Helppeto de UEA al TEJO

149 views
Skip to first unread message

Martin Schäffer

unread,
Jun 18, 2019, 10:00:17 AM6/18/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Estimataj TEJO-komitatanoj,

Mi skribas al vi por peti vian helpon por la eks-oficisto Roy McCoy. Roy plentempe laboris pli ol 25 jarojn en la CO de UEA, prespretigante grandan proporcion de la eldonaĵoj de la asocio dum tiu periodo, inkluzive de preskaŭ ĉiuj libroj kaj kongresaj dokumentoj. Li estis la redaktoro de la Jarlibro dum la lastaj dek jaroj de sia deĵorado, kaj ĉe kiu li daŭre kunlaboradis kun funkciuloj de TEJO pri la koncernaj paĝoj kaj informoj. Por TEJO li ankaŭ prespretigis Kontakton dum jaroj; produktis membrokartojn, leterpaperon, varbilojn, kaj diversajn aliajn dokumentojn.

Li nun riskas perdi sian sanasekuron kaj grandan parton de sia pensia mono. Laŭ la nederlanda leĝaro, li povus reteni ambaŭ se li havas nederlandan laborkontrakton.

UEA certe volas fari ĉion eblan por helpi al eksoficisto, sed ne rajtas mem dungi. Pro la rearanĝo de la laborfortoj en la Centra Oficejo, laŭ la nederlanda leĝo ne eblas por UEA entrepreni en la nuna momento ajnan novan dungokontrakton. Tiuj faktoj ne estis konataj dum via diskuto pasintan decembron, kaj mi komprenas ke venis pravaj rimarkoj dum la kunsido, demandante kial UEA mem ne povus zorgi pri tio. Ni volas tamen strebi ke ajna rearanĝo de la oficejo, kiu dependas rekte el nunaj malfacilaj financaj kondiĉoj, estu ne nur rigide monŝpara, sed ankaŭ maksimume kompata por la nunaj kaj eksaj laboristoj.

Pro tio, akompanas mian peton al vi, komuna letero de la Prezidanto de UEA, Mark Fettes, kaj de la du kandidatoj al prezidanteco: Duncan Charters kaj Fernando Maia Jr. 

TEJO kaj UEA multe kunlaboras en plej diversaj kampoj, inkluzive de la dungokampo. Mi vere esperas ke vi bonvenige akceptos konsideri tiun ĉi pledon.

Laŭ praktika vidpunkto, temus pri dungo je 5% de plentempa laboro, kies kosto plene revenos al TEJO (pere de donacoj). Roy pretas siavice kunlabori kun TEJO, ekzemple en fako de provlegado de anglalingvaj kaj esperantlingvaj tekstoj.

Se vi havas demandojn bv. ne heziti kontakti min.

Martin Schäffer
Ĝenerala Direktoro de UEA


roy_mccoy.pdf
Dungo_Roy_McCoy_Subtenletero_UEA.pdf

Robert Nielsen

unread,
Jun 18, 2019, 10:27:25 AM6/18/19
to TEJO-Komitato
La komitato jam rifuzis la peton dum JES. Ĉu estas kialo por reproponi? Ĉu vi rifuzas akcepti la decidon de la komitato?

Michael Boris Mandirola

unread,
Jun 18, 2019, 10:44:25 AM6/18/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton, 

Nenio malebligas reproponi ion kio estis jam traktita dum alia kunsido. 

Cetere oni ja havas novan elementon, nome kial UEA ne povas dungi lin mem: ĉar ĝi estas maldunganta, UEA ne rajtas dungi.

Mi poras evidente la entagordigon.

Amike
MB

Il mar 18 giu 2019, 16:27 Robert Nielsen <rap...@hotmail.com> ha scritto:
La komitato jam rifuzis la peton dum JES. Ĉu estas kialo por reproponi? Ĉu vi rifuzas akcepti la decidon de la komitato?

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/642b0898-d444-4598-ae76-a6f1a8b7cded%40googlegroups.com.

Albert Stalin Garrido

unread,
Jun 18, 2019, 12:40:19 PM6/18/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Mi kontrolis la Reglamenton kaj efektive, neniu regulo malebligas, ke antaŭe malakceptita propono estu denove proponita. Tamen, por ke tiu ĉi propono ne eventuale donu precedencon al homoj ripete enkonduki potenciale ĝenajn proponojn en la estonteco, estu almenaŭ sufiĉe valida argumento por reproponi ĝin. Laŭ mi, la enhavo de la helpopeto kun la alkroĉitaj subtenleteroj prezentas validajn kialojn, ke indas trakti la peton kiel novan proponon. 

Tial mi poras ke la Komitato denove pritraktu la proponon, sed anstataŭe mi rekomendas kaj proponas, ke ni diskutu kaj voĉdonu pri ĝi rete. Nu, kelkaj el vi eble tuj pensus, ke la Komitato ĉefe pritraktu ĝin dum la Komitata Kunsido dum IJK, sed mi ne ŝatus tion. Mi legis la protokolon de la KoKu dum JES, kaj verŝajne la tiam ĉeestantaj komitatanoj aŭ anstataŭantoj haste voĉdonis pri la propono sen sufiĉe da antaŭa diskutado (almenaŭ kiel ŝajnigis la protokolo).

Fakte estas mistere al mi, kial la tiama KoKu malakceptis la proponon. Devus esti problemo pri la propono se ĝi estis malakceptita, sed denove pro la manko de diskuto kaj detaloj en la Protokolo ni estas en mallumo. Mi mem ne povas pensi pri iu kialo. Ĉu unu el la kontraŭintoj do povas klarigi kial, por aŭdi ambaŭ flankojn de la diskuto? 

Estas ja grava temo kiu potenciale efikus sur UEA kaj TEJO kaj ties rilatojn, kaj mi ŝatus, se mi (kaj aliaj eblaj simpatiantoj inter la komitatanoj) mem povus voĉdoni pri ĝi. Tio eblas nur per reta voĉdono.


Amike,
Albert
Komitatano A (Filipinoj)

P.S. 
Mi ankaŭ rekomendas, ke estontaj komitataj protokoloj prefere havu pli da detaloj en ĝi, ne nur statistikojn de la voĉdonoj. Ankaŭ la Tagordo se eblas. Ekzemple, en la Tagordo kaj la Protokolo de la KoKu dum JES, nur la vortoj "Dungo de Roy McCoy" kaj "Francesco prezentas proponon pri dungo de Roy McCoy" estis skribitaj. Ne estis alkroĉita detalo aŭ ligilo ktp. pri la propono. Al leganto tio komprenigas preskaŭ tute nenion pri kio ĝuste temis pri la afero sen kunteksto. Ankaŭ, se estis diskutado, oni normale inkluzivas almenaŭ la gravajn parolojn aŭ argumentojn en la Protokolon, ĉu ne? Bedaŭrinde, mi apenaŭ legis tiujn. 

(Ne miskomprenu; mi estas sekretario en du organizoj, do mi plene komprenas, kiel tede estas verki kaj poluri protokolojn dum kunsido kaj post ĝi, sed mi pensas ke tiuj detaloj estas ĉiukaze inkluzivendaj.)




--
Albert Stalin T. Garrido
Founder and President, UP Esperanto-Societo (UP Esperas)
Representative (Philippines), World Esperanto Youth Organization (TEJO)
Secretary, UP Philippines-Japan Friendship Club (UP Tomo-Kai)
CEFR C1-Level Double Certificate Holder for Esperanto

Joop Kiefte

unread,
Jun 18, 2019, 3:05:08 PM6/18/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Mi konsentas kun la propono de nia filipina komitanano rete voĉdoni
pri ĉi tio, laŭ niaj ebloj baldaŭ kaj kun bona konsidero pri ĉiuj
flankoj: estas multaj vidpunktoj pri tio ke TEJO volis sendependecon
por foriri de UEA, dum fakte mia starpunkto ĉiam estis ke esence TEJO
estas pli forta kaj memstara ol UEA en multaj aferoj, kaj do ŝajnas al
mi pro tiu vidpunkto, la historia graveco de Roy por la organizo kaj
la silentigo de fiparolantoj pri la intencoj de TEJO ke ni havas
bonajn kialojn por akcepti ĉi tion kaj provu trovi kiel eble plej
bonan pozitivan antaŭenstreban manieron por funkciigi ĉi tion por
TEJO. Ĉi tio ne temas pri Roy specife, sed pri la honoro de UEA kaj
nia longtempa interrilato.

Op di 18 jun. 2019 om 18:40 schreef Albert Stalin Garrido
<alberts...@gmail.com>:
> To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CADwXmwkP_Awf69uaSYcJs1i1AvuNBMnM-5u36fLw%2BtBgoMYN3g%40mail.gmail.com.



--
Joop Kiefte

Robert Nielsen

unread,
Jun 18, 2019, 3:15:01 PM6/18/19
to TEJO-Komitato
Saluton al ĉiuj,

MB - Jes, nenio malebligas la reproponon de io, sed mi opinias ke ne indas diskuti la samajn aferojn denove kaj denove. Ni nur malfermu fermitan temon se io nova informo aŭ bona kialo aperas. Bedaŭrinde, mi ne vidas iun kialon por malfermi ĉi tiu temon. La sola nova afero estas la klarigo ke UEA ne rajtas dungi lin, krom tio, la propono estas la sama kiel la malagnoskita propono antaŭ ses monatoj.

Albert - Ne, ni ne agis haste dum JES, ni diskutis la aferon detale dum pli ol almenaŭ unu horo. Krom la eksigo de Arturo Crespo, neniu temo estis pli diskutita. La protokolo nur enhavas la rezultojn de la voĉdonoj, ĝi ne enhavas la detalojn de la diskuton.

Joop - Mi ne komprenas vian komenton pri "silentigo de fiparolantoj"?

Dum JES, estis multaj demandoj kaj kritikoj pri la propono, mi bedaŭras ke la Ĝenerala Direktoro de UEA respondis al nur unu kaj ignoris la aliajn. (Mi scias ke li ne ĉeestis la komitatkunsido, sed ĉu li ne demandis la ĉeestintoj pri la diskuto?)

Por tiuj kiuj ne ĉeestis, jen kelkaj demandoj:

- Kial Roy McCoy bezonas laborkontrakton por ricevi pension kaj sanasekuron?
- Kial li ne rajtas sanasekuron kaj pension pro lia laboro por UEA?
- Kiom longe ni devos dungi lin?
- Kian laboron li farus, se ni dungus lin?
- La propono certe profitos al Roy McCoy, sed kiel ĝi profitus al TEJO?
- Ĉu estas honesta trompi la nederlandan ŝtaton per ŝajniga dungo kaj ŝajniga pago?
- Ĉu ŝajniga dungo kaj ŝajniga pago estas laŭleĝa?
- Multaj esperantistoj ne havas bonan pension aŭ sanasekuron, ĉu TEJO dungu ilin ankaŭ?
- Ĉu vi klarigu pli detale pri la repago kaj de kie ĝi venos? Kiu donacos la monon?

La propono vere malkomfortigis min antaŭ ses monatoj kaj la repropono eĉ plu. Ĉu oni reproponos kaj reproponos ĝis sukceso estas atingita? Ĉu ni voĉdonis malĝuste pasintfoje kaj devos revoĉdoni ĝis ni voĉdonos ĝuste? Mi tre malŝatas la "subtablecon" de la dungo, laŭ mi, ĝi aspektas malhonesta. Kiel oni diras "kick-backs" en Esperanto?

Amike,
Robert Nielsen
Komitatano B

Carlos Pesquera Alonso

unread,
Jun 18, 2019, 4:39:39 PM6/18/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj komitatanoj:

Mi ankaŭ ŝatas la ideon ke ni daŭre debatu, ĉi tie kaj dum la komitatkumsido, kaj ke la voĉdono okazos rete por ebligi al ĉiuj komitatano voĉdoni.

Mi ŝatas la reproponon fakte por tio kion Robert diris "ni diskutis la aferon detale dum almenaŭ unu horon". Mi vere dubas ke tio realas. Evidentas ke mankis informo, se la komitato ne sciis kial UEA ne povis dungi Roy. Aldone, se Robert aldonis tiujn demandojn, tio montras ke mankas informi al la komitato.
Persone mi gastigis Francesco antaŭ ĉirkaŭ 10 tagoj kaj tial mi havis pli da tempo por demandi. Do, mi povas respondi al kelkaj demandoj de Robert, sed eble Francesco aŭ aliaj estraranoj kun pli da informo povas korekti min kaze de manko de informo:

- Roy bezonas kontrakton ĉar Roy ne estas nederlandano kaj ne loĝas en Nederlando, kie laboris por UEA. Roy loĝas ekster Eŭropunia lando (mi pensas ke en Usono), kaj tial la rajtoj kiujn ĝi havantus kiel civitano de Eŭropunia lando, Roy ne havas. Alivorte, ĉar la mondo ne estas tiom "internacia" kiel nia asocio, Roy suferas konsekvencojn pro sia dediĉo al nia movado.
- Pri la longeco de la kontrakto, mi ne scias. Mi imagas ke eble ĝis Roy forpasos, sed tio estas nur supozo. Ankaŭ mi atendas tiun informon.
- La demando kiun laboron Roy faros jam estas respondita en antaŭaj mesaĝoj. Tiel TEJO profitos de dungo por 5% de labortempo.
- La demando estu ĉu la dungo estas justa, sed sendube TEJO ne mensogos kaze de subskribo de kontrakto kie aperos la kondiĉoj de tiu akordo. Tial vi jam havas respondon al la leĝeco de la kontrakto mem. Ĝi estos laŭleĝa.
- Ne, TEJO ne dungu esperantistojn simple por ke ili ne havas sanasekurecon (kvankam se ni havus sufiĉe da rimedoj kaj estus laŭleĝa, por eviti malhelpi nian agadon, mi subtenus ankaŭ tion). TEJO faru tion kun tiuj homoj kiuj suferas tian situacion PRO dediĉo al nia movado, al nia asocio (Roy ne nur laboris por UEA sed ankaŭ por TEJO, ĉar nun antaŭ malmulte da tempo TEJO estas sendependa de UEA kaj eĉ nun parto de nia laboro daŭre estas komuna). Simile ke mi ne kredas ke estas maljusta ke mi pagas mian vojaĝon kaj alta kotizo por IJK dum aliaj ricevas stipendion aŭ pagas malpli depende de la devenlando. Logike ni ne povas kompensi ĉiujn maljustecojn, sed mi esperas ke nia movado almenaŭ respondecu almenaŭ de la maljustecoj kaŭzitaj pro nia movado.
- Laŭ mia kompreno, la mono venos rekte de Roy kaj ĝi enhavos almenaŭ la koston de la salajro.

Mi tute komprenas vian senton kaj malemon fari ion malhonestan kiu povus kaŭzi konsekvencojn al nia asocio. Sed mi ne vidas tion kiel risko sed kiel respondeco de nia asocio al homo kiu laboris por ni. Aldone, jes ni povas voĉdoni pri tio senfine. Simile ke se la propono estos akceptita, oni povas proponi la maldungon senfine. Fakte, ni tian agadon faras ĉiujare, kiam ni voĉdonas rilate al la budĝeto.

Aldone, mi proponas kelkajn punktojn:
1. La longeco de la kontrakto estu ĝis UEA povos dungi ĝin aŭ Roy trovu alian solvon (kiu ŝajne ne eblas). Pri tio devas veni klara informo de UEA.
2. La estraro kun UEA konfirmu ke tiu kontrakto estos tute laŭleĝa.
3. Ni ricevu klarigon pri kiu donacu kaj kiom.

Amike,
Karlos


From: tejo-k...@googlegroups.com <tejo-k...@googlegroups.com> on behalf of Robert Nielsen <rap...@hotmail.com>
Sent: Tuesday, June 18, 2019 9:15:00 PM
To: TEJO-Komitato
Subject: [tejo-komitato] Re: Helppeto de UEA al TEJO
 
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

Martin Schäffer

unread,
Jun 18, 2019, 5:50:15 PM6/18/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton:

Mi ne tro multe ŝatus interveni, sed Robert rekte alparolis min. Parton de la demandoj poste respondis Carlos tute kontentige. 
Jen tamen aldonaj kaj ripetitaj informoj:

a) li perdus parton de la pensio / se li ne loĝas en Nederlando; li tute perdus sanasekuron;
b) bedaŭrinde leĝoj estas maljustaj. Oni laboras multe kaj longan tempon de sia vivo en EU; sed se oni loĝas aŭ vojaĝas ekster Nederlando oni perdas                    sanasekuron. Laŭ mia opinio ĉiu laboristo devus post longa laborvivo en EU konservi sian rajton havi socian sekurecon. Estas parto de la  laboristaj rajtoj kaj      homa digno. Oni ne timu morti pro nehavo de malsanasekuro aŭ morti je malsato (por havi la eblon pagi ĝin). Samtempe ĉiu individuo havu la rajton decidi          kien oni  volas vojaĝi kaj kiom longe. Oni ne estu punata, nur ĉar oni volas vojaĝi tutmonde.
c) Ne estas rekomendo pri dungotempo; endus interkonsenti;
d) Laboroj: Jam respondita demando; sendube oni trovas amason da taŭgaj taskoj:
e) Tutcerte estas granda avantaĝo por TEJO ricevi laborforton, sed ne devi pagi ĝin;
f) Donacoj: Jam estas personoj, kiuj anoncis sin preta donaci. Ankaŭ mi helpos per sumeto; sen permeso de la homoj mi ne povas malkaŝi nomojn de aliaj;

Carlos ankaŭ jam diris, ke temos pri tute leĝa afero. Roy tutoficiale dungiĝos; Roy tutoficiale laboros; Homoj tutoficiale donacos. 

Unu "demando" ne estis demando, sed polemikaĵo kaj retorikaĵo. Mi tre petas resti sobra. Certe ne taŭgas polemiki kaj eĉ akuzi.

Amike
Martin

Robert Nielsen

unread,
Jun 18, 2019, 6:50:25 PM6/18/19
to TEJO-Komitato
 Dankon al Carlos kaj Martin por viaj respondoj,

- Mi ankoraŭ ne plene komprenas la situacion rilate al la loĝloko de Roy. Se li perdis la sanasekurecon ĉar li ne plu loĝas en Nederlando, ĉu li translokiĝos al Nederlando se TEJO dungus lin? TEJO jure situas en Nederlando, do kiel eblas dungi lin en Nederlando se li loĝas en Usono kaj ricevos sanasekuron (en kiu lando?)?

- Se la kontrakto daŭros dum la cetero de la vivo de Roy, tio estus jaroj aŭ eble jardekoj! Tiu estas grandega promeso!

Ne estas rekomendo pri dungotempo; endus interkonsenti;

Nun estas la momento por interkonsenti. Vi devas proponi iam, kaj ni decidos ĉu ni akceptos. Ne eblas konsenti pri kontrakto sen dungotempo.

Laboroj: Jam respondita demando; sendube oni trovas amason da taŭgaj taskoj

Fakte ĝi ne estis respondita, la propono nur diris ke eble li povus provlegi. Laborkontrakto devas esti klara pri la rolo kaj la taskoj, ni bezonas pli ol svagaj vortoj pri "taŭgaj taskoj"

Donacoj: Jam estas personoj, kiuj anoncis sin preta donaci.

La repago de salajro estas la plej grava punkto en la propono ĉar simile al UEA, TEJO ankaŭ havas financajn malfacilaĵojn. Tial estas tre grava ke ni scias ĉu la propono kostos al ni, eĉ pli se la kontrakto daŭros dum jardekoj. Do, mi malŝatas ĉi tiun sekretecon kaj kaŝemon. Ni bezonas ĉiujn informojn por plene kompreni la situacion kaj decidi ĝuste. Ĉu la misteraj homoj donacos dumvive? Se ili ĉesos donaci, kio okazos?

Unu "demando" ne estis demando, sed polemikaĵo kaj retorikaĵo. Mi tre petas resti sobra. Certe ne taŭgas polemiki kaj eĉ akuzi.

Honesteco estas tre grava temo por mi. Mi bedaŭras ke vi opinias ke ĝi estas nur "retorikaĵo". Sed mi strebas por ke TEJO estu travidebla kaj fiera organizo, prefere sen subtabla donado kaj ricevado de mono.

Ankaŭ kial vi petas ke mi estu sobra kiam via propono plenas je emocio? 

Sed estas nedisputebla ke ni nur ŝajnigus ke ni dungis Roy ĉar li (aŭ iu sekreta homo) tuj redonos la monon. La nederlanda ŝtato pensos ke li ricevas salajron, sed tiu estos trompo. Ni ne ignoru tion aferon (eĉ se vi opinias ke ĝi estas polemika) ĉar ĝi estas jure kaj etike dubinda. Mi scias nenion pri la leĝoj de nederlando, sed mi scias sufiĉe pri honesteco kaj malfermeco por dubi pri ĉi tiu propono. Kvankam vi ne volas respondi, mi opinias ke vi devas.

Entute, mi vidas multajn problemojn kun la propono. La manko de klareco estas grandega problemo, kaj vi devas klarigi multajn aferojn pli detale Martin, ĉar momente, la propono estas ne tre profesia. Kia entrepreno dungus homon sen sciante kiom longe la kontrakto daŭros aŭ kion precize la dungito faros? (Ne, por diri: "ni trovos ion" ne estas kontentiga respondo). Aŭ eĉ de kie venos la pagon? Ni ne povas akcepti la proponon sen ĉiuj informoj.

Honeste,
Robert Nielsen

Michael Boris Mandirola

unread,
Jun 18, 2019, 7:08:30 PM6/18/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj komitatanoj, 

ĉar ankoraŭ neniu komitatano proponis tion oficiale, mi postulas retan voĉdonon pri la propono dungi Royn McCoy partatempe (5 elcentoj de nederlanda labortempo) dum unu jaro (renovigebla laŭ Estrara decido) por, interalie, provlegado de Esperantaj kaj nederlandaj tekstoj.

Mi pensas ke Carlos kaj Martin jam multon klarigis, tamen :
- Estas nenio kaŝa ĉi tie: Roy vere farus taskojn (do ne estas malvera dungo), li vere ricevus salajron de TEJO kontraŭ la laboro kaj iu vere donacos monon al TEJO kiu aperos en nia spezokonto. Mi atentigas ke ne estas kontraŭleĝe ke iu donacanto (ĉu privata ĉu publika) subtenu iun dungadon en neregistara organizo; male mi vidis plurajn organizojn en kiuj tio okazas.  
- Mi *neniam* havis laborkontrakton kiu estis "klara pri la roloj kaj la taskoj"; mi imagas ke laborkulturoj malsamas en la mondo, sed tio por mi estus nepensebla ĉar ja la taskoj de laboristo normale ŝanĝiĝas laŭ la evoluo de ties kapabloj kaj laŭ la bezono de la dunganto.  
- Tia aranĝo en kiu TEJO ricevas laboron kaj donacojn por pagi tiun laboron estas simple avantaĝa por nia organizo kaj eĉ estus profita finance (memoru ke por ĉiu dungo ĝis difinita sumo, TEJO ricevas administran subvencion). Do mi ne timus krei precedenton, ja, se alia homo tion bezonus, iu tia aranĝo helpus TEJOn.

Pri la daŭro, se tiu daŭro servas al la celo, mi proponas unu jaron ĉar tio estas sufiĉe ordinara daŭro en nia organizo sed mi tute ne kontraŭus eĉ pli longan dungadon. 

Mi persone taksus sensence malakcepti helpi samideanon kiu dediĉis jardekojn al nia movado, dum tiu helpado estas fakte profita por TEJO. 

Samideane
MB


--
Michael Boris MANDIROLA
E-mail: michae...@gmail.com
Tel: (FR) +33695551694
Skype: michaelboris


Missatge de Robert Nielsen <rap...@hotmail.com> del dia dc., 19 de juny 2019 a les 0:50:
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

Konstanze Schönfeld

unread,
Jun 19, 2019, 2:40:55 AM6/19/19
to TEJO-Komitato
Bonan matenon,

mi registrigis la alvenon de la propono, do septaga diskuta fazo, laŭbezone plilongigebla, komenciĝas hodiaŭ, la 19-an de junio 2019, je 9:00 CEST, kaj finiĝos la 26-an de junio 2019.

Bonan diskutadon!

Amike,
Tuŝka

Albert Stalin Garrido

unread,
Jun 19, 2019, 12:54:08 PM6/19/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Mi ĝojas ke aliaj komitatanoj (neatendite) subtenas la proponon okazigi retan voĉdonon, kaj ke la sekvinta diskuto prilumis multajn flankojn de la aferoj kiuj ĝis nun restis nekonataj al multaj.

Almenaŭ la pozitiva flanko de tio, ke la Komitato malakceptis la unuan proponon dungi s-ron Roy McCoy dum la KoKu dum JES estas ke nun ni amplekse diskutas pri ĝi kaj ni kune strebas malfermi ĉiujn detalojn sciendajn pri la afero kaj poste faros sufiĉe informitan voĉdonon. Mi imagas, ke ĉi ĉio estas pli ol kion vi entute diskutis dum tiu KoKu, ĉu ne? (Se vi ja diskutis... denove, la protokolo enhavas nenion, nek eĉ resumon de la temo, do kiel vi pruvos?)

Se vi asertas ke tiu aranĝo ne iras kontraŭ nederlanda juro, do bone! Kio precize baras nin helpi? Kaj mi ŝatas la proponon de MB, dungi lin dum almenaŭ unu jaro. Se ĉio iros senprobleme ambaŭflanke, mi pensas ke la estonta Komitato povos ĉiam decidi renovigi la kontrakton por la venontaj jaroj ĝis ni finfine trovos iun pli bonan solvon por li aŭ se li estos en pli stabila situacio por ĉesi labori. Alie, se UEA havos aliajn eventualajn proponojn, kompreneble ni estos pretaj aŭdi. 

Mi mem fakte neniam renkontis s-ron McCoy, sed mi ja aŭdis kaj legis pri lia multjara laboro por UEA kaj TEJO. En multaj landoj asekuro kaj pensio por emeritoj povus esti problemo kaj certe iuj el vi pli-malpli jam aŭdis rakontojn pri homoj kiuj laboris multjare por entreprenoj sed post emeritiĝo apenaŭ ricevadas pension ktp. Tiurilate ni helpu kiu(j)n ni povas helpi per laŭeble principe kaj jure akcepteblaj manieroj.


Albert



--
Albert Stalin T. Garrido
Founder and President, UP Esperanto-Societo (UP Esperas)
Representative (Philippines) & Commisioner for Asia, World Esperanto Youth Organization (TEJO)
Secretary, UP Philippines-Japan Friendship Club (UP Tomo-Kai)
CEFR C1-Level Double Certificate Holder (Esperanto)
N4-Level JLPT Certificate Holder (Japanese)

Martin Schäffer

unread,
Jun 22, 2019, 8:36:12 AM6/22/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton: 

Mi ankoraŭ ne reagis pri financgarantio. 

Mi senprobleme donas financan garantion por la minimumo de la mono bezonata ==> Dungo por TEJO ne estu deficita.

Temas pri garantio, kiun mi donas private (kiel persono), ne en mia funkcio. Tio signifas, ke mi private devas doni al TEJO la koncernan monkvanton, se ne venas sufiĉe da donacoj, do se:enspezoj - elspezoj estas malpli altaj ol 0. En tiu kazo mi devus pagi minimume la diferencon ĝis 0.
Koncernan deklaron mi komprenble pretas subskribi kaj sendi al la kasistino de TEJO.

Amike
Martin Schäffer

Javier Ramos Nistal

unread,
Jun 22, 2019, 11:15:28 AM6/22/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Martin pri tiu temo mi legadas/skribas ĉe la telegrama grupo! Kaj sciis unuafoje pere de Maŭreli. Jam ni havas sufiĉe multajn informojn! Opinioj estas klaraj por mutaj komitatanoj, mi estas por la dungo despli nun ke vi garantias kaj private protektos tejon kaze ke okazu iu ebla deficito (kvankam tiom da formalaĵo laŭ mi ne estas bezonata).
Laŭ mi jam estas tempo findecidi pri la temo!
----- Mensaje original -----
De: Martin Schäffer <dire...@co.uea.org>
Para: tejo-k...@googlegroups.com
Enviado: Sat, 22 Jun 2019 08:34:46 -0400 (EDT)
Asunto: Re: [tejo-komitato] Re: Helppeto de UEA al TEJO


Este mensaje le ha llegado mediante el servicio de correo electrónico que ofrece la Federación de Radioaficionados de Cuba. La persona que envía este correo asume el compromiso de usar el servicio y cumplir con las regulaciones establecidas. FRCUBA: https://www.frcuba.cu/

Konstanze Schönfeld

unread,
Jun 22, 2019, 1:27:34 PM6/22/19
to TEJO-Komitato
Laŭreglamenta diskuta fazo devas daŭri 7 tagojn ;)

Samuel Nel·lo Deakin

unread,
Jun 24, 2019, 4:04:08 AM6/24/19
to tejo-k...@googlegroups.com

Saluton al ĉiuj,

 

Mi ne kutimas interveni en tiaj debatoj, sed tamen sekvis la mesaĝĉenon...  Unu el la demandoj de Roberto ŝajnas sufiĉe grava al mi por bezoni respondon: nome, kie loĝas/os Roy. Mi ne estas spertulo pri la temo, sed povas imagi ke ricevi nederlandan kontrakton loĝante en Usono ne estas evidenta afero (se entute eblas)... Kompreneble, la loĝloko de Roy ankaŭ havus influon sur la specoj de laboroj kiujn li povus fari.

 

Mia demando ne celas pori aŭ kontraŭi la proponon, simple pli bone kompreni la situacion. Ĉu iu povas klarigi tion?

 

Amike,

 

Samuel (Kataluna Komitatano)

Carlos Pesquera Alonso

unread,
Jun 24, 2019, 4:10:48 AM6/24/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Samuel,

Tiu demando jam estis respondita. Roy loĝas en Usono, sed neniu el la proponitaj taskoj bezonis loĝi kie estas la CO.

Amike,
Karlos


From: tejo-k...@googlegroups.com <tejo-k...@googlegroups.com> on behalf of Samuel Nel·lo Deakin <samue...@outlook.com>
Sent: Monday, June 24, 2019 10:04:06 AM
To: tejo-k...@googlegroups.com
Subject: RE: [tejo-komitato] Re: Helppeto de UEA al TEJO
 

Robert Nielsen

unread,
Jun 24, 2019, 6:49:49 AM6/24/19
to TEJO-Komitato
Saluton Karlos,

Martin diris ke Roy perdis la pension kaj sanasekuron ĉar li ne plu loĝas en Nederlando. Sed kiel li regajnos ĝin se li ankoraŭ ne loĝos en Nederlando?

Dankon,

Robert

Martin Schäffer

unread,
Jun 24, 2019, 6:58:53 AM6/24/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Robert: Ĉu el la tekstoj vere ne estis klare, ke sufiĉas havi nederlandan dungokontrakton?
Martin

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

Robert Nielsen

unread,
Jun 24, 2019, 7:31:08 AM6/24/19
to TEJO-Komitato
Saluton Martin,

Sed mi volas scii la kialon. Se la problemo okazis ĉar li ne plu loĝas en Nederlando, ĉu la problemo ne daŭros se li ankoraŭ ne loĝos en Nederlando? Se mi miskomprenis la aferon, mi petas ke vi klarigu al mi kaj la komitato por ke ni ĉiuj komprenu la situacion.

Mi bedaŭras la malemon informi la komitaton kaj reagi negative al demandoj.

Ĝis,

Roberto

Konstanze Schönfeld

unread,
Jun 24, 2019, 7:42:42 AM6/24/19
to TEJO-Komitato
Resaluton,

sanasekuroj memkompreneble funkcias malsame malsamlande. Homoj kiuj loĝas en landoj kun simila sistemo tuj komprenas, la aliaj verŝajne necesas pliajn klarigojn - ili troveblas rete, sed verŝajne pli rapidus se oni ricevus etan resumon de informita homo. Bonŝance ni ĉiuj venas de malsamaj regionoj, do tutcerte estas inter ni kompetentuloj kiuj scipovos respondi al ĉiuj demandoj :)

Amike,
Tuŝka

Am Mo., 24. Juni 2019 um 13:31 Uhr schrieb Robert Nielsen <rap...@hotmail.com>:
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

Martin Schäffer

unread,
Jun 24, 2019, 9:13:20 AM6/24/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Dankon Robert: 

Laŭ mia sento, mi tute bonorde respondis, sed tio ŝajne ne helpis. Ĉiuj informoj devus esti sur la tablo. Mi tamen denove klarigas: 
 - La problemo okazis, ĉar li ne plu loĝas en Nederlando KAJ ne havas laborkontrakton. 
- Eblas ripari la aferon, se li denove ekloĝus en Nederlando (tion li momente ne planas fari) AŬ se li havus laborkontrakton kun nederlanda asocio / entrepreno. 
Amike
Martin


Am Mo., 24. Juni 2019 um 13:31 Uhr schrieb Robert Nielsen <rap...@hotmail.com>:
--

Albert Stalin Garrido

unread,
Jun 24, 2019, 9:35:50 AM6/24/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Nun do estas tute klare.

Albert

Francesco Maurelli

unread,
Jun 24, 2019, 12:43:22 PM6/24/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj komitatanoj,

mi iom malfrue kontribuas al la debato, pro laboraj kialoj kaj teknikaj malhelpoj konektiĝi per komputilo el "kamp-laboro".
Mi pensas ke jam multo estis dirita kaj respondita. Mi komentos la temon laŭ ĝeneralaj fadenoj, analizante diversajn konsiderojn:

- Labora flanko
TEJO konstante bezonas homojn kiuj povas helpi en provlegado de tekstoj en Esperanto kaj en la angla. Tio estas aparte grava en eksteraj rilatoj, kiam ekzemple lingve fuŝa teksto povas doni jam malbonan impreson, antaŭ ol la leganto atingas la enhavon. Antaŭ nelonge ni sendis akreditiĝpeton por UN EKOSOK, kaj pro tempopremo ni ne sukcesis starigi alvokon por trovi provlegantojn. Scii ke ni povas kalkuli je homo, kies denaska lingvo estas la angla, por tiaj laboroj, estas tre grava por TEJO.
Mi proponas sekve iomete amendi la proponon de MB por ankaŭ aldoni "anglalingvajn". Roy ankaŭ scipovas la nederlandan, kaj povas esti tre utila por iom navigi en la retejoj de la registaro por trovi kelkajn respondojn, povas helpi en diversaj lokaj kontaktoj kiam tio estas bezonate.
Aldone, ĉar li laboris dum jardekoj en la Centra Oficejo, li povas helpi al TEJO havi kelkajn respondojn kiuj nun postulas tre longan atendon. Do, laborflanke, mi taksas ke tio portos tute pozitivajn fruktojn al TEJO.

* Homa flanko
Se oni devas elekti inter helpi, nehelpi kaj malhelpi homon, mi persone certe preferas helpi - sendpende de la laboraj rilatoj kiujn mi havis kun tiu homo. Des pli se tia helpado helpas ankaŭ nin, kiel ĉi kaze. Post dediĉo de la profesia vivo al niaj organizaĵoj (kaj li ja ankaŭ laboris por TEJO en la Centra Oficejo, ekzemple pri Kontakto), por mi persone mi taksas ke estas kvazaŭ etika devo helpi Roy-n. UEA volas sed ne rajtas dungi lin, laŭ la nederlanda leĝo, ĉar ĝi entreprenis restrukturigon de la laborfortoj en la oficejo, kio malpermesas pliajn dungojn, eĉ se etajn, eĉ se estas donacantoj kiuj kovrus la kostojn. Laŭ mi, tio estas tute bona okazo por TEJO helpi.

* Organiza flanko
En preskaŭ dudek jaroj da Esperantumado, mi neniam spertis peton de UEA al TEJO, kun subskribo de la Ĝenerala Direktoro, de la Prezidanto, kaj de ambaŭ kandidatoj al la prezidanteco. Kiel junulara sekcio de UEA, ni certe ne devas fari kion ajn UEA petas al ni, sed certe devas esti vere fortaj argumentoj por nei tian helpopeton. Estas proverbo el abruca regiono de Italio, de kie devenas mia patrino, kiu diras: "lu sitacce va e arve'", en la itala "il setaccio va e viene", traduko al Esperanto: "La kribrilo iras kaj revenas". Ĝi esence signifas ke en la vivo oni ne povas agi nur unudirekten. Tio valoras por rilatoj inter homoj kaj same en organizaĵoj. La problemoj TEJO-UEA estas ofte priparolataj, ĉar ili estas bruaj kaj malhelpas difinitajn laborojn, sed la sukcesa regula kunlaborado kaj en la enhavaj laboroj, kaj en la administraj, ne estas tiom ŝokiga por iri en la normala informfluo. Se ni parolas pri dungoj, la helpo de UEA valoras 5 ciferojn en la spezokonto de TEJO. Simple komparu la financajn rezultojn de la jaroj kiam estis signifaj konfliktoj kaj estis alprenitaj specifaj decidoj, kun la ekvilibra buĝeto kiun ni povis prezenti por 2019. Tio estis ebla certe ne nur, sed certe signife ankaŭ danke al la preteco de UEA aŭskulti la petojn de TEJO.
Dum mi certe bonvenigas la demandojn "sed kiel tio utilas al TEJO", ni ankaŭ ne forgesu rigardi kaj konscii pri la pli granda bildo. La dungo de Roy povas nur helpi en la rilatado kun UEA, kaj kun la iamaj kolegoj de Roy en la Centra Oficejo.

* Jura flanko
TEJO ekde la komenco de siaj dungoj dungis oficiston kiu ne laboris en la Centra Oficejo sed en alia lando. Roy ja havas laborpermeson por esti dungita de nederlanda organizaĵo. Kiel ĉiuj dungoj, la ĝustaj elpagoj por salajroj, impostoj, asekuroj, ktp. estos aranĝitaj de la profesia firmao kiu zorgas pri tio por TEJO kaj por UEA. Donacado al neregistaraj organizaĵoj, kaj aparte al TEJO kaj al UEA, estas ne nur laŭleĝa sed ankaŭ rekomendinda. Fakte ne nur rekomendinda de mi mem, sed ankaŭ de la Ŝtatoj formale, ĉar donaco al UEA povas esti deklarita en propra impostdeklaro (en EU), kio signifas ke la Ŝtatoj (en EU almenaŭ) ja instigas siajn civitanojn esti aktivaj kaj donaci al asocioj. Interalie, klare ne povas esti ajna malpermeso flanke de TEJO al individua homo donaci al TEJO, nek povas esti jure malpermesite al dungito donaci al la neregistara organizaĵo kiu dungas lin. Estas interalie pluraj ekzemploj. Laŭ informo de Roy mem, muzika profesoro ĉe Harvard Universitato redonis / donacis sian tutan salajron al Harvard Universitato, krom unu dolaro. Mi ne scias ĉu tio efektive okazis, sed mi klare ankaŭ memoras la eldirojn de Donald Trump dum la elektokampanjo, ke li redonos / donacos sian tutan salajron krom unu dolaro. Neniel laŭ niaj juraj kadroj povas esti jure malpermesite donaci, kaj tio fakte regule kaj rutine okazas en neregistaraj organizaĵoj. Martin surprenis la respondecon arigi la individuajn donacojn de diversaj homoj kaj certiĝi ke por TEJO tio ne estas mone deficita paŝo.

* Financa flanko
Laŭ la supraj konsideroj, mi eĉ favorus ke TEJO mem pagu por tio. 5% ne estas alta sumo, kompare al la avantaĝoj, kiuj laŭ mi estas enhavaj, interorganizaj, kaj etikaj.
Martin persone garantiis ke la afero ne iĝos finance malfavora al TEJO, kio estas tre laŭdinda paŝo, kaj kiun mi evidente bonvenigas. Ne estas kosto por TEJO entrepreni tiun ĉi paŝon.

* Daŭro
Mi subtenas la originan proponon de MB, ke la kontrakto estu unujara, plilongigebla, kaj pri tio traktos rekte la estraro kiam estos la taŭga momento. Persone mi prognozas/pripensas pri eble dujara daŭro, kaj dume en tiu periodo UEA finaranĝos siajn decidojn pri la oficejo kaj oficistoj, kaj tiel poste UEA povos redungi lin rekte. Laŭ la nunaj informoj je mia posedo, mi kontraŭas en la nuna momento al dungo pli longa ol du jaroj seninterrompa, sed post du jaroj estu almenaŭ sesmonata paŭzo, tiel ke la dungo ne iĝu tutviva, kion TEJO ĉiam strebas eviti pro evidentaj kialoj. Aliflanke, povas esti ke la reguloj por dungado de emerito estas malsamaj, kaj ke ne estos tia problemo. Ajnkaze tiuj estas konkretaj demandoj pri kiu la estraro okupiĝos. La komitato donu politikan direkton, kaj la praktika aranĝado kuŝu ĉe la estraro, kiel normala disdivido de respondecoj inter komitato kaj estraro.

Laŭ ĉiuj vidpunktoj, enhava, financa, etika, (inter)organiza, mi vidas tiun etan dungon kun granda favoro.

amike,
Francesco

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.


--
Francesco Maurelli
----------------------------------------------

"Amikoj, ne timu konstante pri tio, kion diros la sensence kritikanta kaj
grimacanta rutina mondo, sed agu ĉiam tiel, kiel diktas al vi via
konscienco kaj koro.", LLZ

Albert Stalin Garrido

unread,
Jun 27, 2019, 2:03:41 AM6/27/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Dankon pro viaj klarigaj vortoj, Francesco.

Aliflanke, bv. jam starigi la voĉdonadon.

Albert

Konstanze Schönfeld

unread,
Jun 27, 2019, 2:42:53 AM6/27/19
to TEJO-Komitato
Saluton,

ĉu la teksigo de la propono estas la jena?
"La Komitato aprobas dungi Roy McCoy partatempe (5 elcentoj de nederlanda labortempo) dum unu jaro (renovigebla laŭ Estrara decido) por, interalie, provlegado de Esperantaj, anglaj kaj nederlandaj tekstoj."

Ĉu la tekstigo inkluzivu indikojn pri garantio ktp. aŭ ne? Se la proponinto kaj diskutantoj povus rapide reagi, mi ĝojus, ĉar mi baldaŭ ekflugos.

Amike,
Tuŝka

p.s. ni ĉiuj havas multajn okupojn. Do pacienco ĉiam bonvenas kaj bonfartigas tiujn, kiuj tre okupitas.

Michael Boris Mandirola

unread,
Jun 27, 2019, 5:51:57 AM6/27/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Kiel proponinto mi konfirmas voĉdonemon pri tiu vortumo.

Amike
MB


Konstanze Schönfeld

unread,
Jun 27, 2019, 8:02:26 AM6/27/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Bele!

Ĉu kontraŭoj, aldonoj?

Mi atendos maksimume ĝis centreŭropa vespermanĝotempo, ĉar kiel Albert jam rimarkis, diskuta fazo jam finiĝintus.

Robert Nielsen

unread,
Jun 27, 2019, 8:39:04 AM6/27/19
to TEJO-Komitato
Saluton,

Mi rekomendas pli precizan klarigon de la labortempo, ekzemple 'du horoj po semajno' anstataŭ '5%' ĉar tiu estas malpreciza.

Mi ankaŭ rekomendas aldoni la garantion pri la repago ĉar tiu estas tre grava.

Dankon,

Robert

Costanza Schönfeld

unread,
Jun 28, 2019, 3:54:51 AM6/28/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Ĉu konkretaj vortumoj estos proponitaj?
> --
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
> To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/defb5671-f03f-43b9-8e78-de38222b5d7a%40googlegroups.com.

Costanza Schönfeld

unread,
Jun 28, 2019, 5:42:06 AM6/28/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Alvenis propono:

"La Komitato aprobas dungi Roy McCoy partatempe (2 horoj semajne / 5 elcentoj de nederlanda labortempo) dum unu jaro (renovigebla laŭ Estrara decido) por, interalie, provlegado de tekstoj en Esperanto, angla kaj nederlanda. La Komitato postulas ke la dungo estu efektivita kun financa garantio (provizita el eksteraj donacoj) por ke ĝi ne kaŭzu financan perdon al TEJO.”

Kontraŭoj, sugestoj?

Michael Boris Mandirola

unread,
Jun 28, 2019, 7:30:00 AM6/28/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton, 

Mi petas efektivigon de la voĉdonado pri la koncerna propono kiun mi jam konfirmis.

La baza laborsemajno estas iomete malpli ol 40 horoj en Nederlando, do ne temas ekzakte pri 2 horoj sed estas kelkminuta diferenco.

Krome jam venis garantio pri donacoj; do ne necesas tion mencii.

Samideane
MB

Konstanze Schönfeld

unread,
Jun 28, 2019, 9:57:49 AM6/28/19
to TEJO-Komitato, Michael Boris Mandirola
Resaluton,

la propono venis de Martin, do tial mi reproponis ĝin mianome. Mi petas almenaŭ atentan legadon!

Ankaŭ alvenis peto difini la horojn: ne estus malbona ideo difini tion en via propono, @Michael Boris Mandirola :)

Alikaze mi do proponos vian version.

Amike,
Tuŝka

Michael Boris Mandirola

unread,
Jun 29, 2019, 5:39:29 AM6/29/19
to Konstanze Schönfeld, TEJO-Komitato
Sal, 

se la daŭre de kontraktoj en TEJO estas je ekvivalento de 40-hora plentempo kaj se Martin konsentis pri la vortumo pri donacoj, mi konsentas kun via komuna propono. 

Amike
MB

--
Michael Boris MANDIROLA
E-mail: michae...@gmail.com
Tel: (FR) +33695551694
Skype: michaelboris


Missatge de Konstanze Schönfeld <ks.sch...@gmail.com> del dia dv., 28 de juny 2019 a les 15:57:

Konstanze Schönfeld

unread,
Jun 29, 2019, 8:56:58 AM6/29/19
to TEJO-Komitato
Ĉarme. Alvenis peto voĉdoni sekrete, do jen ĝi. Atentu ke la tempoj estas en GMT.

Komentoj, problemoj voĉdoni? Kontaktu cle...@tejo.org!


Titolo
Dungo de Roy McCoy
Propono

La Komitato aprobas dungi Roy McCoy partatempe (2 horoj semajne / 5 elcentoj de nederlanda labortempo) dum unu jaro (renovigebla laŭ Estrara decido) por, interalie, provlegado de tekstoj en Esperanto, angla kaj nederlanda. La Komitato postulas ke la dungo estu efektivita kun financa garantio (provizita el eksteraj donacoj) por ke ĝi ne kaŭzu financan perdon al TEJO.
Datoj
La propono registriĝis je 2019-06-29 12:55,
kaj la voĉdonado daŭros ĝis 2019-07-08 18:00.
Rajtantoj voĉdoni44adrian, albert, AlejandroBurgosEscalante, alvaro, carlos, charlotte, david, felicxa, francesco, FrancescoFagnani, gilbert, gxojo, Hiro, javier, joop, jordon, kirill, klara, konstanze, kora, KuboF, leon, luana, matheusarantes, Michael, michaelboris, mireille, Norbert, Olimpio, paulina, querino, rakoen, Robert, rogier, samuel, Sophie, svend, tobiasz, tomasstano, tyron, Unika, v.veronika, vit, zena


La voĉdonado estas sekreta.

Plej amike,
Tuŝka


Konstanze Schönfeld

unread,
Jul 7, 2019, 4:02:59 PM7/7/19
to TEJO-Komitato

Lasta tago!!!!!! MANKAS kvorumo.

Rapidiĝu se vi volas subteni iun ajn pozicion.

Amike,
Tuŝka

Konstanze Schönfeld

unread,
Jul 8, 2019, 4:42:29 AM7/8/19
to TEJO-Komitato
Lasta memorigo.

Michael Boris Mandirola

unread,
Jul 8, 2019, 7:19:45 AM7/8/19
to TEJO-Komitato
Karaj komitatanoj, 

mi plusendas al vi mesaĝon de samideano Roy McCoy kun lia klarigo pri pluraj temoj.

Amike
MB



---------- Forwarded message ---------
Da: Roy McCoy <roymc...@gmail.com>
Date: lun 8 lug 2019, 12:34
Subject: Re: [tejo-komitato] Helppeto de UEA al TEJO
To: Francesco Maurelli <fran...@gmail.com>
Cc: UEA - Ĝenerala Direktoro <dire...@co.uea.org>, Michael Boris Mandirola <michae...@gmail.com>, Bui Mung <buihaimu...@gmail.com>


Salutojn al ĉiuj koncernatoj,

Mi ĵus ricevis komunikon de Martin Schäffer pri la nuna diskuto en la TEJO-komitato kaj volas klarigi pri almenau unu rimarkita detalo.

Martin skribis:

a) li perdus parton de la pensio / se li ne loĝas en Nederlando;

Pri perdo de parto de la pensio mi ĵus hieraŭ parolis kun iu ĉe SVB, la nederlanda soci-sekureca instanco. Montriĝas ke tio dependas de la lando en kiu la emerito loĝas kaj de la specifa traktato inter Nederlando kaj tiu lando. Mi ne kredas ke emerito laborinta en Nederlando perdas se li/ŝi loĝas en Usono, sed jes se en iuj landoj de ekzemple Centra Ameriko.

li tute perdus sanasekuron;

Se li ne havas postenon en Nederlando, jes.

b) bedaŭrinde leĝoj estas maljustaj. Oni laboras multe kaj longan tempon de sia vivo en EU; sed se oni loĝas aŭ vojaĝas ekster Nederlando oni perdas sanasekuron. Laŭ mia opinio ĉiu laboristo devus post longa laborvivo en EU konservi sian rajton havi socian sekurecon. Estas parto de la  laboristaj rajtoj kaj homa digno. Oni ne timu morti pro nehavo de malsanasekuro aŭ morti je malsato (por havi la eblon pagi ĝin). Samtempe ĉiu individuo havu la rajton decidi kien oni  volas vojaĝi kaj kiom longe. Oni ne estu punata, nur ĉar oni volas vojaĝi tutmonde.

Mi principe tute konsentas, nur emante klarigi ke la nederlanda sanasekuro ne estas io kion oni kvazau donacas al laboristo, sed ne plu post lia emeritiĝo. Ĝi ĉiam venas je kosto, eĉ sufiĉe alta. Emerito povas iĝi asekurita en la lando al kiu li transloĝiĝas post la emeritiĝo, sed en la kazo de Usono estas malhelpaj komplikaĵoj. Unu supozeble ne menciita dum la nuna diskuto estas, ke enskribiĝo en la diversaj branĉoj de la usona Medicare povas okazi nur en difinitaj tempoperiodoj kaj tiel povas postuli iom longan tempon. Alia, kaj eble la pli grava ĉe mi, estas ke tiu usona asekuro validas nur ene de Usono, dum la nederlanda validas tutmonde. Mia malalta emerita enspezo ne permesas ke mi aĉetu kaj uzu aŭtomobilon (kaj mi estas kontraŭaŭtomobila ĉiuokaze), sed mi ne povas uzi biciklon, mian kutiman transportrimedon, por transporti min kaj manĝaĵojn (ne troviĝas manĝvendejo proksime al mia usona loĝejo) dum la longaj, neĝaj kaj glaciaj vintroj tie ĉi. Interalie tial mi sentas ke mi devas vivi sude dum la vintroj, sed mi devas esti sanasekurita ankaŭ tiam.

c) Ne estas rekomendo pri dungotempo; endus interkonsenti;

Mi planas iri al Kostariko venontvintre kaj eble eniros la registaran sansistemon tie. Mi estas leginta ke tio estas simpla kaj facila, sed ankaŭ ĝi postulus ioman tempon. Unu eblo kiu prezentas sin en tiu ĉi momento estas jarkontrakto plilongigebla lau interkonsento. Mi komprenas ke tio estas nuntempa normo kaj do nenio eksterordinara.

Tiuj estas la malmultaj kaj kredeble ne tre gravaj aferoj kiujn mi esence havis por diri, kaj mi kredas ke Martin kaj Karlos estas sufiche bone respondintaj alie. Mi tamen aldonos kelkajn pluajn komentojn responde al la demandoj de Robert.

- Kial Roy McCoy bezonas laborkontrakton por ricevi pension kaj sanasekuron?

Kiel indikite supre, mi ne ricevas sanasekuron sed pagas por ĝi je plena tarifo. Por rajti reteni la nederlandan sanasekuron, mi devas aŭ oficiale loĝi en la lando, aŭ havi nederlandan postenon.

Pri pensio, indas diri ke eksterlandano laborinta en Nederlando ne ricevas normalan emeritulan pension (kiu mem ne estas alta), sed nur 2% de ĝi por ĉiu jaro laborita. Ĉar mi laboris 25 jarojn, tio signifas ke mi ricevas nur duonan nederlandan pension. Tio neniel ajn proksimas al tiom kiom necesas por vivi en Usono, tiel ke miaj nunaj elspezoj signife superas miajn enspezojn, kaj tio tute sen aldona kosto de multekostega internacie valida sanasekuro. Temas do ne pri ricevo au nericevo de pensio au sanasekuro, sed pli pri neadekvateco de la unua. Mi ne plendas kaj ne rajtas plendi pri malalta pensio, ĉar mi konsciis pri tio kiam mi akceptis mian postenon en UEA kaj restis ĉe ĝi. Sed en tiu ĉi situacio mi rajtas mencii financan malfacilon kiu rezultis el tio.

- Kial li ne rajtas sanasekuron kaj pension pro lia laboro por UEA?

Kiam mi eklaboris ĉe UEA, ĝi donis nenian pension al siaj emeritaj dungitoj. Kelkajn jarojn poste oni starigis ian pensi-planon, sed proponante nur relative etan enspezon al la eks-oficistoj, tio pro manko de financaj rimedoj por provizi ilin per pli normala pensio. Ne temis do pri rajto, sed pri praktika eblo.

- Kiom longe ni devos dungi lin?
- Kian laboron li farus, se ni dungus lin?

Mi ne estus suferata ŝarĝo. Mi prespretigis grandan plimulton de ĉiuj UEA-eldonaĵoj dum 25 jaroj, ankaŭ plurajn eldonojn de Pasporta Servo ktp, kaj redaktis la Jarlibron kaj kongresajn eldonaĵojn. Mi eble rimarku, ke kiam mi estis komisiito de TEJO pri Pasporta Servo, estis centoj kaj eble miloj de neresponditaj korespondaĵoj pri tiu TEJO-agado. Se tiu situacio estas nun komplete korektita, bonege; sed se ne, ĝi kredeble povus profiti de helpo kun simpla korespondado.

- La propono certe profitos al Roy McCoy, sed kiel ĝi profitus al TEJO?

La akcepto de la propono certe solvus problemon mian kaj mi multe aprezus tion, sed mi neniam dirus ke ĝi donus al mi profiton. Ĝi ebligus al mi reteni mian nederlandan sanasekuron – jen la tute simpla afero.

- Ĉu estas honesta trompi la nederlandan ŝtaton per ŝajniga dungo kaj ŝajniga pago?
- Ĉu ŝajniga dungo kaj ŝajniga pago estas laŭleĝa?

Kiel jam rimarkite, neniu estas ŝajniganta ion ajn. La SVB scias pri la propono kaj trovas nenion eksterorda en ĝi. La dungo estus ja kompleza, sed efektiva kaj laŭleĝa. Neniu profitodona "kickback" enplektiĝas kaj ĝi ne okazas subtable.

- Multaj esperantistoj ne havas bonan pension aŭ sanasekuron, ĉu TEJO dungu ilin ankaŭ?

Mi ne supozas ke vi, au mi, au TEJO estas spertinta tian ĉi cirkonstancon antaŭe, kaj kun tio ŝajnas al mi neprobable ke ĝi okazos denove. Eĉ se hazarde jes (kaj tio estas ja malverŝajna), ne temus pri katastrofo.

Ĉu oni reproponos kaj reproponos ĝis sukceso estas atingita? Ĉu ni voĉdonis malĝuste pasintfoje kaj devos revoĉdoni ĝis ni voĉdonos ĝuste?

Ne. Laŭ tio kion mi aŭdis, la antaŭa voĉdonado estis 11 por la dungo kaj 12 kontraŭ, kaj unu kiu certe estus voĉdoninta por ĝi ne partoprenis la kunsidon. Se TEJO ne nun elektas helpi min reteni mian =sanasekuron per daŭra dungiteco en Nederlando, ĝi ne estos petita denove.


Amike,

Roy McCoy
CO de UEA, 1988-2013

Michael Boris Mandirola

unread,
Jul 8, 2019, 10:07:09 AM7/8/19
to TEJO-Komitato, Roy McCoy
Mi reperas.

Samideane
MB

---------- Forwarded message ---------
Da: Roy McCoy <roymc...@gmail.com>
Date: lun 8 lug 2019, 15:59
Subject: Re: [tejo-komitato] Helppeto de UEA al TEJO – pro tuja plusendo (kun eventuala redakto), dankon
To: Michael Boris Mandirola <michae...@gmail.com>, Francesco Maurelli <fran...@gmail.com>, "Ĝenerala Direktoro (UEA)" <dire...@co.uea.org>, Bui Mung <buihaimu...@gmail.com>


Estimataj TEJO-komitatanoj,

Mi dankas al vi ĉiuj pro via konsidero, kaj ĉi-momente aparte al Boris pro lia hodiaŭa plusendo de mia mesaĝo. Mi skribis ĝin antaŭ tri semajnoj, sed Martin taksis ĝin tro detala kaj ĝi do ne estis tiam plusendita. Mi ĵus vidis aliajn koncernajn mesaĝojn kaj do ne rimarkis ĝis nun la temlinion "Helppeto de UEA al TEJO". Temas fakte pri tio (ĉar UEA mem ne povas dungi iun ajn aktuale; alie ĝi mem farus), kaj tial mi emas demandi min pri kion UEA povas peti de TEJO, se eĉ tiu ĉi simpla komplezo estas neakceptita. Ĉu TEJO povos poste peti ion ajn de UEA, kun atendo pri pozitiva ricevo?

De mia propra vidpunkto tamen temas pri persona afero, nome la sanasekura problemo aliloke priskribita. Ne plu loĝante en Nederlando post miaj dudek kvin jaroj da laboro en la CO de UEA, mi ne rajtas reteni la asekuron sen havi ian laborpostenon en la lando. Grandparte pro mia neĉeesto tie, sed ankau ke pro tio ke mi konstante uzadis Esperanton dum tiu tempo kaj do ne plene mastris la nederlandan lingvon, montriĝas tre malfacile akiri nederlandan postenon. Tial mi turnis min al UEA, kiu subtenas la proponon pri mia dungo ĉe TEJO. Estis tre agrable por mi aŭdi, ke ekzemple ambaŭ kandidatoj por la UEA-prezidanteco skribe subtenis la proponon. Kun nur du horoj restantaj ĝis la fina horo, mi petas ankaŭ vin subteni ĝin per via voĉo, se vi ne jam tion faris. Enestas nenio neleĝa en ĝi, malgraŭ kontraŭa sugesto. TEJO simple gajnus praktike senpagan volontulon kun longa kaj granda sperto pri UEA/TEJO kaj Esperanto. Mi elkore dankas vin pro via akcepto de tio, ĉu aŭ ne lastmomenta.


Amike salutas

Konstanze Schönfeld

unread,
Jul 8, 2019, 10:23:31 AM7/8/19
to TEJO-Komitato, Roy McCoy
Saluton al ĉiuj,

la diskuta fazo jam finiĝis ekzakte kiam la voĉdono komenciĝis.

Mi komprenas la personan bezonon de Roy kaj la urĝecon pri atingado de kvorumo kaj pova decido (ĉu per konsento aŭ malkonsento) inter la Komitato de TEJO, tamen estas ankaŭ miaopinie netaŭge instigi Komitatanojn publike al iu specifa pozicio dum voĉdona fazo. Kompreneble, mi ne volas bari vin ĉiujn al maldiskutado, sed ja en pluraj landoj kaj tradicioj ekzistas "voĉdona silento".

Sekve, kvankam mi bonvenas la precizigojn de Roy, mi invitus ĉiujn esprimi tiajn instigojn plej malfrue dum diskuta fazo. Personaj opinioj pri propra voĉdonelekto ĉiam libere diskutindas, sed kun respekto de la pozicioj de ambaŭ flankoj. Dum voĉdona fazo, ja plej gravas miaopinie esprimi ŝagajn memorigojn pri la graveco voĉdoni por gravaj temoj de nia asocio.

Mi esperas ke vi komprenos la sencon de mia mesaĝo.

Plej amike,
Tuŝka

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

Konstanze Schönfeld

unread,
Jul 8, 2019, 4:44:38 PM7/8/19
to TEJO-Komitato
Rezultoj!


Alvenis korektoj pri vortumo el Lucas:

La Komitato aprobas dungi Roy McCoy partatempe (2 horojn semajne / 5 elcentojn de nederlanda labortempo) dum unu jaro (renovigebla laŭ Estrara decido) por, interalie, provlegado de tekstoj en Esperanto, la angla kaj la nederlanda. La Komitato postulas ke la dungo estu efektivigita kun financa garantio (per eksteraj donacoj) por ke ĝi ne kaŭzu financan perdon al TEJO.  

Bonan nokton el EU,
Tuŝka

Querino Neto

unread,
Jul 8, 2019, 5:17:29 PM7/8/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton!

Mi ne scias cxu io okazis, sed mi partoprenis la vocxdonadon. Mi ecx instigis aliajn komitatanojn tralegi la debaton kaj partopreni. Cxu la Gxen-Sek povas kontroli, cxu io okazis rilate al tio? Normale mi tion faras per komputilo, sed cxi-foje mi faris perposxtelefone. 

Dankon!

Amike,
Querino

--
AIESEC in Maceió
Rua Sá e Albuquerque, 651
Jaraguá, Maceió/AL
+55 82 3021 0921


José Querino de Macêdo Neto

Alumnus


+55 82 9 9991 9650

www.aiesec.net

AIESEC é a maior organização sem fins lucrativos gerida por jovens e é a única que desenvolve liderança responsável e empreendedora por meio de intercâmbios realizados em parceria com organizações, instituições e negócios ao redor do mundo, nos mais de 120 países e territórios onde está presente.

Por que fazemos o que fazemos? | Hospede um Intercambista! Seja um parceiro.

Parceiros Locais

FAN/FGV | Yes! | Fika Frio | Fundação Estudar | Enactus | JRS

Parceiros Nacionais de Intercâmbio
Sika | ClickBus | Santander | Volkswagem | Itaú | Alcatel Lucent | CNA | Edge | Votorantim Cimentos | Electrolux | Bosch | AssistCard |DHL Express | Heinz | Takeda | Mobly | AHK | Nielsen | Real Impact | Payleven | Visagio

Parceiros Nacionais de Employer Branding
Votorantim Cimentos | Itaú |Globo | Danone | Novelis | Johnson&Johnson | Bosch | AssistCard | Confidence Cambio | Braskem | Heinz- Basf

Parceiros Nacionais Institucionais
Cia de Talentos | Artemisia | Fundação Estudar | Amcham | Ser Total- GMC | STB/ISIC | Salão do Estudante | SurveyMonkey | Brasil Junior | ASSESPRO | HousingAnywhere | Kailo | Blog da Tissen | 360 Meridianos | UAM Universitários Acima da Média | Vagas.com | Politize! | Global Changemakers | Junior Achievement | Academia Nacional de Coaching | Aqui é Assim

Konstanze Schönfeld

unread,
Jul 8, 2019, 5:33:39 PM7/8/19
to tejo-k...@googlegroups.com
Resal,

Nenio vere videblas el la teĥnika flanko, ĉefe ĉar mi ĉiam vidis vin inter la nevoĉdonintoj. La sola farebla afero estas nun testi vian konton kun Mia, por vidi ĉu efektive indas rekrei novan por vi aŭ ĉu VDS simple ne funkcias per via poŝtelefono.

Ĉiukaze mi ne kalkulos vin inter la nevoĉdonintoj "por eksigi", ĉar vi ja tuj deklaris ke vi provis voĉdoni. Verŝajne jam post kelkaj monatoj VDS malaperos ;)

Dankon pro la rapida sciigo!
Tuŝka

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages