Ueli sendas sian baldaŭan respondon: Partopreno je la UK en Brno: movada foiro, UMEA-kunveno

7 views
Skip to first unread message

ueli....@swissonline.ch

unread,
Apr 27, 2025, 8:24:23 AMApr 27
to c.k...@web.de, medicinistoj-...@googlegroups.com
Kara Christoph

mi ne jam findecidis, sed POVAS ESTI, ke por mi - -

la kalendaraj (novaj 2025-07-26 ĝis 8-2)

kaj la geografiaj ("de <Bern al Brno> ne povas esti tre for ;-) , [eble tamen mil kilometroj ĉu?]")

kondiĉoj - -

permesos, ke mi iam respondu JESE. Mi ofertis por UK 2023 Torino mian partoprenon surlokan por UMEA, mi tie prelegis kadre de kongresa temo, sed ekmankis tiam en kongresejo a f i ŝ t a b u l o por mesaĝetoj [antataŭata per por mi ne alirebla "poŝtelefona s o l v o"].

Estos la UK en Brno la lasta, antaŭ ol mi, nun 69-jaraĝa, emeritiĝos je 70 en septembro. Ankaŭ pro tio ne eblas nun jam findecido.
KAZE, ke la UK mi ĉeestos (kaj pri kunveno de UMEA-anoj informiĝos: kiam kaj kie!) mi certe volas minimume cxeesti; pri Movadfoiro senkondiĉe jes!

Mi kopie skribas al nia <medicinista retlisto: medicinistoj-...@googlegroups.com>, sciante, ke multaj el ili jam ricevis vian demandon, sed neniu aliel vidus mian respondon tute ne gravan, pri kiu mi tamen fieretas.

> > > > Karaj UMEA-anoj, kiu el vi partoprenos la venontan UK en Brno ĉi-somere? Ĉu iu el vi ŝatus reprezenti UMEA-on kadre de la Movada Foiro aŭ okazigi kunvenon de UMEA-anoj en salono de la kongresejo? Respondon baldaŭan petas Christoph Klawe Prezidanto de UMEA

Eduard Kusters

unread,
Apr 28, 2025, 3:24:18 PMApr 28
to medicinistoj-por-esperanto
Kara Kristov,

Mi iros al UK en Brno. Mi esperas vidi plurajn kolegojn tie. Ĉu ekzistas programo por UMEA? Ĝis nun mi aŭdis nenion.
Ĉu vi havas specialan mesaĝon, kiun vi volas transdoni?

Op zondag 27 april 2025 om 14:24:23 UTC+2 schreef ueli....@swissonline.ch:

Eduard Kusters

unread,
Apr 29, 2025, 2:34:03 AMApr 29
to medicinistoj-por-esperanto
Kara Kristov,

De mia kolego Uli mi aŭdis pri la UMEA-kunveno en Brno. Pro iu kialo mi maltrafis la mesaĝojn pli frue. Ankoraŭ ne estas klare al mi, kion precize celis via demando. Reprezentado kie kaj kiel? Se okazos kunsido de UMEA, mi ŝatus eble fari prezentaĵon:
- La Ĵuro de Hipokrato (15 minutoj)
- Medicino kiel rezulto de la filozofia mondkoncepto (20 minutoj)

Mi atendos ĝis mi aŭdos pli pri la tempo kaj formato de la kunveno.

karajn kolegajn salutojn,

Eduard Kusters

Op maandag 28 april 2025 om 21:24:18 UTC+2 schreef Eduard Kusters:

um...@interia.pl

unread,
Apr 30, 2025, 8:01:25 AMApr 30
to medicinistoj-...@googlegroups.com, Eduard Kusters, Dr. Christoph Kl
Kara Samideano Eduard,

mi kun ĝojo tralegis vian leteron, ĉar mi planas partopreni UK-on en Brno
kaj tiam mi volonte renkonti
ĝos kun vi. Prezidanto de UMEA d-ro Christoph Klawe
mendis salonon (90 minutoj) por organizi nian jarkunvenon enkadre de la Universala Kongreso de Esperanto nome de UMEA kaj dum tiu
ĉi jarkunveno estos ebleco prelegi kaj ankaǔ diskuti pri la aktuala stato kaj pri la estonteco de UMEA, IMEK-oj kaj MIR. La programo de nia jarkunveno estos fiksita, kiam ni ekscios kiom da medicinistoj planas veturi al Brno kaj kiom da prelegoj proponos – 60 minutoj mi proponas 

por prelegoj kaj 30 minutoj por diskutado.

Atendante fruktodonan jarkunvenon mi kore salutas 
ĉiujn medicinistojn.


Prof. dr hab. n. farm.
Włodzimierz Opoka

Ĉefredaktoro de MIR

Honora Membro de UMEA


Temat: Re: UMEA-kunveno
Data: 2025-04-29 8:34
Nadawca: "Eduard Kusters" <eduard...@gmail.com>
Adresat: "medicinistoj-por-esperanto" <medicinistoj-...@googlegroups.com>;



--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "medicinistoj-por-esperanto" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to medicinistoj-por-es...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/medicinistoj-por-esperanto/d6b73881-9885-471b-840a-e12a1c789e01n%40googlegroups.com.


Eduard Kusters

unread,
Apr 30, 2025, 12:32:00 PMApr 30
to medicinistoj-por-esperanto
Kara samideano Włodzimierz Opoka,

Ege dankon pro via intereso. Laŭ mia kompreno, kolego prezidanto de UMEA, Christoph Klawe, organizis salonon por la ĉiujara kunveno. Mi komprenas, ke 90 minutoj estas disponeblaj. 
La plej grava afero ŝajnas al mi, estas la nuna situacio kaj la estonteco de UMEA, IMEK kaj MIR. Ĉu ankoraŭ eblas kaj havas sencon prezenti referatojn? Ĉu ne estus pli bone fari tagordon kaj bone prepari tion? 
Se vi opinias, ke estus utile doni prelegon, tiam mi faros tion. Mi limigus ĝin al unu referato titolita "La Hipokrata Ĵuro en Nia Tempo". Mi limigus la tempon al 15 minutoj kun 15 minutoj por diskuto. Por la prezento mi bezonos komputilon kun projekciilo.
Bonvolu sciigi min ĉu ĉi tio estas en ordo por vi.

Amike,
Eduard Kusters


Op woensdag 30 april 2025 om 14:01:25 UTC+2 schreef Vlad:

Dr. Christoph Klawe

unread,
May 1, 2025, 2:11:39 PMMay 1
to UMEA-Diskutlisto
Kara Eduard,

vi pravas: mi mendis salonon por 90 minutoj por nia jarkunveno kadre de la UK. Vladimiro Opoka estros kaj kunordigos la kunvenon, kaj mi petas interkonsenti la programon kun li.

Amike,
Christoph

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages