Atentu: Bonvolu aliĝi al https://groups.io/g/bona-lingvo. Kiam vi ĉiuj estos aliĝintaj, ni komencos diskuti tie anstataŭ tie ĉi.
En la sporto de glacihokeo, mi proponas:
- bodiĉeko → perkorpa ludo
Mi prenas la vorton kaj la proponon de La Sporta Lingvo en Esperanto, kiu diras:
- "perkorpa ludo (vulg.: bodiĉeko), t.e. kuri aŭ salti kontraŭ la kontraŭulon aŭ neregule ekpuŝi lin"
--
La diskutitaj vortoj troviĝas ĉe https://LaBonaLingvo.org
Por malaboni de la grupo, sendu retpoŝton al labonalingvo...@googlegroups.com
Vidu ĉi tiun mesaĝon ĉe https://groups.google.com/g/labonalingvo
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "La Bona Lingvo (nova)" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to labonalingvo...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/labonalingvo/bb345a8d-5814-4bd5-a429-7982e9700b81n%40googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/labonalingvo/0c5cbc47-dcaa-4e21-8c45-b21c564460fbn%40googlegroups.com.
Bodiĉeko: kiel eksterordinara kaj ridinda vorto! Oni havas la impreson, ke la homo, kiu elpensis ĝin, tute ne komprenas kiel oni kreas vortojn en Esperanto..Mi ne komprenas pri kio temas. Ĉu tio estas kiel en rugbeo aŭ usona piedpilkado, kiam membro de unu teamo rajtas fizike ĵeti sin kontraŭ membro de la kontraŭa teamo, kiu en tiu momento tenas la pilkon? Tion en la angla oni nomas "tackle". Ŝajnas al mi, ke eble en Esperanto oni nomas tion "ataki".
Nun mi trovas la terminon en la angla Vikipedio https://en.wikipedia.org/wiki/Checking_(ice_hockey) Eble oni povus traduki tion per "bloki", kiel iu jam proponis.Sed ĉu ĉi tiu diskuto estas tute teoria, aŭ ĉu la vorto efektive aperis en iu kunteksto? Ne ŝajnas al mi utile diskuti tiajn terminojn eksterkuntekste. Ludanto de hokeo povus pli bone informi nin, kiel nomi tian movon, kaj povus esti ke veraj ludantoj jam havas sian terminon. Ili pli bone ol ni povos taksi, kiel esprimi tian movon.