tak-i

10 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 8, 2008, 4:32:26 AM11/8/08
to °listo 'la bona lingvo'
tak-i --> turn-i ŝip-o-n

Ĉu iu kompetentas pri ŝipadaj terminoj?

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Nov 8, 2008, 5:28:49 AM11/8/08
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

>tak-i --> turn-i ŝip-o-n
Ĉu iu kompetentas pri ŝipadaj terminoj?

Mi respondas:

bedauxrinde, mi ne estas cxioscianto. Mi povas nur prezenti tion, kion mi trovas en libroj aux en la reto.

Verdire, mi posedas du relative ampleksajn marajn  terminarojn en pluraj lingvoj, sed en cxi tiu momento mi ne povas konsulti ilin (cxar neofte mi utiligas ilin, ili trovigxas duavice en la bretaroj de mia hejma biblioteko, kaj bedauxrinde mi ne notis ilian topografian situon).

En la reto mi trovas interesan maran terminareton en esperanto:

http://www.esperanto.mv.ru/Efremov/marvortareto.html

kie “taki” estas klarigita jene:

ŝanĝi halson, ŝanĝi ventoflankon *

    Turni la ŝipon al la vento per alia flanko (= taki, ĝiri).

    ru сменить галс, переменить галс fr virer de bord, changer d'amures

 

Se la teksto estas prava, “taki” respondus al la itala “virare di bordo” (ŝanĝi direkton de la sxipo, tiel ke la vento trafu gxin cxe kontrauxa flanko); kaj se tiel, ne estus tute trafa la esprimo “turni sxipon”, cxar laux mia kompreno oni povas sxangxi direkton ankaux flanken; ecx, se oni fidas la bildojn cxe http://it.encarta.msn.com/media_461532224/Virare_di_bordo.html

por sxangxi la elmeton de la sxipo al la vento la direkto-sxangxo estas je 45 gradoj.

Estas vere, tamen, ke “turni” estas gxenerala termino, kiu ne montras per si mem la amplekson de la kurbigxo (kavankam en mia subkonscio, eble malprave, mi sentas gxin kvazaux “inversigi”).


Gxis

Antonio De Salvo

 


Anna Lowenstein

unread,
Nov 8, 2008, 5:46:18 AM11/8/08
to la-bona...@googlegroups.com

C’u “takado” ne temas pri speco de zigzagado?

Lau’ Vikipedio, la termino signifas, ke la s’ipo s’ang’as direkton por ke la vento venu de la alia flanko – sed g’i ne klarigas la motivon de tiu manovro.

Antau’ proksimume 48 jaroj mi lernis (do eble mismemoras), ke tio ebligas al la s’ipo iri kontrau’ la vento. En la supra bildeto, tiu manovro ebligus al la s’ipo iri orienten, anstatau’ iri rekte kontrau’ la vento (indikita per rug’a sago). C’u la vorto “zigzagi” povus utili? Eble “zigzagi kontrau’vente”.

Anna

 

 

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 8 novembre 2008 10.32
A: °listo 'la bona lingvo'
Oggetto: (la bona lingvo) tak-i

Antonio De Salvo

unread,
Nov 8, 2008, 6:52:20 AM11/8/08
to la-bona...@googlegroups.com

Anna Lowenstein:

 

C’u “takado” ne temas pri speco de zigzagado?

Lau’ Vikipedio, la termino signifas, ke la s’ipo s’ang’as direkton por ke la vento venu de la alia flanko – sed g’i ne klarigas la motivon de tiu manovro.

Antau’ proksimume 48 jaroj mi lernis (do eble mismemoras), ke tio ebligas al la s’ipo iri kontrau’ la vento. En la supra bildeto, tiu manovro ebligus al la s’ipo iri orienten, anstatau’ iri rekte kontrau’ la vento (indikita per rug’a sago). C’u la vorto “zigzagi” povus utili? Eble “zigzagi kontrau’vente”.

 

Mi respondas:

Anna certe pravas koncerne la duan signifon de “taki” = boardi (itale: bordeggiare), kiu cetere estas tiel klarigita en la angla-esperanta vortaro de Peter Benson cxe “tack”: sail against wind by zigzagging (= veli kontrauxvente per zigzagado).

Mi ne certas, ke ankaux en la unua signifo (turni sxipon) tauxgas la sama traduko; fakte, laux mi la direktosxangxo povas ankaux ne estigi zigzagadon, se la venta blovado stabiligxas. Kaj ankaux en la komunuza lingvo (almenaux en la itala), tia operaco montras, en figura senco, unuopan abruptan sxangxon de direkto (ekzemple, en siaj opinioj), sen ke tio kuntrenu zigzagadon (alternan revenon al la iamaj starpunktoj, kiel cxe “boardi”).

Gxis

Antonio

P.S. kiel evidentas, la termino “taki” estas pauxsajxo sur la angla (kiu, cetere, estas komunuza lingvo en la nuntempa navigado, samkiel gxis la 19-a jarcento la kutima interlingvo en Mediteraneo estis miksajxo el la dialektoj de  pluraj marurboj, precipe Venecio kaj Gxenovo, kun portugalaj, katalunaj, provencaj, grekaj, arabaj kaj turkaj influoj: iaspeca antauxtempa esperanto. Nu, ankoraux hodiaux, en la marista praktiko de Mediteraneo, oni krias “vira! = flanken turnu!” por ordoni sxangxon de direkto, laux tiu “interlingvo”).

 

 



image001.gif

Renato Corsetti

unread,
Nov 8, 2008, 7:17:26 AM11/8/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Antonjo kaj Ana!

Provizore mi registris:

tak-i --> ŝanĝ-i vent-o-flank-on, zigzag-i kontraŭ-vent-e

Kaj ni atendu aliajn rimarkojn.

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Nov 8, 2008, 4:47:59 PM11/8/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> tak-i --> turn-i ŝip-o-n
>
> Ĉu iu kompetentas pri ŝipadaj terminoj?

Mi ne speciale, sed auxtoro de E-norvega vortaro asertas, ke "taki" kun unu
signifo estas la samo kiel "gxiri", kaj kun alia, tre parenca signifo estas
la samo kiel "boardi". Se li pravas, facile konstateblas, ke "taki" ne estas
necesa en Esperanto.

Otto

Nicolas Gaufillet

unread,
Nov 16, 2008, 2:59:23 PM11/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton,

lauh mi (mi vivas sur boato kaj mia patro havas velshipon, mi demandos al li)

tak-i --> ghiri, boardi.

"taki" ebligas la boaton antauheniri, ech kiam la vento venas fronte al ghi.

amike, Niko


2008/11/8 Pilar Otto <pil...@online.no>



--


l'esperanto, pourquoi pas ?
http://esperanto-jeunes.org/

Renato Corsetti

unread,
Nov 16, 2008, 5:49:33 PM11/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
Nicolas:
tak-i --> ghiri, boardi.
"taki" ebligas la boaton antauheniri, ech kiam la vento venas fronte al ghi.
Nun nia linio estas:


tak-i --> ŝanĝ-i vent-o-flank-on, zigzag-i kontraŭ-vent-e

Amike

Renato


Nicolas Gaufillet

unread,
Nov 17, 2008, 3:47:21 PM11/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Kaj chu estas mi skribas tro malfrue ? Chu la diskuto estas malfermita ?
Kiam iu velshipos, tutcerte li ne havas tempon, por diri tion, kio estas en la linio, char la manovro postulas rapidecon, chefe kiam la shipestro admonas. Foje, ni proponas difinojn anstatauh vortojn, kaj mi timas ke neniu uzos ilin.
Amike, Niko, kiu ekis legi la pash-ghojn.


2008/11/16 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Renato Corsetti

unread,
Nov 17, 2008, 4:41:32 PM11/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Nicolas:
Kaj chu estas, ke mi skribas tro malfrue ? Chu la diskuto estas fermita ?
Ne, la diskuto ĉi tie neniam estas fermita. Vi rajtas skribi, kiam vi volas, pri unu el la linioj en la listo..

Kiam iu velshipos, tutcerte li ne havas tempon, por diri tion, kio estas en la linio, char la manovro postulas rapidecon, chefe kiam la shipestro admonas. Foje, ni proponas difinojn anstatauh vortojn, kaj mi timas ke neniu uzos ilin.
Ĉu "Ŝanĝu la flankon!" aŭ "zigzagu!" estas tro longaj? Ni ne trovis pli bonajn. Se vi havas proponojn, ni certe konsideros ilin.

Amike

Renato


Nicolas Gaufillet

unread,
Nov 17, 2008, 4:54:03 PM11/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
"boardi" kaj "ghiri" mi proponas, sed iom malfrue, certe...
Mi tuj demandos al la listo de "maristoj".

Amike, Niko


2008/11/17 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Renato Corsetti

unread,
Nov 17, 2008, 4:57:26 PM11/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Nicolas:
"boardi" kaj "ghiri" mi proponas, sed iom malfrue, certe...
Ne, ne. simple ni faris la tutan laboron por eviti tiujn radikojn, sed demandu al la maristoj.

Renato



Anna Lowenstein

unread,
Nov 18, 2008, 1:43:00 AM11/18/08
to la-bona...@googlegroups.com

Mi dubas, c’u io ajn, kio okazas s’ipe, okazas rapide – kaj mi supozas, ke c’i tiu manovro rilatas c’efe al vels’ipoj. Mi povas imagi la kapitanon diri al la c’efmaristo: “La vento venas de la nordo. Ni devas fronti g’in zigzage,” au’, “Ni zigzagu kontrau’ la vento”, au’ (kiel ordono) “S’ang’u ventoflankon!”

Kompreneble la manovro estus jam konata al la maristoj, do se g’i nomig’us tiel, ili komprenus pri kio temas. Ofte tiuj frazoj, kiuj similas difinon, fakte estus mallongigataj en la koncerna kunteksto.

La angla vorto efektive estas “Tack”, sed mi dubas, c’u iam ajn kapitano kriis “Tack!” – g’i estas fakte tro mallonga. Pli vers’ajne temis pri specifa ordono pri la nova arang’o de la veloj.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Nicolas Gaufillet
Inviato: lunedì 17 novembre 2008 21.47
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: tak-i

Antonio De Salvo

unread,
Nov 18, 2008, 2:39:28 AM11/18/08
to la-bona...@googlegroups.com

Anna Lowenstein:

>Mi dubas, c’u io ajn, kio okazas s’ipe, okazas rapide – kaj mi supozas, ke c’i tiu manovro rilatas c’efe al vels’ipoj. Mi povas imagi la kapitanon diri al la c’efmaristo: “La vento venas de la nordo. Ni devas fronti g’in zigzage,” au’, “Ni zigzagu kontrau’ la vento”, au’ (kiel ordono) “S’ang’u ventoflankon!”

Kompreneble la manovro estus jam konata al la maristoj, do se g’i nomig’us tiel, ili komprenus pri kio temas. Ofte tiuj frazoj, kiuj similas difinon, fakte estus mallongigataj en la koncerna kunteksto.

La angla vorto efektive estas “Tack”, sed mi dubas, c’u iam ajn kapitano kriis “Tack!” – g’i estas fakte tro mallonga. Pli vers’ajne temis pri specifa ordono pri la nova arang’o de la veloj.

 

Mi ne estas maristo, sed mi havas la impreson, ke kiam montrigxas necese sxangxi subite ventoflankon, estas bezonata mallonga ordono; ne senkauxze (kiel mi jam skribis en pasinta mesagxo) en la fakta “interlingvo” de Mediteraneo la krio estas tute mallonga (“vira!”). Mi ne skandaligxus, do, pri “gxiru!” aux io simila (ekzemple, la mallongigita ordono “sxangxu!”).

Alia demando rilatas al la dua signifo (boardi), cxar laux mia kompreno temas pri agado, kiun oni ne faras sub la pusxo de tuja bezono.

Sed mi lasus la finan vorton al maristoj.

Amike

Antonio

 


ro-esp

unread,
Nov 18, 2008, 7:42:11 AM11/18/08
to la-bona...@googlegroups.com
La vorton "gxiri" mi uzus en frazojn kiaj "mi jxus gxiris 50 ewrojn al via
konto"

"Zigzagi kontrawvente" klaras, se oni aldonas "vele".

De kiu lingvo venis "boardi" ?

gxis, Ronaldo

Antonio De Salvo

unread,
Nov 18, 2008, 10:40:07 AM11/18/08
to la-bona...@googlegroups.com

Ronaldo:

>De kiu lingvo venis "boardi" ?

Laste, de la angla "board", sed nerekte de la franca "bord" ("sxipflanko").
En la itala, la vorto "bordeggiare" (= boardi, velsxipi zigzage) estas
atestita ekde 1621.

Interese, por la alia koncepto "turnigxi je sxipflanko", en itala lingvo oni
diris komence "girare di bordo" (tute parence al la esperanta "gxiri"), kaj
nur poste firmigxis la esprimo "virare di bordo" (pruntita el la franca
"virer de bord").

Gxis
Antonio

Renato Corsetti

unread,
Nov 18, 2008, 1:11:40 PM11/18/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Alia demando rilatas al la dua signifo (boardi), cxar laux mia kompreno temas pri agado, kiun oni ne faras sub la pusxo de tuja bezono.

Mi eĉ ne komprenas pri kio temas. Ĝi ŝajnas al mi simile al "zigzag-i kontraŭ-vent-e".

Sed mi lasus la finan vorton al maristoj.

Mi eĉ ne kapablas naĝi.

Renato


noammohr

unread,
Mar 29, 2026, 1:01:37 AM (11 days ago) Mar 29
to la bona lingvo
Ni jam havas (diskutita en ĉi tiu malnova fadeno):
  • taki → ŝanĝi ventoflankon, (vele) zigzagi kontraŭvente
PIV havas:
Do mi proponas:
  • boardi, luvi → (vele) zigzagi kontraŭvente
  • taki → turni (kiel aldonan signifon)
(El la tri vortoj, nur boardi estas en ReVo.)


Leo De Cooman

unread,
Mar 30, 2026, 2:29:38 PM (10 days ago) Mar 30
to la-bona...@googlegroups.com

La propono  boardi, luvi → (vele) zigzagi kontraŭvente  plaĉas al mi.

Pri "taki" mi ne havas opinion.

Amike salutas Leo


Op 29/03/2026 om 07:01 schreef noammohr:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/bea8decb-eadb-4db4-9ba2-b3ab9f3faf24n%40googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages