Estimataj Gesamideanoj,
permesu al mi, ke uzante ĉi tiun eblecon mi elkore salutos elstarajn medicinistojn esperantistojn d-rinon Julianna Farkas (Molnár) kaj d-ron Ludoviko Molnár el Budapeŝto (Hungario), fondintojn de historia Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo. Samtempe mi
havas plezuron informi Gesinjorojn Molnár pri la jubilea IMEK, kiu okazos en junlio 2027 j. en Krakovo, 50 jaroj post la unua IMEK, kiu okazis en M.Kopernik Medicina Akademio en la jaro 1977. Tiun ĉi IMEK en Krakovo okazis i.a. dank`al tiama Sekretario de UMEA d-ro Imre Ferenczy kaj dank`al tre aktiva grupo de medicinistoj, kiuj alvenis el Hungario sub gvido de gesinoroj Molnár. Venontjare estos ebleco denove renkontiĝi en Krakovo, sed nun en Jagelona Universitato fondita en la jaro 1366 en Krakovo. Ĉiuj informoj pri la 24-a IMEK estos preparitaj en la angla, esperanta kaj polaj lingvoj kaj vi povos trovi uzante suban ligilon
https://www.youtube.com/@24IMEK_UJCM
Krome, uzante la suban ligilon vi povos rigardi edukfilmojn kun aldonita esperanta traduko.
https://youtube.com/@counterfeitmedicinesandhealth?si=BqzX7bQBQqoJWFub
Kaptante tiun ĉi okazon mi elkore invitas ĉiujn medicinistojn esperantistojn por helpi min sukcese organizi nian jubilean IMEK-on. Mi tre esperas, ke niaj emintentaj esperantistoj medicinistoj festos kun ni tiel gravan jubileon - Julinjo kaj Ludoviko mi elkore invitas vin por kunlabori pretigante interesan programon por la 24-a IMEK.
Kun elkoraj salutoj
Vladimiro
. Venontjare
--
"Oficiala sekcio de UMEA pri praktika uzo de medicino en esperanta medio, do al ĝi povas aparteni iun ajn interesito pri medicino sen kondiĉoj ke li/ŝi/ri estu sanprofesiulo"
Nia laboro estas "De medicinistoj-por-esperanto"
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "medicinistoj-por-esperanto" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to medicinistoj-por-es...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/medicinistoj-por-esperanto/7f9db15a-6d53-43ee-9d0f-cba52f52545cn%40googlegroups.com.
TRE ESTIMATAJ MEDICINISTOJ,GEAMIKOJ .D-ro prof. Vlodimir OPOKA!
Gxoje mi legis la informojn pri IMEK, en mar2027., en mia lando Hungario ( en urboj Budapest, Hódmezővásárhely kaj Szeged, ) se mi bone kalkulas 6 foje estis organizita IMEK.
Parolinte kun tiuj medicinistoj,kiuj prelegis dum pasintaj IMEK-oj el ili kelkaj povos partopreni, prelegi kaj ankau mi.
MI aligxis al medicicna esperanto fako en jaro 1973, en aprilo, kaj dum 25 jaroj mi gvidis,direktis la lokan Medicinan Espranto- Fakgrupon en urbo Hódmezővásárhely.
Atentante cxiujn informojn, estime elkore salutas vin Cxiujn s-ino Katarina Faragó.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/medicinistoj-por-esperanto/ensrmcvjxnncisdpzzgv%40tmil.
Kara Katarina,
mi tre bone memoras, kiam vi prelegis en la jaro 1977
dum la 1-a IMEK en Krakovo
kaj d-rino Julinjo Farkas kuraĝigis vin dum via prelego. Dank`al via sindona laboro por UMEA
jam la 2-a IMEK okazis en urbo Hódmezővásárhely (1979), tiam vi sukcese daǔrigis nian tradicion, kiu funkcias
ĝis hodiaǔ - dum la 1-a IMEK ni decidis, ke IMEK-oj ni organizos ĉiun duan jaron.
Pli poste vi, Kara Katarina, organizis kelkfoje sekvontajn IMEK-ojn en Hungario helpe de tre aktivaj hungaraj esperantistoj, ĉiam kun granda sukceso. En la jaro 2027 en Krakovo estos bona ebleco rememorigi komunan sukceson de ĉiuj medicinistoj, kiuj dum kelkdek jaroj subtenis niajn konferencojn (nun kongresojn). Tio estos bona ebleco por renkontiĝi kun partoprenantoj de la 1-a IMEK kaj pasitaj IMEK-oj, kiuj ankoraǔ vivas.
Mi tre bone memoras, kiam ni kune vizitis elstaran esperantiston kuraciston d-ron Istvan Hegyi en Budapeŝto organizanto de IMEK en Veszprem (Hungario) kaj nian estimatan Prezidanton de UMEA d-ron Imre Ferenczy
antaǔ ilia morto. Mi neniam forgesos ilin, kiuj estis niaj bonegaj amikoj kaj sindonaj aktivuloj de internacia medicinista esperanto movado. Dum la 24-a IMEK ni nepre devas prezenti historion de ĉiuj IMEK-oj kaj ĉiuj mertitplenaj medicinistoj esperantistoj.
Mi kun ĝojo atendas vian kunlaboron por sukcese organizi la jubilean (1977-2027) 24-an IMEK-on
en Krakovo en julio 2027 j.
Kun elkoraj salutoj
Vladimiro Opoka
Prezidanto de la Organiza Komitato de la 24-a IMEK
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/medicinistoj-por-esperanto/000001dc950c%2429191c90%247b4b55b0%24%40espmed.hu.