ĵartelo

11 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Jul 1, 2022, 9:47:53 PM7/1/22
to la bona lingvo

ĵartelo -> ŝtrumporubando, ŝtrumpotenilo, ŝtrumpostreĉilo, ŝtrumpo(ten/streĉ)a rubando

Leo De Cooman

unread,
Jul 2, 2022, 4:47:58 AM7/2/22
to la-bona...@googlegroups.com
On 7/2/22 03:47, noammohr wrote:

ĵartelo -> ŝtrumporubando, ŝtrumpotenilo, ŝtrumpostreĉilo, ŝtrumpo(ten/streĉ)a rubando

Jes.

Amike salutas Leo

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/44d22351-0cfe-4236-ab0b-5956f9a56f1bn%40googlegroups.com.

noammohr

unread,
Aug 17, 2025, 4:53:01 PMAug 17
to la bona lingvo
Leo diris:
ŝtrump-ten-il-o? Laŭ mia kompreno temas pri "vertikala" rubando, dum ankaŭ eblas teni ŝtrumpon per ĉirkaŭa rubando.

anna lowenstein

unread,
Aug 19, 2025, 7:28:10 AMAug 19
to la bona lingvo
Ankaŭ en la angla ŝajnas esti iom da konfuzo pri la vorto. Ĉu "garter" aŭ "suspender"? "Garter" (anglalingve) estas bendo ĉirkaŭ la kruro, sub aŭ super la genuo, por malhelpi ke la ŝtrumpoj glitu malsupren, dum "suspender" estas tiu, kiu pendas de zono aŭ korseto, por teni ilin desupre. Estas malsamaj uzoj en la brita kaj usona angla.

PIV distingas la du vortojn per "ĝartero" kaj "ĵartelo". "Ĝartero" estas la bendo ĉirkaŭ la kruro, dum "ĵartelo" estas tiu, kiu pendas de zono aŭ korseto. Aliflanke mi foje aŭdis "ĵartelo", neniam "ĝartero". Mi eĉ ne sciis ĝis hodiaŭ, ke la dua vorto entute ekzistas.

Se oni serĉas en la Tekstaro, estas pluraj ekzemploj de "ĵartelo", sed nur el du verkoj. "Ĝartero" tute ne aperas. La unusola trafo el "Kruko kaj Baniko" supozeble rilatas al la pendanta bendo, dum la 10 trafoj el "Don Quijote" supozeble rilatas al la rubando ĉirkaŭ la kruro. 

Por Ĵartelo mi proponas "ŝtrumpo-tenilo" kaj "ŝtrumpo-rubando". Sed fakte mi metus nur ondan linion. Temas pri iom aparta koncepto.
Por Ĝartero mi proponas sagon, kun la samaj du proponoj.

Memoru, ke ni proponas uzeblajn vortojn, ne difinojn. 

"Streĉilo" donas al mi la impreson de iu maŝino, kiel celo estas streĉi ŝtrumpon, supozeble por longigi ilin.

Anna

Noam Mohr

unread,
Aug 23, 2025, 3:50:28 PMAug 23
to la-bona...@googlegroups.com

Pri ĝartero, PIV havas: ĝartero = krurzono. Eble?

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages