Propono por alelekto: Tyron Surmon

93 views
Skip to first unread message

Rogier Huurman

unread,
Feb 11, 2022, 2:20:13 PM2/11/22
to TEJO-Komitato
Saluton Komitato,

En la samtempe sendita propono por tagordo de la Komitatkunveno estas tagordero 'Alelekto de estrarano'. Ekde semajno ni oficiale havas vakan postenon en la estraro, kaj antaŭ kaj post tiu demisio ni kaj la Elekta Komisiono parolis kun diversaj homoj.

Unu persono pretas nun iĝi estrarano: Tyron Surmon. Tyron estas komitatano dum kelkaj jaroj, juĝis Mondovizion, kaj nuntempe uzas sian profesian kapablon kiel historiisto por katalogi kaj konservi la arĥivon de TEJO.

Ni proponas lin kiel solan kandidaton por alelekto al la Estraro. Se ni farus tion per reta voĉdono, okazus nun sep tagoj da diskuto kaj poste naŭ tagoj da voĉdonado, por fini en la vespero de la 26-a de februaro. Tial ni decidis anstataŭe okazigi la alelekton dum la Komitatkunveno. Mi tamen lanĉas la diskuton pri la kandidato kaj ĝenerale pri la alelekto jam ĉi tie en la retpoŝtlisto.

Via ĝenerala sekretario,
Rogier 'Roĉjo' Huurman

Marc Konijnenberg

unread,
Feb 11, 2022, 3:22:40 PM2/11/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton!

Kiel komitatano mi jam estas signife konvinkita pri taŭgeco de kandidato kiam la aktualaj estraranoj mem sciigas pri specifa kandidato, ĉar tiu pli facile integriĝus en la teamlaboro.

Mi konas Tyron kiel seriozan, laboreman kaj agademan junulon, kiu ĝustatempe scipovas rompeti sian ofte solenan sintenon per sprita humuro.
Mi neniam dubis ke por Tyron iam venus enestrariĝa momento, kaj sekve mi volas demandi ankaŭ en la komitata listo:
  • ĉu antaŭ la demisio de Matheus vi jam konsideris kandidatiĝi por la mandato 2022-2023 kaj kion vi planas fari se vi estos elektita?

Samideane kaj subtene,

Op vr 11 feb. 2022 om 20:20 schreef Rogier Huurman <rogier....@gmail.com>:
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAOm9VoEk5zv0HuhML29roOJYstrMXsCaSboZ2BSLOEecp4XH3w%40mail.gmail.com.

_
Marc Konijnenberg
Komitatano A por la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ)

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Roterdamo, Nederlando

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Feb 11, 2022, 3:32:16 PM2/11/22
to TEJO-Komitato
Karaj samideanoj:

Dum la lastaj, pli malpli, 5 jaroj mi komencis antaŭvidi estrojn, gvidantojn, elstarajn homojn. Oni povas percepti, ke tiuj homoj kiuj agas entuziasme, estas favore taksitaj de aliaj membroj kaj havas pozitivajn ideojn pri kiel devas funkcii organizojn rapide atingas novajn respondecojn, se kondiĉoj favoras tian agadon. Do malgraŭ Manuela neniam igis min klarvidulino en homlupo mi jam supozis, ke Tyron baldaŭ enirus la komitaton.

Mi ne konas al Tyron. Honeste mi ne certas, se ni iam koincidis dum iu evento. Tamen ekde antaŭ mia eniro al la komitato mi daŭre aŭdis pri li.

Mi ekkonis lin pro kelkaj filmetoj de TEJO, per kiuj mi eksciis, ke li estas fakulo pri historio. Mi poste estis informita per LF kaj per komentoj en la komitatlisto, ke li estas ege diligenta komitatano, kiu konstante partoprenas dum debatoj kaj ankaŭ kontaktas al estraranoj por koni detalojn pri siaj mankoj de aktiveco (agado kiun mi kelkfoje sugestis en ĉi tiu retlisto). Krom tio dum ĉi tiu semajno mi havis agrablan surprizon: mi plenumis la KER-kurson, kiu rivelis al mi, ke li lerte reprezentis nian organizon ĉe UNOY.

Li estas kaj erudiciulo kaj laborema kaj spertulo pri interpersonaj rilatoj. Sciante tion mi ne bezonas koni lin, kaj por jese voĉdoni sian kandidatiĝon kaj por aplaŭdi tian decidon ene de tiel malfacila situacio. Eble tiuj komisionoj kiujn li devos estri ne estus la plej taŭga por sia sperto. Tamen, vidante sian multfacetan agadon mi certas, ke li havos sufiĉe da "politika talio" ("cintura política" en la hispana, "fleksebleco" por gvidaj aŭ respondecaj postenoj) por lerte adaptiĝi kaj estri nian organizon.

Kompreneble kiel amerikano mi kore bedaŭras, ke eŭropano anstataŭas homon el mia kontinento. Mi esperas, ke por la venonta estraro pli da amerikanoj, afrikanoj, azianoj kaj oceanianoj kandidatiĝu. Niaj kontinentoj havas multege da kapablaj junaj esperantistoj, kiuj simple bezonas instigon kaj apogon, por akcepti givdajn rolojn.

Dankon Marc pro viaj vortoj! Kaj vivu la estonta estrarano!

Patricio Iglesias

Michael Boris Mandirola

unread,
Feb 11, 2022, 9:38:37 PM2/11/22
to TEJO-Komitato, elekta komisiono
Karaj komitatanoj,

Mi forte kontraŭas la metodon de ĉi tiu alelekto.

La Estraro ja povas proponi kandidaton, sed mi taksas maltaŭge ke tio okazu sen malferma alvoko kaj sen alternativoj

Preter la reglamenta devo fari malferman alvokon por taskoj kun repagita vojaĝo (kaj laŭreglamente TEJO-estraranoj ja rajtas je repago de vojaĝkostoj al estrarkunsidoj), mi kredas ke la decido agi malantaŭkulise anstataŭ malferme alvoki kandidatiĝojn estas tre bedaŭrinda ankaŭ pro la valoro de malfermeco en si mem. 
Malfermaj alvokoj gravas por montri ke TEJO ne estas fermita rondo, por ke ĉiuj sciu kiel oni povas iĝi TEJO-gvidanto kaj por havi la eblon malkovri interesajn kandidatojn kiuj povus kontribui per siaj spertoj kaj kompetentoj. 

Certe gravas agadi senprokraste okaze de demisio, tamen, konsiderante la tempoplanon, malferma alvoko je 1-2 semajnoj ne kaŭzus ajnan malfruon je la alelekto - des pli ke la Elekta Komisiono jam estis pli frue informita je la baldaŭa demisio. 

Do, kvankam mi forte subtenas la kompletigon de la Estraro kaj agnoskas la sperton kaj la aktivemon de Tyron, mi certe voĉdonos NE, se ĉio daŭros laŭ la nuna procedo.

Cetere, mi persone aparte bedaŭras la silenton de la Elekta Komisiono, malgraŭ ke la temo estis levita kaj en la komitata listo kaj en rekta retmesaĝo; mi kredas ke diskutado kaj argumentado estas multe pli taŭgaj alternativoj ol ignorado, kion mi taksas persone malrespekta.

Bedaŭre
MB


--

Marc Konijnenberg

unread,
Feb 12, 2022, 2:56:19 AM2/12/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Michael Boris,

La Elekta Komisiono estas jam preskaŭ monaton en regula kontakto kun la Estraro.
Vi certe komprenas ke demisio(j) de estraranoj estas delikata afero kaj tio postulas diskretan konsultadon kiu en nia rondo povas preni multe da tempo.

La alelekto okazus laŭ artikolo 4 de la reglamento pri la estraro, dume, kaj korektu min se mi eraras, vi referencas al artikolo 4 de la reglamento pri intereskonfliktoj:
1. Kiam ajn estas subvencio, tasko kun repagita vojaĝo, posteno aŭ alia signifa rekompenco por disdoni, TEJO aŭ la koncerna sekcio aŭ komisiono de TEJO
faru publikan alvokon en ĉiuj siaj kutimaj komunikiloj, kun almenaŭ unu semajno ĝis la limdato krom en esceptaj okazoj.
Kvankam mi neniam priskribus estraranecon kiel 'tasko kun repagita vojaĝo', nia reglamento ja plurfoje nomas ĝin 'posteno'.
La devigo ne estas aliloke (en pli logikaj lokoj, mi aldonu) en niaj reglamentoj same klara.
Do, por eviti ĉi tiajn konfuzojn en la estonteco, amendpropono estas bonvena.

Permesu al mi, iom diabolece, misuzi vian (nunan) reglamentemon kontraŭ vi. Jen el la sama artikolo 4:
la koncerna [...] komisiono de TEJO faru publikan alvokon en ĉiuj siaj kutimaj komunikiloj,
kun almenaŭ unu semajno ĝis la limdato krom en esceptaj okazoj.
Supozeble neniu neus ke Kontakto, la oficiala gazeto de TEJO, estas parto de niaj kutimaj komunikiloj.
Se ni devas sekvi artikolon 4 rilate al malferma alvoko, logike ni devas aperigi la malferman alvokon ankaŭ en Kontakto.
Tiel via aserto ke malferma alvoko ne kaŭzus malfruon perdus sian verecon.

Amike,

_
Marc Konijnenberg
Komitatano A por la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ)

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Roterdamo, Nederlando

Op za 12 feb. 2022 om 03:38 schreef Michael Boris Mandirola <michae...@gmail.com>:

Léon Kamenický

unread,
Feb 12, 2022, 3:00:09 AM2/12/22
to tejo-k...@googlegroups.com, elekta komisiono
Saluton al ĉiuj, 

Kiam mi babilis kun Matheus, mi donis al li eblon kaj tempon proponi anstataŭanton. 
Tio ne okazis, do kelkaj el la nuna estraro "proaktive" kontaktis plurajn homojn pri kiuj oni sciis ke ili pasintece esprimis intereson esti en la estrara teamo aŭ estas nuntempe aktivaj kaj povus sukcesi rapide transpreni la laboron. La samon faris la elekta komisiono. 

Post pli longa pripensado de ĉiuj flankoj, ni simple konsentis kun tio fari rekte proponon por allelekti Tyron kiu estis la nura persono kiu tuj esprimis intereson aliĝi al la teamo. Indas konsideri ke la "alelektito" havos tre malfacilan rolon, ĉar baze atendos rin/ŝin/lin transpreno de fakoj kiuj bezonas iom pli da atento kaj ankaŭ devus trovi sian lokon en jam funkcianta teamo. Mi fidas ke Tyron estas unu el la malmultaj personoj kiuj nuntempe sukcesus en tiu ĉi situacio transpreni la laboron rapide kaj efike.

@MB simple voĉdonu NE, se ne plaĉas al vi la procedo. Eblas ke neniu EsKu okazos fizike, do uzi la karton de repagado de vojaĝkostoj eble eĉ ne estas tiom relevanta. Sed mi ne celas malfermi tiun ĉi diskuton ....

Tamen mi devas noti ke dum lastaj diskutoj vi montris ke vi ne pretas vere fari kompromisojn se hazarde la Estraro de TEJO aŭ nun EK havas alian vidpunkton kaj mi plene respektas tion. Tamen konsideru ke ĉiu monero havas du flankojn kaj eble ne temas pri ignorado sed timo komuniki kun vi kaj provi debati (mi parolas de propra sperto kiom multe mi tremas ĉiam kiam mi provas fari plej bonon por pacience kaj taŭge respondi al viaj sufiĉe atakemstilaj retmesaĝoj). Sed konsideru tion nur kiel amikan retrokuplon kiun mi preferus doni al vi private se vi ekzemple kontaktus nin en Telegramo fojfoje por peti klarigojn antaŭ skribi en publikaj listoj - tio povus ŝpari energion al ĉiuj :)

Por resumi, ĉiuj kiuj ne konsentas kun la procedo, voĉdonu NE kaj la EK kaj Estraro komprenos tion kaj agos laŭ indikoj de la Komitato. Nia nuntempa prefero estis simple proponi rekte allelekton de Tyron pro evidentaj kialoj. 

Amike, 
Léon Kamenický
Prezidanto de TEJO 2021-2022
 

so 12. 2. 2022 o 3:38 Michael Boris Mandirola <michae...@gmail.com> napísal(a):

Tyron Surmon

unread,
Feb 12, 2022, 12:20:25 PM2/12/22
to TEJO-Komitato
Saluton!

Mi volas forte danki Markon kaj Patricion por viaj afablaj vortoj, kaj la estaro kaj Elekta Komisiono por sia rekomendo de mi.

Por homoj kiuj ne konas min, mia nomo estas Tyron, mi havas 22 jarojn kaj venas de Britio. Mi studis historion kaj politikon ĉe la Universitato de Oksfordo, kaj poste magistriĝis ĉe la Universitato de Misurio en Usono. Mi nun laboras ĉe senprofitcela politika organizo en Britio - kie mi ĉefe helpas lanĉi esplorojn, analizi la rezultojn, kaj surbaze de tio, prepari raportojn kaj prezentaĵojn - kaj tre baldaŭ loĝos en Londono.

Mi lernis Esperanton en 2015, pere de Duolingo, kaj komencis aktivi en la movado ekde 2017. Mi ĉeestis plurajn junularajn eventojn en Eŭropo, kaj dank' al tio konatiĝis kun multaj aktivuloj kaj kun TEJO. Ĝis nun en la movado mi:
  • Ĉeestis ĉiun komitatkunsidon de TEJO ekde decembro 2017, unue kiel anstataŭanto, poste kiel Komitatano B, kaj nun kiel Komitatano A por Britio, kaj ĝenerale estas tre aktiva en la TEJO komitatlisto kaj telegramgrupo
  • Helpis restarigi JEB (Junularo Esperantista Brita), la landa sekcio de TEJO en Britio, organizis plurajn eventojn, kaj iĝis la prezidanton (kvankam ni ne aktivis ekde la kronviruso)
  • Reprezentis TEJOn ĉe la forumo de UNOY (United Network of Young Peacebuilders - Unuiĝinta Reto de Junaj Packonstruistoj) en 2018, kaj poste iĝis la vickomisiiston de TEJO pri rilatoj kun UNOY 2018-2020
  • Iĝis la vickomisiiston en la komisiono de Universitata Agado 2019-2020
  • Prelegis pri Esperanto ĉe la Ligo de Nacioj ĉe la IJK kaj Virtuala Kongreso 2020, kaj ĝenerale faras multajn disajn taskojn rilate al la historio de Esperanto kaj de TEJO
  • Estis en la ĵurio de Mondovizio en 2020 kaj denove en 2021
  • Estis la vicĉefkunordiganto de Retoso, la nova reta evento de TEJO, kie mi ĉefrespondecis pri la programo kaj subvencioj, septembro 2020 - aprilo 2021
  • Pasis 2 semajnojn ĉe la Centra Oficejo en oktobro 2020 , kie mi traktis kaj katalogis la arĥivon de TEJO, kaj ĝenerale konatiĝis kun la volontuloj kaj la situacio en Roterdamo
  • Ĝenerale estas tre aktiva en la reditero por Esperanto 
La elekta komisiono ekparolis al mi antaŭ pluraj semajnoj, kaj demandis ĉu mi interesiĝus eniri la estraron, kaj la respondo estis jes. Mi sentas ke mi havas kaj la sperton kaj la emon por la rolo. Ankaŭ, ĉar mi nun finis miajn studojn kaj komencis novan karieron, mi sentas ke (malkiel antaŭ 6 monatoj) mi finfine havas la stabilecon konsideri la ideon kaj eventuale plenumi la respondecojn de la rolo.

> ĉu antaŭ la demisio de Matheus vi jam konsideris kandidatiĝi por la mandato 2022-2023 kaj kion vi planas fari se vi estos elektita?

Pri miaj planoj se mi estos elektita, miaj interesoj ne estas en nur unu fako, pluraj interesas min. Mi verŝajne transprenus la respondecon pri la arĥivoj de TEJO (kaj tiel verŝajne ankaŭ enplektos en la diskutoj pri la translokiĝo de la Centra Oficejo). Mi ŝatus relevi la malnovan temon por laborgrupo pri la membronombro. Mi zorgas multe pri la informado/komunikado de TEJO (inkluzive en sociaj kanaloj, retpoŝtoj, la retejo kaj Kontakto), kaj kiel ni povas plibonigi ĝin. Sed entute, mi konscias ke mi aliĝos (aliĝontus?) jam tre bone funkciantan teamon, en la mezo de la mandato. Do mia ĉefa prioritato estos simple konatiĝi kun la teamo kaj la rolo, helpi la aliajn estraranojn en siaj taskoj, kaj ĝenerale esti aktiva kaj ĉeesti ĉiujn kunsidojn.

Kaj jes, mi jam multe pripensis la ideon kandidatiĝi por la mandato 2022-2023. Se mi memoras ĝuste, dum la reta komitatkunsido en 2021, kiam oni sugestis min por la Elekta Komisiono mi rifuzis, ĉar estas granda ŝanco ke mi mem iĝus kandidaton :) Do iusence estas tre bonŝanca ke mi havas la oportunon aliĝi la estraron nun, ĉar mi povos observi kaj lerni kiel ĉio funkicas, kaj poste komenci la sekvan mandaton tutpreta por agadi.

Se iu ajn havas demandojn, mi volonte respondos.

Amike,
Tyron
Komitatano A por Britio

aninhacos...@gmail.com

unread,
Feb 13, 2022, 3:25:25 AM2/13/22
to TEJO-Komitato
Kara Michael Boris,

Kiel Marc jam diris, ni ne negletis vian mesaĝon ĉi tie kiam vi proponis ke ni malfermu alvokon en tiu ĉi listo, nek via sugesto kiun vi sendis private al ni, ni ja diskutis ilin interne ene de nia EK grupo. Ni simple analizis ke Tyron estas taŭga kandidato kaj povus plej rapide eniri la Estraron. Tio ne estas nova afero cetere, mi memoras ke kiam Querino eniris la estraron, oni ne faris malferman alvokon. Kaj ĝi ankaŭ ne estas kontraŭ reglamenta, en la reglamento pri la Estraro estas skribite:

"Kiam estas vaka posteno de estrarano pro [...] demisio de estrarano, la Estraro povas proponi alelekton de specifa kandidato per reta voĉdono de la Komitato." (Ĝenerala Reglamento, Reglamento pri la Estraro, Paragrafo 4 alineo 2 - konsultebla en https://www.tejo.org/wp-content/uploads/2022/01/%C4%9Cenerala-Reglamento-jan-2022.pdf)

Ankaŭ ni, kiel Elekta Komisiono, havas limigitan tempon kaj disponeblon, kaj ni preferis fokuziĝi nian energion en la tre baldaŭaj ĝeneralaj elektoj por la Estraro. Ni esperas ke la komitato voĉdonos por Tyron (kiu ja estas tre taŭga kandidato), por ke la Estraro plej rapide ne plu havos vakan postenon kaj por ke ni (EK) povu fokusiĝi pri trovado de taŭgaj kandidatoj por la sekva Estraro per malferma alvoko, al kiu esperinde estos multaj taŭgaj respondoj. Mi sugestas al vi legi la mesaĝon de Patrício en la fadeno pri tre frenezaj katoj.

Amike,
Ana

Léon Kamenický

unread,
Feb 13, 2022, 6:02:15 AM2/13/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton karaj, 

Dankon al ĉiuj por kontribuoj kaj al vi Tyron por sendi tiom detalan raporteton pri viaj planoj kaj komentencoj. 

Tiu ĉi situacio ĉirkaŭ alelekto montras unu grandan malforton de niaj reglamentoj (kun kiu ni jam "batalis" dum lastaj monatoj) kiuj nuntempe puŝas la Estraron (eŭ EKn) malfermi "ŝajnalvokojn" nur por plenumi la regulon de "malfermaj alvokoj."
Se ni ekzemple malfermus alvokon por vaka estrara posteno nuntempe, la procezo (krom publiko de anonco) estus tre simila ol nun. Ambaŭ, kaj la estraro kaj la EK prenus la aferon serioze, analizos la situacion kaj faros maksimumon por motivigi taŭgajn kandidatojn esprimi intereson kaj sendi kandidatiĝon. 
Tamen, por ŝpari energion ni povintus simple malfermi alvokon kaj tute ne investi tempon en kontaktado de homoj kaj kuraĝigi ilin pripensi kandidatiĝi. Tamen, estus triste se tiu ĉi dua opcio estus pli akceptebla ol la procedo kiu estis elektita nun por alelekto de nova estrarano kaj nur gravus ke ni nur bone "merkatiku" la aferon.
Ofte la situacio estas tia ke oni malfermas alvokon (nur ĉar oni devas) sed ĉiuj jam konas la rezultojn. Tio laŭ mi estas nur ŝajnludado je malfermeco kaj se ni volas esti vere malfermaj ni bezonas plibonigi niajn procezojn. Devus esti pli klara kiel ni aliras elekton de homoj por postenoj kiuj postulas iun specifan konon (aŭ okazas en tre specialaj cirkumstancoj) kaj esti pli fortaj en kuraĝigo de potencialaj kandidatoj de diversaj mondopartoj. 
Simpla malfermo de publika alvoko tiun ĉi laboron ne faros anstataŭ ni.

Mi tamen kredas ke ni havos okazon konstruktive labori pri tiu ĉi temo kaj revizii ankaŭ tiun ĉi parton de niaj reglamentoj kiuj postulas modernigon 😊
 
Amike, 
Léon K.
Prezidanto de TEJO 2021-2022

ne 13. 2. 2022 o 9:25 aninhacos...@gmail.com <aninhacos...@gmail.com> napísal(a):

Michael Boris Mandirola

unread,
Feb 13, 2022, 12:26:47 PM2/13/22
to TEJO-Komitato
Karaj komitatanoj, 

mi volas reagi al pluraj mesaĝoj kiuj tuŝis iom diversaj temoj:

Pri komunikado (respondo al Léon)
Léon, mi estimas vin, mi tre ĝojas ke TEJO havas tian prezidanton, mi dankas vian gravan sindediĉon kaj mi amike kaj elkore bedaŭras ke respondi mesaĝon kaŭzis al vi streson ĝis tremado. Mi ĉiam strebas argumenti pri agoj kaj decidoj kaj mi neniam celis ion kontraŭ vi; mi esperas ke vi povos ricevi malkonsenton pri specifaj decidoj, eĉ se forte esprimita, konsiderante tion nek malkonfidon al vi viarole, persone aŭ teame, nek personan atakon.
Ni konas unu la alian de multaj jaroj kaj vi scias ke mi estas homo kun fortaj ideoj kaj intensa esprimmaniero; mi dankas vin je la retrokuplo pri la stilo (kaj eventuale mi bonvenigus pli detalan privatan retrokuplon) kaj mi agnoskas ke mi povintus atendi la morgaŭon kaj revortumi la mesaĝon alitone. 
Aliflanke mi plene konfirmas la enhavon de mia mesaĝo kaj mi estas konvinkita ke la Komitato estas ankaŭ spaco por debati, por ke Komitatanoj intervenu kaj argumentu por esprimi sian malkonsenton pri iuj decidoj aŭ proponoj, kondiĉe ke oni diskutu objektive kaj sen malbonvolo.
Tio ne signifas malemon al kompromisoj; mi fakte tre ŝatas ilin, sed por kompromisi necesas plurflanka preteco diskuti kaj nesenmoveco de siaj pozicioj. Mi ne diras ke vi devas ĉiam serĉi kompromison kun mi, unuopa komitatano, sed miaflanke la pordo ĉiam estas malferma por tio.

Precizocele, ne estas tiel ke mi ne parolis kun estraranoj pri tiu temo, sed mi prenas tion kiel invito kontakti vin pli ofte. :)


Pri alvokoj
Mi plene konsentas pri la graveco aktive kontakti homojn kaj serĉi kandidatojn, tio gravas por estraraj postenoj samkiel por ajna alia agado en nia organizo; fari malferman alvokon sen aktiva serĉado de kandidatoj, ne vere utilus kaj ankaŭ tial ekzistas Elekta Komisiono. Por ke ni estu vere malfermaj, malfermaj alvokoj ne sufiĉas sed ja necesas. 

Ege gravas ke niaj membroj kaj sekvantoj, vidu kiam kaj kiel eblas kandidatiĝi por difinita posteno; tio estas travideblo kaj ĝi estas bona afero por ke TEJO ne estu konsiderata kiel fermita rondo. Veras ke en nia "tutmonda vilaĝo", ni multe interkonas kaj nemalofte povas antaŭimagi evidentan idealan kandidaton, sed eĉ tiam publikigo de malferma alvoko havas aldonan informan valoron (kiun vi rajtas nomi "merkatiko" :) ) kaj kiel ajn malfermindas al la eventualo ke alvenu neimagita pli taŭga kandidato. 

Pri kuraĝigo de potencialaj kandidatoj de diversaj mondopartoj, tio estas unu el la celoj de la amendproponaro pri malfermaj alvokoj; denove tio solas ne sufiĉos, sed indas diversalire labori por tion faciligi. 


Pri reglamentoj
Pri la artikolo 4 de la Reglamento pri intereskonfilktoj, mi konsentas kun Marko ke la vortumo ne estas klarega; amendo por anstataŭi tion per nova vortumo jam staras en la propono pri malfermaj alvokoj pri kiu mi ĉiujn invitas diskuti. Eblis sencohave apliki ĝin, farante malferman alvokon, kun limdato kaj kandidatiĝinstrukcioj, kiun oni ne publikigu en Kontakto (per eviti prokraston), sed tamen jes en la retejo, en Telegram-grupo, en sociaj retoj ktp. 

Pri tio ke la Estraro rajtas proponi alelekton de specifa kandidato, mi ja neniam diris la malon. La problemo, laŭ mi, estas ke tio okazis sen malferma alvoko. La elekto de Querino kiel Ĝenerala Sekretario en 2019 ne estas taŭga referenco ĉar tiam ankoraŭ ne ekzistis reglamento pri intereskonfliktoj kiu postulas malferman alvokon.

Amikajn salutojn
MB

--
Michael Boris MANDIROLA
E-mail: michae...@gmail.com
Tel: (FR) +33695551694
Skype: michaelboris


Missatge de Léon Kamenický <leon.ka...@gmail.com> del dia dg., 13 de febr. 2022 a les 12:02:

Marc Konijnenberg

unread,
Feb 13, 2022, 1:52:01 PM2/13/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara MB,

Do, el via respondo mi konkludu ke vi ja referencis al artikolo 4 el la reglamento pri intereskonfliktoj.

Vi rebatas:
Pri tio ke la Estraro rajtas proponi alelekton de specifa kandidato, mi ja neniam diris la malon. La problemo, laŭ mi, estas ke tio okazis sen malferma alvoko. La elekto de Querino kiel Ĝenerala Sekretario en 2019 ne estas taŭga referenco ĉar tiam ankoraŭ ne ekzistis reglamento pri intereskonfliktoj kiu postulas malferman alvokon.
kaj al tio mia respondo estas artikolo 3 el la sama regularo.
Bonvolu citi el ĝi kial vi opinias ke tiu regularo aplikiĝu ĉi-kaze, ĉar el viaj vortoj mi ne povas eviti la konkludon ke vi havas konsiderendan kialon referenci al ĉi tiun reglamenton.
Certe la Komitato deziras aŭskulti komitatanon pri ties fortaj duboj rilate (efektiva/ŝajna/potenciala) intereskonflikto, kaj mi opinias ke la Estraro kaj Tyron meritas ke vi prilumas tion.

Amike,
Marko



Op zo 13 feb. 2022 om 18:26 schreef Michael Boris Mandirola <michae...@gmail.com>:

Léon Kamenický

unread,
Feb 14, 2022, 2:40:31 PM2/14/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton al ĉiuj,

@MB dankon por viaj vortoj. Mi bone scias kiom pasia vi estas pri TEJO kaj ĝia komitato ;) Ĝenerale, mia sento pri via unua mesaĝo estis ke vi taksas la decidon rekte proponi iun por la posteno ne travidebla. Efektive, mi nur volis klarigi kio ĉio okazis antaŭ prezento de la propono de nia ĜenSek. Malkonsenti kun la estraro vi tute rajtas kaj estas bone ke estas aktivaj komitatanoj kiuj atentigas nin pri la reglamento.
Mi persone eĉ ne vere havas "fortan" opinion pri la procedo kiel oni alelektos novan estraranon, ĉar mi ĉefe deziras plej rapide eble ekhavi novan personon en la teamo kiu malpezigos la laboron de ĉiuj (ĉar estas neniu "sekreto" ke la estraro ekde komenco de la mandato ne vere estas 9kapa, kiel kelkaj lertaj komitatanoj observis jam de protokoloj de niaj RetEsKuj kaj cirkuleroj). 

Pri la malfermaj alvokoj ĝenerale mi vere ĝojas ke aperas sufiĉe pasia diskuto pri tio, ĉar efektive esti en pozicio de estrarano kaj devi labori kun la nuna reglamento estas foje malfacila (kiel oni jam povis observi). Do ĉiuj ideoj bonvenas memkompreneble. 

Fine, ankaŭ mi ŝatus same kiel Marko scii ĉu la ligo inter la propono rekte alelekti estraranon kaj la reglamento pri intereskonflikto celas ĉefe la fakton ke iuj kostoj de la estrarano povus esti repagitaj de EU mono aŭ estas ankaŭ iu alia aspekto. 

Amike, 
Léon

ne 13. 2. 2022 o 19:52 Marc Konijnenberg <marc.kon...@gmail.com> napísal(a):

Michael Boris Mandirola

unread,
Feb 26, 2022, 3:38:39 AM2/26/22
to TEJO-Komitato
 Kara komitatanoj, 

antaŭ la hodiaŭa kunsido, mankis respondo mia pri tiu temo.

Mi ne pensas ke estas iu efektiva aŭ eĉ ŝajna intereskonflikto en ĉi tiu situacio. Por mi la problemo estas la potencialo kiun tia precedenco kreas kaj tial tiu regulo estas en regularo pri intereskonfliktoj; ne temas pri la specifaj homoj. Mi ne kredas ke estas iu kaŝita intereso de la nuna Estraro aŭ de Tyron, sed nia reglamento postulas malfermajn alvokojn por postenoj, ĝuste por eviti potencialajn intereskonfliktojn.
De kie venas la mono, ĉu el Eŭropa subvencio aŭ ne, por mi estas detalo kiu ne rilatas la diskuton. 

Fine, mi volas klarigi ke kiam mi parolas pri manko de travideblo, mi ne celas iun moralan fiagemon flanke de iu kaj mi ne dubas ke ĉiu agis boncele. Mi simple pledas ke procedoj por aliri la postenojn estu klaraj kaj alireblajm ke niaj individuaj membroj, kiujn mi reprezentas, sciu kion oni devas fari kaj kiam (la anonco al la Komitato eĉ ne havis limdaton) por proponi sin por la diversaj postenoj kiuj estas en nia organizo; en tiu senco manko de malferma alvoko estas manko de travideblo. 

Amike
MB
--
Michael Boris MANDIROLA
E-mail: michae...@gmail.com
Tel: (FR) +33695551694
Skype: michaelboris


Missatge de Léon Kamenický <leon.ka...@gmail.com> del dia dl., 14 de febr. 2022 a les 20:40:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages