Ni povus reiri al la originala radiko "konduk" en ties sepa signifo.
Eble la neoficiala postafikso "anc" estas anstataŭigebla per "ec": Kial eco ne estus "mezurebla"?
Tiam "konduktivo" iĝus "kondukt-(ec-)o: ekz.: la kondukeco de tiu fera drato estas 1 simenso (ĝia rezistanco estas 1 omo. Aŭ eble: ĝia rezisteco estas 1 omo. Aŭ: ĝia malkondukeco estas 1 omo.
Kaj "fotokonduktiva" povus esti "lumelektrokonduka", parolante pri materialo, kiu iĝas (pli) elektrokonduka, kiam ĝi estas prilumata.
Amike salutas Leo
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/e70fb2f3-cd37-4896-a93a-02cd1be44d35n%40googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/a15bb3c4-d039-430c-b144-7cc5ece3012b%40telenet.be.
Se mi bone memoras, ni nomis "rezisteco" en la
nederlanda "specifieke weerstand" (specida rezistanco". Tiu
esprimo estas simila al multaj aliaj, ekzemple al "specifa
maso".
Se la kunteksto ne klarigas ĝin, ni povas aldoni, ke temas pri rezusteci al elektra, magneta, varma, .... "fluado". (Ĉu la oficialigo de "kurento" vere necesis?
La elekto de "konduk(t)" aŭ "resist" kiel baza
radiko similas al la elekto inter "bon" kaj "mav". Mi fakte ne
kontraŭus la elekton de radiko, al kiu mi ne alkutimiĝis, sed ni
devus trakti multajn radikojn samtempe. Fakte la bazaj formuloj
estas la samaj en multaj partoj de scienco kaj teĥniko, sed la
nomoj malfaciligas la aferon. Ni parolas pri "elektromotora
forto" en elektroscienco, pri "magnetomova forto" en
magnetoscienco (ĉu la vorto ekzistas), sed ni uzas tute aliajn
vortojn, parolante pri la "fluo": jen kurento, jen flukso....
Jen pri rezistanco, jen pri reluktanco ...
Mi certe ne kontraŭus logikan simpligon, kiu feliĉigus studentojn kaj instigus ilin studi en Esperanto (mi revas; ĉu ne? ...)
Amike salutas Leo
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/CAFaejdU_GN1m-u_r%3DPcJVTsLj%2BV_AxvgTe1iW8Hozc1nb%2BPT1g%40mail.gmail.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/de822c16-e7ef-4e07-98f4-16c3ef19e504%40telenet.be.