Raporto de la Elekta Komisiono pri la elektoj de la TEJO-Estraro 2021-22

149 views
Skip to first unread message

Michael Boris Mandirola

unread,
Jul 23, 2021, 11:10:16 AM7/23/21
to TEJO-Komitato, elekta komisiono, Rogier Huurman, Uriel Gurdián, Léon Kamenický, AR, Cyprien GUIYA, Ines Elisabeth, Albert Stalin Garrido, Veronika Venislovas, Joop, Matheus Arantes Pacheco, Valentin Ceretto Bergerat
Karaj Komitatanoj,

vi povas trovi alkroĉite la raporton de la Elekta Komisiono kaj la kandidatiĝajn dokumentojn de la kandidatoj.

La samaj dokumentoj ankaŭ alireblas per Guglo:

Kiel vi rimarkas, estas unu plia kandidato ol estis anoncite je la limdato. Ni decidis konsideri lian kandidatiĝon kaj readaptis la raporton konsekvence. 

La kandidatoj estas kopie. Konsiderante ke kelkaj ne estas komitatanoj, kaze ke oni lanĉos novajn fadenojn pri la temo, preferindas aldoni ilin kopie por ke ili povu plene partopreni la debatojn.

Samidenajn salutojn
MB, nome de la Elekta Komisiono (Charlotte Burton, Michael Boris Mandirola, Vít Guiglielmo Mišurec, Tamiris Maciel Queiroz)

--
Michael Boris MANDIROLA
E-mail: michae...@gmail.com
Tel: (FR) +33695551694
Skype: michaelboris
Raporto Elekta Komisiono 2021-07.pdf
Kanditatiĝaj Dokumentoj 2021.zip

Michael Boris Mandirola

unread,
Jul 23, 2021, 11:59:57 AM7/23/21
to TEJO-Komitato, elekta komisiono, Rogier Huurman, Uriel Gurdián, Léon Kamenický, AR, Cyprien GUIYA, Ines Elisabeth, Albert Stalin Garrido, Veronika Venislovas, Joop, Matheus Arantes Pacheco, Valentin Ceretto Bergerat
Karaj komitatanoj, 

pardonpetante je la tajperaroj en la unua versio, jen korektita versio de la raporto en PDF-formato. 

Samideanajn salutojn
MB

--
Michael Boris MANDIROLA
E-mail: michae...@gmail.com
Tel: (FR) +33695551694
Skype: michaelboris


Missatge de Michael Boris Mandirola <michae...@gmail.com> del dia dv., 23 de jul. 2021 a les 17:09:
Raporto Elekta Komisiono 2021-07.pdf
Message has been deleted

aninhacos...@gmail.com

unread,
Jul 24, 2021, 8:19:35 PM7/24/21
to TEJO-Komitato
Karaj komitatanoj,

Mi ŝatus iom komenti pri la kandidatiĝo de Cyprien. Mi tre ĝojas ke li agnoskas siajn erarojn kaj ne denove faros ilin. Sed antaŭ voĉdoni mi invitus vin pripensi kion signifas precipe por virinoj ke iu viro kun tiaj akuzoj estu en tiom grava pozicio en nia movado. Kompreneble, mi kredas ke agnosko de eraro estas sufiĉa por ke li estu bonvenigita denove en nia komunumo kaj mi ĝojas ke ni donas novajn ŝancojn, sed ĉu vere en unu el la plej gravaj postenoj kun tiom da reprezento  por ni? Ekster esperantujo homoj kun similaj akuzoj estas ofte elposteniĝitaj el siaj oficialaj postenoj.

Amike,
Ana

Miguel Bento

unread,
Jul 28, 2021, 3:46:52 PM7/28/21
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton! 

Mi ĵus rimarkis, ke en la motivletero de Valentin troviĝas la jena frazo: 

"La Eksteraj Rilatoj de nia organizo estas do fako kiun mi ŝatus daŭrigi, kiel Vicprezidanto aŭ senofica Estrarano."

Tamen la raporto ne mencias kandidatecon al la posteno de vicprezidanto. Ĉu Valentin poste rezignis pri tio?


Amike,

Miĥaelo Bento


--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/95fcb890-cb49-4901-a4e7-a5fd47519605n%40googlegroups.com.

Marc Konijnenberg

unread,
Jul 28, 2021, 4:06:53 PM7/28/21
to TEJO-Komitato
Saluton komitato,

Mi centelcente aliĝas al la vortoj de samideano Ribeiro.
Gravas agnoski erarojn kaj gravas rebonvenigi tiujn homojn kiuj plene agnoskis ilin.
Sed, ĉu refoje elekti al la Estraro? Kion tio montrus al la mondo, al niaj membroj, al tiu kuraĝa knabino kiu malsilentis dum nia IJK en Badajoz en 2018?
Mi laŭdas al Ana por la montritan kuraĝon, kaj post bedaŭro de la ĝisnuna silento kiu sekvis la mesaĝon de Ana, mi invitas ĉiujn komitatanojn rakoni kian TEJO-n ni deziras esti.

Solidare,
Marko

Op zondag 25 juli 2021 om 02:19:35 UTC+2 schreef aninhacos...@gmail.com:

Marc Konijnenberg

unread,
Jul 28, 2021, 4:07:49 PM7/28/21
to TEJO-Komitato
*rakonti

Op woensdag 28 juli 2021 om 22:06:53 UTC+2 schreef Marc Konijnenberg:

Miguel Bento

unread,
Jul 28, 2021, 4:42:58 PM7/28/21
to tejo-k...@googlegroups.com
Resaluton!

Responde al la invito de Marko, mi esprimas mian opinion pri la afero: mi plene konsentas kun Ana kaj li. 

La afero ŝajnas al mi tiel memevidenta, ke antaŭe mi ne sentis bezonon diri tion. Mi esperas, ke estas tiel ankaŭ por tre multaj aliaj komitatanoj!!...


Amike,

Miĥaelo Bento



--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

Karlos' Peskera Alonso

unread,
Jul 28, 2021, 5:42:34 PM7/28/21
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

MI devas esprimi mian malkonsenton, ĉar mi vidas grandan mankon de kohereco en viaj vortoj. Se ni rebonvenigas iun, ni rebonvenigas iun. Se ne, ne. Tia meza pozicio estas hipokrita pozicio. Nura ŝajno.
Ciprjan multon faris kaj lernis el tiu aĉa okazo antaŭ 3 jaroj. Ĉu tio estas sufiĉe? Eble jes, eble ne. La respondon ni individue taksu (mi, kiel la plejmulto ĉi tie, havas nur aŭ preskaŭ nur aliron al la publika informo pri la temo). Poste la demando pri ĉu Ciprjan taŭgas aŭ ne por la estraro estas alia temo.
Bonvolu komprenu ke tiu sinteno kiun vi mencias sendas la mesaĝojn "Ni ne vere fidas vin. Ni neniam pardonos vin. Ni neniam kredos ke vi ŝanĝiĝis." Do, se estas tiel, diru tion rekte, Estu honestaj. Ne klopodu ŝajni aliel, ĉar la konsekvenco estas kaŭzi la penson "ŝanĝi aĉan konduton ne indas, ĉar tiel oni ne havas la "profitojn" de la aĉa konduto kaj la homo estos same traktita."

Amike,
Karlos'

1ª Vicprezidanto
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.org| in...@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto



Marc Konijnenberg

unread,
Jul 28, 2021, 6:06:54 PM7/28/21
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Ekzistas pli da homoj kiuj estas (re)bonvenigindaj en nia movado, sed kies estraraniĝoj estus evitendaj.

Mi ne hezitas diri ke plena fido malfacilegos, kaj la vortoj "pardonu, sed ne forgesu" ŝajnas al mi taŭgaj, kaj eĉ favoraj, ĉi-kaze.
Ŝanĝi konduton ne nur indas se oni rajtas post kelkaj jaroj denove estraraniĝi, kaj ne-estraraniĝi ne egalas al esti traktita kiel eterna kondamnito.
Krom la tre persona aliro, ni devas pensi pri kion ni signalas al niaj membroj kaj al la ekstera mondo.

Mi esperas ke miaj vortoj ĉi-foje sonas pli koheraj, rektaj, malhipokritaj kaj honestaj.

Amike,

Op wo 28 jul. 2021 om 23:42 schreef Karlos' Peskera Alonso <karlos.pes...@gmail.com>:


--
_
Marc Konijnenberg
Komitatano A por la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ)

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)

Querino Neto

unread,
Jul 28, 2021, 7:33:18 PM7/28/21
to TEJO-Komitato
Saluton!

Laŭ mi, la Komitato riskas ofte doni malsamajn respondojn al vere similaj kondutoj. Ne temas pri la ununura kazo rilate al tiu temo, kiun devas alfronti la Komitato. Kaj antaŭ ne tiom multe, la respondo de la Komitato antaŭ same malbona konduto (ĉu pli grava, ĉu malpli grava, mi ne scias) de alia(j) aktivulo(j) de TEJO, estis simple nula. Ni ne estas tribunalo, tutcerte. Sed sinsekveco de manko de ago niaflanke rilate al la temo 'malbone konduti ĉe virinoj', ĉu tio ne estas klare preni pozicion?

Vidu, mi ne evidentigas ajnan aferon pri fido aŭ malfido je Cyprien, sed mi ŝatus evidentigi, ke absolute nenio okazis al alia homo kiu malbone kondutis. Plue, la kohereco estu por ĉiuj. Se ni nur vigle kaj fervore kontraŭstaras Cyprien kaj ne la aliajn kiuj same kondutis, ĉu vere ni estas koheraj?

Pri lia estraraniĝo, mi simple dubas pri la jenaj aferoj: kion faris Cyprien en TEJO en la lastaj jaroj? Ĉu li engaĝiĝis en la komitato? Ĉu li prenis respondecojn en iu komisiono? Se jes, ĉu bonaj rezultoj aperis danke al tio? Ankoraŭ se jes, kial tiu agado ne aperas en lia priskribo? La pritakso de la EK diras, ke "kvankam lia estraranado finiĝis abrupte [...], post 3 jaroj estas tempo por ke Cyprien povu reveni al internacia aktivado". Ĉu vere rekte en estrarana pozicio?

Mi pli fidas je lia ŝanĝiĝo ol je tiu, de aliaj al kiuj ajna puno ne okazis pro la konduto. Tamen mi ankoraŭ konsideros tion, kaj ankaŭ lia kompetenteco por estrara posteno, kiam mi voĉdonos - kaj tiun koherecon mi daŭre tenu pri la denunco kontraŭ la konduto de ajna alia.

Samideane,
Querino

Hans Becklin

unread,
Jul 28, 2021, 10:01:25 PM7/28/21
to TEJO-Komitato
Estimataj komitatanoj,

Responde al la peto de la komitatano por Nederlando, mi volonte dividos kun vi kaj kun niaj membroj mian perspektivon rilate la demandon "Kia TEJO ni deziras esti?"

Mallonge mi diru: TEJO estu internacia, egala, kaj iniciata. Kvankam mi kredas, ke ĉiuj el ni konsentas, ke tiuj principoj gvidu nin kiel astroj, mi ne certas, ĉu ili kondukas nin samloken; ŝajne niaj astrolaboj diferencas inter si. Tio estas antaŭvidebla en internacia organizaĵo, kaj ne nepre problema. Niaj fonoj estas malsamaj kaj la demokratia averaĝo de niaj mezuroj verŝajne bone efikos internacie. Sed konstatinte tion, anstataŭ kvereli, ni prezentu la propran vidpunkton kaj lasu tion sorbiĝi. Mi, pripensante la demandon, multe profitis de la jamaj perspektivoj. 

Sendube, ni estu internacia--alivorte, tutmonda. Estas grave havi inter ni homojn de ĉiuj mondopartoj. Mi ĝojas, ke inter la kandidatoj troviĝas pli ol normala ekvilibro inter aktivuloj de Eŭropo kaj de ekster Eŭropo. Tio estas atingo longe atendita de mi. Mi ne volas surdigi vin per mia tamburado laŭ la takto de internaciiĝo kaj malcentriĝo, sed laŭ mi sen atento al tiuj konceptoj TEJO neniel povos sukcesi kiel agoro por homoj de ajna lando, lingvo, aŭ sociokultura fono. La mondo ne bezonas pli da koterioj el privilegiitaj homoj, kaj se la Esperanto-movado ĉiam restos tia, ĝin oni neniam atentos (ĉu malprave?). Certe mi bonvenigas ankaŭ la inkluzivon de kandidato de Benino, kies multjara sperto en la Esperanto-movado atestas dediĉon kaj pasion.

Sed la demando fariĝas pli tikla kiam oni konsideras egalecon. S-ano Neto prezentas la nekontesteblan fakton, ke ni en TEJO ne same ĵetas ostracismon sur tiujn, kiuj kondutas same fie al virinoj. Tio, kompreneble, ne estas argumento subtene al la kandidatiĝo de iu, kiu laŭ sia propra konfeso perfortis antaŭ nur manpleno da jaroj, sed ĝi ja devus paŭzigi ĉiun fronte al ĵeto de ostracismo, kiu (malkiel en antikva Ateno) efikas eterne en kelkaj kazoj kaj eĉ ne makulas en aliaj. Egaleco postulas, ke ni iom post iom rebonvenigu homojn, kiuj pardonpetas kaj pentas pri siaj agoj, sed tio laŭ mi okazu gute anstataŭ torente. Ja la homaro estas recidivema, kaj ni devas protekti ĉiujn. Aliflanke, permesi, ke la rekomendo de la elekta komisiono restu senasteriska antaŭ la komitato estus atenco kontraŭ la egaleco de tiu, kiu en Badaĥozo raportis pri la perforto malgraŭ granda povdinamiko. Tiuj ŝajne kontraŭaj konkludoj ambaŭ fontas el la principo, ke en nia movado ĉiu estas egala kaj ĉiun oni traktu egale. Kie estas malegaleco ofte troviĝas potencdinamiko, kiu ĝin klarigas.

Estas facile forgesi, ke TEJO ne ĉiam en la lastaj jaroj same multe iniciatis kiel ĉi-jare. Kiel membro de la pasintjara elekta komisiono, mi dediĉis multajn horojn kun miaj kolegoj al la konstruo de teamo, kiu efektive povos labori kaj laborigi, kaj mi ĝojas, ke plejparte la komitato sekvis niajn rekomendojn elektante estraron. Nia komuna laboro rezultigis belajn aferojn dum ĉi tiu mandato! Kiam la estraro bone funkcias kiel nun, estas facile forgesi kiel malfacila fariĝas la aktivado kaj kiel stagna fariĝas nia planede postulata pledado por pli bunta kaj inkluziva mondo per Esperanto. Sed por la sekva jaro neniu garantio ekzistas, precipe kiam nur du nunaj estraranoj rekandidatiĝas. Nenio pli bone pruvas iniciativon en la estraro ol efika laboro alie en TEJO. Malgraŭ la fakto, ke ni oficas en la sama komitato, mi ne rimarkis ĉe s-ano Guiya signifan aktivecon, sed eble kiel struto mi ŝovis mian kapon tro profunde en miajn propran truon por bone observi la ĝeneralan funkciadon de nia organizo. Sed abundas pruvitaj kandidatoj, kiuj dum la lastaj jaroj konkrete kontribuis al la laboro de TEJO.

Resume, mi kaze de s-ano Guiya sentas min Jano: mi kredas je pliaj ŝancoj post pento kaj je la internacieco, kiun li alportus kiel estrarano. Kontraŭe, mi kredas, ke manke de pruvoj pri sentubera interhoma agado kaj enorganiza iniciativo en la lastaj jaroj, estus tro riske elekti lin kiel estraranon. Sed tiuj aferoj ne forbaras lin (nek iun ajn), laŭ mia perspektivo, de estraraneco en TEJO eterne se li pruvos sin aktiva sen reprezenti la samajn konsternaĵojn.

Samideane,
Hanso

Hans Eric Becklin
Komitatano Ĉ
Komisiito pri Kulturo
Komitatano A de UEA por TEJO

aninhacos...@gmail.com

unread,
Jul 28, 2021, 11:33:10 PM7/28/21
to TEJO-Komitato
Karaj komitatanoj,

Koran dankon pro la subtenaj mesagxoj de Marko kaj Mihxaelo.

Mi tre volas substrekti la frazon de Hanso: "Egaleco postulas, ke ni iom post iom rebonvenigu homojn, kiuj pardonpetas kaj pentas pri siaj agoj, sed tio laŭ mi okazu gute anstataŭ torente", mi ne povus trovi pli bonajn vortojn por esprimi tion, kion mi pensas.

Mi vere bedauxras ke antauxe la komitato jam konsideris seksgxenadon dum esperanta arangxo kiel tolerebla kondukto por Estrarano, kaj ke bedauxrinde similaj agoj ne estis traktitaj simile. Mi mem nur sciis pri la seksgxenado dum JES kiam Robert raportis pri tio, kaj tio ja estis ankaux tre kuragxa ago. Respondante la demandon de Marko: la organizo kiun mi volas estas ankaux organizo ke agoj kiel tiuj ne estu tolereblaj precipe en niaj plej povaj pozicioj.

Amike,
Ana

Marc Konijnenberg

unread,
Jul 29, 2021, 1:33:33 AM7/29/21
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Samideano Neto skribis:
"manko de ago niaflanke rilate al la temo 'malbone konduti ĉe virinoj', ĉu tio ne estas klare preni pozicion?"

Jes, kaj malgraŭ ke tiutempe mi ne ĉeestis (aŭ eĉ ne estis komitatano?) mi daŭre hontas pri tio.
La malsamaj konsistoj de la ĉeestantaroj dum komitatkunsidoj povus klarigi kial foje estas malsamaj respondoj de la sama organo.
Mi tamen esperas ke ankaŭ tiam estis kritikaj voĉoj.

"Se ni nur vigle kaj fervore kontraŭstaras Cyprien kaj ne la aliajn kiuj same kondutis, ĉu vere ni estas koheraj?"
Nur ĉar io jam okazis en la pasinteco ne signifas ke ni devas ripetadi ĝin sammaniere ĝiseterne. 
Se koherecon vi deziras, ni konsideru ĉu estas bezonata regularo por trakti ĉi tiajn problemojn unumezurile.

Samkiel Ana mi ŝatus substreki la jenajn vortojn: 
"Egaleco postulas, ke ni iom post iom rebonvenigu homojn, kiuj pardonpetas kaj pentas pri siaj agoj, sed tio laŭ mi okazu gute anstataŭ torente"

Amike 

Op do 29 jul. 2021 om 05:33 schreef aninhacos...@gmail.com <aninhacos...@gmail.com>

Valentin Ceretto Bergerat

unread,
Jul 30, 2021, 6:43:22 AM7/30/21
to TEJO-Komitato, Miguel Bento
Saluton!

Mi pardonpetas, ke mi flankenmetigas la ĉefan temon de la konversacio por respondi al la demando de @Miguel Bento.

Vi tre bone vidis, ke mi efektive kandidatiĝis por ambaŭ postenoj: Vicprezidanto aŭ senofica Estrarano. Por la fako kiu interesas min (Eksteraj Rilatoj), "Vicprezidanto estas titolo kiu helpas havi pli fortan reprezentan rolon" (citaĵo el la paĝo 9 de la raporto, mi ne scius pli taŭge prezenti tion).

La kialo de la manko de la ambaŭa kandidatiĝo en la Raporto estas, ke la Elekta Komisiono fakte maltrafis la informon pro mia malfrua kandidatiĝo kaj la bezono lastminute aldoni min en la Raporton. Mi mem do kulpas pro tio, mi devas konfesi, ne la komisionanoj mem.

Amike,
Valentin

aninhacos...@gmail.com

unread,
Jul 30, 2021, 5:07:27 PM7/30/21
to TEJO-Komitato
Dankon Valentin!

Mi sxatus diri kiel komisiito en la komisiono de eksteraj rilatoj ke mi kredas ke tia titolo ja estas grava por nia agado kaj mia sperto kun Valentin kiel volontulo en KER estis elstara. Mi sxatus peti ke malgraux la malfruo por Valentin, li ja estu vocxdonebla por vicprezidanto.

Amike,
Ana

Michael Vrazitulis

unread,
Jul 30, 2021, 7:52:07 PM7/30/21
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton ĉiuj,

mi nur povas aliĝi al la trafaj vortoj de Ana. La ĝisnuna volontula agado kaj laborego de Valentin pri Eksteraj Rilatoj estis tre valora kaj evidentigas lin kiel gvide-administre spertan, talentan kaj taŭgan kandidaton. Ankaŭ mi forte rekomendas elekti lin kiel vicprezidanton aŭ estraranon.

Amike,
Michael


Il ven, 30 lug, 2021 alle 23:13, aninhacos...@gmail.com
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages