rimoido

9 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Mar 13, 2026, 11:25:59 PM (7 days ago) Mar 13
to la bona lingvo
Mi proponas:
  • rimoidonepura rimo, neperfekta rimo, preskaŭrimo, kvazaŭrimo, proksimuma rimo
Rimarku, ke:
  • Testa PIV havas: kvazaŭrimoj = neperfektaj rimoj
  • Ni havas: asonanco → kvazaŭrimo
  • ReVo havas kaj rimoido kaj nepura rimo, sed mi ne komprenas la distingon.
Mi ne povas trovi alian lingvon kun tiu formo "rimoid".

La tekstaro havas unu uzon de la vorto:
  • Mi nur menciu, ke la Gvidlibro de Kalocsay-Waringhien konsideras kiel puran rimon nur la samecon de la lasta akcenta vokalo kaj de ĉiuj ĝin sekvantaj sonoj, ekz-e duajn — ĝuajn aŭ ekstra — dekstra. Iliajn konsiderojn pri tiel nomitaj viraj kaj virinaj rimoj, rimoidoj, agordoj kaj asonancoj mi preterlasas. (Internacia Kongresa Universitato)

Leo De Cooman

unread,
Mar 17, 2026, 4:35:24 PM (3 days ago) Mar 17
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉu la signifo de rimoido povus esti "rim-aĉ-o"?

Amike salutas Leo


Op 14/03/2026 om 04:25 schreef noammohr:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/464f8304-87a7-4522-b73f-d1a47c368854n%40googlegroups.com.

Leo De Cooman

unread,
Mar 17, 2026, 4:43:33 PM (3 days ago) Mar 17
to la-bona...@googlegroups.com


Op 14/03/2026 om 04:25 schreef noammohr:
Mi proponas:
  • rimoidonepura rimo, neperfekta rimo, preskaŭrimo, kvazaŭrimo, proksimuma rimo
Rimarku, ke:
  • Testa PIV havas: kvazaŭrimoj = neperfektaj rimoj
  • Ni havas: asonanco → kvazaŭrimo
  • ReVo havas kaj rimoido kaj nepura rimo, sed mi ne komprenas la distingon.
Mi ne povas trovi alian lingvon kun tiu formo "rimoid".
En la nederlanda oni hava vorton "rijmelarij". Google Translate angligas tiun vorton per "doggerel". En angla-esperanta vortlisto oni tradukas tiun vorton per "veraĉoj"

La tekstaro havas unu uzon de la vorto:
  • Mi nur menciu, ke la Gvidlibro de Kalocsay-Waringhien konsideras kiel puran rimon nur la samecon de la lasta akcenta vokalo kaj de ĉiuj ĝin sekvantaj sonoj, ekz-e duajn — ĝuajn aŭ ekstra — dekstra. Iliajn konsiderojn pri tiel nomitaj viraj kaj virinaj rimoj, rimoidoj, agordoj kaj asonancoj mi preterlasas. (Internacia Kongresa Universitato)

Noam Mohr

unread,
Mar 18, 2026, 9:04:51 AM (2 days ago) Mar 18
to la-bona...@googlegroups.com
On Tue, Mar 17, 2026 at 4:35 PM 'Leo De Cooman' via la bona lingvo <la-bona...@googlegroups.com> wrote:

Ĉu la signifo de rimoido povus esti "rim-aĉ-o"?

Hahaha. "Aĉo" estas opinio. Poemistoj ofte elektas uzi ilin, kaj ne konsideras ilin aĉaj.
 

ro-esp

unread,
Mar 18, 2026, 8:15:07 PM (2 days ago) Mar 18
to la bona lingvo


Op dinsdag 17 maart 2026 om 21:43:33 UTC+1 schreef Leo De Cooman:
Op 14/03/2026 om 04:25 schreef noammohr:
Mi proponas:
  • rimoidonepura rimo, neperfekta rimo, preskaŭrimo, kvazaŭrimo, proksimuma rimo
Rimarku, ke:
  • Testa PIV havas: kvazaŭrimoj = neperfektaj rimoj
  • Ni havas: asonanco → kvazaŭrimo
  • ReVo havas kaj rimoido kaj nepura rimo, sed mi ne komprenas la distingon.
vortaro.net diras: rimoido. Rimo, en kiu la postakcentaj konsonantoj similas, sed ne samas (ekz.: vorto-pordo).


Mi ne povas trovi alian lingvon kun tiu formo "rimoid".
En la nederlanda oni hava vorton "rijmelarij". Google Translate angligas tiun vorton per "doggerel".

Tiuj estas malsamaj aferoj, ĉu?
 
En angla-esperanta vortlisto oni tradukas tiun vorton per "veraĉoj"

Ĉu vi celis diri "verSaĉoj? 
                                                              ĝis, Ronaldo N
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages