Ĉu TEJO laboros kun la Esperanta Civito?

168 views
Skip to first unread message

Robert Nielsen

unread,
Nov 9, 2019, 1:19:13 PM11/9/19
to TEJO-Komitato
Saluton al ĉiuj,

Dum IJK, mi aŭdis onidirojn pri kunlaborado inter TEJO kaj la Esperanta Civito. Mi eĉ aŭdis ke ĉiuj junaj membroj de la Civito aŭtomate iĝos membroj de TEJO, kiu estis granda surprizo al mi. Sed mi decidis atendi ĝis la oficala anonco kiam oni diskonigus ĉiujn informojn. Bedaŭrinde tio ankoraŭ ne okazis kaj la Civito voĉdonos venontmonate pri la decido.
  • Mi petas ke la estraro konfirmu ĉu tio veras kaj ĉu la junaj civitanoj aliĝos al TEJO? 
  • Se jes, kial oni proponas tion kaj kio estas la motivo?
  • Ĉu la decido estos farita de la estraro aŭ la komitato? 
  • Kio estas la precizaj detaloj de la konsento? 
  • Kiom da novaj membroj venos al TEJO?
  • Kio okazos se iu persono ne volas iĝi membro de TEJO? Ĉu tiu senkonsente aliĝos?
  • La Civito parolas pri "recipokaj demandoj", do ĉu la Civito ricevos ion kiel interŝanĝo por la novaj membroj?
La Esperanta Civito estas la malamiko de UEA kaj senĉese kritikas kaj plendas kontraŭ ĝi. Ĝi konstante insultas kaj mokas ĝin, kaj ne nur nomas ĝin "bankrota" sed aktive esperas ke ĝi ja bankrotiĝos. Kompare al la Civito, Libera Folio estas la varma amiko de UEA. Nia rilato kun UEA estas tre grava (kiel oni substrekis dum la Roy McCoy afero), do ĉu tiu nova amikeco kun la Civito malhelpas la rilaton kun UEA? Ĉu UEA aprobas la decidon? 

Por tiuj kiuj ne konas (fakte mi neniam renkontis TEJO-anon kiu estis membro de la Civito), la Esperanta Civito estas ŝajn-ŝtato por esperantistoj. Ĝi havas multajn simbolojn de ŝtato kiel parlamento, prezidanto, juĝejo, konstitucio ktp. Krom ŝajnigi ke ili estas tre gravaj kaj imponaj, mi ne scias kion ili faras aŭ kiel la ŝajniga ludo helpas la movadon. Honeste, mi opinias ke ĝi estas tute stranga kaj ridinda, kvazaŭ mi deklarus "Mi estas la reĝo de Esperantujo!" Infanoj ofte ŝajnigas ke ili estas la prezidanto de sia propra fantazia lando, sed ĝi estas tre stranga kiam plenkreskuloj faras la saman ludon.

Ĉu ni vere volas kunlabori kun tiu stranga imaga ŝtato?

Amike,

Robert Nielsen

Konstanze Schönfeld

unread,
Nov 9, 2019, 8:48:14 PM11/9/19
to TEJO-Komitato
Sal al ĉiuj,

pro tio ke la artikolo mencias mian nomon, mi ŝatus simple diri ke mi persone subtenas dialogon de TEJO kun ĉiuj organizoj, kiuj respektas la artikolon 3.4 de la Statuto. Sekve, mi iom bedaŭras legi mesaĝojn, kiuj ŝajnas ne subteni strebojn al dialogo.

Tion dirite: mi ne povis ĉeesti la rendevuon dum IJK, sed kredas ke la demandoj de Robert estas respondindaj flanke de la ĉeestintoj kaj de la nuna estraro.

Amike,
Tuŝka

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/c7760c16-2b24-4759-9776-71e5c7ac62ce%40googlegroups.com.

Joop Kiefte

unread,
Nov 10, 2019, 7:45:09 AM11/10/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Temus ĉi tie pri aliĝo kiel Junaj Amikoj de Esperanto, kio ne portas ajnan pozicion por aŭ kontraŭ la civito de la flanko de TEJO. Cetere mi ŝatus atentigi pri tio ke la Civito venis el la sino de TEJO kaj malkiel Libera Folio kore subtenas ĝin, kie mi ankaŭ ŝatus atentigi pri tio ke nek TEJO nek UEA ĝojas pri la "amikeco" de Libera Folio, ĉar neniam niaj vortoj estas reprezentataj kiel ili estas kaj ofte la artikoloj signife problemigas la situacion de ambaŭ organizoj.

Kiel mi dekomence esprimis antaŭ mia elektiĝo kiel prezidanto, mi pensas ke la starigaj kialoj de UEA kaj de la Civito, konataj kiel finvenkismo kaj raŭmismo en populara priskribo, estas ambaŭ fortaj elementoj de la ekzistokialo de TEJO, kaj tial mi persone ŝatus forte esprimi mian malkonsenton pri ajna bataligo inter ajna Esperanto-organizo. Aldone, la Civito malgraŭ ĝia iom freneza aspekto, fakte kontribuas al Esperanto-aferoj laŭ mia pririgardo pri iliaj aktivaĵoj, kaj mi ŝatus atentigi pri tio ke ĝuste la kapablo imagi ion novan estas ekstreme grava por antaŭeniri.

Cetere mi pensas ke la nuntempa generacio de UEA ne havas la samajn komunikproblemojn kiel havis la antaŭaj generacioj, kiuj nun estas reprezentataj de Libera Folio. La antaŭaj generacioj havis sian tempon, ni nun ne provu alkroĉi al ilia sinteno kiu nun iom post iom montriĝas katastrofa, kaj fokusiĝu pri unuigo de ĉiuj kaj laboro pri ĉio tio kio vere korespondas al la idealoj de niaj organizoj kaj la Interna Ideo de Esperanto.

Dankon pro ĉies pozitiva kontribuo pri ĉi tiuj antaŭenigaj temoj,

Joop Kiefte

Op zo 10 nov. 2019 om 02:48 schreef Konstanze Schönfeld <ks.sch...@gmail.com>:


--
Joop Kiefte

Robert Nielsen

unread,
Nov 10, 2019, 2:46:13 PM11/10/19
to TEJO-Komitato
Joop,

Vi ne respondis al miaj demandoj. Se vi volas plendi pri Libera Folio, alia loko estus pli taŭga ĉar tio ne estas la temo de mia demando.

Mi petas ke vi respondu al miaj demandoj kaj klarigu la situacion kaj proponojn (se estas iuj) por kunlaborado inter TEJO kaj la Civito.

Ĝis,

Roberto

Charlotte S.

unread,
Nov 10, 2019, 3:39:16 PM11/10/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton karaj,

Mi tiam ne ĉeestis la kunsidon kun Silfer, sed ekz (eble?) Francesco aŭ (eble?) Michael Boris ĉeestis. Laŭ mia memoro temas pri kunsido dum mia estrara tempo. 
Mi kredas ke Francesco poste informis la komitaton pri la interkompreno ke (ekz.) TEJO-membroj povu ĉeesti eventojn organizitaj de la Civito. 
Mi serĉis sed ne trovis la detalojn. 

Amike,

Charlotte Scherping Larsson
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

Joop Kiefte

unread,
Nov 10, 2019, 3:41:18 PM11/10/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Mi tiel faris. Dankon pro via komprenemo.

Op zo 10 nov. 2019 om 20:46 schreef Robert Nielsen <rap...@hotmail.com>:
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.


--
Joop Kiefte

Robert Nielsen

unread,
Nov 10, 2019, 4:00:26 PM11/10/19
to TEJO-Komitato
Saluton Charlotte,

Mi ne vidis informon pri iu interkompreno sed eble mi maltrafis ĝin. Mi estos dankema se iu povus sendi la detalojn.

Saluton Joop,

Ne, vi ne respondis al la demandoj do mi ripetos ilin.
  • Ĉu estas iu interkonsento kun la Civito? Se jes, kio estas la precizaj detaloj?
  • Ĉu la aprobo de la komitato estos bezonata?
  • Kiom da junaj civitanoj povus aliĝi al TEJO?
  • Ĉu la kunlaborado malhelpos nian rilaton kun UEA?
La sola respondo kiun vi donis estis "Temus ĉi tie pri aliĝo kiel Junaj Amikoj de Esperanto" sed tio tute ne klarigas la aferon. Post tio, via komento nur parolis pri la filozofio de UEA kaj la Civito, kaj plendis pri Libera Folio. Via akuzo ke "neniam niaj vortoj estas reprezentataj kiel ili estas" estas malvera kaj la intervjuo kiun vi mem faris kun LF estas pruvo de tio. Fakte ĝis nun, la sola fojo kiam vi kontaktis la membrojn de TEJO estis per LF, do sen ĝi, nia membraro aŭdus nenio de via aŭ la estraro.

Mi petas ke vi estu pli respektema kaj helpema anstataŭ ignori miajn demandojn.

Ĝis,

Roberto

Joop Kiefte

unread,
Nov 10, 2019, 4:08:32 PM11/10/19
to tejo-k...@googlegroups.com
1. Ne, ili nur demandis ĉu tia aliĝo-afero estus ebla, kaj kompreneble pri Junaj Amikoj tio estas afero kiun ni ŝatus havi kun ajna organizo.
2. Ne
3. Tio ne estas konata al mi
4. Ne

Kaj se vi legis la ĵus aperintan lastan Konakton, vi vidos ke mi ne nur kontaktis per Libera Folio (ĉar enestas intervjuo kun mi kaj artikolo de mi). Mi elektis por tiu formo ĉar tio estis la plej rapida, plej vasta, kaj tial mi atendas de tiu respekton pri neŭtraleco kaj honesta disvastigado de informoj. Mi ne pensas ke estas tro peti de ĵurnalistoj agi kiel ĵurnalistoj. Mi almenaŭ havis iam la iluzion ke honesta ĵurnalismo ekzistas en Esperantio, ĝis kiam mi vidis kio okazis al miaj vortoj. Kaj mi kredas ke ĉiam estu dua ŝanco.

Dankon pro viaj bonkoraj zorgoj pri nia movado, kaj mi atendas de vi ke vi daŭre investu bonkore pri ĝi,

Joop Kiefte

Op zo 10 nov. 2019 om 22:00 schreef Robert Nielsen <rap...@hotmail.com>:
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.


--
Joop Kiefte

Michael Boris Mandirola

unread,
Nov 11, 2019, 9:47:53 AM11/11/19
to TEJO-Komitato
Saluton al ĉiuj, 

mi pensas ke nia prezidanto tre bone priskribis la fonon de la afero; ni estas junulara organizo kaj ni ne bezonas heredi konfliktojn de aliaj generacioj. Ni simple estu malfermaj al kunlaboro kun aliaj movadaj kaj nemovadaj instancoj. 

Mi nur aldonas ke laŭ la Reglamento pri la Estraro, ĝi "decidas pri kontraktoj kun aliaj organizoj aŭ personoj;", do estas tute enorde ke la Estraro mem agis tiudirekten. 

Miaflanke mi konfirmas ke dum IJK oni parolis ja pri tio ke la gejunuloj de la Esperanta Civito iĝu Junaj Amikoj de Esperanto. Detalojn pri la fina interkonsento mi fakte ne konas, sed pri ĉi tiu temo mi fidas ke la Estraro faras interkonsentojn kiuj maldamaĝas TEJOn.

Charlotte menciis alian renkontiĝon kiu okazis dum ŝia estrara tempo; ĝi okazis en Roterdamo kaj partoprenis Francesco, Doniben kaj partatempe mi. 
Tiam estis tuŝita ĉefe alia temo nome la kunlaboro kadre de eksteraj rilatoj, kiu miamemore ne vere konkretiĝis. Sendube tio tamen restas atentinda kampo: por la ekstera mondo ja TEJO, UEA, la Civito, ILEI, ERA ktp estas simple "Esperanto". Tial tre gravus havi sinergion kaj kunlaboron.

Samideane
MB

--
Michael Boris MANDIROLA
E-mail: michae...@gmail.com
Tel: (FR) +33695551694
Skype: michaelboris


Missatge de Joop Kiefte <iko...@gmail.com> del dia dg., 10 de nov. 2019 a les 22:08:

Francesco Maurelli

unread,
Nov 11, 2019, 11:16:42 AM11/11/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Robert, karaj komitatanoj,
Mi havis la plezuron partopreni en kunsido dum IJK kun Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli, ambaŭ veteranaj esperantistoj kaj aktivaj senlacigeblaj kontribuantoj - interalie mi konatiĝis kun la filino de Perla ĉe la komenco de mia Esperanto-agado, antaŭ multaj jaroj, en Italio.

Laŭ mi, TEJO ne devas heredi alies konfliktojn, sed simple kunlabori kun ĉiuj, laŭ la diversaj eblecoj. Ĉu mi aprobas ĉion kio estas skribita en esperantio.net? Certe ne (kaj kontribuantoj foje povus demandi antaŭ ol publikigi malĝuste divenitajn informojn). Ĉu mi aprobas ĉiun decidon de la estraro aŭ de la Ĝenerala Direktoro de UEA? Certe ne. Ĉu mi aprobas ĉiun decidon de la Duolingo-administrantoj? Mi eĉ ne konas por opinii. Ĉu mi konsentas kun la celoj de SAT? Eble, mi devus rigardi detale. Ktp. 
Esperantujo, kiel skribis Mark Fettes en bela artikolo antaŭ la prezidantiĝo, estas kvazaŭ ŝiparo. Dum mi senhezite rekonas la gravan rolon de UEA kaj TEJO kiel tutmondaj tegmentaj organizaĵoj - iusence gvidaj velŝipoj - klare ne eblas, ne indas, kaj endas ne ignori ĉiujn aliajn ŝipojn.
Se ni parolas pri la jam sufiĉe debatata kaj ne plu vere aktuala simpligo al "raŭmismo/finvenkismo", ni rigardu la realon kaj ne la sloganojn. UEA estas esence raŭmisma organizaĵo, kies ĉefaj elspezoj estas por servi siajn membrojn, organizi eventojn, funkciigi malprofitan sed kulture gravan libroservon ktp.
Tion en TEJO ni vaste diskutadis dum la IJK 2012 en Hanojo, kaj atingis rezolucion kiu celis superi la sensencan konflikton inter raŭmismo kaj finvenkismo. Tiu rezolucio de TEJO en 2012 estas laŭ mi ankoraŭ tre aktuala. Kiel preskaŭ ĉiuj konfliktoj, laŭ mia percepto la kialoj de la konflikto UEA/Civito okazis ne ĉefe pro ideologiaj kialoj sed rilatas pli al personaj konfliktoj.
Ĉu la modelo de ŝajnŝtato estas ridinda? Por multaj jes. Tamen se iuj ŝatas ĝin, kaj havas kialojn por ĝin ŝati, mi ne vidas kiel tio povas ĝeni tiujn kiuj ĝin ne ŝatas. Ni laboru por kunigi. "Ni estas por la sumo".
Esperanto naskiĝis kiel pontolingvo, kiel ilo por preteriri barojn inter popoloj. Estus bato kontraŭ ties fundamentaj principoj allasi ke personaj konfliktoj malpermesus ajnan kunlaboron, ĝuste inter tiuj kiuj uzas la "lingvon de paco"!

Robert, vi skribis: "Krom ŝajnigi ke ili estas tre gravaj kaj imponaj, mi ne scias kion ili faras".
Certe mi ne estas la plej kompetenta homo por respondi al viaj duboj, tamen mi listigas kelkajn aferojn:
- eldono de Literatura Foiro, kiu laŭ kulturemaj esperantistoj estas unu el la plej elstaraj literaturaj revuoj en Esperantujo
- eldono de la "verda briko", nome de la Historio de la E-literaturo, plurfoje premiita dum Universala Kongreso, kaj ekspoziciita en la montrofenestroj de la libroservo de UEA!
- reprezentado de E-naturamikaro ĉe la Internacia Natur-amika Asocio. En Forumo de Junularo Eŭropa, ni ja rilatas kun la junulara asocio, kiel TEJO, dum la E-naturamikaro ĝis nun ĉefe rilatas kun la plenkreska asocio. Klare kunlaboro estas dezirinda, ĉar ni parolas al/kun la samaj homoj. Tio ne signifas ke la pozicioj de TEJO devas esti tiuj de la Civito aŭ inverse, sed estus simple groteske se en la internacia scenejo pluraj E-asocioj agadas sen ajna komunikado aŭ kunordigo. Tion ni strebas kun UEA kaj ILEI kiam estas komunaj reprezentaj eventoj, kaj ni same celu tion kun la E-naturamikaro. Por la ekstera mondo ni ĉiuj estas "esperanto".
- eldono de Femina - mi ne certas ĉu ĝi daŭras tamen - praktike la ununura revuo en Esperatujo pri feminismo, post la iama Sekso kaj Egaleco, redaktita de Anna Lowenstein.

UEA dum jaroj provizis servojn al la Civito, ekzemple per UEA-kontoj aŭ perado de revuoj, ĝis kiam la servo atingis tiom malaltan kvaliton ke ili mem decidis ne plu uzi ilin - simile kiel TEJO kaj LSj estas devigitaj fari... 
Mi pensas ke malmultaj TEJO-anoj estas tiom aktivaj en UEA kiom mi estis dum pli ol jardeko, kaj tiom certaj pri la nepreco gardi fruktodonajn kaj bonajn rilatojn inter TEJO kaj UEA. Tio estis la ĉefa kialo de mia kandidatiĝo en la estraro de TEJO en 2017, ĝuste en periodo de granda kaj serioza konflikto inter kernaj aktivuloj kaj ofichavantoj de TEJO kaj de UEA.
Mi certe ne entreprenus paŝojn kiuj povus serioze endanĝerigi la bonajn rilatojn kiujn ni rekonstruis per grandaj streboj.

Do, ni atentu ne resti blindigitaj de surfacaj konfliktoj, de provokoj (foje ambaŭflankaj), sed ĉiam strebu konkretan kunlaboron kaj konkretajn rezultojn.

Dum nia geedziĝa festo ni havis la plezuron havi kiel gastojn kaj Carlo Minnaja, kunaŭtoro de la verda briko, elstara itala esperantisto, dumviva membro de UEA kaj civitano, kaj Jorge Camacho, unu el ties plej akraj kritikantoj. Ne nepre endas aŭ indas preni pozicion en ĉiu konflikto, kaj deklari la alian parton kiel "malamikon". Ni dialogu kaj konstruu pontojn.

Amike,
Francesco

p.s. pro vojaĝo la mesaĝo atingas vin iom post la verkado...

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

Robert Nielsen

unread,
Nov 12, 2019, 7:22:03 AM11/12/19
to TEJO-Komitato
Dankon por la respondoj,

Fina demando, ĉu estas iu interkonsento inter TEJO kaj la Civito? La komentoj de Charlotte kaj Michael Boris diras jes, sed la komento de Joop diras ne (sed lia komento estis tre mallonga). Ĉu iuj povus klare respondi ĉu estas aŭ ne estas ia interkonsento?

Ankaŭ, ĉu la junaj civitanoj aliĝos individue aŭ kiel grupo? Se la aliĝo estas "aŭtomata" mi supozas ke ĝi ne estas individue, sed la komento de Joop sugestas ke ĝi ja estos.

Dankon,

Roberto

Klara Ertl

unread,
Nov 12, 2019, 8:49:00 AM11/12/19
to TEJO-Komitato
Saluton karaj,

Mi ege malkonsentas kun MB kaj Francesco, jam en tempo de antaua Estraro ekestis onidiroj pri kunlaboro kun la Civito kaj siatempe mi parolis pri tio - kun Konstanze se mi bone memoras, kaj mi ankau memoras ke shi konsentis, sed mi invitas shin reagi - ke ni ne havu kontakton nek kunlaboron kun la Civito, char tio malnecese kreas konfliktojn kun UEA-anoj. Poste tiu afero subakvighis kaj mi pensis ke mi ne plu bezonis zorgi pri tio, sed nun ghi reaperas.

Mi komprenas la sintenon ke ni estu malfermaj kaj ne heredu malnovajn konfliktojn, sed ni fidu UEA-anojn pri iliaj multe pli ampleksaj, multjaraj spertoj kun la Civito. Tiu chi afero ne estas iu malracia konflikteto sed por UEA-anoj tre serioza afero kiu multege povas influi ilian opinion pri TEJO. Se ni ne komprenas kio do estas tiom malbona pri la Civito, ni auskultu foje la maljunulojn pri tio. Mi ne estas tiu kiu povas plej bone klarigi tion, nek estas iu ajn en la TEJO-Komitato. Sed se ekzistas multjara tabuo pri kunlaboro kun la Civito, tio ne estas senkiale.
Mi vere lacighas pri tio ke mi devas denove diri la samajn aferojn.

Amike,

Klara

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

Joop Kiefte

unread,
Nov 14, 2019, 12:45:54 PM11/14/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Klara,

Mi devas bedaŭrinde atentigi vin pri tio ke "ili havas bonajn kialojn" ne estas io kion ni bone povas uzi kiel gvidlinion, ĉar tempoj ŝanĝiĝas kaj ni ĝuste bezonas scii tiujn kialojn por bone povi prijuĝi tion. Se ni listigas la kialojn, ni povas ion sencan fari. Pri konflikto kun UEA-anoj mi honeste volonte viŝas mian pugon, ĉar multaj el ili sekvas pensomanieron kiu estas tiel rigida ke ni preteriros fakte ĉiujn celojn kaj ekzistokialojn de TEJO, kaj tiaj diskutoj estas belegaj por priparoli kion oni fakte povas fari pri antaŭenigo de Esperanto. Kompreneble kontraŭe por financado de specifaj projektoj estas teorie pli bone ne dolorigi la kompatindajn korojn de tiuj patronoj, sed mi pensas honeste ke pli longtempe se ni ne fakte laboras pri tio kio ĝustas, ni perdas multe pli ol nur tiutempan subtenon. UEA kaj TEJO funkcias nekredeble bone kune. Pri la membroj de ambaŭ, mi pensas ke estas rekomendinde ke ni aranĝu generacio-pontan terapion cele al la komuna laboro por la antaŭenigo de Esperanto, en kiu ni ambaŭflanke instruas pri niaj spertoj.

Ne al papagado de la opinioj de aliaj. Jes al la kunlaborado bazita je faktoj kaj daŭra renovigo laŭ la bezonoj de la tempo.

Dankon pro via legado, kaj plu laboru pri tio kio bonas.

Joop Kiefte

Op di 12 nov. 2019 om 14:49 schreef Klara Ertl <klara...@gmail.com>:


--
Joop Kiefte

Robert Nielsen

unread,
Nov 15, 2019, 10:03:06 AM11/15/19
to TEJO-Komitato
Saluton,

Mi volas memorigi la estraron pri mia demando kaj denove peti respondon. Estas iom da konfuzo pri la afero, do mi petas klarigon.

Dankon

Karina Oliveira

unread,
Nov 15, 2019, 9:53:42 PM11/15/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton, Robert,

Estis pluraj demandoj en la fadeno kaj mi ne certas pri kiu specife vi parolas, ĉar laŭ mia kompreno viaj komencaj demandoj ja ricevis respondojn.

Mi povas simple diri ke ekde kiam nia mandato komenciĝis en septembro la temo ne venis por diskuto al la estraro. Mi partoprenis en preskaŭ ĉiuj retaj estraraj kunsidoj ĝis nun, kaj kiam mi ne partoprenis mi legis la protokolojn. Laŭ mia memoro, en neniu ni pridiskutis la temon. Do, se ne estis oficiala afero el malnovaj estraroj (ĉar pri tio mi ne povas scii kaj firme respondi), estis neniu decido pri tio nun.

Ĉu tio respondas vian demandon aŭ ĉu vi pensas ke la afero daŭre ne estas klara? Se ne, simple diru, mi provos laŭeble plibone kompreni kion vi volas scii kaj paroli kun la cetero de la estraro por doni pli klaran respondon.

Amike,
Karina

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

Robert Nielsen

unread,
Nov 16, 2019, 7:49:27 AM11/16/19
to TEJO-Komitato
Saluton Karina,

Dankon por via respondo. Mi parolis pri mia lasta demando:

Fina demando, ĉu estas iu interkonsento inter TEJO kaj la Civito? La komentoj de Charlotte kaj Michael Boris diras jes, sed la komento de Joop diras ne (sed lia komento estis tre mallonga). Ĉu iuj povus klare respondi ĉu estas aŭ ne estas ia interkonsento?
 
Ankaŭ, ĉu la junaj civitanoj aliĝos individue aŭ kiel grupo? Se la aliĝo estas "aŭtomata" mi supozas ke ĝi ne estas individue, sed la komento de Joop sugestas ke ĝi ja estos.

Michael Boris diris ke la aprobo de la estraro sufiĉos, sed mi estas konfuzita se la estraro ĝis nun ne diskutis la aferon.

Dankon,

Roberto

Klara Ertl

unread,
Nov 25, 2019, 6:22:37 AM11/25/19
to TEJO-Komitato
Saluton karaj,

Jen mesagho de Konstanze kiun mi transdonas.

"Mi memoras almenaŭ unu konversacion kun Klára, verŝajne dum UNITED-konferenco, do devus esti aŭ eĉ antaŭ mia estraraniĝo aŭ tuj post ĝi. Klára pravas, ke ĉiam dum mia estrara tempo okazis almenaŭ dialogo: interŝanĝo de retpoŝtoj, konversacioj dum IJF kaj aliaj eventoj, invitoj flanke de la Civito al TEJO-anoj partopreni eventojn en Svislando ktp.

Sincere, kiel jam skribite ĉi-fadene, afableca dialogo ĉiam helpas laŭ mi, kondiĉe ke oni respektu unu la alian. Aliflanke, TEJO estas la junulara sekcio de UEA, kaj prioritatoj ĉiam kuŝis kaj miaopinie daŭre devas kuŝi ĉe rilato kun UEA. Rilato kun UEA estis ja malbonega komence de mia mandato en 2017 kaj signife pliboniĝis ĝis nun - ankaŭ danke al tiuj homoj (Francesco, MB, Charlotte) kiuj havis iaspecan sed malvastan kontakton kun la Civito. Estis tiom da alispecaj krizoj dum miaj mandatoj, ke klaras ke por ni ĉiuj la prioritatoj kuŝis aliloke. Samon supozeble spertas la nuna Estraro.

Do, planoj, projektoj, kontraktoj, interkonsentoj aŭ ajna konkretaĵo miascie ne ekzistas. Tial estus bone ke la Komitato pridiskutu kaj interŝanĝu opinion por gvidi la Estraron, kiu ofte ne havas sufiĉajn informojn kaj temporimedojn por pritaksi tiun ĉi temon en taŭga maniero. Tiucele estus bone, se MB kaj Francesco povus resumi la enhavon de la renkontiĝo kiun ili havis dum IJK 2019 (se tio ne estis jam farita). Persone, mi simple opinias ke TEJO devus zorgi unue pri UEA, sed ke bariloj al dialogo malhelpas ĉefe al ni.

---

Plej amike,
Tuŝka"

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

Robert Nielsen

unread,
Dec 5, 2019, 2:53:24 PM12/5/19
to TEJO-Komitato
Saluton al ĉiuj,

Mi volas atentigi ĉiujn ke oni ankoraŭ ne respondis al la demando de Tuŝka

estus bone, se MB kaj Francesco povus resumi la enhavon de la renkontiĝo kiun ili havis dum IJK 2019 (se tio ne estis jam farita)

Mi tute ne komprenas kial mia baza demando ankoraŭ ne ricevis klaran respondon. Kiam mi pripensis la demandon, mi ne pensis ke post unu monato kaj preskaŭ 20 mesaĝoj ni ankoraŭ ne havus plenan respondon. Mi supozas ke pluraj komitatanoj rigardas ĉi tiun kaj lernas la lecionon ke ne indas demandi en la komitata retlisto. 

La Civito anoncis ke ĝi havas 41 membrojn kiuj estas en la aĝo de TEJO, do almenaŭ tiu demando ricevis respondon.

Amike,

Roberto

Michael Boris Mandirola

unread,
Dec 5, 2019, 4:44:10 PM12/5/19
to TEJO-Komitato
Karaj komitatanoj,

mi ne pensas ke estas aparte kaŝindaj sekretoj.

Dum la IJK 2019 okazis kunsido en Liptovský Mikuláš kiun krom mi kaj Francesco ankaŭ partoprenis la Joop Kiefte kaj Mung Bui (Feliĉa) flanke de TEJO kaj Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli flanke de la Esperanta Civito.

Por pluraj homoj temis pri la unua renkontiĝo,  do parto de la kunsido estis fakte babila interkonatiĝo de homoj kaj de organizaj kulturoj kiuj estas sendube tre malsamaj. 

Pri konkretaj proponoj, ni ja traktis la demandon pri kiel bonvenigi en TEJO la gejunulojn de la Esperanto-Civito kaj estis konsento pri tio ke ilia membrigo kiel Junaj Amikoj de Esperanto estas taŭga solvo.

Alia propono kiu venis estis proponi senkotizan partoprenon al kleriga evento pri Esperanto-kulturo en Svisujo al kelkaj gejunuloj kiuj povus interesiĝi. Mi tamen ne scias ĉu tiu propono estis iel postumita.

Mi mem ne prenis notojn, do mi ne povas promesi ke mi ne forgesis iun temon, sed la etoso kaj la enhavo de la renkontiĝo estas tute for de ajna komploteca kaŝindo. Ĝi tute kompareblas al dekoj da aliaj neformalaj kunsidoj kiujn mi havis kiel aktivulo de TEJO kun reprezentantoj de aliaj movadaj instancoj kiuj deziras kunlabori kun ni.

Klarige
MB


--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

Francesco Maurelli

unread,
Dec 5, 2019, 6:56:10 PM12/5/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton!
mi konfirmas tion kion diris MB. Laŭmemore ni ankaŭ tuŝis la temon pri eksteraj rilatoj. Malgraŭ malsameco en la organiza kulturo, la ekstera mondo ne komprenas nian internan disdividon inter TEJO, UEA, ILEI, ktp. Por eksteraj rilatoj temas simple pri "esperanto".
Klara kazo estas la naturamikaro, kies junulara sekcio ni (TEJO) renkontas en FoJE-eventoj, kaj kiu renkontas la E-naturamikaron (E-civito) en eventoj de la asocio.
Porokaze, mi ankaŭ respondas al antaŭa komento pri " ekzistas multjara tabuo pri kunlaboro kun la Civito". Nu... krom ke tabuojn mi ĉiam provas forigi, vere dependas de kio signifas "tabuo". Mi donas kelkajn ekzemplojn:
- UEA provizis dum jaroj "bankan servon" per la UEA-kontoj al la Civito kaj al ties satelitaj organizaĵoj. Ĉu provizi financan infrastrukturon (se kiu, laŭ vortoj de antaŭa Ĝenerala Direktoro Buller, la Civito eĉ ne sukcesus ekzisti) ne estas formo ded "kunlaboro"?
- Silfer prezentis sian libron dum Universala Kongreso, kune kun la kunaŭtoro Carlo Minnaja. Ĉu permesi ke li estu ĉe podio de grava evento (premiado de belartaj konkursoj ĉe jubilea UK Lille) ne estas ia formo de kunlaboro?
- La libro kunaŭtorita de Silfer ricevis du premiojn, kaj estis publike menciita kaj laŭdita dum la Fermo de la Universala Kongreso en Nitro. Interalie, por la premio Grabowski, 2 el la 3 ĵurianoj estas ĝisoste ene de la UEA-strukturo pro sia jardeka aktivado en la asocio UEA (Istvan Ertl kaj Ulrich Lins). Ĉu tia rekono - interalie subtenita de tiom gravaj homoj - ne estas iu formo de kunlaboro?
- La libroservo de UEA, ĉe la surstrat fenestro, montris la verdan brikon de Silfer/Minnaja (kune kun anglalingva libro, kaj anglalingva teksto pri malpermeso parki biciklojn, interalie ĝuste dum la "polemiko" pri la angla en la Centra Oficejo...) - foto alkroĉita.
Ĉu reklami la libron de Silfer ĉe la montrofenestro de UEA ne estas iu formo de kunlaboro?

En kio la kunlabora rilato kiun ni pridiskutas, tiel ke TEJO atingu tiujn junulojn kiuj interesiĝas pri Esperanto, kaj kiuj ne nepre havas konscion pri kio estas la Civito, UEA, TEJO, ktp., malsamas el tiuj multe pli fundaj kaj efektive reklamaj-por-la-Civito iniciatoj supre menciitaj?
Kaj se oni argumentas ke oni ne subtenis la Civiton, sed nur la libron kunverkitan de ties pintulo, same oni povas argumenti ke la nuna temo simple pritraktas manplenon da homoj, kaj ne la Civiton kiel tuton.

Kiel tutmonda organizaĵo, mi pensas ke TEJO havas devon strebi atingi junulojn kie ajn ili estas, sed samtempe mi esperas ke ĝi fokusiĝu pri siaj gravaj statutaj celoj, sen gigantigi aferojn kiuj estas efektive sufiĉe malgrandaj kaj marĝenaj.

amike,
Francesco




--
Francesco Maurelli
----------------------------------------------

"Amikoj, ne timu konstante pri tio, kion diros la sensence kritikanta kaj
grimacanta rutina mondo, sed agu ĉiam tiel, kiel diktas al vi via
konscienco kaj koro.", LLZ

Francesco Maurelli

unread,
Dec 5, 2019, 6:58:34 PM12/5/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Mi forgesis la aldonaĵon - jen ĝi!
Ĝuu la foton, kaj la malpermeson parki biciklojn :-)

amike,
Francesco
20171021_154640.jpg

Klara Ertl

unread,
Dec 12, 2019, 4:15:28 AM12/12/19
to TEJO-Komitato
Kara Francesco,

Tamen mi rimarkas, ke la plejmulto de la ekzemploj de kunlaboro kiujn vi donis inter UEA kaj la Civito fakte ne temas pri rekta kunlaboro kun la Civito kiel organizajho, au pri temoj rekte rilataj al la Civito, sed pri kunlaboro kun gravaj membroj de la Civito individue, pri alia temo, nome la libro de Silfer kaj Minnaja. Ghi estis reklamata kaj premiita, kaj estis prezentata de la autoroj dum UK. Evidente literatura verko povas esti laudata lau siaj propraj meritoj, sendepende de la organizajho al kiu apartenas ghiaj autoroj.
Dume la kunlaboro kun TEJO konsistis ekzemple el diskuto pri tio, kiel bonvenigi la junulojn de la Civito en TEJOn, do temis pri la Civito mem. Mi pensas ke tio estas diferenco, kvankam mi agnoskos ke eble ne chiam facilas distingi kie estas la limo.
Mi porus samkiel Konstanze amikan rilaton kun la Civito sen eksplicita kunlaboro.

Chiukaze, mi proponas ke ni priparolu la temon dum la KoKu en la JES, kaj proponos tion kiel tagorderon, krom se iu tion forte kontrauas.

Amike,

Klara

Karina Oliveira

unread,
Dec 12, 2019, 8:33:27 PM12/12/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Klara, mi enmetis en la tagordo la jenon: 

"Propono de Klara Ertl (Komitatano A por Germanio) - “Priparolo pri la ebla kunlaboro inter TEJO kaj la Civito”."

Ĉu tiel enordas laŭ vi?

Amike,
Karina

Klara Ertl

unread,
Dec 13, 2019, 3:50:44 AM12/13/19
to TEJO-Komitato

Albert Stalin Garrido

unread,
Dec 16, 2019, 7:51:03 PM12/16/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj komitatanoj, 

Mi persone ne emas absorbiĝi en la longdaŭrajn konfliktojn inter UEA kaj la Civito, kaj sekve la polemikon kiun ĝi kaŭzas eĉ al la komitatanoj de TEJO; mi ja konscias pri ĝi jam delonge, sed verdire ĝi estas plejparte eŭropa afero, pri kiu aziaj esperantistoj (krom la plej aktivaj) ne konscias aŭ nur fajfas. 

Mi nur scivolemas pri tio, kiuj estas la "junuloj de la Esperanta Civito"? 

La aliaj ja menciis Silfer, kiun ĉiuj konas kiel la ĉefmotoro de la Civito. Li mem tamen ne plu estas junulo, kaj malgraŭ lia rolo kiel gvidanto de la Civito, li eble ne havas la plej bonajn interesojn de la junuloj tie. Tiurilate do mi ŝatus demandi, ĉu estas specifaj nomoj, kiujn oni povas mencii kiel la reprezentantojn de junuloj en la Civito kaj kiujn oni povas kontakti por korespondi nome de la Civito pri tiu ĉi temo? 

Ĉar oni eĉ pritraktas la ideon sorbi civitajn junulojn en TEJOn, mi supozas ke ili ne havas propran instancon kiu funkcias simile al nia organizo, sed almenaŭ estas iuj individuoj, kiuj havas funkciojn en ties junularo, ĉu ne?

Scivoleme,


photo
Albert Stalin T. Garrido
Head Organizer, 1st Philippine Esperanto Youth Congress

+639982491891 | alberts...@gmail.com

Quezon City, Philippines
  


Robert Nielsen

unread,
Dec 18, 2019, 4:11:01 PM12/18/19
to TEJO-Komitato
Saluton al ĉiuj,

Por informo: la Esperanta Civito voĉdonis kontraŭ la aŭtomata aliĝo de siaj junaj membroj al TEJO. La rezulto de la referendumo estas: 37 jes voĉdonoj, 97 ne kaj 39 sindetenoj. Sed la Civito deklaras ke la referendumo estis nur enketa kaj la Civito ne devas obei la rezulton. Persone, mi opinias ke estus kontraŭ demokratia kaj granda malrespekto al siaj membroj se ĝi ignorus la rezulton, sed mi ne estas membro de la Civito.

Pri la komento de Francesco pri la "kunlaboro" inter UEA kaj la Civito, la libro estas individua projekto, ĝi ne estas oficiala Civitaĵo. Mi mem aĉetis la libron, sed tio ne signifas ke mi subtenas la Civiton. Se UEA vendas la libron kaj donas premion al ĝi, tiuj ne signifas ke UEA subtenas la Civiton (la vorto Civito ne aperas sur la kovrilo de la libro). 

Pli bona maniero por juĝi la rilatojn inter UEA kaj la Civito estas per legado de novaĵ-gazeto de la Civito. Ĝi senĉese atakas UEAn, mi ne trovis eĉ unu bonan vorton por UEA. Jen kelkaj citaĵoj ekde nur julio, oni probable povus plenigi libron per la insultoj.

Amike,

Roberto
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages