Komuniko pri Administra Subvencio

101 views
Skip to first unread message

Léon Kamenický

unread,
May 8, 2022, 11:11:12 AM5/8/22
to tejo-k...@googlegroups.com

Saluton karaj komitatanoj kaj subtenantoj de TEJO, 


Mi esperas ke vi ĉiuj bone fartas kaj mi ŝatus reveni al vi por oficiale komuniki ke TEJO bedaŭrinde ne ricevis la administran subvencion por la jaro 2022 (fonduso Erasmus+). Tiu subvencio estas la individua plej granda enspezo en nia buĝeto ĉiujare, kaj ĉi-jare ili tute ŝanĝis la proceduron pri kiel kandidatiĝi kaj kiel ili taksas ĝin. Ni ne estis tiom malproksime de la limo, sed bedaŭrinde ni (kiel pluraj aliaj eŭropaj neregistaraj junlaraj organizoj kiuj antaŭe ricevis la subvencion) ne estis sukcesaj. En pastinaj jaroj ni ricevis 50 mil eŭrojn pro tiu subvencio, kaj ĉi-jare ni kandidatiĝis por 100 mi, kaj pro la nesukceso, tio signifas ke la Estraro de TEJO nun devas revizii la budĝeton kaj veni kun Plano B. 


Ekde la komuniko pri la rezulto alvenis, nia kasisto, Veronika, komencis jam labori pri la reviziita versio. Krom tio, la ceteraj estraranoj komencis ankaŭ komuniki kun diversaj koncernatoj por trovi solvojn por povi daŭrigi kun ĉiuj projektoj malgraŭ la ne “sukceso”. Ni kiel Estraro de TEJO forte subtenas ke ni faru la maksimumon por ne hasti kun decidoj kiuj havos longtempan negativan efikon al la organizo. 


Pro tio mi petas paciencon kaj subteni nian planon prezenti la reviziitan budĝeton al la Komitato ĝis la 25a de Majo 2022 por povi finaligi ĝin dum la ĉeesta estrara kunsido en Prago. 


Estas pluraj kialoj kial ni ne volas hastigi kun la reviziita budĝeto kaj mi ŝatus prezenti kelkajn el ili por via kompreno:


  • Ni estas aktive traktantaj kun niaj kunlaborantoj diversajn eblecojn, inter alie kun nia plej proksima kunlaboranto UEA. Tio signifas ke ni devas konsideri ankaŭ iliajn disponeblojn por organizi kunsidojn.

  • Malgraŭ ne ricevo de la administra subvencio, ni jam ricevis aprobon de aliaj projektoj kies rolon en la budĝeto ni ŝatus taŭge reflekti (ekz. volontula projekto 2022/23, Muzikalo dum IJK (KA1 Erasmus+ projekto), projektoj de Konsilio de Eŭropo, ks.). Ĉi tie mi ŝatus aparte danki al la laboro de niaj subvencipetistoj kaj eksterrilatistoj, ĉar tiuj ĉi sukcesoj ekzemple ebligas nin financi partoprenon de dekoj da aktivuloj en IJK. 

  • Ni bezonas tempon por trovi plej taŭgan solvon por povi financi la salajrokostojn de niaj elstaraj oficistoj kaj ni volas eviti ke ilia vivistuacio draste ŝanĝiĝu pro hasta decido de TEJO. 

  • Kiel menciite supre, ni ŝatus uzi la okazon ke plejparto el ni fizike renkontiĝos post du semajnoj en Prago (dankon al miaj kolegoj por akcepti minimumajn repagojn kaj tamen preti investi sian tempon por trovi solvojn).


Mi ŝatus ankaŭ danki al la profesia aliro de ĉiuj nuntempaj TEJO stabanoj kun kiuj mi kredas ke ni kapablos prezenti bonan strategion por financi nian agadon. Mi povas jam nun prezenti kelkajn agojn pri kiuj ni decidis:


  • Tuja kvaronigo de budĝeto por ĉeestaj estraraj kunsidoj.

  • Aktiva serĉado de aliaj financebloj (inkl. de planado de kvalita donackampanjo kaj preparigo de pliaj subvencipetoj).

  • Revizias kia povus esti reala “gajno” de kurantaj projektoj.

  • Planas kiel aktive partopreni en FOJE diskutoj pri administra subvencio (pledi por pli bonaj kondiĉoj, mencii la fakton ke multaj organizoj suferos pro la fakto ke mankos mono en iliaj budĝetoj, ks.)

  • Kaj kiel menciite supre, organizado de kunsidoj kun niaj plej proksimaj kunlaborantoj por priparoli la sitaucion.


Havu belan semajnfinon.


Nome de la estrara teamo,

Léon Kamenický

Prezidanto de TEJO 2021-2022


P.S.: Ĉiu persono kiu havas iujn konstruktemajn ideojn estas tre bonvena prezenti ilin al ni :)


Patricio Agustín Iglesias

unread,
May 8, 2022, 3:24:16 PM5/8/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Léon:

Koran dankon pro via raporto. Kompreneble la estraro havas mian plenan subtenon dum ĉi tiu malfacilaĵo, kaj mi ja aplaŭdas la decidon kvaronigi la budĝeton de ĉeestaj estrarkunsidoj.

Ĉiuj proponoj kiujn vi menciis estas tute taŭgaj. Tamen mi kredas, ke la plej grava temas pri la kontaktado de aliaj junularaj organizoj por premi la respondeculojn de Erasmus+, kaj malbonfaritaj, kaj bonfaritaj, ĉar ĉi tiu malfermas danĝeran antaŭon por ĉiuj. Mi certas, ke eŭropanoj estas iom pli diplomataj, sed en Argentino post du horoj aperus antaŭ la agentejo busoj plenaj de aktivuloj, kiuj rapide organizus "festivalon" per drumoj kaj kreemaj kantoj kies tekstoj mencius ege ĝentile al la concerna funkciulo.

Do mi provus, ekzemple, krei dokumenton signita de organizoj de FoJE kiu dirus, ekzemple: "Pro ĉi tiu decido povas perdi siajn enspezojn 400 laboristoj de niaj organizoj kaj siaj familioj, ĉirkaŭ 5000 eŭropaj junuloj ne povos ĉeesti eventojn, pli ol 500 junuloj el Afriko, Azio kaj Latinameriko ne vizitos nian kontinenton por kulturaj interŝanĝoj, eventualaj laboraj procesoj povas signifi la malfondon de niaj NRO-j, ktp.". Komenci ege diplomate kaj, se respondoj ne estas favoraj, agi in crescendo.

Mi supozas, ke la mono kiu ĉiuj organizoj de FoJE ne ricevus neniel estus malpli ol 5 milionoj da eŭroj. Mi kredas, ke neniu politikisto akceptos vidi sian vizaĝon en memeo pro nana sumo por la eŭropa buĝeto.

Fortan brakumon en ĉi tiu momento, kaj ege speciale al la laboristoj de TEJO!

Patricio Iglesias
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAAO%3D25om-GkjEuOV1JJiqQf7EDXLMu14PQMv4%2BW%3DM3OfU%3D9jVQ%40mail.gmail.com.

Léon Kamenický

unread,
May 9, 2022, 2:58:17 AM5/9/22
to tejo-k...@googlegroups.com, Valentin Ceretto Bergerat
Saluton Patricio, 

Dankon por viaj subtenaj vortoj kaj ideoj.

Mi kredas ke tion kion vi priskribas estas unu el la iniciatoj kies rezultojn oni vidos post CoMEM kiun partoprenos ĉi-semajnfine @Valentin Ceretto Bergerat, sed korektu min (aŭ iu alia de la KER teamo) se mi eraras :)

Amike, 
Léon

ne 8. 5. 2022 o 21:24 'Patricio Agustín Iglesias' via TEJO-Komitato <tejo-k...@googlegroups.com> napísal(a):

Valentin Ceretto Bergerat

unread,
May 9, 2022, 5:56:01 AM5/9/22
to TEJO-Komitato
Saluton Komitato,

Mi dankas al Patricio pro la komento. Kiel menciis Léon, mi ĉi-semajne reprezentos TEJO-n en Bruselo ĉe Forumo Junulara Eŭropa (FoJE) okaze de ĝia Konsilio de Membroj (KOMEM - t. e. ĝia komitatkunsido, iasence) same kun 2 pliaj TEJO-aktivuloj rete.

La temo de la administra subvencio ne estas formale en la tagordo, tamen estos okazoj neformale pridiskuti la temon. Ni scias ke pluraj aliaj membroorganizoj de FoJE same kiel ni ne sukcesis kaj estos tie reprezentitaj. Kelkaj jam proponis kunverki leteron kiel vi mem sugestis (tion ni scias pere de raporto de nia subvencipetisto Karlos). Kvankam la reala efiko de tia agado estos necerta, mi intencas levi la temon surloke.

Mi esperas, ke tio estos fruktodona kaj ke mi povos raporti bonajn novaĵojn.

Subvencieme,
Valentin

Patricio Agustín Iglesias

unread,
May 10, 2022, 9:48:03 AM5/10/22
to TEJO-Komitato
Karaj Léon kaj Valentin:

Nedankinde! Dum ĉi tiu ŝtormo ni devas subteni unu la alian. Mi certas, ke nia sagaca estrarano pri Eksteraj Rilatoj kaj la aliaj du reprezentantoj de TEJO sukcesos levi la temon kaj interkonsenti lertan strategion kun aliaj junularaj organizoj.

Bonŝancon, karaj ambasadoroj de la movado! Krom esperantistoj vi nun estas ankaŭ esperantoj!

Brakumon!

Patricio Iglesias

Michael Boris Mandirola

unread,
May 10, 2022, 2:26:31 PM5/10/22
to TEJO-Komitato
Karaj samideanoj, 

la novaĵo estas certe malgajiga, ja TEJO jam dum 7 sinsekvaj jaroj ricevis tiun subvencion kaj ĝi ja kerne rolis en niaj planoj.

Kelkajn horojn antaŭ ekscii pri nia bedaŭrinda rezulto, mi renkontis FoJE-estraranon kiu konfirmis al mi la fortan pozicion de FoJE kontraŭ ĉi tiu malkonstrua politiko kaj mi ne dubas ke nia tegmenta organizo forte lobios por tion ŝanĝi.

Mi konscias ke estas malfacila laboro antaŭ niaj estraranoj kaj aparte antaŭ nia kasisto, sed mi fidas ke ili venos al la Komitato kun saĝa propono.
Kvankam mi dubas ke la dungosituacio povus resti senŝanĝa, mi taksas tre saĝe serĉi en la nune subvenciitaj projektoj la rimedojn por plufinanci laŭeblan pludungadon de nia stabo kaj mi eĉ pli subtenas pli abundan subvencipetadon. 

Pri la donackampanjo, mi sugestas reliefigi la patroniĝeblon por organizoj kiun TEJO enkondukis antaŭ kelkaj jaroj kaj kiu miaopinie ankoraŭ ne estas tiom vaste konata, tamen tre inda maniero ricevi samideanan financan subtenon. 

Samideanajn kaj kuraĝigajn salutojn
MB

--
Michael Boris MANDIROLA
E-mail: michae...@gmail.com
Tel: (FR) +33695551694
Skype: michaelboris


Missatge de 'Patricio Agustín Iglesias' via TEJO-Komitato <tejo-k...@googlegroups.com> del dia dt., 10 de maig 2022 a les 15:48:

Valentin Ceretto Bergerat

unread,
May 17, 2022, 5:48:31 AM5/17/22
to TEJO-Komitato
Saluton Komitato,

Rezulte de la pasintsemajna Konsilio de Membroj (KOMEM) de Forumo Junulara Eŭropa (FoJE), jen rapida raporto pri la kunsido tiu tie okazis pri tiu Administra Subvencio de Eŭropa Unio (EU)💰💶:
 - Laŭ la stabanoj de FoJE, pluraj EU-funkciuloj (ial) tre surpriziĝis pri la amasa malakcepto de subvencipetoj kaj estas diskuto pri eblaj solvoj inter FoJE kaj tiuj funkciuloj. Tamen neniu konkreta rezulto certas ĝis nun.
- Venontsemajne FoJE sendos malferman leteron 📬 al la EU-Komisio 🇪🇺 pri la afero kun informo pri la malstabiligo de multaj organizoj & peto korekti la aferon.
Se la respondo ne estos fruktodona, FoJE intencas grumbli pli insiste.
- La membroorganizoj de FoJE (inklude TEJO-n) estos sciigataj baldaŭ pri tiu paŝoj, kaj tion sekvos interalie nia subvencipetisto Karlos.

Kiam estos sciindaj novaĵoj, mi povos informi la Komitaton.

Subvencieme,
Valentin

Patricio Agustín Iglesias

unread,
May 17, 2022, 10:05:36 AM5/17/22
to TEJO-Komitato
Kara Valentin:

Koran gratulon pro via elstara agado! Mi ankaŭ dankas al Karlos' kaj al la aliaj estraranoj kaj membroj de KER pro via laboro! Mi esperas, ke ni baldaŭ ricevos bonajn novaĵojn!

Estos ege grave disvastigi amase la malferman leteron de FoJE per sociaj retoj (niaj personaj kontoj, profiloj de sekcioj, de aliaj grupoj kaj homoj ligitaj aŭ ne al Esperanto, ktp.). La efiko sendube malsimilos laŭ la nombro de kundividantoj.

Ĝis poste!

Patricio Iglesias

Léon Kamenický

unread,
Jun 21, 2022, 11:40:01 AM6/21/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton kara komitato, 

Venis al mia atento ke estis iom pli malagrable formulita mesaĝo en neoficiala Telegrama grupo de TEJO pri tio ke ne aperis reviziita budĝeto de nia organizo kiel petite de la Komitato. La estraro ne forgesis pri tiu devo, sed kiel mi avertis tuj kiam venis la postulo de la Komitato, daŭras multe pli da tempo trovi novajn fontojn por povi financi la agadon de TEJO ol tri semajnoj post alveno de negativa respondo de administra subvencio (efektive, pri eblaj solvoj oni ĉiukaze komencis penti multe antaŭ la respondo).  

La estraro faris ĉion kion mi jam priskribis en pasintaj komunikoj kaj se mi ne eraras devus ankaŭ esti je dispono informoj en protokolo de la ĉeesta EsKu en Prago pri la temo. Por rememorigi: ni kontaktis UEAn por peti helpon, provizore ŝanĝis multajn budĝetitajn kostojn kaj esploris pri aliaj eblaj fondaĵoj. Intertempe, ni venkis kelkajn novajn projektojn (ekz. Volontula por 2022-2023, Muzikalo - IJK 2022) kaj estis plene aprobitaj raportoj de tiuj pasintaj, kio signifas ke ni ricevis de ili restantajn sumojn.  

Se temas pri traktado kun UEA, mi ŝatus aparte danki al Fernando (Vicprezidanto de UEA) kaj Martin (Ĝenerala Direktoro) kiuj prenis nian peton por helpo tre serioze kaj reviziis nian materialon por pritaksi la situacion - ekz. reviziita malneto de la budĝeto (kiu nun restas konfidenca, pro evidentaj kialoj - ekz. dungoj), kalkulon malantaŭ petita financa helpo, agadplanon de TEJO por resaniĝo de financoj. De dua flanko, oni petis nin (estraranoj de TEJO) esti paciencaj, ĉar ankaŭ flanke de UEA oni devas priparoli la aferon. 

Por tamen doni iun pli konkretan informon, la estraro de TEJO nuntempe laboras por tio ke oni projekciu perdon ĝis maksimume 30,000 eŭrojn en 2022, tiel ke ni tenos maksimume da dungoj kaj agadoj. Tio havos influon al nia kapitalo, sed pro tio ni jam komencas plani aferojn por 2023 tiel ke ni laŭeble havu sukcesan financan jaron. Por doni al vi pli da ideoj, mi sendas mian kontrolliston (estas labora dokumento), kiun mi regule sekvas por vidi ĉu ni plenumas planitajn agojn. Se iu el la Komitato aŭ publiko povus helpi kun unu el la punktoj estas pli ol bonvena. 

Mi ankaŭ volus mencii ke multaj Komitatanoj ne ignoris la temon, sed fakte estis tre empatiaj kaj komprenis la streĉon kiun la TEJO stabo havis en lastaj semajnoj kaj kontaktis nin private por demandi pli da informoj kaj kiel statas la aferoj. Mi pro tio sincere padonpetas ke mankis iu pli publika informo kiu ja ankaŭ estas grava. 

Dankon al ĉiuj por via pacienco kaj sentu vin liberaj veni kun ideoj kaj sugestoj :) 

Amike,
Léon Kamenický
Prezidanto de TEJO 2021-2022



ut 17. 5. 2022 o 16:05 'Patricio Agustín Iglesias' via TEJO-Komitato <tejo-k...@googlegroups.com> napísal(a):
Tempoplano de agadoj necesaj por resaniĝo de TEJO financoj.pdf

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Jun 23, 2022, 12:39:21 PM6/23/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Léon:

Post mia "fastado" de komitatlistumado pro ekzamenaj respondecoj mi volas esprimi mian plenan subtenon al la stabo de TEJO dum ĉi tiu financa ŝtormo. Preni decidojn pri personaj aferoj estas ja malfacila tasko, sed kiam ili havas efikojn sur la poŝoj de aliaj homoj aŭ sur la daŭro mem de historia junulara organizo tio iĝas nekredebla premo. Pro tio mi liveras mian tutkoran (kaj tutcerban!) komprenemon, ege speciale al Veronika kaj al vi, kiuj okupiĝas pri la plej delikataj taskoj.

Mi estas tute optimisma rilate al ĉi tiu afero. Kiel diras la faman latinan eldiron, post nubila phoebus (post la nuboj venos la suno), kaj ĝi tute taŭgas al ĉi tiu krizo. Kaj mi ne nur parolas pri la pligrandigo de la Erasmus+-subvencio aŭ pri la nova, gravega KdE-enspezo. Tio, kio sendube ŝanĝos la matĉon estas la plifortigo de la komisiono pri Financoj, kiu oni facile povas antaŭvidi havos elstaran rolon dum la venontaj jaroj. Subvencisistemoj estas simple giĉetoj kiuj neniel fordonos monon sen la profesia, konstanta agado de komisionanoj kaj oficistoj.

Mi ekde nun restus pli malpli libera, do mi oferas mian helpon por la punkto de la kontrollisto "Planado de donackampanjoj (kun klare difinitaj celoj) kaj pretigo de agadplano por venontaj 18 monatoj". Mi ankaŭ sugestus aldoni ie alian agon nomitan "Planado de kampanjo por instigado de patroniĝo", kaj mi mem pretas kontribui. Kontribui per ideoj, ne kiel patrono! Homoj kutime pensas ke mi estas 40-jaraĝa kaj eĉ najbarino pensis, ke mi estis la frato de mia patrino, do necesas klarigi, ke mi ankoraŭ povos ĝui 3 jarojn kiel TEJO-aĝulo! Ĥa, ĥa!

Havu belan tagon!

Patricio
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages