Buĝeto 2022 - ĝisdatigendo

49 views
Skip to first unread message

Michael Boris Mandirola

unread,
Jan 14, 2022, 7:09:16 AM1/14/22
to TEJO-Komitato
Karaj komitatanoj, 

La buĝeto 2022 estis ĵus aprobita kaj mi mem subtenis ĝin.

Ni tamen konscias ke verŝajne ĝi estas tre for de nia financa realo ĉar laŭ la aprobo de la administra subvencio, ni havos multe pli aŭ multe malpli da disponeblaj financaj rimedoj.

Kaze de malaprobo, necesos gravaj fortranĉoj de niaj elspezoj; kaze je aprobo, decidendos kiel uzi tiun amaseton da kromdisponeblaj rimedoj.

La buĝeto ne estas nur tabelo kun ciferoj sed ĝi ankaŭ estas spegulo de nia strategio kaj de niaj prioritatoj por kiuj ni pretas uzi niajn limigitajn rimedojn.
Tial, kvankam mi ne pridubas la kompetentojn kaj la saĝecon de nia kasisto kaj pli ĝenerale de nia Estraro, tre indas ke la Komitato, supera organo de TEJO, estu engaĝita en la difino de nia efektiva buĝeto - des pli en momento kiu povus esti signifŝanĝporta.

Tial mi formale proponas kaj petas retas voĉdonon pri prezento de nova buĝeto.

La vortumo jenas:

"La Komitato de TEJO petas la Kasiston, kunlabore kun la Estraro, prezenti novan buĝetproponon al la Komitato, ene de 15 tagoj ekde la ricevo de la rezulto de la administra subvencio, por ke la Komitato diskutu, eventuale amendu, kaj aprobu la efektivan buĝeton por 2022."


Samideanajn salutojn

Rogier Huurman

unread,
Jan 14, 2022, 7:21:55 AM1/14/22
to TEJO-Komitato
Saluton Komitato,

Mi malfermas la diskutfazon, kiu daŭros sep tagojn, aŭ pli longe se ĝi tiam plu viglos, kaj poste ni voĉdonos de la 21-a ĝis la 30-a de januaro. Dankon, ke vi jam proponis vortumon.

Roĉjo

Op vr 14 jan. 2022 om 13:09 schreef Michael Boris Mandirola <michae...@gmail.com>:
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAG1Smx975_qDO5WoDxAoTicX%2Brq7YGbX-T3RMNXLaMdpQ%3DWDvQ%40mail.gmail.com.

Hans Becklin

unread,
Jan 14, 2022, 7:27:02 AM1/14/22
to TEJO-Komitato
Estimataj,

Mi subtenas la proponon de Michael Boris.

Budĝeto montras pli klare ol io ajn la verajn prioritatojn de organizaĵo. Kaj kaze de abunda mono kaj kaze de nenia subvencio, estos grave prioritatigi strategie--precipe ĉar la jama ŝablono uzita dum pluraj jaroj, laŭ kiu ni esence tranĉis la ĵus aprobita budĝeto pro ĝia meza vojo inter la du polusoj, devos cedi sian lokon al nova, kiu kredeble gvidos nin ne nur dum la cetero de 2022, sed ankaŭ en la estontecon (ĉar kaze de sukceso aŭ malsukceso ni povos antaŭvidi sufiĉe grandan ŝanĉon de sukceso, respektive malsukceso en la estonteco).

Ajnokaze, decidi pri niaj ĉefaj prioritatoj estas tasko, en kiun oni enplektu la komitaton.

Vin salutas de frida Filadelfio
Hanso

Hans E. Becklin
Komitatano Ĉ de TEJO
Komitatano A de UEA por TEJO

--

Hans Becklin

unread,
Jan 14, 2022, 7:28:52 AM1/14/22
to TEJO-Komitato
Evidente mia telefono perfidis min; legu "tranĉis la ĵus aprobitan budĝeton"; "respektive malsukceson".

H

Léon Kamenický

unread,
Jan 14, 2022, 7:33:11 AM1/14/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton komitato, 

Estas efektive tre bona propono kiun Michael Boris faris, tamen estas unu afero por konsideri. 

Kiel vi hieraŭ plej verŝajne kaptis, oni planas subvencipeti ankaŭ por Erasmus+ projektoj. Minimume unu devus esti KA2 kaj ni planas engaĝiĝi en ĝia realigo niajn stabanojn (ankaŭ kiel ebla respondo al eventuala "ne sukceso" ĉe administra subvencio). La limdato por prezenti tiajn projektojn estas aprile kaj eblas ke ni havos rezultojn ene de du monatoj. Por ne krei eble tro pesimisman budĝeton nur surbaze de decido rilate al la administra subvencio, eble reviziita budĝeto povus esti prezentita 30an de junio 2022 (meze de la financa jaro). 

Tamen, pripensu mem kion vi preferas, la estraro laboros surbaze de la decido de la komitato :)

Amike, 
Léon Kamenický
Prezidanto de TEJO 2021-2022

pi 14. 1. 2022 o 13:27 Hans Becklin <hebe...@gmail.com> napísal(a):

Hans Becklin

unread,
Jan 14, 2022, 7:49:02 AM1/14/22
to TEJO-Komitato
Kara Léon,

Efektive mi opinias la proponon de Michael Boris celanta nur la administran subvencion, ne la ceterajn projektojn por kiuj ni petas subvencion.

Sed estas bone aŭdi, ke la estraro planas serĉi aliajn monfontojn, se estos malsukceso (ĉu modera, ĉu fiaska) en la administra subvencipetado. Mi persone ne sentus min tre komforta kalkulante je aliaj subvencioj por plenigi budĝetan breĉon kreitan de nia administra nesubvenciateco, sed ĉiu povas toleri riskon malsame kaj mi estas ununura komitatano.

Tamen, ni ne anticipu la diskuton, kiun la propono de Michael Boris ajnokaze instigos se akceptita de la komitato. Tiam ni povos decidi, kiel riske ni volos reagi al eventuala neo (plena jeso--aŭ eventuale jeso por sumo supera al la budĝetita--laŭ mi neniel sekvigus la saman riskon en subvencipetado al Erasmus +, ĉar pliaj monrimedoj el tiu programo estus aldonaj al mono jam sufiĉa por la kerna interna laboro de la stabo de TEJO). Se la estraro volos en tiu momento pledi por la konservado de la jam aprobita budĝeto, ĝi povos prezenti sian argumenton kaj planon al la komitato, por ke tiu decidu laŭ sia riskemo.

Amike,
Hanso

Léon Kamenický

unread,
Jan 14, 2022, 8:57:32 AM1/14/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton, 

Efektive mi konsentas kun kio vi skribas. 

Mi ŝatus tamen atentigi pri unu plia praktika afero: kiam Veronika kandidatiĝis al la estraro de TEJO kiel kasisto, ŝi specife petis ke dum ekzamenaj periodoj (kiuj estas januaro kaj junio de ĉiu jaro en Ĉeĥio), ŝi ŝatus havi spacon fokusiĝi plene je universitato. MB vi mem estis en la Elekta Komisiono kiam vi varbis ŝin por la estraro. Pro tio mi ŝatus nun peti vin rekonsideri ĉu vi insistas fari la diskuton sen plena atento de nia kasisto aŭ akceptus solvi tion en unua duono de februaro. Mi ankaŭ aldonas ke ni havos ankaŭ kunsidon kun Martin, por vidi kiaj estas niaj ebloj en kunlaboro inter UEA-TEJO (ankaŭ de financa vidpunkto). 

Do se la komitato volas havi maksimumon de informoj antaŭ ion decidi, pripensindas, ĉu ni rekte ne povas plilongigi la diskutan fazon almenaŭ al 6a de februaro. Ĉiukaze, financoj estas ampleksa temo kaj ili certe ne suferus je plia tempo por diskutado. 

Amike, 
Léon





pi 14. 1. 2022 o 13:49 Hans Becklin <hebe...@gmail.com> napísal(a):

Michael Boris Mandirola

unread,
Jan 20, 2022, 7:29:38 PM1/20/22
to TEJO-Komitato
Saluton, 

Mi komprenas la studfokusiĝbezonon de Veronika kaj mi tute ne atendas aparte urĝan agadon de ŝi ĝuste nun.
La propono ja ne postulas tujan agadon de la kasisto, sed nur post pluraj semajnoj (eble eĉ monatoj); dume vi ankaŭ havos tempon por kunsidi kun Martin kaj tiel esti preta por prezenti la novan buĝeton surbaze de pli da elementoj. 
Kion mi proponis estas principa decido (kiun en komitatkunsido mi proponintus eĉ antaŭ la aprobo de la buĝeto) kiu laŭ mi ne vere bezonas aparte kompleksan kaj abundan diskutadon, do persone mi ne sentus la neceson plilongigi la debatan fazon. Aliflanke, estus via decido kiel Estraro, plibonigi ĝin okaze de vigla debatado. 

Amike
MB

--
Michael Boris MANDIROLA
E-mail: michae...@gmail.com
Tel: (FR) +33695551694
Skype: michaelboris


Missatge de Léon Kamenický <leon.ka...@gmail.com> del dia dv., 14 de gen. 2022 a les 14:57:

Léon Kamenický

unread,
Jan 21, 2022, 8:13:25 AM1/21/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton MB, 

Dankon por pliaj klarigoj surbaze de kiuj mi pensas ke ne estas problemo voĉdoni pri via propono. 

Mi ĉiukaze pensas ke ni estas sufiĉe respondecaj por proponi reviziitan budĝeton de si mem, sed se vi sentas bezonon havi por tio "komitatan devigon" mi komprenas. Tamen, laŭ mia praktika sperto (t.e. organizado de kunsidoj, ktp.) 15 tagoj ekde rezulto estas malmulte (konsiderante ke ni ne konas ekzaktan daton por antaŭplani), 21 kalendaraj tagoj sonas pli bone :)

Amike, 
Léon K.


pi 21. 1. 2022 o 1:29 Michael Boris Mandirola <michae...@gmail.com> napísal(a):

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Jan 21, 2022, 2:53:59 PM1/21/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj samideanoj:

La plej logika komenco por mia periodo estus per specifa letero; tamen, mi restos fidela al mia stilo kaj mi ekos ĝin laborante!

Mi tute konkordas kun MB. Budĝetado estas ege grava afero, kiu ja devas esti taksita de larĝaj organoj. Kiel Hanso jam komentis, budĝetoj parolas pri prioritatoj, kaj sendube debatado de tiaj prioritatoj estos pli riĉa se farita de pluraj, diversaj homoj, kiuj reprezentas malsimilajn pensmanierojn, interesojn kaj kulturojn. En demokratiaj landoj tiu rolo kutime estas plenumita de la parlamento; en TEJO kaj UEA, de la komitato. Por NPO-j en landoj kiel Argentino la proceduro estas eĉ pli malfermita, ĉar budĝetoj kutime estas aprobitaj de ordinaraj ĝeneralaj asembleoj, kie ĉiu membro rajtas partopreni kaj voĉdoni. Kompreneble tio ne eblas por grandaj futbalaj kluboj, kaj mi ne certas pri proceduroj por meztermaj ŝanĝoj, sed laŭ ĝenerala regulo okazas tiel.

Samtempe mi tute komprenas la vortojn de Léon. Mi ĵus finigis pezan taskon per kalkultabeloj, kaj mi tute certas, ke tia agado bezonas tro multe da tempo kaj energio. Konsiderante tion, mi kredas, ke 21 tagoj estas taŭga periodo. Mi eĉ nepre apogos al la estraro, se dum la proceso ial ĝi konsideras, ke necesas prokrasto, ĉar 21 tagoj eble iĝas nesufiĉa tempo.

Mi poste respondos la retpoŝton de Roĉjo kaj la kortuŝantan, kuraĝigantan respondon de MB (Burghelea!).

Brakumon!

Patricio Iglesias

Michael Boris Mandirola

unread,
Jan 21, 2022, 6:46:43 PM1/21/22
to TEJO-Komitato
Karaj komitatanoj, 

mi bonvenigas la kvalitan komenton de nia nova kolego. 
Rilate la tempon por prepari la novan buĝeton, mi akceptas la proponon de nia Prezidanto kaj memamendas mian proponon de 15 al 21. 

"La Komitato de TEJO petas la Kasiston, kunlabore kun la Estraro, prezenti novan buĝetproponon al la Komitato, ene de 21 tagoj ekde la ricevo de la rezulto de la administra subvencio, por ke la Komitato diskutu, eventuale amendu, kaj aprobu la efektivan buĝeton por 2022."

Samideane
MB

--
Michael Boris MANDIROLA
E-mail: michae...@gmail.com
Tel: (FR) +33695551694
Skype: michaelboris


Missatge de 'Patricio Agustín Iglesias' via TEJO-Komitato <tejo-k...@googlegroups.com> del dia dv., 21 de gen. 2022 a les 20:54:

Rogier Huurman

unread,
Jan 24, 2022, 1:59:29 PM1/24/22
to TEJO-Komitato
Saluton MB kaj aliaj,

Mi malfermis retan voĉdonadon uzante vian ekzaktan vortumon: https://reto.tejo.org/vochdonado/retaj/64. Ĝi daŭros naŭ tagojn, ĝis merkredo la 2-a de februaro ĉi-hore.

Roĉjo

Op za 22 jan. 2022 om 00:46 schreef Michael Boris Mandirola <michae...@gmail.com>:

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Jan 25, 2022, 1:03:08 PM1/25/22
to TEJO-Komitato
Kara Roĉjo:

Dankon pro via laboro! Mi ĵus voĉdonis, kaj kompreneble jese. Mia unua voĉdonado! Kia emocio!

Argentinanoj (kaj latinuloj) ne kutime estas la plej taŭgaj homoj por babili pri tempadministrado. Tamen mi akcente volas rekomendi al vi, voĉdoni tuj do vi poste forgesos pri la afero. Miaopinie temas pri simpla, nepolema konsento atingita post longa fadeno kie partoprenis kelkaj samideanoj.

Ĝis poste!

Patricio Iglesias

Rogier Huurman

unread,
Feb 2, 2022, 3:55:10 PM2/2/22
to TEJO-Komitato
Saluton Komitato,

Finiĝis la voĉdono pri la propono de MB: "La Komitato de TEJO petas la Kasiston, kunlabore kun la Estraro, prezenti novan buĝetproponon al la Komitato, ene de 21 tagoj ekde la ricevo de la rezulto de la administra subvencio, por ke la Komitato diskutu, eventuale amendu, kaj aprobu la efektivan buĝeton por 2022."
25 el 47 komitatanoj voĉdonis, 18 el ili jesis, 1 neis, kaj 6 sindetenis. La propono estas akceptita.

La voĉdonoj:
Rogier 'Roĉjo' Huurman (Roĉjo) Sindetene
Vít Guiglielmo Mišurec Sindetene
Francesco Fagnani Sindetene
Léon Kamenický Jes
Venislovas Veronika Sindetene
Jordon Kalilich Jes
Valentin C. B. Jes
Kamil Getka Jes
Michael Boris Mandirola (MB) Jes
Michal Matúšov (KuboF Hromoslav) Jes
Marc Konijnenberg (Marko) Jes
Patricio Agustín Iglesias Jes
Arya Bhaskara Ferduzi Jes
Nicolas Kasolene (Nickson) Jes
Hans Eric Becklin (Hanso) Jes
Albert Stalin Tancinco Garrido Jes
JOHN EMMANUEL MAGESSA Jes
Snehaĝa Venkatesh Jes
Miguel Rocha Bento (Miĥaelo) Jes
Tomáš Stano Sindetene
Jonathan Loïc Schneider Jes
David Ruíz i Sánchez Jes
Ines Kahin Ne
Lucas Teyssier Sindetene
Uriel Gurdian Jes

Pro tri sinsekvaj maltrafitaj voĉdonoj Gonzalo Adrian Moreira (komitatano A por Argentino) kaj Matheus Arantes Pacheco (estrarano) estas konsiderataj demisiintaj. Gilbert Nyukuri kaj David López Rueda maltrafis du sinsekvajn voĉdonojn.

Kiel restantaj estraranoj la demisio de Matheus bedaŭras nin, sed ne venas kiel surprizo. Jam ekde la komenco Matheus malmulte povis okupiĝi pri estraraj taskoj, inter alie pro nova laboro. Léon, kiu loĝas en la sama urbo kun Matheus, multfoje kontaktis lin, kaj en januaro Matheus konsentis, ke ne havas sencon por li plu esti estrarano. Finfine li ne sendis demisiian leteron al la Komitato, sed la rezulto estas sama.
Jam antaŭ semajno la Estraro kontaktis la Elektan Komisionon pri la baldaŭa manko, kaj ili do komencis subteni nin en la serĉo de estrarkandidatoj. Estas aliaj malaktivaj estraranoj, kiuj ankoraŭ konsideras sian estontan rolon. Ni havas bonan esperon plej laste dum la Komitatkunsido fini alelekto(j)n kaj ekde tiam denove havi plene funkciantan estraron.

Via Ĝenerala Sekretario,
Roĉjo


Op di 25 jan. 2022 om 19:03 schreef 'Patricio Agustín Iglesias' via TEJO-Komitato <tejo-k...@googlegroups.com>:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages