sprinti

9 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Mar 18, 2026, 1:29:27 AM (2 days ago) Mar 18
to la bona lingvo
Ni havas linion:
  • sprinti → ekkuri
Sed tio ŝajnas malĝusta, ne temas pri la komenco de la kurado. Mi proponus anstataŭe:
  • sprinti → kuregi
Sed pri la sporto "sprinto", eble "kurego" ne estas klara. "Mallonga vetkuro"?

ro-esp

unread,
Mar 18, 2026, 7:49:15 PM (2 days ago) Mar 18
to la bona lingvo


Op woensdag 18 maart 2026 om 06:29:27 UTC+1 schreef noammohr:
La ĉefa trajto de sprinto estas ke temas pri mallonga distanco - laú vortaro.net  maksimume 400 metroj.

Tute ne taúgas "ek" nek "eg" ĉi tie

                                                           ĝis, Ronaldo N    

              

noammohr

unread,
Mar 18, 2026, 11:21:23 PM (2 days ago) Mar 18
to la bona lingvo
ro-esp skribis:
noammohr skribis:
Ni havas linion:
  • sprinti → ekkuri
Sed tio ŝajnas malĝusta, ne temas pri la komenco de la kurado. Mi proponus anstataŭe:
  • sprinti → kuregi
Sed pri la sporto "sprinto", eble "kurego" ne estas klara. "Mallonga vetkuro"?

La ĉefa trajto de sprinto estas ke temas pri mallonga distanco - laú vortaro.net  maksimume 400 metroj.

Tute ne taúgas "ek" nek "eg" ĉi tie

Pri "kuregi" mi volis esprimi "kuri kiel en sprinto", tio estas, kuri kiel eble plej rapide. Ekz, "Ni sprintis al la fino". Ĉi tie "ekkuri" ne taŭgas, sed "kuregi" jes.

Vikipedio havas "Mallongdistanca kuro". Por la sporto, tio ŝajnas akceptabla al mi.

Pjer

unread,
Mar 19, 2026, 4:18:26 AM (yesterday) Mar 19
to la bona lingvo
Eble : 
sprint'i --->  fulme kuri;  fulm'kur'i
sprint'o -->  fulma kuro
Ammike, Pjer.

Leo De Cooman

unread,
Mar 19, 2026, 6:48:22 AM (yesterday) Mar 19
to la-bona...@googlegroups.com

"Rapidkuri"  (PIV diras, ke sprinto estas rapidkuro)

Amike salutas Leo

Op 19/03/2026 om 00:49 schreef ro-esp:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/ced154e1-c2ff-439e-9813-5b074d093da4n%40googlegroups.com.

lowenstein, anna

unread,
6:57 AM (2 hours ago) 6:57 AM
to la-bona...@googlegroups.com
"Sprinto" ŝajnas esti specifa sporto - ne simple kurado, sed kurado ĝis 400 m. Tiu nomo estas prenita el la angla. Oni bezonus la vorton nur se oni listigus olimpiajn sportojn aŭ simile. Mi dirus "400-metra kurado", "200-metra kurado", "mallongdistanca kurado" ktp. Ĝenerale ne necesas diri "rapidkuro" - evidente la celo de konkursa kurado estas kuri rapide! Eble oni povus diri "rapidkuro" por distingi tion de la pli longedaŭra kurado necesa por pli longaj distancoj.

Por uzo ekster sporta kunteksto, mi simple dirus "kuri", ekz. "ŝi vidis la aŭtobuson kaj kuris al la haltejo". Oni povus ankaŭ diri "Ŝi vidis la aŭtobuson kaj kuris rapide al la haltejo", aŭ "Ŝi vidis la aŭtobuson kaj kuris kiel olimpia atleto al la haltejo".

Anna



--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages