Ĝisdatigo - TEJO Stabo 2022

27 views
Skip to first unread message

Léon Kamenický

unread,
Feb 13, 2022, 12:00:49 PM2/13/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton karaj komitatanoj, 

Antaŭ pli ol 5 monatoj mi sendis al vi liston da respondecoj kiun la diversaj tiam novelektitaj estraranoj ricevis. 
Dum tiu ĉi periodo kelkaj aferoj ŝanĝis kaj pro tio la disdivido de respondecoj bezonis ĝisdatigon. (Plej verŝajne la disdivido ŝanĝos ankoraŭ iom post Komitata kunveno, ĉar ni ĝuste ŝatus malfermi kun vi temon de aktiveco de estraranoj kaj aŭdi vian opinion).

Por helpi al ĉiuj el vi orientiĝi kiu en la "TEJO Stabo" havas kiun respondecon, mi kreis skemon kie vi povas trovi nomon de persono, posteno en la stabo (t.e., estrarano, oficisto, volontulo) kaj fakoj.
Ĉe volontuloj mi ŝatus atentigi ke ili efektive helpas kun diversaj taskoj, sed oni strebas doni al ili unu "propran" respondecon laŭ siaj preferoj. 
Mi kredas ke tiu ĉi skemo helpos ankaŭ al la novaj komitatanoj pli facile kompreni kiu estas kiu en la kerna TEJO teamo (kaj tiel pretiĝi por la baldaŭa Komitata kunveno). 
Mi ankaŭ esperas ke ĝi povus helpi al vi identigi konkretan respondeculon malantaŭ ĉiu fako kaj eventuale proponi sin por helpi pri diversaj projektoj aŭ simple kontakti la koncernan personon por scii pli pri la fakoj kaj progreso en la laboro.

TEJO_organizadtabelo.png

Mi sendas ĝin alkroĉite ankaŭ kiel PDF, ĉar la kvalito pli bonas 😊

Kaze de demandoj rilate al la organizado de teamo, ne hezitu kontakti nin/min!

Bonan studadon!

Havu belan vesperon, 
Léon Kamenický
Prezidanto de TEJO 2021-2022
TEJO_organizadtabelo.pdf

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Feb 14, 2022, 9:42:53 AM2/14/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Léon:

Mi volas gratuli al vi, pro via ege klara "mapo" de la stabo de TEJO. Kiel nova komitatano tute helpis al mi kompreni pli klare la funkciado de la strukturo. Ekz. mi ne konis kelkajn homojn, aŭ ne havis klarajn ideojn pri siaj respondecoj.

Ek al la leĝo de Tonjo. Mia amiko Karlos' estas ege elstara, laborema, multfaceta esperantisto, kaj sia restado en la teamo post sia vicprezidantado estis trafega decido. Tamen surprizis al mi pri sia respondeco. Mi ne konas al li persone, do mi ne povas opinii pri la afero. Sed mi volus scii, kiel li estis nomumita subvenci-petiso, do "subvenci-malaltulo" en la hispana. Ĉu temas pri kvoto por homoj laŭ sia grando? Mi devas agnoski, ke mi estas iom malalta, do mi kredas, ke por venontaj alvokoj mi povus kandidatiĝi. ;-)

Dankon!

Patricio Iglesias

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAAO%3D25rx2tPN2Y-v%2BwVWvoHBWivAPveaQt3U2MXCPbfrn3j42A%40mail.gmail.com.

Karlos' Peskera Alonso

unread,
Feb 14, 2022, 4:09:03 PM2/14/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Patricio,

Dankon kiel kutime pro viaj belaj vortoj. Mi estas nomita tiel ĉar nuntempe mi laboras por TEJO en tiu posteno. Do, mi ne plu estas povulo sed laboristo en TEJO.

Amike,
Karlos'

Subvencipetisto
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.org| in...@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto



Marc Konijnenberg

unread,
Feb 14, 2022, 4:12:51 PM2/14/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Karlos'

Ne perdiĝu en la vortofluo de nia kara Patricio: temas pri misliterumo en la mapo.
Vi laboras kiel petisto, ne petiso, ĉu ne? ;)

Amike,


Op ma 14 feb. 2022 om 22:09 schreef Karlos' Peskera Alonso <karlos.pes...@gmail.com>
--
_
Marc Konijnenberg
Komitatano A por la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ)

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages