voĉdonoj kaj tagordo

71 views
Skip to first unread message

Francesco Maurelli

unread,
Jul 12, 2020, 2:16:59 PM7/12/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton al ĉiuj,

koran dankon al ĉiuj kiuj sukcesis partopreni en la unua historia komitatkunsido de TEJO plene en la reto!
Mi volas ĝisdatigi la plenan komitaton pri la sinsekvo de voĉdonoj, kiel decidite dum la hodiaŭa sesio, kaj pri la tagordo de la venontaj sesioj:

13a de julio 16:00 CEST → 14a de julio 15:00 CEST
Komitatanoj Ĉ --> mi petas al la proponantoj sendi mesaĝon ĉi liste kun la nomoj, *post* la akcepto de la koncernaj homoj, antaŭ la 15:00 CEST

14a de julio 16:00 CEST → 15a de julio 15:00 CEST
Decido pri kvanto da elektotaj estraranoj, elekto de Prezidanto, de Kasisto, kaj de la konfidencpersono

15a de julio 16:00 CEST → 16a de julio 15:00 CEST
Decido pri kvanto da elektotaj vicprezidantoj kaj elekto de Ĝenerala Sekretario

16a de julio 16:00 CEST → 17a de julio 15:00 CEST
Elekto de Vicprezidantoj

17a de julio 16:00 CEST → 18a de julio 15:00 CEST
Elekto de ceteraj estraranoj

La 18an de julio, ekde la 15:00 CEST komenciĝos la dua sesio de la komitatkunsido, kun jena tagordo:

12. Elekta Komisiono
13. KODEJO 2018
14. Novaj Landaj Sekcioj
15. Kotizoj
16. AKSO
17. Prezento de Komisionoj kaj Interesgrupoj
18. Planoj por la venonta jaro
19. Ceteraĵoj
20. Fermo

Se la tempo ne sufiĉos por trakti ĉiujn tagorderojn, jam pretas teknike tria sesio de la komitatkunsido, la 19an de julio, je 15:00 CEST - 17:00 CEST
Hodiaŭ ni sukcesis komenci preskaŭ ĝustatempe, danke al ĉiuj kiuj konektiĝis pli frue. Same estos por la venontaj sesioj. Mia kaj mi estos enretaj unu horon antaŭ la komenco por kontroli la identecon kaj enlasi homojn en la ĉambron, unu post la alia.

Inter la dua kaj tria sesio, okazos voĉdono pri la Elekta Komisiono: 

18a de julio xx:00 → 19a de julio 15:00
Elekto de Elekta Komisiono

Statistike, hodiaŭan sesion partoprenis:
- 6/8 estraranoj
- 21/27 komitatanoj A (el kiuj 2 anstataŭantoj, 1 homo kun 2 voĉoj)
- 4/5 komitatanoj B

Pasintjare, partoprenis (rapida kalkulo, povas enesti eraroj! Ankaŭ mi ne havas tuj klaran vidon pri la diversaj sesioj):
- 5/6 estraranoj
- 25/26 komitatanoj A (el kiuj 14 anstataŭantoj, 8 homoj kun 2 voĉoj)
- 4/5 komitatanoj B
- 5/6 komitatanoj Ĉ

Klaras laŭ mi ke reto efektive helpis la partoprenon de pli da malsamaj homoj en la komitatkunsido. Aliflanke pro bona laboro pri anstataŭoj pasintare, kaj eblaj nunaj retkonektproblemoj aŭ aliaj okupoj, pasintjare preskaŭ ĉiuj sekcioj estis reprezentataj male ol en nia unua sesio.

Estus tre bele se aparte la komitatanoj A kiuj maltrafis la hodiaŭan sesion, strebu patopreni en la venonta sesio, dum sabato, aŭ nomumu anstataŭanton.


amike,
Francesco



----------------------------------------------

"Amikoj, ne timu konstante pri tio, kion diros la sensence kritikanta kaj
grimacanta rutina mondo, sed agu ĉiam tiel, kiel diktas al vi via
konscienco kaj koro.", LLZ

Marc Konijnenberg

unread,
Jul 12, 2020, 4:17:01 PM7/12/20
to TEJO-Komitato
Dankon kara Francesco por la laborego. Mi, kaj pluraj kun mi, multe aprezas ĝin.

Mi petas aldonon al la tagordo de, por la komitato, novaperinta informo:
Mi aparte volas scii kial la komitato ne estis informita kaj anstataŭ tio devis legi pri la afero en Libera Folio: kiaj estas la konsekvencoj, kia estas la nuna situacio kaj kiel ni estontece planas agi pri tio ĉi?

Kompreneble ni ĉiuj konsideru ke Libera Folio foje emas pli skandali ol informi, do mi petas ke samideano Munir Abiĵu informu la komitaton - se deziratas en privata komitatkunsido. Pli bone ni informiĝu ĉe la estraro.

Mi havas fidon je samideano Munir Abiĵu, mi aldonu, kaj sendube li sukcesos forpreni de ni niajn zorgojn.

Informiĝeme,
Marko



Op zondag 12 juli 2020 20:16:59 UTC+2 schreef Francesco Maurelli:

Francesco Maurelli

unread,
Jul 12, 2020, 4:53:08 PM7/12/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Dankon Mark pro la propono.
Mi notas ĝin, kvankam mi ne rajtas tuj aldoni al la tagordo, sed necesas unue voĉdono de la komitato, kiu povus okazi ekzemple komence de la dua sesio. Mi ne dubas ke ĝi ricevos la necesan subtenon por entagordiĝi ĉiukaze.
Kaze ke ne venos peto por okazigi privatan sesion (supozeble ne vere estos bezono), ĉu vi havas preferon pri kie en la tagordo tio estu traktata?
Kaze ke ja venos peto, mi interkonsiliĝos kun la estraro por proponi taŭgan tempon por la komitato. En kazo de privata sesio mi tamen pensas ke taŭgus ankaŭ inviti la tiam nove elektitan estraron, kvankam ĝi ekoficos ekde la 1a de septembro, do tiukaze mi sugestas formuli proponon en tiu direkto.
 
amike,
Francesco

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/0dd3bb78-1201-4a2e-a72d-5b66193b613eo%40googlegroups.com.


--
Francesco Maurelli

Marc Konijnenberg

unread,
Jul 12, 2020, 5:16:50 PM7/12/20
to TEJO-Komitato
Mi ne havas fortan preferon. Povas esti tuj post AKSO.
Se tiu momento ne taŭgas por Munir aŭ alia kaj respondeca kaj respondema estrarano, tiam mi esperas aŭdi pri tio antaŭ la komenco de la dua sesio, por ke ni kune povu trovi solvojn.

Kunlaboreme,
Marko

Op zondag 12 juli 2020 22:53:08 UTC+2 schreef Francesco Maurelli:
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-k...@googlegroups.com.

Karina Oliveira

unread,
Jul 13, 2020, 6:38:26 AM7/13/20
to tejo-k...@googlegroups.com, shin.m...@gmail.com
Saluton,

Mi ĝoje proponas 신현규(SHIN Hyunkyu) kiel kandidaton por esti Komitatano Ĉ. Mi konatiĝis kun li ĉi tie en Koreio kaj mi pensas ke li estas tute preta por esti parto de la komitato de TEJO, kaj povos multe kontribui al ĝi. Laŭ mia observo li estas vera motoro de la korea junulara movado, kaj havas sufiĉe da sperto pri la movado en Azio. Mi pensas ke li povos esti bonega aldono al la komitato.

Amike,
Karina

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CALDkAwfC4dEDkA3rCRy7fL1VgE8HiDh4gwwaMsidcVwx_FsgDA%40mail.gmail.com.

Konstanze Schönfeld

unread,
Jul 13, 2020, 7:55:45 AM7/13/20
to TEJO-Komitato, Hyunkyu SHIN
Saluton,

mi tre subtenas la proponon de Karina pri Mondero (SHIN Hyunkyu) kiel Komitatano Ĉ.

Mi ankaŭ (re)konfirmas ke Venki (ZHAO Wenqi) akceptis la proponon.

Amike,
Tuŝka

Miguel Bento

unread,
Jul 13, 2020, 8:00:22 AM7/13/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton!

Mi entuziasme proponas kiel kandidaton por la posteno de komitatano Ĉ la aktivulon Émerson Muniz dos SANTOS (konfirmante, ke li jam akceptis la kandidatigon). Li antaŭ nelonge rolis en la sama posteno, bone konas la strukturon de TEJO kaj povas tre pozitive kontribui al la komitataj laboroj. Ĉe BEJO li plurflanke agadas kaj lia laboro kiel BEJO-kasisto estas aparte elstara. 

Amike,
Miĥaelo Bento

Karina Oliveira

unread,
Jul 13, 2020, 9:03:01 AM7/13/20
to tejo-k...@googlegroups.com, shin.m...@gmail.com
Mi sendas memprezentan tekston de Mondero (li ne rajtas sendi mesaĝojn al la komitata listo):

"Saluton! Mi estas SHIN Hyunkyu, alinome Mondero el Seulo, Koreio. Mi nun studas pri korea lingvistiko tra la doktora kursaro kaj rolas kiel la prezidanto de Korea Esperanto-Junularo. Mi fondis la Esperantan klubon ‘OLIVO’ en Hankuk Universitato de Fremdaj Studoj, kaj partoprenis en diversaj projektoj(kaj/aŭ programeroj) de Korea Esperanto-Asocio kaj -Junularo, inkluzive de tiuj dum la 102-a UK en Seulo. Mi interesiĝas pri edukado de Esperanto, kaj nun regas jutuban kanalon por Koreoj: Esperanto Hakdang(lernejo en la korea)."

Amike,
Karina

Michael Boris Mandirola

unread,
Jul 13, 2020, 7:13:41 PM7/13/20
to TEJO-Komitato
Saluton,

mi atentigas ke ne estis faritaj proponoj pri la nombro da estraranoj kaj da vicprezidantoj. 
Ĉu tio signifas ke oni voĉdonos nur la proponojn de la Elekta Komisiono aŭ ĉu ĉiujn eblajn kvantojn?

Aparte pri vicprezidantoj, la Elekta Komisiono proponis 2, sed mi proponas ke TEJO havu 3 vicprezidantojn konsiderante ke ni havas tre valorajn kandidatojn (kvankam ni ne ankoraŭ certas ke ĉiuj atingos tiun voĉdonon) kaj ke tiu titolo povas helpi en TEJO-reprezentado.

Amike
MB
 


--
Michael Boris MANDIROLA
E-mail: michae...@gmail.com
Tel: (FR) +33695551694
Skype: michaelboris


--

Konstanze Schönfeld

unread,
Jul 13, 2020, 9:21:23 PM7/13/20
to TEJO-Komitato, Karina Oliveira
Resaluton,

mi ne estas Komitatano, sed kiel kandidato, mi subtenas la proponon de Michael Boris havi 3 vicprezidantojn. Estas tro da bonaj kandidatoj ĉi jare ;)

Mi ankaŭ kaptas la okazon por peti denove al @Karina Oliveira, ĉu vi emus kandidatiĝi por iĝi Vicprezidanto. Mi tute bone komprenas viajn universitatajn devojn, sed mi sincere opinias, ke vi vere meritus la postenon.Via pacienco kaj laboremo ĉi jare estis rimarkindaj. Via subteno al ajna prezidanto aŭ Ĝen-Sek, sendepende de la rezultoj, neprus.

Amike,
Tuŝka

Karina Oliveira

unread,
Jul 14, 2020, 4:06:23 AM7/14/20
to Konstanze Schönfeld, TEJO-Komitato
Saluton,

Dankon, Tuŝka! Sed ne. :)

Amike, 
Karina

Francesco Maurelli

unread,
Jul 14, 2020, 4:11:42 AM7/14/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton!
mi memorigas ke la elektotaj komitatanoj Ĉ havos tempon inter la 15:00 CEST kaj 15:58 CEST por aranĝi sian konton en la Centra Reto. Post la komenco de la voĉdonoj, nove aldonitaj komitatanoj ne plu rajtas partopreni.
La diversaj proponintoj sekve informu la proponitojn pri tio. Rekomendindas fakte kontakto kun ili ambaŭkaze: kaze de elekto por certigi ke ili povas aliri la Centran Reton, kaj kaze de neelekto por prezenti aliajn eblecojn kunlabori en TEJO.

Ja estas ĝojige vidi ke multaj kapablaj homoj kandidatiĝas, kaj por la estraro kaj por la komitato. Ni nepre strebu enplekti ĉiujn en la laboroj.

amike,
Francesco
--
Francesco Maurelli

Mia Nordentoft

unread,
Jul 14, 2020, 5:29:41 AM7/14/20
to tejo-k...@googlegroups.com, Francesco Maurelli
Saluton ĉiuj

Por aldoni iom da informoj al la mesaĝo de Francesco:

Por ekhavi konton en la centra reto necesas ke administranto kreu la konton pere de la retpoŝtadreso de la koncerna homo. Tial jam nun estus bone sendi al mi la retpoŝtadresojn de la kandidatoj por ke mi tiel povu tuj krei konton por la novaj komitatanoj. Mi atentigas ke tamen poste la komitatanoj mem aktivigu siajn kontojn.

Tiuj kiuj jam antaŭe havis konton en CR simple estos reaktivigitaj kaj de ilia flanko ne necesas ian agon.

Do bonvolu sendi al mi private la retpoŝtadresojn de ĉiuj kandidatoj.

Amike
Mia
--
Mia Nordentoft
Oficisto pri AKSO / Software Engineer
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
World Esperanto Youth Organization

p: +31 (0) 10 310 4924 ext. 102
a: Nieuwe Binnenweg 176
3015 BJ Rotterdam, Nederlando
w: tejo.org e: m...@tejo.org

Mia Nordentoft

unread,
Jul 14, 2020, 5:45:53 AM7/14/20
to tejo-k...@googlegroups.com, Francesco Maurelli

Saluton ĉiuj

Mi nun jam ricevis la retmesaĝojn de ĉiuj krom Mondero. Se iu havas la rian bonvolu alskribi min. Pri la ceteraj mi petas ĉesigon de la amaso de mesaĝoj :)

Amike
Mia

You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

Karina Oliveira

unread,
Jul 14, 2020, 5:52:05 AM7/14/20
to TEJO-Komitato, Francesco Maurelli
Mia,

Mi informos al vi la retadreson de Mondero, do.

Amike,
Karina

Marc Konijnenberg

unread,
Jul 14, 2020, 5:52:12 AM7/14/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Ankaŭ tiu de Mondero estas nun sendita.

Op di 14 jul. 2020 om 11:45 schreef Mia Nordentoft <m...@tejo.org>:


--
_
Marc Konijnenberg
Komitatano A por la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ)

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Roterdamo, Nederlando

Mia Nordentoft

unread,
Jul 14, 2020, 6:26:16 AM7/14/20
to tejo-k...@googlegroups.com, Francesco Maurelli

Saluton

Mi nun havas de ĉiuj. Mi dankas

Amike
Mia

Carlos Pesquera Alonso

unread,
Jul 14, 2020, 8:34:21 AM7/14/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj komitatanoj,

Mi ne konsentas kun la propono havi 3 vicprezidantojn. Kiel la Elekta Komisiono menciis en sia raporto, du vicprezidantoj sufiĉas. Persone mi eĉ kalkulas ke ĉifoje unu sufiĉus, sed eble indas havi du kaze ke tiu kalkuko ne enordus. Ĝi ankaŭ kreas ian ĥierarhion kiun mi ne multe ŝatas kaj, pligrave, limigas la reduktas las elekton de la senoficaj estraranoj, kio povas iom maljustaj por tiuj kuj ne kandidatiĝis por la posteno de vicprezidanto.

Amike,
Karlos'


De: tejo-k...@googlegroups.com <tejo-k...@googlegroups.com> en nombre de Michael Boris Mandirola <michae...@gmail.com>
Enviado: martes, 14 de julio de 2020 1:13
Para: TEJO-Komitato <tejo-k...@googlegroups.com>
Asunto: Re: [tejo-komitato] voĉdonoj kaj tagordo
 

Manuela Burghelea

unread,
Jul 14, 2020, 9:02:37 AM7/14/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton karaj, 

Estas mirinde vidi ke nia junulara movado estas tiom bunta kaj diverseca, kaj estas inspirige ekkoni tiom da entuziasmaj aktivuloj el ĉiuj monderoj. Kaj la elektoj kaj la nuna kongreso spegulas nian inkluzivecon kaj nian tutmondecon, kiu staras en la nomo de nia organizo. Mi ĝojas esti parto de TEJO.
Rilate al la struktura propono pri tri vicprezidantoj, tio unuflanke helpus en la reprezentado de TEJO, kiel substrekis la proponinto. Indas tamen rimarkigi la aliflankon (mi ĵus konstatas ke mi ne estas la nura kiu pensas tiel): plia vicprezidanto signifas malplian senofican estraranon, do la kandidatoj por senofica estraraneco havos malpli da ŝanco elektiĝi en la Estraro. Mi fidas je saĝa decido de la Komitato, konsiderinte ĉiujn flankojn, kaze ke tia decido devos esti farita dum la elektoj.

Kunlaboreme,
Manuela

Michael Boris Mandirola

unread,
Jul 15, 2020, 9:58:51 AM7/15/20
to TEJO-Komitato
Karaj komitatanoj,

Mi detaligas mian pledon por 3 vicprezidantoj.

Iuj menciis ke pli da vicprezidantoj signifas malpli da ŝancoj por aliaj kandidatoj. Mi ne pensas ke tio estas malproblemo, ja ni havas elektindulojn inter la kandidatoj al vicprezidanteco!

Carlos kandidatiĝis kiel prezidanto. Kvankam nesukcese, neniu povas pridubi liaj laboreman sindediĉon. Li motoris organizadon de tuta IJK kvarope, ne limiĝante je minimumaĵoj, sed kaptante ŝancojn je kunlaboro kun aliaj organizoj por plejprofiti la aranĝon. Li ankaŭ estas homo kiu la problemojn vere provas solvi. Ni vidis nun pri IJK, ni vidis pri Junaj Amikoj de Esperanto (kies laborgrupon li ekanimis ĝis manko de agado estrarflanke); li eĉ pretis helpi je demisio de Ĝen-Sek.

Roĉjo kandidatiĝas unue kiel Ĝen-Sek kaj se sperta kaj laborema iama ĝenerala sekretario ne kandidatus sampostene, mi ne dubus je lia elektiĝo. Iama TEJO-volontulo, plurpostena gvidanto de Landa Sekcio, trejnisto, ekstera reprezentanto, organizanto de renkontiĝoj kaj karavanoj, verkisto je TEJO-satiro kaj TEJO-repo...  Vere spertdiversa aktivulo kun kiu mi nemalofte havis malkonsentojn komitate sed kiu vere malfermas al kunlaboro por trovado de solvoj kaj kompromisoj. 

Ili ne elektiĝis al sia unue celata posteno; tamen tio neniel signifu netaŭgecon. 
Sed eble eĉ pli bezonas komenton la du aliajn, malpli laŭtaj sed ne malpli elektindaj.

Tomáš estas kvalitlaborema homo. Aparte menciindas ke li estis kaj estas estrarano (nun eĉ prezidanto) de SKEJ, lia sekcio dum la pasintaj jaroj aparte elstaris: organizado de renkontiĝoj (kulmine en la IJK), kvalita kerna partoprenado en Erasmus+- projektoj, aktivado en la Slovaka Junulara Forumo. Kiel estrarano, li estas kunrespondeca pri tiuj sukcesoj.
Krom SKEJ, li ankaŭ aktivis en TEJO kiel estrarano (tre aprezate) havas tre utilajn kompetentojn pri financoj pro sia fono kaj ankaŭ estas TEJO-trejnisto.
Mi mem kiel trejnisto, tre ŝatus kunlabori kun li, kiel respondeca estrarano pri aktivula trejnado.

Manuela estas eksa volontulo de TEJO. Ŝi estas inter tiaj homoj kiuj plentempe sindediĉas al nia organizo dum jaro; posta estraraniĝo signifas gravan sperton kaj grandan motivon por subteni nian organizon. Grava sperto estas ankaŭ la landa: Francujo, Brazilo, Nederlando, Skotujo...
Mi loĝas en urbo kie Manuela iam estis volontulo, Tuluzo. Pri Manuela tie mi nur aŭdis pozitivajn aferojn, pri ŝia (kun)laboremo kiel aktivulo kaj pri ŝia ĉarmeco home. 

Komuna afero de la 4 kandidatoj estas transfaka kaj interna kono pri TEJO (aparte valora eco por vicprezidanto) sed ankaŭ (kun)laboremo, konstrua sinteno kaj 
o ni havos, verŝajne, 4 bonegajn kandidatojn; ni havu 3 lokojn por ili.

Amike
MB 




El dt., 14 de jul. 2020, 15:02, Manuela Burghelea <manuelab...@gmail.com> va escriure:

Marc Konijnenberg

unread,
Jul 15, 2020, 10:11:55 AM7/15/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton MB,

Mi ne multe pli lernis pri viaj kialoj. Kial vi pledas por 3 vicprezidantoj?

Samideane,

Op wo 15 jul. 2020 om 15:58 schreef Michael Boris Mandirola <michae...@gmail.com>:

Karina Oliveira

unread,
Jul 15, 2020, 10:18:01 AM7/15/20
to TEJO-Komitato
Mi fortege kontraŭas ke estu 3 vicprezidantoj. Mi ne dubas ke la kandidatoj estas bonegaj, sed tio ne ŝanĝas la fakton ke se ni havos 3 lokojn por vicprezidantoj la aliaj kandidatoj por senoficaj estraranoj havos malpli da ŝancoj, kaj tio ne estas juste, laŭ mi.

Do, mi pensas ke la plej taŭga kvanto estas 2 vicprezidantoj (aŭ eventuale nur 1).

Karina.

Michael Boris Mandirola

unread,
Jul 15, 2020, 10:29:48 AM7/15/20
to TEJO-Komitato
Saluton Marko, 

mi pledas por 3 vicprezidantoj ĉar: 
- Mi pensas ke estas avantaĝo havi 3 estraranojn kiuj portas tiun titolon ĉar ĝi utilas por pli forta reprezenteca rolo (ĉefe en eksteraj rilatoj, sed certagrade ankaŭ enmovade kaj jure pro subskriborajto).
- La 3 aŭ 4 kandidatoj por vicprezidantoj estas ĉiuj elstaraj (mi argumentis kial) kaj tre indas fortigi iliajn ŝancojn esti en la Estraro. Estas neniu maljusteco en la strebo ke eniru la Estraron tre taŭgaj aktivuloj.

Mi ankaŭ volas ĝustigi detalon kaze je miskompreno: ni ne scias ĉu Roĉjo estos aŭ ne Ĝenerala Sekretario kaj certe la baloto estas tute malferma (mi ne volis subkomprenigi la malon). Simple, kaze ke li ne estus elektita, oni ne pensu ke tio estas pro netaŭgeco, sed nur ĉar estas alia tre forta kandidato kiel Ĝenerala Sekretario. Do, kiel ajn iru la baloto pri Ĝen-Sek, li estus tute elektinda kiel vicprezidanto.  

Amike
MB

--
Michael Boris MANDIROLA
E-mail: michae...@gmail.com
Tel: (FR) +33695551694
Skype: michaelboris

Klara Ertl

unread,
Jul 15, 2020, 10:36:56 AM7/15/20
to TEJO-Komitato
Mi konsentas kun Karina kaj malkonsentas kun MB, kvankam ja klaras ke mi havas biasojn kiel kandidato al ordinara estraraneco. 
Ĉiuj kandidatoj al vicprezidanteco estas ankaŭ kandidatoj kiel ordinara estrarano. Do kiu ne elektiĝas kiel vicprezidanto, certe ne estos perdita por la Estraro, sed havos daŭre ŝancon esti ordinara estrarano. Dume, se ni elektas 3 vicprezidantoj, estos unu loko malpli por tiuj, kiuj kandidatiĝis nur kiel ordinara estrarano. Do ni ja fortigas la ŝancojn de la vicprezidantaj kandidatoj elektiĝi - sed ni fortigas ĝin je la kosto de la kandidatoj al ordinara estraraneco. Mi ne pensas, ke la avantaĝoj por eksteraj rilatoj kaj subskribrajto tiom grandegas por justigi tion.

Charlotte Scherping

unread,
Jul 15, 2020, 10:52:13 AM7/15/20
to TEJO-Komitato
Mi aldonas al la komentoj de Karina kaj Klara: jes, ĉiuj el la kandidatoj por vicprezidanto estas vere valoraj aktivuloj, sed ni ne forgesu pri la kvar rekomenditaj kandidatoj por senofica estrarano. Ni devas ne nur pensi pri la kvanto de estraranoj kun belaj titoloj, sed pri la teamo kiel tuto. Se dum la oficperiodo ni vidas bezonon havi trian vicprezidanton, ni povas peti alelekton de estrarano kiel vicprezidanton.




--


Charlotte Scherping Larsson
Komisiito pri Aktivula Trejnado
Komitatano Ĉ

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)

Klara Ertl

unread,
Jul 15, 2020, 11:05:55 AM7/15/20
to TEJO-Komitato
Dankon Charlotte! Kaj tute prave pri via lasta punkto.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages