nur povas respondi al vi strikte ekde persona vidpunkto. Mi ankoraŭ ne havas fortajn opiniojn pri la konsisto de la onta oficistaro. La sola punkto, pri kiu mi estas plene konvinkita temas pri la daŭrigo de ĉiuj nunaj postenuloj.

Post preskaŭ jaro navegaciante tra tempestoj ni atingis firman teron. Estas absolute sencohave, ke la lerta maristo kiu gvidis la barkon dum tiuj malfacilaj horoj restu en nia ŝipanaro. Mi kredas, ke ankoraŭ la movado ne konscias pri kiom grava estas liaj kontribuoj kaj kiom da malfacilaĵoj li devis trapasi. Aparte defiaj estis la lastaj monatoj; ni ne forgesu, ke li akceptis preni la laboron de tri oficistoj.

Mi pensas ke li ja meritas ricevi la premion “Esperantisto de la jaro”. Kaj mi invitas al homo kiu kontraŭu tion kunsidi post tri jaroj kaj taksi, kia projekto de TEJO (kaj eĉ de aliaj Esperanto-organizoj) ne estis iel ebligita de lia diligenta agado. Lia strebo por la ricevo de la administra subvencio similas al tiu de Messi dum la mondpokalo: tute certas, ke temis pri teama laboro, sed ankaŭ ke oni ne povas kompreni la epopeon sen konsideri ke estis vera eksterterano kies malordinaraj lerto, pasio kaj kuraĝo ebligis tiun memorindan atingon. Kaj ni ne forgesu, ke tio estas apenaŭ la pinto de la glacimonto, ĉar li okupiĝas pri multoblaj subvencipetoj.

Endas aparte mencii la rolon de la informadikaj oficistoj de TEJO dum la lastaj jaroj. Per la kompetenta gvido de Tyron ni baldaŭ lanĉos AKSOn, sendube la plej ambicia projekto de Esperantujo dum la nuna jarcento. La konstanta mencio de AKSO ene de forumoj kaj novaĵportaloj pruvas la gravecon kaj delikatecon de ĝi. Tia grandskala renovigo de sistemo organizoj kutime delegas en mezaj kaj grandaj konsultkompanioj. Tamen TEJO, per ege malmultnombra, sed altkvalita skipo, sukcesos plenumi tiun mejloŝtonon.

Estas nenia sekreto, ke la lanĉo estas simple la eko de nova fazo dum kiu oni daŭre bezonos informadikan subtenon. Ŝajnas tute evidente, ke la kompetenta teamo kiu realigis AKSOn estos la plej taŭga por kompletigi tiun sekvan defion en alianco, kompreneble, kun UEA. Mi ankaŭ emas agnoski, ke Mia krome donis ege trafajn, valorajn konsilojn por la restarigo de Junaj Amikoj, kiu estas aparte defia fako en siaj multoblaj teĥnikaj kaj politikaj facetoj.

Morgaŭ mi klopodos doni miajn (malpli fortajn) opiniojn pri kia profilo indas aldoni al nia brila stabo.

Brakumon!

Patricio

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Apr 13, 2023, 8:43:23 PM4/13/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj:

Mi lasas al vi mian (personan) opiniaron pri pli konkretaj postenoj kaj je la fino malfermas la pordon al kelkaj iom tiklaj, polemikvekantaj diskutindaĵoj. Sentu vin liberaj fari ian ajn retrokuplon (ĉu private ĉu publike).

Dankon pro via legado!

Patricio

A. Propono pri postenoj

1. “Tutmondisto” aŭ “tutmondigisto” (ne klaras al mi ankoraŭ la nomo, aliaj proponoj ja bonvenas :-) ):
-Helpus en la organizado de Retoso kaj pli etaj eventoj de LFA, ESK kaj aliaj komisionoj.
-Subtenus vizbezonantojn.
-Subvencipetus pri interkontinentaj projektoj de Erasmus+.
-Persekut… pardonu, mi volis diri kontaktus landajn kaj fakajn sekciojn (ĉu eŭropaj ĉu ekstereŭropaj), aparte rilate al subvencipetoj.
Mi ne ŝatas la terminon “landagadisto”. Por uzi pedantan vorton, ĝi donas la impreson de ege “departamentigata” organizo, kie hierarĥioj kaj limoj inter sektoroj estas kernaj. Mi konsideras interkomisionan laboron instiginda. Fakte Edukado, Scienco kaj Kulturo kaj Landa kaj Faka Agado helpis unu la alian konstante tra la jaro.

2. Eksterrilatisto+KdE
Mi perceptas, ke tiuj fakoj ege rilatas, do estas sencohave, ke unu homo okupiĝu pri ambaŭ. Mi antaŭvidas, ke per la administra subvencio de Konsilio de Eŭropo (ni ankoraŭ ne rajtas al ĝi, sed ni ricevus 25.000 EUR ĉiujare) kaj la aliaj projektoj kiujn ni organizos la posteno estus (tangente) profitdona por TEJO.

3. Komunikisto
-Kontaktus "influantojn" en sociaj retoj kaj tradiciaj amaskomunikiloj por disvastigi Esperanton. Mi imagas projektojn similajn al tiu de la filmeto de JEFO/Espéranto-France. La komunikisto mem ne kreus la filmetojn, sed gvidus la influantojn en iliaj desegnadoj, enhavoj, ktp.

-Kunordigus (kun la estrarano pri Informado kaj la volontuloj) la sociajn kanalojn de TEJO kaj la komunikan strategion.
-Subtenus/kapabligus komisionojn kaj landajn kaj fakajn sekciojn komunikrilate. Ekz. KEL disvastigas nuntempe tute amatore la kurson por hispanlingvanoj. Imagu la efikon kiu povus atingi tian iniciaton se profesiulo kunsidas unu aŭ dufoje kun ili kaj helpas ilin reklami ĝin per la sociaj retoj.
-Patronoj kaj (plej grave) donackampanjoj (en kunlaboro eble kun la tutmonda oficisto? aŭ kun kroma subvencipetisto?).

4. Surloka volontula kunordiganto/administranto de la Centra Oficejo (ĉu havas sencon, kunigi ambaŭ postenojn?):
-Kunordigus la tutan volontulprogramon (do la volontulojn mem, la burokration, la interŝanĝojn kun aliaj organizoj kiuj povus, kial ne, esti neesperantistaj, ktp.).
-Mastrumus la bankkontojn de TEJO.
-Okupiĝus pri rilatoj kun la nederlandaj instancoj kaj, ege grave, antaŭenigus la akcepto de TEJO kiel ANBI-organizo (statuso por neregistaraj organizaĵoj kiu donus plurajn avantaĝojn al ni, kiel aliro senpage al kelkaj informadikaj servoj).
Indas komenti, ke la ideo de ia administranto de la Centra Oficejo (ree la nomo tute debatindas) ne estas nova. Jam delonge ĝi estis diskutata de pluraj estraroj.

B. Kelkaj tiklaj aferoj

1. Ĉu bonas ke la "tutmondisto" subvencipetu? Kiel difini la taskojn de tiu pagita oficisto kaj de estraranoj kaj komisionanoj? Mi ege zorgas ke Esperantujo, kie la volontula laboro ĉiam ludis kernan rolon, konservu sian horizontalecon kaj aŭtentecon, kerna identeca trajto.

2. Mi persone taksas, ke subvencipetistoj pri Erasmus+ estas aparte rimeddonaj. Ili permesas al TEJO kaj organizi eventojn kaj ricevi profiton kiun (per grasa marĝeno) kovras siajn salajrojn. Do kiu estus la optima kvanto de subvencipetistoj? Kiel organizi ilin? Kiujn subfakojn prioritatigu? Kiel fari, por ke ili ankaŭ plipotencigu neeŭropan agadon? Kiel plifortigi donacadon kaj patroniĝon por diversigi niajn enspezfontojn?

3. Kiuj postenoj povus esti kundividataj kun UEA? La tutmondisto, la komunikisto kaj la CO-administranto eble povus okupiĝi pri taskoj utilaj por nia "maljunulara sekcio". :-)
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages