Demando al UMEA kaj gratuloj

0 views
Skip to first unread message

Sandra BurguesRoca

unread,
Jun 6, 2026, 6:25:46 PM (2 days ago) Jun 6
to medicinistoj-...@googlegroups.com

Karaj geamikoj,

Mi kore gratulas D-ron Christoph Klawe pro lia nova reelekto kiel Prezidanto de UMEA. Mi deziras al li sukcesan mandatperiodon kaj multajn atingojn por la disvolviĝo de medicina Esperanto kaj internacia kunlaboro.

Mi ŝatus ankaŭ fari demandon: Ĉu UMEA havas Etikan Komitaton aŭ Sciencan/Esploran Komitaton, al kiu eblus prezenti esplorprojekton por konsidero aŭ kunlaboro?

Temas pri la projekto E-MEM 40, internacia esploro rilata al memoro, maljuniĝo kaj Esperanto, kiun mi nuntempe disvolvas. Mi tre interesiĝus scii ĉu ekzistas oficiala strukturo ene de UMEA por etikaj, sciencaj aŭ esploraj konsultoj kaj aproboj.

Antaŭdankon pro viaj informoj.

Kun amikaj salutoj,

Drino. Sandra Burgues Roca

Geriatristo – Montevideo, Urugvajo

Dr. Christoph Klawe

unread,
Jun 7, 2026, 5:24:24 AM (20 hours ago) Jun 7
to UMEA-Diskutlisto
Kara D-rino Burgues Roca,

verdire ĝis nun UMEA bedaŭrinde ne havas tian fakularon - etikan komitaton aŭ sciencan komitaton -, aparte ne iun, kiu estus agnoskita formale per nacia universitato. Sed via demando estas tre interesa, kaj mi povas diri, ke inter ni estas diversaj fakuloj kun oficoj ĉe universitatoj kaj kontaktoj al de vi serĉitaj komitatoj. Ĉar ni ja deziras montri, ke Esperanto certe taŭgas por sciencaj projektoj, ni volonte esploras manierojn por helpi vin. Mi proponas, ke vi sendos vian projekto-skizon kun priskribo de la ekzakta helpo, kiun vi bezonas, al um...@uea.org. Poste ni volonte daŭrigos la korespondon pri via peto kaj la ebla helpo.

Esperante, ke tiu respondo iel helpos al vi sukcesi salutas ankaŭ dankante pro via gratulo
Christoph Klawe

Prezidanto de UMEA

--
"Oficiala sekcio de UMEA pri praktika uzo de medicino en esperanta medio, do al ĝi povas aparteni iun ajn interesito pri medicino sen kondiĉoj ke li/ŝi/ri estu sanprofesiulo"
Nia laboro estas "De medicinistoj-por-esperanto"
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "medicinistoj-por-esperanto" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to medicinistoj-por-es...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/medicinistoj-por-esperanto/CAPmYpErEfYM2siZi90bUgjS66HFX3t9ry6%3DBRP%3D80W%3DVruf2Jg%40mail.gmail.com.

Sandra BurguesRoca

unread,
Jun 7, 2026, 5:09:06 PM (8 hours ago) Jun 7
to medicinistoj-...@googlegroups.com

Kara D-ro Klawe,

koran dankon pro via afabla kaj detala respondo. Mi plene komprenas la nunan situacion de UMEA rilate al etika aŭ scienca komitato. Tamen mi tre ĝojas scii, ke inter la membroj de UMEA troviĝas kolegoj kun universitataj spertoj kaj kontaktoj, kiuj eventuale povos konsili pri la projekto, kaj/aŭ partopreni kiel aŭtoroj.

Mi aparte dankas vin pro via preteco helpi. Mi konsentas, ke estus valora montri, ke Esperanto povas servi kiel lingvo por seriozaj internaciaj sciencaj esploroj. Laŭ via propono, mi sendos la projekton E-MEM40+ kune kun mallonga klarigo pri la speco de helpo kaj konsilo, kiujn mi serĉas.

Mi tre dankas vin pro via atento, via kuraĝigo kaj via subteno de ĉi tiu iniciato. Kun koraj salutoj el Montevideo, Sandra


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages