La 1-an — 4-an de majo apud Moskvo pasis tradicia Esperanto-renkontiĝo APERo, pri kiu mi, iom malfrue, rakontu nun.
APERo estas aranĝo de Moskva Esperanto-Asocio «MASI», kaj ĉi-jare «MASI» havas 30-jaran jubileon. Pro tio ĉi-jara APERo havis la temon «30 jaroj». Oni traktis la temon diverse — kaj gratulis la asocion, kaj rememoris antaŭtridekjarajn okazaĵojn, ĉu ligitajn al Esperanto, ĉu tute alisferajn. Dum la malfermo ĉiuj partoprenantoj (ĉirkaŭ 35 homoj) rakontis pri tio, kio ili estis en la jaro 1995, pri kio okupiĝis kaj kion sciis pri la fondita tiujare «MASI». Oldaj multjaraj esperantistoj rememoris pri sia vivo en tiu tempo. Pli junaj partoprenantoj agnoskis, ke ili ankoraŭ ne sukcesis naskiĝi aŭ estis tro junaj kaj nenion sciis pri Esperanto.
La organiza teamo de APERo ĉi-jare kreskis — al Irina Gonĉarova kaj Aleksandr Basov aldoniĝis Jaroslavna Puŝkarskaja, kiu zorgis pri la programo de la aranĝo. La programo, kiel kutime, estis diversa, en ĝi troviĝis loko por prelegoj, koncertoj, ludoj, diskutoj.
Kelkaj prelegoj estis dediĉitaj speciale al la temo: Mirina rakontis pri naskiĝo kaj evoluo de MEA «MASI», Nikolao Gudskov prelegis pri stato de Esperanto-movado en tiu malproksima 1995-a jaro. Okazis ankaŭ tute alitemaj prelegoj, ekzemple, prezentaĵo pri neŭroretoj (Ilja Gnusarjov) kelkaj programeroj pri literaturo (Raja Kudrjavceva, Geĉjo Basov, Mikaelo Bronŝtejn). Julia Mul, esperantistino el Germanio, rakontis pri la germana Esperanto-biblioteko en Aalen.
Neatendite multe oni parolis ĉi-foje pri neŭraj retoj. Estis kaj apartaj prelegoj pri ili (unu — de Ilja Gnusarjov, pri uzado de neŭraj retoj por studado; la alia — de Mikaelo Povorin, pri uzado de ili por muzikumado) kaj konstantaj mencioj pri neŭroretoj dum pridiskuto de aliaj temoj, kaj superŝutado de la aranĝa telegram-babilejo per neŭroretaj memeoj kaj ligitaj al tiu afero mesaĝoj. La superŝutado fakte daŭras eĉ ĝis nun...
Kompreneble, okazis koncertoj de Mikaelo Povorin kaj Mikaelo Bronŝtejn, kaj ĉiuvespernokte gitarludis Aleksandr Ĥrustaljov. Neplanite kaj spontane okazis ankoraŭ unu ĝuinda koncerto - de Aleksandr kaj Oĉjo duope.
La distran parton konsistigis interpretista konkurso (preparita de Larisa kaj Geĉjo), trompludo (kiun faris Aleksandr Ĥrustaljov), rebusoj de Mikaelo Povorin kaj tute nova por mi ludo «Drakoj kaj galerioj», kiun organizis Slava, kaj kiu evidentiĝis por mi tre freŝa kaj interesa malkovro.
Laŭ sia koncepto «APERo» estas lingvomergiĝa aranĝo, kiu destinitas por havigi al homoj esperantlingvan praktikon. Pro tio «APERo» ĉiam havas striktan lingvan disciplinon kiel ĉefan regulon por partoprenantoj. Ŝajne, ĉi-foje oni sukcesis teni ĝin je eĉ pli alta nivelo ol du jarojn antaŭe. Tiam, antaŭ du jaroj, mi foj-foje aŭdis iun mallaŭtan krokodiladon en anguloj, sed ĉi-foje mi tion tute ne aŭdis. Dum la aranĝo kaj tuj post ĝi mi atentis, ke ofte pensas en Esperanto, kaj foj-foje eĉ stumbliĝis, kiam devis paroli al iu neesperantisto en la bazejo ruse.
Ĝenerale la aranĝo pasis tre bone, kaj mi ĝojis revidi ĉiujn partoprenantojn. Amuze, ke, kvankam la siglo «APERo» deĉifriĝas kiel Antaŭprintempa Esperanto-renkontiĝo, ĉi-foje ĝi okazis ne antaŭ printemo, sed maje, en fina triono de printempo. Tamen, ŝajne, la naturo decicis speciale omaĝi al la aranĝo kaj liveris al ni vintron en unu el la tagoj. Faladis tute vera neĝo, kaj la teritorio de la bazejo, kie ni troviĝis, kovriĝis per blanka tapiŝo. La tapiŝo rapide degelis, kaj la vintro, kontentiĝinte pri la farita impreso, malaperis same subite, kiel alvenis. En la lasta tago de la renkontiĝo jam denove regis printempo, jam definitive. Dankon al la organizantoj pro la aranĝo, gratulon kaj sukcesojn al MEA «MASI»!
Aleksandr Lebedev.