Kara Òscar:
Mi ne ĉeestis IJKn kaj la informo kiun mi havas pri la malaprobendaj eventoj estas kompreneble limigata. Tamen mi konscias, ke KEJ ludis centran, kuraĝan rolon, kaj mi volas publike agnoski la sentiman agadon de via sekcio. Vi jam estis modelaj pro via kreemo, via energio kaj via engaĝiĝemo. Pasintsemajne vi krome ankaŭ iĝis lumo de honesteco kaj respektemo por la tuta juna esperantistaro.
Mi persone sentas min forte frapita pro la eventoj pro du kialoj: unue ĉar ili batis novulojn kaj due ĉar unu de la ĝenistoj temis pri eksa gvidanto de la organizo, kies konduto devus esti ekzempla. Mi sentas, ke ekde Landa kaj Faka Agado ni ne donis al la afero pasintjare la gravecon kiun ĝi meritis kaj mi prenas mian parton de respondecon tiurilate, esperante ke ĉijare ni sukcesos, per interkomisiona laboro, konsciigi nian membraron, kiel trafe diris Albert, pri ĉi tiutemas pri longdaŭra, sistema problemo en Esperantujo.
Mi pardonpetas, se miaj vortoj sonas tro frankaj, sed TEJO komencas malbonfamiĝi kaŭze de ĉi tia agado. Kiel ni allogos junajn esperantistojn kiuj ne estas tiom aktivaj movadnivele kiam ili asocias nian mallongigon al neglektado de ĉi tiaj situacioj? Kial timidaj junuloj kuraĝos ĉeesti por la unua fojo (rete aŭ fizike) niajn eventojn kiam ĉio kion ili aŭdas pri TEJO temas pri molestado?
Kaj ni ankaŭ konsideru alian flankon kiun ni ne sufiĉe taksis. Kio okazus kaze ke viktimo petu financan kompenson kadre de justica instanco? Organizo kiu agas tiel nezorgeme kiel la nia (fakte ni havas nek protokolon nek elektitan konfidencpersonon) riskas eĉ malfondo ene de tia kunteksto.
Ĉi tia situacio nur ŝanĝiĝos se ni ĉiuj, ĉu estraranoj, ĉu komitatanoj, ĉu komisiitoj, ĉu individuaj membroj sekvas la vojon de KEJ kaj prenas seriozan kompromison por trovi solvojn. Elekti konfidencpersono estas la unua ŝtupo. Aprobi protokolon estas la dua. Kaj la tria, kaj plej grava, estas daŭre subteni tiajn debatojn por ke niaj eventoj estu sekuraj por ĉiuj.
Pri la elekto de konfidencpersono pasintjare Nickson, kiel respondeca estrarano pri Talento, klopodis serĉi novan kaj kontaktis kelkajn aktivulojn, sed sensukcese. Ni ĉiuj konscias pri kiom malfacile estas en TEJO trovi postenulojn. Mi ĵus mesaĝis en la listo de ambaŭ estraroj por atentigi pri la afero kaj pluraj reagis, do espereble estu baldaŭ novaĵoj pri ĝi. Mi kompreneble restos je dispono por enketi pri eblaj kandidatoj inter niaj sekcioj ĉar estus interese, se ni havas du konfidencpersonojn el malsimilaj landoj, ĉar sendube du homoj el diversaj fonoj helpos trakti ne nur absolute kondamnendajn situaciojn kiel tiuj kiujn oni spertis dum IJK, sed ankaŭ dialoge okupiĝi pri la miskomprenoj kiujn kutime alportas la kultura diverseco de vere tutmonda organizo.
Rilate al protokoloj miaopinie la Komitato ene de la sekvaj du aŭ tri monatoj tradukigu kaj aprobu normon de alia organizo por havi almenaŭ unuan bazon. Ni poste povos plibonigi aŭ eĉ radike anstataŭigi ĝin, sed certe oni povas pli facile stiri ŝipon kiu jam navigacias ol tiu kiu restas senmova ĉe la haveno.
Ree gratulon por la kataluna movado! Ni fieras pri vi!
Fortan brakumon el Argentino!
Patricio
PD: Mi estis sendante la mesaĝon kiam mi ricevis tiun de Manuela. Kompreneble kiel kutime mi konsideras plene taŭgaj ŝiajn ideojn kaj konsiderindaj por la organizantoj de ontaj kongresoj.