Ni havas ĉi tiujn liniojn:
Mi proponas fortraduki ĉiujn tri vortojn per »verda citrono«, tiel:
Ŝajnas al mi, ke la nomo »limeto« estas en diversaj lingvoj uzata por kelkaj diversaj specoj de citrusoj (citron-parencaj fruktoj), kies komunaj ecoj estas verda koloro kaj malplia acideco (kompare al citrono). Sed la nomo ne ŝajnas internacie ligita al unu konkreta speco.
Laŭ PIV, limeo estas »citrus aurantiifolia«, kaj limedo estas »citrus limetta«. Ne klaras al mi, kiel laŭ PIV oni nomu aliajn similajn specojn, kiel »citrus latifolia« aŭ »citrus microcarpa«.
Se oni volas precize distingi la specojn per precizaj nomoj en Esperanto, mi opinias, ke tio devas okazi per distingeblaj, memoreblaj, kaj priskribaj nomoj, kiel okazas en la latina aŭ en la ĉeĥa (»mexická limetka«, »perská limetka«, »filipínská limetka«). Ĝi certe ne okazu per pluraj novvortoj, kies formoj estas arbitre elektitaj kaj facile inter-konfuzeblaj. (Kial tiu speco nomiĝu »limeo« kaj tiu ĉi »limedo«? Kial ne male?)
Se »verda citrono« ŝajnas al iu tro malspeciala, mi konsentus elekti unu plej taŭgan formon kaj uzi tiun por ĉiuj specoj de la kreskaĵo, eventuale kun precizigaj a-vortoj. Sed »verda citrono« ŝajnas al mi ĉiuokaze bona kaj menciinda. Kion vi ĉiuj pensas?
(Noto: en Tekstaro mi trovis tri limetojn kaj unu limedon.)
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/cd06927a-0437-4ed0-8fc3-be283edfbeefn%40googlegroups.com.
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/4300869.R56niFO833%40vonnegut.
Mi konsentas, ke ni ne decidu pri fakaj vortoj (kiel nomoj de specioj), dum mankas al ni sufiĉe plena kompreno de la fako kaj de la koncerna fakero. Fakte mi ne volas proponi formalajn nomojn por la individuaj specioj, sed nur la ĝeneralan, komunan nomon, kiun oni uzu por la fruktoj el tiuj specioj. Eble mi devis pli bone komprenigi tion en mia retletero.
La problemo estas, ke jam ekzistas la ĝenerala ideo de »frukto, simila al citrono, sed verda kaj malpli acida«. En pluraj lingvoj, tiun ideon esprimas unu vaste konata vorto. Se vi petos meznombrulon en Ĉeĥujo iri vendejon kaj aĉeti por vi la frukton »limetka«, ĝi tre verŝajne revenos kun tio, kio aspektas kiel verda citrono, sendepende ĉu temas pri »ciitrus aurantiifolia«, »citrus latifolia«, aŭ »citrus limetta«. Science, tiuj estas tri apartaj specoj; sed praktike, en ĉiutaga lingvo-uzo, ili ĉiuj havas unu komunan nomon.
Tio koncernas la ĉeĥan lingvon kaj ŝajne ankaŭ la anglan, francan, germanan, kaj aliajn – samideanoj kun intima kono de la aliaj lingvoj bonvolu korekti min, se mi malpravas. Sed ĉiuokaze esperantistoj, kiuj kutimas pensi pri la frukto sen distingo inter specoj, bezonas lerni unu komunan nomon, aŭ lerni la distingon (kio nuntempe ŝajnas al mi neebla). Kaj dum mi ne kuraĝas diri, kiel precize Esperanto distingu inter la specoj (kvankam mi kuraĝas dubi la manieron elektitan de PIV k.a.), mi opinias, ke La bona lingvo povas kaj devus almenaŭ okupiĝi pri la komuna nomo. Bonvolu konsideri ĉi tiujn supozojn aŭ cirkonstancojn:
Nuntempe, se oni serĉas unu ĝeneralan vorton por la frukto, oni ne trovas ĝin. Sed oni trovas tri vortojn, kiuj estas multe pli precizaj, ol kiom la serĉanto bezonas: limedo, limeto, limeo. Kaj por tiuj trio vortoj, oni trovos malsamajn kaj kontraŭdirajn difinojn, laŭ tio ĉu oni legos Vikipedion, ReVon, aŭ PIV-on (kaj kiun version de PIV-o).
La rezulto estas ĥaoso. Se oni ne konas la konkretan specon, oni devas konjekti aŭ hazarde elekti, ĉu oni nomos la frukton limedo, limeto, aŭ limeo. Aŭ uzi ĉiujn tri vortojn por kovri ĉiun specon. Mi kredas, ke La bona lingvo havas la bonan ŝancon rekomendi ĝeneralan nomon, kiun oni povas uzi por ĉiu el la specoj, kiuj havas similajn ecojn, kaj en pluraj lingvoj ankaŭ komunan nomon.
Eble ni ne povas nun helpi tiujn, kiuj bezonas distingi individuajn specojn, sed ni povas helpi tiujn, kiuj bezonas komunan nomon por la frukto, kaj ni povas malhelpi superfluan oftiĝon de precizaj nomoj, pri kiuj ni ne povas esti certaj, ĉu ili estas bone kaj respondece elektitaj. (Ĉar nek PIV, nek ReVo, nek Vikipedio ŝajnas kialigi siajn malakordajn elekton.)
Por eviti la impreson, ke ni opinias pli precizajn nomojn malutilaj, ni povus aldoni komenton, aŭ simple uzi ondon anstataŭ sago (do proponi la nomon »verda citrono«, sed ne malrekomendi la novvortojn). En la ĝenerala senco, mi opinias la simpligon bona kaj eĉ sufiĉe mempriskriba. Sed kompreneble estus tre bone havi pli multajn opiniojn de aliuloj. :-)
Jen malgranda komparo inter la tri menciitaj fontoj:
limeo
PIV: Citrus aurantiifolia
ReVo: Citrus aurantiifolia, Citrus latifolia
Vikipedio: Citrus aurantifolia
limedo
PIV: Citrus limetta
ReVo: Citrus limetta
Vikipedio: Citrus limettioides
limeto
PIV: Citrus limetta (evitinde)
ReVo: Citrus limetta (evitinde)
Vikipedio: Citrus limetta (nepre)
Kaj la ĉeĥa lingvo fakte havas du vortojn, el kiuj unu havas formon de karesa nomo de la alia, kaj kiuj povas esti uzataj por distingi inter malsamaj specoj, sed praktike estas uzataj ankaŭ interŝanĝeble. Do ŝajnas ekzisti en diversaj lingvoj diversaj tavoloj de diverse sciencaj aŭ nesciencaj distingoj… kaj ankaŭ tial mi opinias, ke la povo diri simple »verda citrono« estas reklaminda. Almenaŭ se neniu malkonsentas pri ties konveneco.
Je sobota 11. října 2025 3:31:06, středoevropský letní čas noammohr skribis:
> Mi timas decidi nomojn de specioj. Tio ŝajnas al mi preter nia decidkapablo.
>
> alfaPIV havas:
> limeo = Citrus aurantiifolia
> persa/tahitia limeo = Citrus latifolia
> taja limeo = Citrus hystrix
> limedo = Citrus limetta
> limeto (evitinde) = limedo
>
> Eble limeto estas evitinda pro la aspekto de lim-et-o?
>
> Mi preferas forigi limeto/limedo de la listo, kaj nur reteni la simpligojn,
> kiuj estas tutklare ĝustaj laŭ ni.
>
> On Friday, October 10, 2025 at 4:25:52 PM UTC-4 Tirifto wrote:
> > Ni havas ĉi tiujn liniojn:
> > - limeto → limedo (el PIV)
> > - limeo → verda citrono (el PIV, sed jam proponita kaj voĉdonata ĉe ni)
> >
> > Mi proponas fortraduki ĉiujn tri vortojn per »verda citrono«, tiel:
> > - limedo → verda citrono
> > - limeto → verda citrono
> > - limeo → verda citrono
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/4827194.CvnuH1ECHv%40vonnegut.
Jes.
Amike salutas Leo
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/CAH9PEqvo9DTpc1Y7urr-PvkB9hU2aRe5T%3DhLDycOjtPWk4G_rw%40mail.gmail.com.