Ne, ne, ne kaj ne. Stalking ĉefe estas trudi sin en la vivon de la viktimo. Iuj metodoj estas jen:
- aperi/ĉeesti tie kie la viktimo ofte iras
- telefoni la viktimon, ajnatempe (eĉ kiam la viktimo dormas)
- mendi liverojn al la viktimo, tiesnome sed sen ties permeso
- disvastigi la falsan informon, ke la loĝejo de la viktimo estas bordelo
- uzi videokameraon kaj/aú mikrofonon, por gvati la viktimon kaj ties agojn.
Miasente, "molesti" uzeblas nur kiam okazas fizika damaĝo. La priskribo en PIV - manĝu ĝin la mefisto - neniom helpas.
ĝis, Ronaldo N