Saluton, komitatanoj!
Kara Robert,
Unue, mi volas atentigi, ke la nuna estrarano kiu transprenis la taskon de Ĝen-Sek, nome Unika, jam petis por sendi al ŝia persona retpoŝtadreso ĉiujn perditajn proponojn, petojn, mesaĝojn aŭ sugestojn, tiel ke, malgraŭ tio ke mi laŭdas la publikitecon de via peto, nepre indas sendi ĝin al Unika per privata mesaĝo, ĉar la ofica transpreno ne ĉiam permesas al ŝi ĉion legi kaj ĉion akompani. Dirinte tion, mi volas revenigi frazon vian: "mi fakte proponis ke ni kreu planon por allogi pli da homoj kaj kreskigi nian kvanton da membroj". Efektive, mi pensas ke tiu estas la plej bona solvo: havi konkretajn proponojn. Simple proponi ke la estraro publikigu kaj kreskigu la nombron da membroj, malgraŭ tio ke estas vere interesa ideo, ne kunportas specifan programon pri kion fari. Krome, TEJO estas farita el pluraj instancoj, inter kiuj estas la Komitato, kaj estas devo de la komitatanoj komisiitiĝi pri la laboraĵoj bezonataj. Do kiel observanto de Landa kaj Faka Agado (ĉar vi ne akceptis fariĝi vickomisiito por Eŭropo), kial vi ne kreu strategiplanon? Kompreneble mi, Goby, Joanne kaj Albert, la nuna teamo, povas helpi vin, kaj do ni prezentu ĝin dum JES. :)
Kiel jam sufiĉe tro diris Carlos, Klara kaj pluraj nunaj kaj eksaj TEJO-estraranoj (la lasta fojo estis dum la Malferma Tago, antaŭ ne pli ol 1 semajno, far de Joop Kiefte apud Luís Obando), simple ne eblas scii pri la membrokvanto kaj de TEJO kaj de UEA.
Mi atentigas, ke tiu ĉi ne estas la nura fadeno pri la temo, ĉar septembre Tyron kreis alian, kiu havis plurajn aliajn diskutojn, kiuj legeblas ĉi tie.
Estas ankaŭ tre
grava letero de Francesco Maurelli, klarigante kelkajn punktojn pri la membrokvanto kaj la informoj donitaj al EU. Krome, estas klarigo de Charlotte pri ĜDPR kaj la nekontrolebleco de la membrokvanto far de TEJO. Dirinte tion, mi volas atentigi pri la 4-a ĉapitro, 10-a artikolo de la
statuto de TEJO, kiu inkluzivigas kiel membrojn: 1) la individuajn; 2) la aligitajn; 3) la sekciajn; 4) la Junajn Amikojn de Esperanto.
Por kompreni pli bone la malfacilaĵon kontroli la membrokvanton de TEJO, konsiderante ke vi konscias pri la klarigo de Charlotte (tiel, ke TEJO ne rajtas peti al Eŭropaj sekcioj liston de la membroj, ekzemple... do ni simple fidas je la informo kiun donas la sekcio dum KODEJO aŭ alispeca demandaro), mi ankaŭ rakontetos al vi iomete pri la malfacileco kiun TEJO/UEA/ILEI alfrontas nun en la laborgrupo kiun partoprenas mi, Renato Corsetti kaj Stefan MacGill por tiuj tri organizoj:
Ofte, kelkaj organizoj havas plurspecajn membrokategoriojn, sed raportas al ni nur la individuajn -- malgraŭ tio, ke la statuto de la sekcio mem, konsideras alispecajn membrojn kiel membrojn vere. Tio jam sufiĉe laborigas nin pri pli preciza taksado, sed vidu nun la duan defion: aliaj sekcioj de TEJO/UEA/ILEI simple diras, ke ili havas milojn da membroj. Kiam mi, Corsetti kaj MacGill vidis tion unuafoje, ni kompreneble petis klarigon pri tiu informo veninta el Afrika lando. Mi persone dubis ĝin. Poste, ni eksciis, ke la organizo konsideras membro ĉiun homon kiu iam emis lerni Esperanton aŭ ekis la lernadon aŭ simple esprimis afablecon pri la ideo, aŭ aferoj similaj, kaj ke en kelkaj Afrikaj landoj, ne estas kutimo aliĝi per kotizoj al asocioj. Mi subite komprenis, ke simple temas pri kultura maniero vidi la aferon, kaj ke ni provu ĉiam havi interkonsenton inter pli konciza difino de "membro" sen malrespekti la tradicion kaj la organizan kulturon de tiuj landoj.
Mi subtenas la ideon, ke la estraro publikigu la nombron de membroj. Sed kiu estas la nombro de niaj membroj? Kiu estas via efektiva kaj konkreta propono por pli akurate havi tiun informon? Kiel vi aliĝos al la laborgrupo kiu fokusiĝos pri la ekhavo de tiu informo? Se vi celas scii la kvanton de individuaj membroj, tiu informo jam publikas.
Se ne, do mi vere ne komprenis vian celon...
Amike kaj samideane,
Querino