elektron-a

18 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 4, 2011, 11:41:52 AM11/4/11
to °listo 'lbl'
Pri nia linio:

elektronik·a [8oa] → elektron·a, elektron·scienc·a

Markos observas: La uzo de "elektron/" ĉi tie estas tute malĝusta el faka vidpunkto. Fakte, "elektroniko" laŭ ReVo estas la studo de elektraj signaloj kaj arto konstrui maŝinojn per ili funkciantajn. "Elektronika" sekve estas "funkcianta per elektraj signaloj aŭ iel rilata al elektroniko".

Kiel povas esti ke mi kaj PIV vivas en la epoko de "elektroniko" kaj ne scias, kio estas "elktronika"? Ĉu iu scias?

Amike

Renato
-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

noammohr

unread,
Mar 11, 2026, 10:42:21 PM (9 days ago) Mar 11
to la bona lingvo
On Friday, November 4, 2011 at 11:41:52 AM UTC-4 Renato Corsetti wrote:
Pri nia linio:

elektronik·a [8oa] → elektron·a, elektron·scienc·a

Markos observas: La uzo de "elektron/" ĉi tie estas tute malĝusta el faka vidpunkto. Fakte, "elektroniko" laŭ ReVo estas la studo de elektraj signaloj kaj arto konstrui maŝinojn per ili funkciantajn. "Elektronika" sekve estas "funkcianta per elektraj signaloj aŭ iel rilata al elektroniko".

Kiel povas esti ke mi kaj PIV vivas en la epoko de "elektroniko" kaj ne scias, kio estas "elktronika"? Ĉu iu scias?

Kiel Renato rimarkis en 2011, ĉi tiu linio estas malĝusta, sed ĝi ankoraŭ ekzistas. Mi proponas forigi ĝin. Aparatoj, kiuj uzas elektronojn, aŭ elektrojn, povas tamen ne esti elektronikaj.

Eble vi povas elpensi simpligon, sed la donitaj simpligoj ne estas uzeblaj miaopinie. Certe ne kun sago.

Pjer

unread,
Mar 14, 2026, 4:21:38 PM (6 days ago) Mar 14
to la bona lingvo
Fakte elektronik'o estas ĉefe scienco pri elektrosignalo, do : elektrosignaloscienco. 
En PIV oni trovas elektronik'o kun malbona difino, nur difinita per elektrono.
Amike, Pjer.

noammohr

unread,
Mar 15, 2026, 11:30:09 AM (5 days ago) Mar 15
to la bona lingvo
Mi rimarku, ke la plej ofta uzo de "elektronika" estas "elektronika komerco" -- la signifo ne estas komerco pri elektronikaj aparatoj, sed komerco per la interreto, ŝajne prenita de la angla "e-commerce". Por tiu signifo, mi proponus:
  • elektronika → (en la senco de "per la interreto" ekz "elektronika komerco") (per/sur)reta
Kaj tio pensigas min pri "elektronika libro", kiu ne devas uzi la interreton:
  • elektronika → (en la senco de "uzante kompuilon" ekz "elektronika libro") cifereca, komputila
Fakte elektronik'o estas ĉefe scienco pri elektrosignalo, do : elektrosignaloscienco. 
En PIV oni trovas elektronik'o kun malbona difino, nur difinita per elektrono.
Amike, Pjer.

Mi serĉas uzojn en la tekstaro de, tiu signifo, kaj mi ne povas trovi ilin. Ŝajnas al mi, ke eĉ kiam oni uzas la vorton por priskribi sciencon, temas pri la scienco de la kreado de elektronikaj aparatoj -- tio estas, elektraj aparatoj kun transistoroj. Mi povas malavare konsideri kelkajn okazojn sence neklarajn, sed mi tamen dubas:
  • La usona ministerio pri Defendo subtenas nanoskalajn esplorojn en ĥemio, biologio, elektroniko kaj en la sfero de energifontoj.
  • Ĝi estas monde respektata interalie pro la fakultatoj pri bioteknologio, akvo-sciencoj, mikro-elektroniko kaj historio.

Leo De Cooman

unread,
Mar 15, 2026, 1:00:15 PM (5 days ago) Mar 15
to la-bona...@googlegroups.com

Eble la vorto (ĉu ĝi estas oficiala?) "elektrono" estas "malfeliĉa elekto". La vorto ŝajnas neanalizebla. Ĉu ĝi ne estu "elektr-er-o"?

Amike salutas Leo


Op 14/03/2026 om 21:21 schreef 'Pjer' via la bona lingvo:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/a047f5c6-3a07-489a-a2a9-c9b0546f953fn%40googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages